Timante pro tio, kion ni vidos, ni alproksimiĝis, dum la fratino de Ramiro de Guzman daŭrigis:
"- Ili apartenas al ĉiuj sociaj surteraj tavoloj, sed ĉi tie ili egalas per sama malsupereco, morala kaj mensa! Sed la plimulto devenas de la altrangaj klasoj, kun pligravigoj nesolveblaj en la daŭro de du, tri aŭ pli da jarcentoj... ĉar mi bedaŭras aserti, miaj fratoj, ke kelkaj el ili, por liberiĝi de la ungegoj de tiela honto en malpli longa tempo, nepre trovos sin antaŭ la terura neceso kelkatempe vivi en mondoj malsuperaj al la Tero, ĉar ne senpune la homo aŭdacos kontraŭstari la diajn decidojn, sin fordonante al tiel senglora batalo kontraŭ la Superega Leĝo!..."
Ĉe unu signo de la zorgema laboristino, ni esploris la internon de la ĉeloj, sed tuj retropaŝis kun gesto de teruro.
Souria-Omar alproksimiĝis, devigante nin preni teniĝon noblan kaj respekteman, dum Vincenta retiriĝis en angulon de la korto.
Ni revenis al la observado, kaj dum la mentoro klarigis, instruante la sciencon per la praktika ekzameno de tio, kion ni vidis kaj kies amplekso enteniĝus en tuta volumo, antaŭ niaj spiritaj okuloj elstariĝis la mizeraj figuroj de la infanmurdistinoj, ankaŭ rigardataj kiel sinmortigintoj.
Ho Dio Ĉioindulga! Kial ekzistas tiaj monstraĵoj en la sanktega lumo de la Universo, kiun Vi kreis, por ke en ĝi gloriĝu la Homo, ke per ĝiaj impulsoj li progresu en Amo, Virto kaj Saĝo, ĝis li Vin respegulos laŭ Via bildo kaj simileco?!... Kiaj abomenaj kaj naŭzaj formoj tiam montriĝis al niaj timemaj okuloj de Spiritoj dezirantaj literumi la unuajn vortojn de la majesta libro de l' Vivo?!... Kiel la virino, delikata kaj bela estaĵo, ornamita per nekontesteblaj ĉarmoj kaj logoj, povis morale malaltiĝi en tia grado, ke ŝi falis en tiel mizeran situacion?!... Kion ni efektive vidas tie?... Ĉu ja virino tio estas?!!! Ĉu ia primitiva monstro?...
Ne! Tie ni vidas - jes ja! - Spiriton malobeintan plej subliman kaj respektegindan leĝon de la Kreinto, nome la leĝon de reproduktado de la specioj por la grandioza celo de la Progreso! La dian leĝon de generado!
Nigraj, distaŭzitaj figuroj, kvazaŭ envolvitaj en ĉifonoj, prezentantaj la tragikan bildon de la Ruino, baraktadis kontraŭ mil turmentantaj ombroj, kiuj ĉirkaŭ ili plenigis la ĉelon. Sur iliaj korpoj, nigrigitaj de mensaj malpuraĵoj, distingiĝis makuloj similaj al ulceroj, sur kiuj montriĝis impresaj bildoj kvazaŭ strekitaj per fajro aŭ sango! Ni streĉis la atenton, ĉe signo de la instruisto, por pli bone observi. Temis pri la mensa reprodukto de homaj embrioj, kiuj, iam disvolviĝinte en iliaj generaj aparatoj, estis tamen forpuŝitaj el la sankta patrina naskejo pro ago de malobeo kontraŭ la Naturo kaj la dia patreco, sed kies bildoj restis gravuritaj sur la perispirito de la malfidela patrino kiel mensa registro de krimo farita kontraŭ estulo sendefenda kaj meritanta ĉian protekton kaj maksimuman sindonon!
Plurajn el tiuj krimaj estuloj misformis tri, kvin aŭ dek etaj bildoj, kiuj tre difektis ilian vibradon, trudante al ili absolutan mensan malordon. Bedaŭrindaj scenoj, fidelaj reproduktoj de la menso, kiu sin nutris ekskluzive per la nocaj malnoblaj pensoj; voluptaj rememoroj, abundegaj pruvoj pri konduto kontraŭa al la Moralo svarmis en tiu sinistra loko, ĝin transformante en loĝejon de abomeneginda, freneziga kolektivo! La mizerulinoj luktadis, senhalte baraktadis, penante forpeli la makabrajn viziojn, kiuj fontis el iliaj pensoj mem! La estaĵetoj, kiujn ili iam murdis en siaj ventroj, ĉirkaŭe flugetis, sendite de la perispiritaj retrofrapoj en la vibrajn ondojn de la menso, kiuj disradiante kaj reflektiĝante per admirinda, sublima konscienca mekanismo, punis la kulpulinon laŭ la proceso de tute naturaj leĝoj, kiujn ili mem agigis per siaj krimaj faroj! Tiuj estaĵetoj similis al muŝoj senĉese zumantaj ĉirkaŭ mizera kancerulo, lin perturbantaj ĝis la frenezo pro la neeviteblaj mensmalordoj rezultintaj de tia agado! Kelkaj el tiuj virinoj cetere montriĝis plene obseditaj de la Spiritoj kiuj devus loĝi en tiuj detruitaj korpoj. Ne pardoninte iliajn malnoblajn agojn, malutilajn por siaj urĝaj spiritaj bezonoj, tiuj estuloj ekpersekutis ilin per malamaj, indignoplenaj turmentoj, kiujn faciligis la altiriĝemo inter la perispiritoj de patrino kaj ties ido dank' al la naturaj magnetaj ĉenoj ekzistantaj en la procesoj de la karna renaskiĝo. Ili ja ankoraŭ restis ligitaj al siaj patrinoj, kvazaŭ en la transtombo daŭrus la gravediĝo komenciĝinta en la surtera-homa stato kaj kiun la infanmurdo interrompis! Ĉi tiaj virinoj ŝajnis esti fabelaj monstroj kaj nenia homa esprimo povus priskribi ilian hidan aspekton! Laŭ la klarigoj de la eminenta profesoro, por elpagi sian fatalan, abomenegan eraron, ili renaskiĝos neresanigeble frenezaj, celante reĝustigi siajn malordigitajn vibrojn, ĉar tiaj situacioj estas senrimedaj en la spirita mondo. Ili estos abomenaj, misformitaj, malsanaj, monstroj, kies grado de nenormaleco eble igus la homojn dubi la Saĝecon de iu Ĉiopova Dio, sed kiu male al ili prezentas tre belan elmontron de Lia Saĝo! Aliaj virinoj estis elĵetotaj en la eksteran mallumon, kie ili piorados kaj grincados per la dentoj tiel longe, ĝis ili povos liberiĝi de la plej granda malhonoro, kiu malaltigus la Spiriton de virino antaŭ ŝia Kreinto kaj Patro! Sed tiu ekstera mallumo estis nenio alia, ol la terura restado en planedoj malsuperaj al la Tero, la hontiga ekzilo de tiu, kiu ne indis akcepton ĉe la civilizitaj socioj de planedo altiĝonta sur la vojo de l' progreso cele al Frateco kaj al Moralo!
Konsterne teruritaj antaŭ ĉio, kion ni vidas kaj aŭdas de la mentoro, kaj ne sen surprizo, ni rimarkis, ke la Virina Frenezulejo prezentas kazojn profunde pli dolorajn kaj gravajn, ol iuj ekzistantaj en la sama fako por viroj, ĉar ĉi tiujn la unuaj superas pro siaj pli tragikaj sekvoj!
Ni sentis nin forte impresitaj antaŭ tiom da mizero por ni neimagebla malgraŭ tio, ke ni ankaŭ estis kulpaj Spiritoj! Ni ja preferus la dolĉan instruadon de Hanibalo, plenan de la milda magio de la Evangelio kaj de la ravaj vizioj pri la mesia apostolado... Sed car ni prenis la firman decidon progresi, tial lernado estis al ni nepre necesa. Ĉio do, kion ni tie vidis, prezentis rimedon por reedukiĝo, sperton al ni ricigantan la menson kaj la koron!
Unu el la lernantoj elmovis demandon naĝantan en la ceteraj mensoj:
"- Ni memoras, ke ci tiujn ni ne vidis en la Sinistra Valo... Ĉu ilia stato ne pli ĝuste konformas al tia loko?..."
"- Ĉu vi supozas, ke ja ciujn kulpulojn la leĝo devigos resti en unu sola, difinita regiono de la Nevidebla Mondo? - bonvoleme klarigis la mentoro. - Aŭ cu vi ne scias, ke ili ankaŭ treniĝas en la malsupraj tavoloj de la surteraj socioj, ce tiuj malvirtaj medioj, de kiuj ili altiriĝis ec antaŭ sia elkarniĝo?... Ĉu ilia infero, la ardego brulvundanta al ili la konsciencon, ne prefere troviĝas en la fornegoj de la rimorsoj, kiujn ili mem bruligis en siaj mensoj?...