Ne! Ĉi tiuj, kiujn vi nun vidas, ne estis en la Sinistra Valo tial, ke la eniro de sinmortiginto en tiun regionon jam signifas, ke li emas al reboniĝo laŭ koncerna normala proceso... Sed ci tiuj malfelicaj fratinoj, absolute afinantan al la mallumo, kun la konscienco makulita de teruraj ŝuldoj kaj de longe vivantaj en kompanio de estuloj malnobliĝintaj en la farado de malbono, al kies inspiroj ili alkrociĝis per samnaturaj mensaj ligiloj, - envolviĝis, post la fizika morto, en ties malutilajn vibrojn, restante ĝis nun en tia stato. Tiaj ili restos tra la estonteco tiel longe, ĝis akregaj kulpelpagaj provoj, ekzistadoj ricaj je laboroj por la vera bono malfaros la ligilojn, kiuj ilin sklavigas al la malbono, kaj elpurigos iliajn konsciencojn el tiu tuta sinistra materialo, kiu ilin nun malbeligas... Estas ja vere, ke ec en sia nuna bedaŭrinda situacio ili statas pli bone ol iam antaŭe. Ili almenaŭ ĝuas la sindonan protekton de fidelaj amikoj de Bono kaj la ŝirmon de sekura loko, kie ilin ne plu turmentos la iamaj malicemaj kunuloj de malbonfarado, nek la malamikoj, kiuj de longe sekvas iliajn pasojn kvazaŭ korvoj priflarantaj putraĵon. Multaj el ĉi tiuj malfeliĉulinoj estis postmorte kondukitaj de la perversa legio, kies kompanion ili meritis pro siaj frenezaj agoj, en sinistrajn lokojn de la Nevideblo kaj de la Tero mem, kie ili estis submetitaj al kruelaĵoj kaj hontigoj neimageblaj, nepriskribeblaj! Estas kazoj, ĉe kiuj la estuloj, kiujn ili devis naski sed kiujn ili forpuŝis, kaŭzante gradajn malutilojn kaj suferojn, kuniĝas kun tiuj malicaj Spiritoj ilin ĉirkaŭantaj por ankaŭ puni ilin per abomeneginda venĝado. Aliaj virinoj, altiritaj de malnovaj inklinoj, longe restadis en surteraj lokoj de volupto kaj diboĉo, kie ili bestece vivis, mense sklavigitaj al malŝatindaj instinktoj. Ankoraŭ aliaj, senesperaj, malicemaj, proksimiĝis al enkarniĝintaj virinoj akceptantaj ilian influon por al ĉi tiuj sugesti la faradon de tiuj samaj krimoj, kiuj iam ilin faligis, agante kiel perfektaj demonoj sub la inspiro de la plej malnoblaj sentoj de envio kaj ĵaluzo, ke ili jam ne portas karnan envolvaĵon! Paroli pri la lacigaj laboroj, al kiuj sin devontigas la laboristoj de la Sekcio de Eksteraj Rilatoj kaj ceteraj volontuloj, por liberigi ilin de la ungegoj de tiela malhonoro, estas superflue en ĉi tiu momento, ĉar pri tiuj laboroj vi jam havas ian ideon dank' al via kunlaborado en la servoj de la Viglado, kunlaborado kiu, kiel vi scias, estas parto de la lernado, kiun vi devas fari ĉe ni. Ili reenkarniĝos tiaj, kiaj ili nun sin trovas, kaj estas jam faritaj ĉiuj necesaj paŝoj por ilia reveno al la enkorpa vivo. Ĉar ilia stato ne permesas al ili ian ajn elekton, tial la Leĝo, por ke ili konkeru pli bonan situacion, trudas al ili la revenon en la karnon en kondiĉoj konformaj al ilia grado de prirespondeco, aŭ pli ĝuste, la malmerito akumuliĝinta pro la sinsekvaj eraroj ilin pelas en terurajn kulpelpagajn enkarniĝojn, kaj tio signifas, ke per sia iama krimado ili mem konstruis tiun sorton el mallumo, larmoj kaj kulpelaĉetoj, el kiu ili tute ne povos eskapi! La kompleksoj, kiujn ili amasigis sur sin estas nekuraceblaj en la transtombaj regionoj, kaj, pro sia urĝa bezono de reboniĝo en siaj vibroj, ili renaskiĝos en ia ajn surtera familio same travivonta dolorajn kulpelpagojn aŭ sufiĉe kristana kaj agnegacia por la karitata ago ilin akcepti pro amo al Dio... kio ja ne estos tiel facila..."
La ceteraj fakoj de la Frenezulejo, kiel ankaŭ tiuj de la Izolejo kaj de la Turo, prezentis al nia ekzameno dramecon egalan al tiu jam montrita en supraj raportoj, tial ni detenos nin de priskriba ripeto. Sed el ĉio pruviĝis granda kaj bela vero: la virino estas spirite tiel respondeca antaŭ la Leĝo kiel la viro, ĉar, krom virino, ŝi estas super ĉio Spirito, kiu devos altiriĝi de Bono, Justeco kaj Lumo per volonta plenumado de la noblaj kaj sanktigaj taskoj al ŝi komisiitaj de la Kreinto, se ŝi ne volas kulpi pri tiuj samaj malmeritoj kaj ŝuldoj!
Sed ni trovis en la Virina Departemento ian sekcion ne ekzistantan en la viraj loĝkvartaloj, kiun gravas priskribi. Ĝi estis la Internulejo por Junulinoj - kiel ĝin nomis la bonaj gardistinoj -, iaspeca modela edukejo por sinmortigintaj junulinoj, kies sinistran agon kaŭzis senprudentiĝo, sentimentala aŭ ne, amaj disreviĝoj ktp, ktp. Ĉar tia fako ekzistis tiel en la hospitalaro kiel ankaŭ en la Urbo Espero, mi konkludis, ke la koncernaj internulinoj, ekde sia eniro en la Kolonion, ne vivas en kuneco kun la ceteraj pacientinoj. Sed kiuj, dum sia restado en la hospitalaj fakoj, submetataj al severa psika kuracado fare de tiuj samaj abnegaciaj kuracistoj, kiuj nin prizorgis, atingis vibran reboniĝon sufiĉan por transloĝiĝi en la edukejojn de la Universitata Urbo, tiuj ricevis la gvidadon de virtaj inaj Spiritoj, komisiitaj ilin prepari por la reveno al la surtera elprovado, kie ili refoje provos plenumi devojn, kiujn ili ĵus malŝatis per la grava krimo de memmortigo, kaj kie ili ankaŭ devos sin doni al taskoj propre koncernantaj la virinan zorgemon. Tiu instruado disvolviĝis do sub la gvido de tiuj samaj majstroj, kiuj ni edukis, kaj kiuj ankaŭ kondukis la lernadon pri kunlaboro kun la internaj kaj eksteraj servoj de la Kolonio, kiel ni jam informis. Unuvorte, tiuj junulinoj intruiĝis ĉe Virina Akademio, kie ili devis lerni la veran rolon, kiun la virino devas plenumi en la surteraj socioj, nome la rolon de virino virta kaj kristana, ĉar ĝuste la dekliniĝo de tiu devo kaŭzis la forlogiĝon, el kiu rezultis la timiga krimo, en kiun ili sin ĵetis! Sed el la Frenezulejo neniam eliris grupoj por vizitadi la kursojn de tiu Akademio, same kiel tre malmultajn internulinojn la Izolejo sendis partopreni en tiuj gravaj lernadoj. Ĝenerale tiuj grupoj estis malgrandaj kaj, same kiel ĉe la viroj, ili venis de la Ĉefa Hospitalo. Sed de la Internulejo por Virinoj ĉiam venis la plimulto de la lernantoj en la diversaj kursoj en la Universitata Urbo.
Ĉapitro VII Lastaj trajtoj
Ĝuste de antaŭ kvindek du jaroj mi loĝas en la spirita mondo. Ĝin enirinte per la violento de memmortigo, ankoraŭ nun mi ne ĝuas la feliĉon kaj la intiman pacon, kiuj estas senmorta konkero de la justuloj kaj obeantoj al la Leĝo. Dum tiel longa tempo mi propravole prokrastis la plenumon de la sankta devo renaskiĝi en la fizika-materia kampo vestita en la armaĵo de nova korpo, kio nun jam tre maldolĉigas miajn tagojn, kvankam mi tiel agis celante ankoraŭ sorbi, ĉe la noblaj instruistoj, tiun edukan materialon, de kiu mi, droninte en la karno, ricevos sufiĉan protekton por venki ĉe la grandaj bataloj, kiujn mi alfrontos por konkeri mian moral-spiritan rehonorindiĝon.
Multon mi lernis dum tiu duonjarcenta internula loĝado en la Korekta Kolonio, kiu min ŝirme gastigis dum tiu tempo, kiam pli ardaj estis la larmoj verŝitaj de mia animo, pli doloraj la stiletoj pikintaj mian ŝanceliĝeman koron, pli akraj kaj senkuraĝigaj la elreviĝoj, kiuj surprizis mian Spiriton trans tombo elfosita de tia freneza ago, kiel la memmortigo! Sed se mi ion lernis pri tio, kion mi ne sciis kaj ja tre bezonis por rehonorindiĝi, mi tamen ankaŭ tre suferis kaj ploris, klinita super la perspektivo de la respondeco pri miaj agoj! Eĉ ĝuante la konsolan kunvivadon kun tiom da sindonaj amikoj, tiom da mentoroj zorgemaj pri la progreso de siaj zorgatoj, mi tamen verŝadis korŝiregan ploron, dum ofte la senkuraĝeco, tiu malbeninda, opresa hidro, provis haltigi miajn klopodojn plenumi la planon, kiun mi mem starigis al mi.
Sed mi lernis respekti la ideon pri Dio, kio ja estis al mi potenca ŝildo, min helpanta en la batalo kontraŭ mi mem. Mi lernis preĝi kaj tiel konversacii kun la Amata Majstro sur la lumaj kaj konsolaj flugiloj de la vera kaj pura preĝalvoko. Mi multe laboris, ĉiutage klopodante, dum kvardek jaroj, helpe de la superbelaj lecionoj de virtaj kaj saĝaj majstroj, por ke el la nekonataj profundaĵoj de mia esto la bela figuro de la Humileco aperu kaj kontraŭbatalu la figuron pereigan kaj malican de la Orgojlo, kiu dum tiom da jarcentoj tenadas min en la dornejoj de la malbono, rampanta en la malsuperaj sferoj de la besteco! Sub la karitata influo de la legianoj de Maria, mi ankaŭ komencis legi la unuajn literojn de la dia alfabeto de Amo. Kun tiuj legianoj mi kunlaboris en la servoj de helpo kaj prizorgado al la proksimulo, dediĉante min al la suferantoj en tia grado, pri kia mi neniam kredis, ke mi ĝin atingos! Gvidate de tiuj noblaj estuloj, mi batalis por la bono, aktivis tiel en la spiritaj laborkampoj alireblaj por mia tre humila kapableco, kiel ankaŭ en la materiaj sferoj, kie al mi estis eble kunhelpi por ke la trankvilo denove lumu en multaj patrinaj koroj, por ke sur multe da infanaj vizaĝetoj, belaj kaj ĉarmaj, denove aperu la rideto post tagoj kaj noktoj da angora atendado, dum kiuj ili paliĝadis pro febro aŭ tusado kaj bronkito. Eĉ en la koro de gejunuloj, senesperaj pro la malamika realo, mi povis lumigi la benatan lampon de la Espero, kiu hodiaŭ gvidas miajn paŝojn, ilin deturnante de la perfida kaj danĝera vojo de l' senkuraĝeco, kiu ilin pelus en tiujn samajn, al mi konatajn abismojn! Mi do brave laboris, dum kvardek jaroj, ĉe miaj tre amataj Gardistoj! Mi servadis ne nur al Bono, ekzerciĝante pri la fratama konduto, sed ankaŭ al Belo, lernante ĉe eminentaj artistoj kaj virtuozoj honori la Veron kaj respekti la Leĝon, oferante al la Arto tion, kion plej bonan kaj noblan mi povis ĉerpi en la sinceraj profundoj de mia animo.