Выбрать главу

Malgraŭ ĉio, mi neniam sentis min trankvila kaj kontenta pri mi mem! En mia esto ekzistas malpleno, kiu malaperos nur post mia renaskiĝo en la karno, nur post kiam mi atestos antaŭ mi mem, ke mi tute plenumis la devon, ne komplete faritan dum mia lasta surtera migrado, kiun la memmortigo mallongigis! La dolora rememoro pri tiu Hiacinto de Ornelas y Ruiz, kiun mi malfeliĉigis, pro envio kaj ĵaluzo, per senrimeda blindeco, restas neforviŝebla, sin trudante al la sentemaj fibroj de mia esto kiel tragika stigmato de nekonsolebla Rimorso kaj tiel postulante de mia destino egalan punon, tio estas - la blindecon, ĉar tiun ekstreman elprovon fariĝi blinda mi nuligis, ĉe la unua okazo al mi donita de la Providenco, per la memmortigo, kiun mi rigardis kiel rimedon por eskapi sed kiu tamen igis min konservi tiun ŝuldon en la konscienco!

Mi jam de longe devus esti reenkarniĝinta. Kion al mi estis permesite lerni en la Akademio de la Urbo Espero, tion al mi havigis la grandanima direkcio de la Kolonio, kiu starigis nenian baron kontraŭ la longa lernado, al kiu mi strebis. Eĉ vastajn konojn pri la psika medicino mi akiris ĉe la majstroj dum la lecionoj pri Scienco kaj plenumado de taskoj en la malsanulejoj de la Hospitalo Maria el Nazareto, kie mi servadas de antaŭ dek du jaroj anstataŭe al Joel, kiu foriris por novaj surteraj spertoj submetiĝonte al elprovado, kiun, kiel sinmortiginto, li ŝuldas al la Leĝo. Tia kapableco donos al mi la eblon iam fariĝi "sanigiva mediumo", kiam mi denove loĝos sur la krusto de la planedo, kie troviĝas tiom multaj kaj tre gravaj formoj de sufero, skurĝantaj la homaron kulpan pri konstanta pekado!

Sed mankis al mi la frata idiomo de la estonteco, tiu netaksebla trezoro de la homaro, kiu ĉi tiun envolvos en brakumo unuigonta rasojn kaj popolojn, kiuj interfratiĝos por la konkero de la sama idelao: - la progreso, la harmonio, la civilizacio lumigita de Amo! Ĝia lernado, kiel cetere ĉiuj aliaj plenumotaj taskoj, estis nedeviga, sed la inicitoj ĝin aparte rekomendis al ni, reliefigante ĝian trean gravecon, ĉar tiu idiomo, kies simbola nomo estas la sama kiel tiu de nia Universitata Urbo, nome, Espero - (Esperanto) -, solvos eĉ transtombajn problemojn, permesante al la superaj Spiritoj efike kaj brile komunikiĝi pere de literaturaj kaj sciencaj verkoj, kiujn la surtera mondo emas ricevi el la nevideblo en la estonteco - helpe de mediumoj, ankaŭ akirintaj tian kapablon kun la celo bone servi al la imperativoj de la misio, kiun, en la nomo de la Kristo kaj pro amo al la Vero kaj al la elaĉeto de la homaro, ili devos plenumi.

Nu, treege konvenis al miaj personaj ĝeneralaj interesoj kaj aparte al tiuj spiritaj la akiro, en la nevidebla mondo, de tiu nova kono, nome la idiomo "Esperanto". Reenkarniĝinte, kaj ĝin portante gravurita en la lumaj fibroj de mia perispirita cerbo, mi oportunokaze ricevos la intuicion relerni ĝin ĉe la surteraj majstroj. Oni cetere sciigis al mi, ke mi estos mediumo en la proksima ekzistado kaj devos, dum tiu nova enkarniĝo, labori por la disvastigo de la ĉielaj veraĵoj inter la homaro, malgraŭ la fantomo de blindeco min atendanta sur la vojoj de la estonteco. Mi profunde meditis tiel pri la utilo, kiun la konado de ia universala idiomo portos al la homoj kaj al la Spiritoj, kiel ankaŭ pri tio, kiom multe mi mem, kiel mediumo, povos produkti favore al la idealo de Frateco - la sama idealo de la Kristo -, se mia intelekto ekposedos tian trezoron! Kaj ricevinte permeson por fari ankoraŭ tiun kurson, mi matrikuliĝis en la koncerna Akademio kaj fervore min dediĉis al la nobla lernado.

Tiu Akademio prezentis ne nur unu plian konstruaĵon starantan en la longa Akademia Avenuo, kie majestaj palacoj viciĝas, imponante kiel majstraj kreaĵoj de pura arto; ĝi ja estis juvelujo, kies arkitektura beleco instigas pensulon al revado kaj raviĝo! Ĝi ankaŭ estis, kiel la ceteraj konstruaĵoj, ia templo, en kies majesta interno, sub la plej altaj inspiroj de la Espero, ministroj de l' Bono, senlace aktivantaj por la feliĉo kaj progreso de la homaro, ĉiam fervore omaĝas la Universalan Fratecon.

Situanta ĉe unu fino de la ĉefa arterio de la nobla kaj gracia Transmonda urbo, la Akademio staris sur altaĵeto ĉirkaŭita de ĝardenoj, kies riĉaj bedoj multoble vidiĝis en delikatnuancaj koloroj, elspirante parfumoferojn al la freŝa aero, kiu saturiĝis per agrablaj, puraj esencoj. Florplenaj boskoj, fantazie mikskoloritaj per kvazaŭ diafanaj verdflavaj tonoj, jen sveltaj, kun gajaspektaj branĉaroj, jen frondoriĉaj, ornamitaj per ridantaj girlandoj, kie dolĉaj ventetoj ĉantis kortuŝajn plendojn, vicigis la aleojn kaj malgrandajn placojn de la ĝardeno, havigante al tiu ĉarma loko la grandiozan idealecon de la medioj kreitaj sub la brila inspiro el plej altaj sferoj.

Ne sen ia sento de neordinara emocio, kiu vibrigis la plej subtilajn fibrojn de mia Spirito, mi malrapide supreniris la ŝtuparojn kondukantajn al la ĉefa aleo, akompanate, en tiu unua fojo, de Petro kaj Salustio, kiuj, reprezentante la direkcion de la universitata movado de la urbo, funkciis kvazaŭ lernejaj inspektoroj.

Malproksime, la konstruaĵo dolĉe brilis kvazaŭ strukturita per la smeraldaj tonoj de ia delikata esenco de la Astralo. Ŝajnis, kvazaŭ la rebriloj de la Reĝa Astro, kiu tre delikate enŝoviĝis en la horizonton de nia urbo kaj milde glitis laŭ la zimborioj kaj la puntaj, graciaj kornicoj, ĝin envolvus en ĉiutagajn benojn, varmigante, per kisoj de frata instigado, la genian ideon, kiun en ĝia interno kulturadis ia plejado da kleraj estuloj, fervore strebantaj al la progresigo de la homaro, al efektivigo de transcendaj entreprenoj tiel en la surteraj, kiel ankaŭ en la transmondaj socioj. Sed tiu konstruaĵo estis la sola brilanta per smeraldaj kaj flavaj tonoj, diference de siaj samspecaj najbaroj, kiuj lumis je bluaj kaj blankaj nuancoj. Ĝiaj linioj ne respegulis la klasikan hindan stilon, sed prefere sekvis la gotikan kaj eĉ similis iujn famkonatajn konstruaĵojn en Eŭropo, kiel la Kolonja Katedralo, per siaj dividaĵoj kaj entajloj ĉizitaj kvazaŭ filigranaj juveloj, per siaj turoj gracie montrantaj al la supro meze en flamaj brilegoj, kiuj ŝajnis ondoj transsendantaj senĉesajn inspirojn al la ekstero. La interno ne desapontis, ĉar ĝi prezentis tion, kion plej belan kaj grandiozan mi povis ĝuvidi en la Urbo Espero. Pro tio, ke ĝi similis al ia katedralo, kun surprizaj lumefektoj kaj ia trajto de la plej rafinita fluideca arto, kian mi kapablus koncepti, oni tuj komprenis, ke ĝiaj konstruintoj ne estas orientanoj kaj des malpli inicitoj; ke ili ne apartenas al la legio sub kies zorgo ni reedukiĝis; ke temas, pli ĝuste, pri transplantita aktiveco de aliaj legioj, ia kvazaŭa speciala ambasado kun sidejo en aliaj regionoj sed plenumanta altan mision inter ni, kaj kies celo sen ia dubo ankaŭ estas altruisma.