Efektive! Demandite de mi, Petro kaj Salustio respondis, ke temas pri unu filio de la granda transmonda Esperanta Universitato, kun sidejo en pli alta sfero, kiu disradias inspiron ne nur al siaj reprezentantaj organizoj en la Nevidebla Mondo, sed ankaŭ al tiuj sur la Tero, kie jam komenciĝis rimarkinda movado pri tiu noblega idealo inter la intelektuloj kaj pensuloj de ĉiuj surteraj rasoj!
Ĝi ankaŭ ne estis, diference de la ceteraj Lernejoj en nia urbo, direktata de inicitoj pri la Sekretaj Doktrinoj. Iliaj direktoroj, tiel sur la Tero kiel ankaŭ en la Transmondo, estis neŭtralaj koncerne filozofiajn principojn kaj religiajn kredojn ĝenerale. Ili pli ĝuste estis eminentaj renovigantoj, idealistoj klopodantaj por plibonigi la komercajn, kulturajn kaj ceterajn sociajn rilatojn, kiuj tiom interesas la homaron. Tie ni rimarkis la distingiĝajn figuroj n de grandaj pasintatempaj reformatoroj, donantaj sian altvaloran kunlaboradon por la bela idealo. El ili, kelkaj vivis sur al Tero aŭreolitaj de sendubaj virtoj kaj enskribis siajn nomojn en la Historio kiel martiroj de la Progreso, ĉar ili noble kaj heroe klopodis, en pluraj surteraj ekzistadoj, por la plibonigo de la homa vivo kaj por la interfratiĝo de la socioj. Surprizita, mi tie trovis brilan plejadon da intelektuloj de la tuta Eŭropo, aliĝintaj al tiu movado, el kiuj distingiĝis la granda Viktoro Hugo, se mencii nur unu reprezentanton de la franca lando, ĉiam ankoraŭ genia kaj diligenta, uzanta siajn ampleksajn energiojn por la disvastigo de tia netaksebla trezoro ĉe la homaro. Ĝuste tial, preninte lokon en la vasta salono por la unuaj lecionoj, mi sentis min forte altirita de tiu nova kaj admirinda legio da servantoj de la Lumo.
Jam en la lernoĉambro, kie dolĉe smeraldaj nuancoj kombiniĝis kun la oraj filigranoj de la fluideca, subtila arkitekturo, al ĝi havigante sugestoplenan ĉarmon, mi ne povis deteni min de la surprizo konstati, ke, koncerne la lernantaron, la virinoj nombre superas la viroj n. Kaj dum la tuta daŭro de tiu interesa kurso, mi povis rimarki, kiel fervore la virinoj, miaj ĝentilaj kunlernantinoj, sin dediĉis al tiu grava akiro, nome konservi en la faldoj de la perispirita cerbo la spiritajn elementojn de idiomo, kiu, dum la enkarna ekzistado, servos al ili, en la estonteco, kiel konsola balzamo, bonfara kampo de laborado, kiu pli vastajn horizontojn malfermos tiel al ilia menso kiel ankaŭ al ilia koro, havigante al ili ankoraŭ pli riĉajn rimedojn por mildigi krizajn situaciojn, formovi obstaklojn, solvi problemojn, kiujn ili eble renkontos sur la vojo de la estontaj neeviteblaj riparoj kaj elprovoj! Kaj kiom da puregaj kaj dolĉaj inklinoj estiĝis dum tiu supre dirita lernado?!... Ĉe la karesa kunvivado kun miaj esperantistaj samidealanoj, al kies vibroj, ĝemelaj de l' miaj, mi ekde la unuaj tagoj agordis la kordojn de mia esto, mia animo pleniĝis per neesprimebla ĝojo, mia koro larĝe malfermiĝis por enlasi la plej vivan kaj konsolan Esperon pri pli feliĉaj tagoj por la estontaj surteraj socioj, en kies sino ni ankoraŭ multfoje renaskiĝos survoje al la supraj regionoj de l' Progreso!
Kiel ĉe la krusoj de la iamaj majstroj, Hanibalo kaj Epaminondo, en la unua lernotago en la Akademio de Esperanto estis majstra prezentado de sinsekvaj surteraj civilizacioj. Iliaj malfacilaĵoj, el kiuj granda parto restas ĝis nun nesolvita, kaj multaj el iliaj plej gravaj problemoj estis analizitaj antaŭ niaj atentaj okuloj per bildoj klarigaj kaj sinsekvaj, kiel ĉe kinematografo, kiuj montris la homaron baraktanta kontraŭ la ondoj, ĝis hodiaŭ ne kontraŭstareblaj, de multoblaj idiomoj kaj dialektoj. Kaj tiuj malfacilaĵoj estis tie rigardataj kiel unu el la plagoj malfeliĉigantaj la turmentatan homaron, ja embarasantaj ĝian spiritan estontecon, ĉar eĉ en la Nevidebla Mondo oni batalas kontraŭ malhelpoj kaŭzataj de la lingvodiverseco en la transiraj aŭ malsuperaj regionoj, kie svarmas la malpli evoluinta, aŭ ankoraŭ tre materieca, spirita elemento. Detaloj, disvolviĝoj, surprizaj sekvoj eĉ en la hejmo, senkuraĝigaj baroj kontraŭ la plivastiĝado de la rilatoj, kaj eĉ de la amo, inter la nacioj, la popoloj kaj la individuoj - ĉio estis majstre ekzamenita ekde la unue aperintaj civilizacioj sur la planedo ĝis la 20a jarcento, kiun mi ne atingis en la materia sfero. Kaj poste, la simpligo de tiuj situacioj, la forigo de tiuj malfacilaĵoj, la aŭroro de senbara progreso ankaŭ bazita sur la klareco de unu idiomo, kiu, same kiel la Frateco kaj la Amo, fariĝos universala posedaĵo kuniganta ideojn, mensojn, korojn kaj klopodojn en unu solan ĝeneralan movadon, por glora konkero: - la ĝenerala disvastiĝo de la kulturo, la unuiĝo de la popoloj por la triumfo de la komuneco de celoj, por la feliĉo de l' homoj!
Ni ekliterumis la vortojn, kiujn oni al ni gracie kaj artisme prezentis per vivaj, inteligentaj bildoj. Ĉi tiuj montriĝis en mirindaj sinsekvoj da legaĵoj, liverante al ni tion necesan por ekposedo de la sekretoj, kiuj iam ebligos al ni eĉ flue paroladi antaŭ distingindaj kunvenantaroj. Temis ja pri albumoj, aŭ inteligentaj, moviĝemaj libroj kvazaŭ animitaj de ia stranga fluidaĵo, al ni instruantaj la konversacion, la skribon, fine la tutan brilan esprimpovon de idiomo, kies iompostioma registriĝo en nia intelekto estigos en ni, dum la nova enkarna vivo, la eksplodon de brilaj intuicioj en la momento, kiam ni ekinteresiĝos pri tiu afero! Kaj el la glora supro de tiu konkero montriĝis al ni tielaj perspektivoj, ke ni sentis nin trioble ligitaj al la tuta homaro: per la amaj ligiloj de la Doktrino de l' Kristo; per la beno de Scienco lumiganta al ni la korojn; kaj per la celo, al kiu nin tiras la uzado de idiomo, kiu estonte igos nin senti, ke ni troviĝas en nia propra hejmo, tute egale ĉu ni loĝas en nia Patrolando, aŭ en aliaj landoj sur la plej diversaj regionoj de la terglobo, aŭ eĉ en la nevidebla mondo!
Nu, la agado de la Esperantista Ambasado en nia Kolonio ne limiĝis al la instruado de lingvaj konoj ebligantaj al ni interfratiĝi kun la surteranoj, kun kiuj ni devos kunvivi sur la regionoj de la planeda krusto en proksima estonteco.
Iam kaj iam, de pli altaj sferoj malsuprenvenis interfratigaj vizitgrupoj kun la nobla celo kuraĝigi siajn samideanojn ankoraŭ enkarcerigitajn en la malbonaj sekvoj de iama krimado. Tiuj vizitoj al nia Akademio, kiuj estis veraj kongresoj, pritraktis, en brilaj kunvenoj, la interesojn de la Afero, la aktivecojn celantajn la venkon de la Idealo, la oferojn kaj luktojn de multaj anoj de la nova movado por ties disvastigo kaj progreso! Tiam ni havis la okazon taksi la kunlaboradon de tiuj eminentaj figuroj, vivintaj sur la Tero, kies nomojn la Historio enskribis en siaj analoj kaj pri kiuj ni ĉi-supre parolis. Grandnombra lernantaro aliĝinta al tiu movado kaj loĝanta en aliaj sferoj partoprenis en tiaj kongresoj, kompateme kunlaborante por la konsolado al siaj malfeliĉaj fratoj katenitaj de l' memmortigo.
En tiuj okazoj, la tagoj estis festaj en la Urbo Espero! En la belegaj ĝardenitaj placoj ĉirkaŭantaj la majestan palacon de la Esperantista Ambasado, sur tapiŝoj el satenaj gazonoj, kie gaje miksiĝis bluaj miozotoj kun neĝblankaj aŭ rozaj azaleoj, okazis la florludoj, perfektaj konkursoj pri Klasika Arto, dum kiuj la animo de la spektanto ekzaltiĝis ĝis la kulmino de gloraj emocioj, ravita antaŭ la majesto de l' Belo, kiu tiam esprimiĝis per ĉiuj delikataj kaj dolĉaj nuancoj por ni kompreneblaj! Elstariĝis la baletoj, ensemblaj aŭ solaj, surscenigitaj de junaj diligentaj esperantistinoj, kies animoj, reedukiĝintaj en la bonfara lumo de la Frateco, ne disdegnis esprimi al siaj gefratoj kaptitaj de l' peko sian ŝaton kaj konsideron, malsuprenvenante de la lumaj kaj feliĉaj sferoj, kie ili loĝis, por amika vizito, kaj tiel kvietigante iliajn turmentajn zorgojn per la balzama ĝuo de grandiozaj artaj prezentadoj!
Kaj la beleco de la spektaklo randumis la nepriskribeblon, kiam, gracie glitante sur la florplena herbejo, ŝvebante en la aero kvazaŭ multkoloraj libeloj, la ĉarmaj ensembloj moviĝis, prezentante la belegan arton de Terpsikora laŭ la tempoj kaj laŭ la karakterizaĵoj de tiuj falangoj, kiuj scipovis ĝin plej bone interpreti. Nun, jen junulinoj, iam vivintaj en Grekujo, interpretantaj la idealan belecon de la dancoj en sia malnova naskolando; poste, dancistinoj egiptaj, persaj, hebreaj, hindaj, eŭropaj, ja multenombra legio da kulturantoj de l' Belo, kiuj nin ravis per siaj gracio kaj ĉarmo. Kaj ĉiu grupo altigis ĝis la sublimo la talenton, kiu riĉigis ilian eston, dum pompaj lumefektoj inundis la scenejon kvazaŭ splendaj, impresaj artfajraĵoj malsuprenvenus de la firmamento kaj disverŝus lumbenojn sur la urbon, kiu tuta ornamiĝis per gradiĝa bunto, per belegaj, delikataj nuancoj ĉiumomente ŝanĝiĝantaj en radiojn, kiuj nepreskribeble interfrapiĝis kaj estigis artismajn kolorludojn, interkruciĝis, kunfandiĝis en ĉiam novajn kaj surprizefektajn scintilojn! Kaj tiu tuta entuziasmiga kaj neesprimebla astspektaklo, kiu per si mem estis oferaĵo al la Superega Mastro de l' Belo, kiu havis lokon sub libera ĉielo, ne en la sanktega interno de l' Temploj, estis akompanata de dolĉaj orkestraj muzikoj, kies plej delikataj sonoj, kies feblaj akordoj de grandiozaj ensembloj da harpoj kaj violonoj, similaj al birdoj rulkantantaj ĉielajn melodiojn, verŝigis el niaj ravitaj okuloj, el niaj tuŝitaj koroj, spirojn el bonfaraj emocioj, kiuj vigligis niajn Spiritojn, fortikigante niajn inklinojn al la plejbono, malfermante antaŭ nia ankoraŭ malfortika animo horizontojn neniam antaŭe viditajn de nia intelekto! Kiel ofte famaj komponistoj, iam vivintaj sur la Tero, partoprenis en tiuj karavanoj esperantistaj, kiuj vizitadis nian Kolonion, kunlaborante per siaj superbelaj inspiroj, nun multe pli riĉaj kaj noblaj, por tiuj frataj festoj aranĝitaj sub la inspiro de la Amo al la proksimulo kaj de la kulto al la Belo! Sed tiuj manifestiĝoj esprimis tiajn superecon kaj moralan grandecon, kiajn la homoj ankoraŭ tute ne povas koncepti!