Выбрать главу

Kaj la koncertaĵoj sin sekvis, unu post alia: korusaj kantoj, kiuj atingis miregindaj n esprimojn; muzikaj komponaĵoj, ĉe kiuj paliĝus la plej ravaj surteraj melodioj; poeziaj ludoj per deklamado, kies grandiozo randumis la neimageblon kaj nin ĝisekstaze ravis! Kaj la elektita idiomo uzata de tiu eminenta plejado da artistoj, apartenantaj al falangoj, kiuj vivis kaj progresis sub la flago de ĉiuj regionoj, de ĉiuj Patrolandoj sur la terglobo, estis Esperanto, kiel krono al tiu iniciĝo, kiu nin reedukis sub la principoj de Moralo, Scienco kaj Amo!

Sed nur la Klasika Arto estis permesita. En nia Universitata Urbo ni neniam ĉeestis ian ajn esprimon de regiona arto. Kaj post kiam larmoj banis al ni la vizaĝon, kaj niaj animoj raviĝis antaŭ tielaj brilo kaj mirindo, jenon al ni parolis niaj bonaj gardistinoj, nin akompanante al la internulejo por la nokta ripozo: - Ne miru, amikoj! Kion vi spektis, tio prezentas nur la komencon de la Arto en la transtomba mondo... Temas pri plej simpla esprimo de l' Belo, la sola, kiun viaj mensoj dume kapablas kompreni... En sferoj pli riĉe dotitaj ol la nia ekzistas multo, ja pli multo!... Sed la animon pekintan koncernas releviĝi el siaj faloj, revirtiĝante per rezignado, laboro, amo, por gajni la meriton transloĝiĝi en tiujn sferojn...

La devosento igas min serioze pripensi la neceson reveni en la surterajn regionojn por atesti pri mia deziro definitive harmonii kun tiu Scienco de l' Vero, kun kiu mi konatiĝis dum mia staĝo en ĉi tiu Kolonio. Mi devas ne plu resti en la Urbo Espero, ĉar kontraŭe mi pligrandigos miajn ŝuldojn per stagno neakordigebla kun la principaroj, kiujn mi ĵus finstudis kaj akceptis. Mi grave erarus, se mi plu prokrastus la riparon, kiun mi ŝuldas al mi mem kaj al la leĝo de la Eternulo de mi malŝatata de antaŭ multe da jarcentoj. El la malnovaj amikoj kaj kamaradoj kun mi elmigrintaj el la Sinistra Valo, kiuj de la Hospitalo enloĝiĝis en la Universitata Urbo, mi sola ankoraŭ ĉi tie restas, sen kuraĝo por provi la proprajn fortojn en la kulpelpagaj luktoj sur la arenoj de la Tero. Belarmino de Queiroz e Souza, la nobla amiko, kies altvalora amikeco estis al mi unu el la plej karaj balzamoj dum la malfacilaj spiritaj klopodoj survoje al la rehonorindiĝo, antaŭ dek jaroj foriris por novaj elprovoj, preferinte renaskiĝi en Brazilo, kie li pli facile trovos la subtenon de la protekta Doktrino, kiun li alprenis dum la preparaj kursoj en la Akademioj. Mi klinis min, kortuŝe kaj amoplene, sur lian malgajan lulilon de malriĉa orfo, ĉar post unu jaro de sia naskiĝo li perdis la patrinon trafitan de tuberkulozo. Mi ofte flustras en liajn infanajn orelojn certigajn esprimojn pri mia porĉiama inklino, dum tiuj malgajaj horoj, kiam li, malfeliĉa infano, pripensas la dornojn, kiuj jam pikas al li la koron. Kaj mi jam multe ploris pro kompato kaj malĝojo, rigardante lian doloran infanecon: - duonparalizita brako, neevitebla heredaĵo de la sinmortigo en la 19a jarcento; gracila, malsana filo de ftizulino, kun egala sorto lin atendanta en la plenkreskula aĝo! Mi deziris foriri kun li, esti lia frato, vivi ĉe li por lin protekti kaj konsoli, kaj tiel min mem revigligi per la efiko de lia lojala amikeco. Sed al mi tio ne estis ebla! Tian mision de amo ne kapablus plenumi ia pekulo kiel mi, bezonanta samajn helpon kaj prizorgon! Diferencaj estos sur la Tero niaj destinoj kaj situacioj. Nur poste, kiam ni gajnos la venkon pro la kuraĝe elportitaj provoj, ni renkontiĝos ĉi tie, en la Kolonio mem, por rekomenci la marŝon direkte al la Plejbono. Doris Mary ankaŭ proponis sian helpon al li. Ŝi deziris lin akompani ĉe la familia rondo, ĉar ŝi amis lin per tenera sento kaj pretis sin oferi por mildigi al li la ĉagrenojn per la sindonaj zorgoj de sento inspirita de la kristana frateco. Sed oni al ŝi ne konsentis la koncernan permeson, ĉar tia abnegacio kuntrenus vicon da sinsekvaj malfeliĉoj kaj Doris ja havas meritojn, rajtojn, kompensajn kreditojn asignitajn de la Leĝo, por ĝuo en la surtera socia vivo, kaŭze de tio, ke ŝi travivis ekzistadon, dum kiu ŝi iris akran vojon de kuraĝe elportitaj suferoj kune kun brutala, nekomprenema edzo, vojon kiun la memmortigo de Joel faris ankoraŭ pli suferiga. Nun, ŝiaj gvidantoj konsilas al ŝi ne fari novajn oferojn por sia filo ĉe ties travivotaj elprovoj, nek por Belarmino, kiu la saman doloron kaŭzis al sia maljuna, sindona patrino! Ŝi prefere prigardu la du amatojn kvazaŭ luma, protektanta anĝelo, kiu el la Transmondo verŝus sur ilian vojon inspiron kaj konsolon en la decidaj horoj!

Kiel ni diris, ne nur Belarmino, sed ankaŭ Joel malsupreniris por la riparaj provripetadoj. Ankaŭ Johano d' Azevedo kaj Amadeo Ferrari revenis antaŭ la devon retravivi la nevenkitajn provojn. Pasis jam ok jaroj, de kiam mi vidis ilin eniri la Azilon por la koncernaj preparoj. Ĉi tiu lasta, sub la premo de ĉagrenoj kaj nekonsoleblaj rimorsoj, eĉ ne finis tiun preparan, al ni ĉiuj necesan kurson. Li ĉerpis fervoran kuraĝon en la instruoj de la Dia Sendito kaj foriris denove en Brazilon, petinte pri la konsento, ke li renaskiĝu en humila, negra korpo, per kiu li atestu pri la duobla bedaŭro, kiu lin turmentas: - la hieraŭa memmortigo kaj la iama tiraneco kiel mastro de sklavoj! Kaj mi ne scias, ho Dio mia, kial mi ankoraŭ ne kuraĝis imiti ilian noblan decidon, ĉar eĉ Roberto de Canalejas ne plu apartenas al la teamo de kuracistoj-lernantoj de la Hospitala Departemento, surmetinte novajn karnajn vestojn por bela komisio sur la kampoj de la Tria Revelacio. Lian decidon ankaŭ imitis Rinjo de Kasja, la bela kaj ĉarma gardistino, kiu tiom da larmoj forviŝis el miaj dolorantaj okuloj de pentinto; Rinjo, al kiu mi inklinis per la plej dolĉa, frata amo, kiun mia koro kapablus senti! La surplanedaj luktoj de tiu admirinda amiko ne inkluzivas la edzan ligon. Fidela al la malnova amo al sia adorata edzino, li preferis servi al pli ampleksaj aferoj, sin dediĉante al agadoj por la bono de la kolektivo. Sed Rita, moralfirma karaktero, koro jam evoluinta por la altaj streboj, kaj ĝuste tial kapabla por plenumi plej gravajn virinajn misiojn, petis kaj ricevis la permeson sekvi Joelon, kun kiu ŝi edziniĝos post kiam li estos travivinta nepre necesan suferon kiel ripeton de la provoj, ĉe kiuj li iam fiaskis, kaj post lia rehonorindiĝo antaŭ la propra konscienco ŝi aperos en lia vivo kiel radiluma, ĝojiga aŭroro! Ili sin amas, unu la duan! Tion mi frue komprenis! Kaj nun, skribante ĉi tiujn paĝojn, mi pripensas la subliman bonecon de la Sinjoro de l' Mondoj kaj Kreitaĵoj, kiu konsentas tiajn kompensojn al la animo, post kiam ĝi releviĝas el la mallumo de la peko!...[38]