Выбрать главу

Same kiel en la Spaco, Rita ankaŭ estos sur la Tero la amema kaj ĝentila gardistino, kiu en la familia rondo kolektos ĉirkaŭ si animoj n ankoraŭ bezonantajn protekton, kiujn ŝi konsolos, revigligos, varmigos per la dolĉeco de sia amo, ilin samtempe kondukante, per siaj virtaj ekzemploj, sur la vojo de l' Venko!

En la vasta dormejo de l' Internula Domo de la Urbo Espero, kie mi loĝas ekde la komenco de la jaro 1910, estas nur "novuloj". Profunda malĝojo iafoje premas al mi la animon, simile al iu, kiu, vivinte multajn jardekojn sur la Tero, ne plu ĝuas la ĉeeston de la plej karaj amikoj kaj familianoj kaj kontemplas la ruinojn, kiujn la foresto de la amataj estuloj, englutitaj de l' morto, amasigas ĉirkaŭ lia maljunaĝo, loĝejo de liaj intima, glaciaj afliktoj, farante lin nekomprenebla kaj netolerebla por la junuloj, liaj kunvivantoj en la nunaj tagoj. La litojn de miaj malnovaj amikoj hodiaŭ okupas aliaj estuloj, kiuj, kvankam kun mi harmoniaj laŭ samaj idealoj kaj principoj, tamen ne estas al mi tiel kore ligitaj per tiuj ĉenoj forĝitaj en la tempo kaj en la komunaj suferoj... Tie troviĝas la fenestro kun borderita balustrado, vasta, dividita en tri arkojn de artisme rafinita ellaboro, memoriganta pri hindaj konstruaĵoj sublimigitaj de supera spirita klaso. Ĉiumatene Belarmino kliniĝis super ĝia balustrado por saluti la tagiĝon kaj komunikiĝi kun la Supro per la sankta pateno de l' Preĝo! Ĉi tie, jen la simpla tableto, ĉe kiu ŝajnas al mi ankoraŭ vidi la konsternitan, malĝoje klinitan figuron de Johano d' Azevedo, studanta la programon de tiuj elprovoj al li konvenaj sur la kampo de la karno. Malpli proksime, pitoreske dismetitaj sub la bonodoraj kurtenoj el la parkaj branĉaroj, vidiĝis la benkoj kie mi kaj miaj malfeliĉo-kunuloj distriĝis parolante pri la esperoj, estigantaj novajn energiojn en nia interno! Mi rigardadas tiujn etajn neniaĵojn kaj tuj la larmoj venas en miajn okulojn. Ja signo de l' resopiroj, kiuj, flustrante angorojn en mian animon, admonas, ke mi devas ilin senprokraste imiti serĉe de l' solvo por la ĝenaj ŝuldoj de la konscienco! Sed mi neniam restis senokupa. Mi ĉiam provas serenigi al mi la malĝojan koron per la penado, kune kun miaj karaj konsilantoj, servi al tiuj, kiuj pli suferas ol mi. Mi dividas min inter la Hospitalaj kaj diversaj aliaj taskoj por mi plenumeblaj, tiel sur la krusto de l' planedo kiel ankaŭ en la limoj de nia Kolonio, kiuj estas la solaj, en kiuj mi povas libere moviĝi, dum mi ne atestos al la Granda Leĝo, ke mi plenumis la postulatajn elprovojn! Sed nenio el ĉio ĉi povos formovi el miaj angorplenaj zorgoj la juĝon, kiun pri mi mem mi nun faras, juĝon malaltigan de iu klare konscianta, ke li ekkulpas novajn erarojn kaj tiel memvole gravigas la ŝuldojn, kiuj pezas sur li. Ŝajnas, ke mi estas nenio alia, ol senskrupula parazito, okupanta lokojn, kiuj pli ĝuste konvenas al aliaj! Kaj la ruĝo kovras al mi la vizaĝon, ĉiufoje kiam, sur la pitoreskaj aleoj de la Urbo, mi renkontas Hanibalon de Silas, Epaminondas el Vigo kaj Souria- Omaron, kiuj jam de longe sendevigis min ĉeesti iliajn lecionojn, ĝis mi povos digne praktiki la akiritajn sciojn dum la reenkarniĝo. Ili bonkore ridetas al mi, min rigardas interesoplene, sed ilia rigardo efikas kiel fajraj sagoj sondantaj en mia konscienco la kaŭzon, ke mi ankoraŭ ne kuraĝis plenumi mian devon!

Karlo de Canalejas kaj Ramiro de Guzman lastatempe multe konsiladas min. Antaŭ ol foriri por la reenkarniĝo, Roberto klopodis por la streciĝo de miaj rilatoj kun lia eksbopatro kaj amiko, al ĉi tiu rekomendante ne forgesi iam rakonti al mi la draman historion de Lejla, kies amo portis la koron de ambaŭ en la kulminon de l' doloro. Miajn servojn mi ofte plenumas sub lia gvidado, kio al mi malfermis vastan laborkampon en la surteraj regionoj, ĉar, kiel ni scias, li estras la Sekcion pri Eksteraj Rilatoj. Sub lia direktado mi ofte vizitas la iamajn amikojn, nun revenintajn en la karceron el karno. Antaŭ ĉirkaŭ du monatoj mi revenis de dekdusemajna staĝo en la brazilaj regionoj, kie min absorbe okupis eksperimentaj laboroj sur la kampo de la disvastigo de tiuj sublimaj veraĵoj, kiuj hodiaŭ edifas mian koron. La bona mentoro kondukis min por vizito al Mario Sobral, reenkarniĝinta en iu tumulta brazila grandurbo. Mi ne povis min deteni ekverŝi larmoplenan ploron ĉe la litaĉo kie ripozis la mutilita korpo de la malfeliĉa amanto kaj murdinto de la bela Eŭlina. Lia mizera loĝejo el malfortikaj pinarbaj tabuloj kun zinklada tegmento ruinigita de l' Tempo estas la esprimo de la plej abomena mizero de brazilanoj subjugitaj de fajraj, dolorplenaj kulpelpagoj ĉe la sublima penado por sia regeneriĝo. Sed tia hejmo estas la sola, kiu konvenas al la reenkarniĝo de eksa bohemiulo, vante fiera pri siaj fizikaj dotoj, kiu en la fidomoj por mondumaj senokupuloj kaj en la malhonorigaj bordeloj fordiboĉis la patran heredaĵon honeste kaj penege akiritan per la kampa laborado!

Vestita per ĉifonoj, kun nudaj piedoj kaloplenaj pro la kontakto kun la ŝtonoj kaj la polvo de la irataj vojoj; mutilita je la manoj, kun la haroj taŭze malkombitaj, kia ni lin vidis detempe de la Sinistra Valo, en la Nevidebla Mondo; kun fizionomiaj trajtoj similaj al tiuj, kiuj li havis en la Transmondo; malbonfarta kaj nervoza, portanta strangan malsanon, kiu dolortrafas al li la trakeon kaj la faringan kanalon kaj ofte kaŭzas al li turmentajn krizojn, altan febron kaj afonion; sen familio, ĉar iam en Lisbono li insultis la familian rondon, honoran kaj amindan, en kiu li naskiĝis, kiun al li konsentis la Providenco, por ke li, sub ĝia virta influo, havigu al si bonvolan emon al honestaj faroj; malriĉa, mizera, eĉ malsata, ĉar en la pasinteco li ne estis fidela administranto de la materiaj havaĵoj al li konfiditaj de la Ĉielo kaj kiujn li male disperdis, ilin uzante por malbonmora konduto; analfabeta, ĉar kiel universitatano en Coimbra, dum la pasinta ekzistado, li por nenia nobla celo utiligis la riĉan intelektan kulturon, per kiu lin dotis la beletro, kontraŭe li volonte glitis en neproduktivecon, baraktante en brutmora konduto kaj en morala nekapableco por la edifado de si mem kaj de siaj similuloj. Kiun mi havis nun antaŭ miaj teruritaj okuloj, tiu jam ne estis tiu Mario, kies vortoriĉa, brila parolo revis la malsanulejajn kamaradojn, sed ja kompatinda almozulo peteganta la preterirantojn pri karitato! Tio estis la socia ruiniĝo reduktita ĝis la plej malalta kaj suferiga nivelo, kiun mi povis vidi, kaj ĝuste pro tio mi elrompiĝis per aflikta, kompatoplena plorado. Sed apud mi Ramiro de Guzman ridetis kortuŝita, provante min revigligi per la konsola lumo de siaj saĝaj konsideroj:

"- Vi troigas, Kamilo! Ne ruinojn ni rigardas en ĉi tiu domaĉo aŭ en ĉi tiu mutilita korpo, sed ja la penadon de Animo Senmorta por releviĝi, Animo, kiun la fajro de sincera rimorso brulskurĝis, ĝin pelante al noblaj konkeroj! Profunde pentinta la malvirtan pasintecon, kiel vi ja memoras, Mario starigis - li mem! - la programon de la kulpelpagoj, kiujn vi nun konstatas, dum la penduma memmortigo originis la nervan malsanon kaj la vibran insuficiencon de la gorĝaj organoj, ĉar lian perispiritan organismon profunde trafis la refrapoj venintaj de tiu regiono... kio ja pruvas, ke tiu bedaŭrinda, nuna situacio estas verko de lia pasinta vivo mem, tute ne ia puno, kiun verdiktus severa aŭ senkompata juĝisto strebanta al revenĝo.

Ĉu vi diras, ke vi rigardas ruinojn?... Nu bone, el ĉi tiuj ruinoj, kies vido vin afliktas, naskiĝos por via amiko Mario Sobral la aŭroro de novaj progresoj, ĉar per tiu ĉi reboniga proceso li elpagos la malhonoran ŝuldon, kiu lin katenis al la pilorio de l' rimorso, kaj rehonorindiĝos antaŭ si mem kaj antaŭ la leĝoj, kiujn li malobeis... Krom tio, ĉu vi opinias, ke ĉi tie li estas forlasita, ekskluzive dependanta de la homa kompatemo?... Vi trompiĝas!... Ĉu li, antaŭ ĉio, ne estas zorgato de la Legio de la Servantoj de Maria?... Ĉu li ne estas matrikulita en la Hospitalo Maria el Nazareto? Memoru, ke tia enkarniĝo estas la kuracado konvena al tiaj gravaj kazoj, kiel lia, ja sublima operacio, kiu lin tre baldaŭ kondukos al la resaniĝa fazo... Ĉu do Fraton Teokrito ne gvidas liajn paŝsojn?... Ĉu gardistoj kaj flegistoj de la Hospitalo, kiel ankaŭ de la Departemento, al kiu mi apartenas, ne lin karese helpas, lin prizorgante kiel gravan malsanulon, ĉiutage enverŝante en lian animon energiojn, kuraĝon, esperon, ĉiam novaj n kaj solidajn, en la sublima zorgo helpi lin formovi la pezajn montojn el maljustaĵoj, kiujn en lia destino starigis la agoj de li mem faritaj kontraŭaj al Bono?... Ĉu mi mem ne ofte vizitas lin, kiel nun, fidela al la min koncernantaj komisioj, kaj ne kondukas multfoje lian Spiriton al niaj Transmondaj urĝahelpaj postenoj, celante lian revigliĝon, renovigante fluidecajn energiojn en lia fizika-spirita envolvaĵo, por ke li elportu la doloran punon, kiun li mem difinis al si, sen troaj malfortiĝoj?... Ĉu vi cetere ne scias, ke li treniĝas kun ridetanta rezignacio, kiu grade preparas al li senduban venkon ĉe tiu neevitebla kulpelpaga fazo, kiun li nepre devas travivi?... Li mem sentas sin feliĉa, ĉar el la profundo de lia konscienco lumigas lin la esperdona certeco, ke ja en tia stato, kian vi nun vidas, li plenumas sian sanktan devon, kiel senmorta civitano de l' Universo, kies destino estos agordiĝi al la harmoniaj tonoj de la universaj leĝoj de Bono kaj Justeco!"