Mi silentis, rezignacia kaj enpensiĝa, kaj pripensis la urĝajn decidojn, kiujn mi mem devos preni. De Guzman surmetis siajn diafanajn manojn sur la ardan frunton de la iama zorgato de Teokrito, al li transigante fluidecajn medikamentojn por mildigo de lia aflikta dispneo. Mi restis en respektema enmemiĝo, petegante la amoplenan Guberniestrinon de nia Kolonio pri ia balzamo al la mizera kunulo en miaj iamaj malfeliĉoj, kaj dume, fininte sian bonfaran agadon, la nobla amiko denove parolis, konsoleme:
"- La Providenco, kara amiko, kondukas nin al la gloro sur vojoj plenaj de fekundaj luktoj ĉe larmoj kaj elaĉetaj okazoj... Kaj dum la irado Ĝi konsentas al la pentintaj kulpuloj kompensojn, kiujn, pro la kondiĉoj truditaj de la enkarna vivo, ili ne kapablas ĝuste taksi..."
Li sin turnis al ombra angulo de la domaĉo, kiun mi preterrigardis, zorgoplena pro la vido de la reenkarniĝinta Mario, kaj montrante al iu figuro, kiu, humile kaj silente, prizorgis la malsanulon kaj samtempe flikadis ĉifonajn vestojn, demandis:
"- Ĉu vi vidas tiun kompatindan virinon?... Vi neniel povos taksi la bonegan elaĉetproceson, kiu, sub la protekto de la Plejalta Majstro, efektiviĝis en la intimo de ŝia animo, tiel pentoplena kiel tiu de Mario, meze de la dornoj de ekstrema malriĉeco, de bataloj tiel ardaj kiel digne elportataj!..."
Mi provis orientiĝi, interesita kaj kortuŝita, ĉe la elkora tono de la nobla pensulo, kiu min akompanis. Apud la enirpordo, la sola en tiu malriĉega loĝejo, serĉante iom da helo, kiu faciligus la humilan laboron, pri kiu ŝi sin okupis, vidiĝis nigrulino, purema malgraŭ la malriĉaj vestoj, ŝajne aĝanta ĉirkaŭ kvindek jarojn. Ŝia serena vizaĝo travidigis simplecon kaj humilecon. Surprizite, mi demandis la karitatan mentoron:
"- Mi ne konas ŝin... kiu ŝi estas?..."
"- Penadu vi mem, Kamilo... Penetru la vibrajn ondojn de ŝia penso, kiu disvolviĝas en la fluo de l' rememorado, kaj vidu, kio okazis antaŭ kvardek jaroj, tio estas, en la tempo, kiam Maria revenis en la karnan, surteran rondon..."
Impresita, mi obeis, dum la negrino, alproksimiĝinte al la malsanulo, karese levis al li la kapon, donis al li ian homeopatiaĵon kaj tuj revenis al sia laboro. La ĉirkaŭa silento ekscitis la ŝprucadon de la rememoroj. Vesperiĝis, kaj la intensega sunlumo en Brazilo flamigis la okcidenton per siaj ardaj, orgajaj radioj, lumigante la firmamento per miloj da koralaj rebriloj. Interne la virino pensadis, pensadis... Ĉirkaŭ ŝia cerbo la imagoj leviĝis per kapricaj movoj kaj sinsekvoj, dum mi, terurita kaj kortuŝita, ĉion legis kaj komprenis, kvazaŭ edifa libro estus malfermita antaŭ miaj okuloj:
- Mario renaskiĝis en iu bordelo... Lia patrino, nerezignacia pri la patrineco, rimarkante, kiel kulminan malfeliĉon, lian humiligan mutilon, kaj vidante lin senforta por eligi la gajajn krietojn de ĵusnaskito, duonsufokita pro spasmaj kontrahiĝoj, kvazaŭ feraj manoj volus lin frue stangoli, forte hororis kaj, elrompiĝante per korŝirega plorado, forpuŝis la monstraĉon, kiun ŝi naskis. Ŝi estis kompatinda pekulino, al kiu la patrineco barus la ĝuadon de la libereco, kiun ŝi permesis al si. Ĉagrenita, ŝi konfidis sian mizeran idon al malriĉa tollavistino, loĝanta en la ĉirkaŭaĵoj, kiu honeste sin subigadis al la duraj laboroj truditaj de la malriĉeco, kaj al kiu ŝi promesis monatan gratifikon pro la servoj faritaj al la infaneto. La bona laboristino konsentis, celante ne nur kroman enspezon por sia monujo, sed ĉefe obeante al la karitataj impulsoj de sia noble edukita koro, ĉar malgraŭ sia obskura pozicio en la socia skalo, kaj kiel adeptino de ia doktrino, el kiu abundege fontas lumoj kaj instruoj - la Tria Revelacio -, ŝi sciis, ke la adopto de tiu estaĵeto, kiu tiele eniris en la surteran vivon, envolvita en tiel ombraj akuzoj de la pasinteco kaj tiel malgajaj perspektivoj en la nuno, certe estas plano starigita de la Supro! Ŝi do lin akceptis en sian humilan domaĉon, penante lin kiel eble ami, ĉar al ŝia pordo li frapis tuj post sia naskiĝo. Ŝi ankaŭ havis unu filinon dekjaraĝan, penseman kaj laboreman, kiu volonte kunlaboris kun la patrino en la ĉiutagaj, malfacilaj taskoj. Ankaŭ ŝi korinkliniĝis al la frateto, kiun la destino metis en ŝiajn brakojn, kaj por helpi la patrinan klopodadon ŝi pacience edukis la kompatindan malsanulon, sin dediĉante dum kvardek jaroj al tiu nobla misio - kiel neniam ĝin farus altranga sinjorino! Kvankam ŝia patrino mortis antaŭ pli ol dek kvin jaroj kaj tre frue rompiĝis la promeso pri monata gratifiko, kiun la nerespondeca patrino de la infano faris, kiam ŝi lin forpuŝis, la fratino tamen restis en sia posteno de abnegacio, laborante por ke la malfeliĉa frato kiel eble plej malofte almozu sur la stratoj!...
Mi alproksimiĝis al la virino kaj per gesto de danko pro la multa bono, kiun ŝi faris al mia amiko, mi apogis mian dekstran manon al tiu nigra frunto, kiu al mi, en tiu momento, montriĝis kvazaŭ aŭerolita de diamantaj brilegoj:
"- Jesuo vin benu, kara fratino, pro la multa bono, farata al la kompatinda Mario, kiun mi ĉiam vidis en konstanta suferado!"- mi flustris, sentante, ke doloraj larmoj plenigas miajn kompatindajn spiritajn okulojn.
Kun grava mieno, Don Ramiro alproksimiĝis, kvazaŭ li esprimus riverencan laŭdon al la Sublima Leĝo, kies karitata splendo lumigis tiun kabanon konvenan por anima elaĉeto, kaj murmuretis, min konsterne surprizante:
"- Eble vi ankoraŭ ne divenis, kiu ĉi tie troviĝas, kaŝita en tiu nigra korpa envolvaĵo, sin dediĉante al kristanaj laboroj cele al sia propra spirita releviĝo?... "
Kaj ĉar mi lin fikse rigardis kun demanda mieno, li respondis:
"- Eŭlina!..."
Mi prenis la neprokrasteblan decidon: morgaŭ mi iros al la Departemento pri Reenkarniĝo, celante la Azilon, por skizi la planon de mia estonta fizika-surtera korpo kaj esplori pri la medio plej favora al mia reboniga renaskiĝo. Ĉiujn aŭtoritatojn de la Kolonio, ligitajn al mia afero, mi konsultis, kaj ĉiuj unuanime kuraĝigis min al tiu nepre necesa kaj al mi profita iniciato. Mi mem deziris difini la programon de la taskoj, min realĝustigontaj al la leĝoj, kiujn mi malobeis per la memmortigo, ĉar mi jam estas sufiĉe klarmensa por preni sur min tiel gravan respondecon. En la aĝo de kvardek jaroj mi fariĝos blinda, ja neresanigeble blinda, kvazaŭ la malplenaj orbitoj de Hiacinto de Ornelas translokiĝus en mian vizaĝon, post trijarcenta atendado, dum kiu mia Spirito restis dolore terurita antaŭ la nekoruptebla figuro de la Justeco! Sed mi ankaŭ konsultis miajn karajn majstrojn, Hanibalo de Silas, Epaminondo el Vigo, Souria-Omar kaj Teokrito, ilin petante pri inspiro kaj helpo, kaj ĉiuj afable kontentigis mian peton, helpante min harmoniigi la ĝeneralajn liniojn de la programo kun la preskriboj de la Leĝo. Sed la koncernaj informoj estos suprensenditaj al la Templo, por ties aprobo, nur post mia transloĝiĝo en la Azilon. Tiuj miaj karaj amikoj certigis al mi, ke ili sin klinos super miaj paŝoj, gvidante min sur la vojo de l' devo, min inspirante en la decidaj horoj, kiel protektantoj komisiitaj pri mia gardo dum mia staĝo en tiu bonfara Instituto. Oni informis al mi, ke la kuracistaro de la Hospitala Departemento prizorgos la evoluon de mia estonta karna envolvaĵo, ekde la embrio en la sankta geneza juvelujo ĝis la lastaj momentoj de agonio kaj disiĝo de mia Spirito el la portaĵo, kiun mi trenos por regajni la tempon perditan pro la memmortigo! Mia liberiĝo de la fizikaj, surteraj ligiloj okazos, kiam mi aĝos sesdek jarojn. Mi sekve disponos dudek jarojn por rigardi ekskluzive en mian internon kaj tiel plenumi fruktodonan kaj gloran memedukan laboron, per kiu mi subigos la impulsojn de la orgojlo ankoraŭ ne estingita en mia esto! Ofte min ekposedas la timo pri nova falo, pri forgeso de la devoj kaj taskoj plenumotaj dum mi restos droninta en la abismo de refoja enkorpa ekzistado, forgeso ja tre ordinara ĉe Spirito provanta reboniĝi. Sed miaj instruistoj al mi sciigis, ke mi kunportos solidajn, venkigajn elementojn, akiritajn dum mia longa reeduka staĝo, kaj ke, ĝuste tial estos tre malprobable, ke mia volo dekliniĝu kaj min trenu en pli grandajn kaj gravajn ŝuldiĝojn.