Diference de la ceteraj hospitalaj fakoj, kiel la Izolejo aŭ la Frenezulejo, la Hospitalon Maria el Nazareto ne ĉirkaŭis ia ajn barilo. Nur frondaj arboj, bedoj de lilioj kaj rozoj desegnis por ĝi graciajn murojn. Mi ofte pensis, en la tagoj de mia resaniĝado, kiel rava fariĝus la tiea pejzaĝo, se la natura diverskoloreco dirrompus la neĝblankan vualon, kiu, ĉion envolvante, malgajigis la medion per malcedema monotoneco!
Lacaj, dormemaj kaj malĝojaj, ni supreniris la vastan ŝtuparon. Grupoj da ĝentilaj flegistoj, kiuj estis ĉiuj viroj, sub la estreco de du hinde vestitaj junuloj, asistantoj de la direktoro de la Departemento, - pri kiuj ni poste sciis, ke ili nomiĝas Romero kaj Alcesto - akceptis nin el la manoj de la funkciuloj de la Viglado, komisiitaj por nia ĝisnuna gardado, kaj nin bonkore subtenante, enkondukis nin en la internon de la hospitalo. Ni penetris belegajn galeriojn, laŭ kies longo larĝaj, vitritaj pordoj, kun palebluaj kadroj, travidigis la internon de la malsanulejoj, kio komprenigis, ke la malsanulo neniam sin trovos sola. Ĉe indiko de la flegistoj, la grupoj apartiĝis: - dek dekstren... dek maldekstren... Ĉiu dormejo havis dek blankegajn, komfortajn litojn, vastajn salonojn kun balkonoj rigardantaj al la parko. Oni karitate havigis al ni banon, hospitalajn vestaĵojn, tirante al ni larmojn de danko kaj ĝojo. Al ĉiu el ni oni proponis bongustan buljonon, varmetan kaj revigligan, en teleroj tiel blankaj kiel la littukoj; kaj ĉiu sentis la guston de tio, kio plej plaĉas al li. Kurioza fakto: dum ni prenis nian simplan manĝon, venis en nian memoron la gepatra domo, la familiaj kunvenoj, la manĝo- tablo, la dolĉa figuro de niaj patrinoj servantaj al ni, la seriozaspekta patro ĉe la kapo... kaj nedifineblaj larmoj miksiĝis kun la revigliga manĝo...
En angulo oportuna por la dek litoj, kameno varmigis la ĉambron, refreŝigante al ni la fortojn. Kaj supre, alte pendanta de la muro, kiu kvazaŭ havis porcelanan konsiston, fascinanta kolora pentraĵo, luma kaj kvazaŭ animita per vivo kaj inteligento, vekis nian atenton, tuj kiam ni transpasis la gastaman sojlon. Tio estis bildo de la Virgulino el Nazareto, iel simila al la fama pentraĵo de Murilo, kiun mi tre bone konis, sed superbeligita per talento ne trovebla ĉe la surteraj genioj de la pentrarto!
Post kiam ni finis la manĝon, jen eniris nian ĉambron du hindaj viroj, kies apartaĵoj komprenigis, ke ili estas kuracistoj. Ĉi tiuj akompanigis sin per du aliaj viroj, kiuj devos prizorgi nin dum la tuta tempo de nia hospitala kuracado, ĉar ili respondecis pri la malsanulejo en kiu ni estis lokitaj. La nomoj de ĉi tiuj estis Karlo kaj Roberto de Canalejas, respektive patro kaj filo, kiuj dum sia enkarna vivo estis hispanaj kuracistoj. Sed ilin ĉiujn ni malklare distingis pro nia stato de malfortikeco. Tio estis, kvazaŭ ni sonĝas, kaj kion ni rakontas al la leganto, tion ni nur duonvidis, kiel dum la varioj de sonĝo...
Malgraŭ tio, la hindoj alproksimiĝis al ĉiu lito, dolĉe parolis al ĉiu el ni, almetis super niaj turmentataj kapoj siajn manojn, tiel delikatajn kaj neĝblankajn, ke ili ŝajnis diafanaj, oportune aranĝis al ni la kusenojn, tiel devigante nin al ripozo, nin patre kovris alŝovante kovrilojn sur niajn frostigitajn korpojn, samtempe kiel murmuradis, per tiel karesaj kaj sugestioplenaj tonoj, ke peza dormemo tuj venkis nin:
"- Vi bezonas ripozon... Ripozu sentime, amikoj... Vi ĉiuj estas gastoj de Maria el Nazareto, la dolĉa Patrino de Jesuo... Ĉi tiu domo apartenas al ŝi..."
Kaj se oni tiel agis kun ni, certe aliaj asistantoj same traktis la ceterajn anojn de la mizera legio kolektita de la Amo de Dio!
Vekiĝinte, post profunda kaj reboniga dormo, mi havis la impreson, ke ĝi daŭris longajn horojn. Mi iel sentis, ke mia rezonado fariĝas klara, plifaciligante la distingon kaj komprenon de la cirkonstancoj. Mi konstatis, ke mi ĉiam ankoraŭ posedas la memkonscion, ke mi senŝarĝiĝis de tiu malsaneca inkuba stato, kiu naskis tiom da paroksismoj. Sed, ve al mi! Tia mensa revigliĝo, anstataŭ mildigi, ĝustadire profundigis la afliktojn, ĉar ĝi instigadis min ekzameni pli prudente kaj serene la gravecon de la malbono, kiun mi faris al mi mem! Arda sento de bedaŭro, rimorso, timo, desapontiĝo malhelpis al mi ĝuste taksi la pliboniĝon de la situacio. Kaj ĝena premo de honto vipadis al mi la honorsenton, kriante al mia orgojlo, ke mi tie troviĝas senmerite, ĝuante nenian rajton al tia trakto, sed sole nur tolerata de la grandanimeco de plej karitataj estuloj, kiujn inspiris la vera amo al Dio!
Amaregaj duboj daŭre kirliĝadis en mia menso. Ne eble estas, ke mi mortis. La memmortigo tute ne metis finon al mia vivo! Mi daŭre restas viva, ja tre viva!...
Kio do okazis?... Miaj kamaradoj de malsanulejo kaj certe ĉiuj ceteraj, kiuj apartenis al tiu multenombra grupo veninta el la malluma Valo, fordonis sin al similaj pensoj. Konsterniteco, timo kaj nekonsolebla bedaŭro stampiĝis en tiuj misformitaj vizaĝoj.
Kaj, akompanante la novan serion da ĉagrenoj, kiuj invadis nin, malgraŭ la enhospitaliĝo kaj la reboniga dormo, la fizikaj doloroj, rezultantaj de la vundo, kiun ni faris al ni mem, daŭre turmentadis nian sentemon, kvazaŭ ili memorigus al ni pri nia senrimeda stato de damnitoj.
Mi kaj Hieronimo iam kaj iam ĝemadis pro la vundo, kiun ĉe la orelo boris la pulvarmilo uzita en la tragika momento; Mario Sobral konvulsie tordiĝadis, kun ŝvelinta kolo, baraktante, en periodaj kuntiriĝoj, kontraŭ la asfiksio, ĉar li sin pendumis; Johano d'Azevedo, konservante en sia torturata menso la venenadon de la korpo, kiu forkonsumiĝis en la sekreto de la tombo, mallaŭte ploradis, petante pri vizito de kuracistoj; kaj Belarmino, en senĉesa sangado, kun brako doloranta, rigida, paralizita - ho ve, jam de tiam antaŭludante tiun enkorpan dramon, kiun li devos travivi en estonta enkaniĝo - ĉar li sin mortigis per tratranĉo de la manartiko!
Tamen la revigligo estis sentebla. Sufiĉus al ni rimarki, ke ni jam ne plu vidas la mensajn scenojn eliĝantajn el ĉies kapo kaj reproduktantajn, per teruraj refiguraĵoj, nian ekstreman momenton, kiel ja okazis en la Valo, en kiu, krom tiuj bildoj, ekzistis neniu alia pejzaĝo. La malsanulejo, tre komforta, atestis pri tio, kiel zorge oni enloĝigis nin. Eĉ elmontroj de arto kaj beleco troviĝis en tiuj pordoj kun palebluaj kadroj, formitaj el substanco glazurpolurita kiel porcelano; en tiuj kurtenoj el same bluaj puntoŝtofoj, en tiuj blankaj grimpkreskaĵoj, kiuj suprenrampante la balkonojn, enŝoviĝis en la terason, kvazaŭ ili gvatus niajn drame grimacajn vizaĝojn de damnitoj kaptitaj ĉe l' freŝa faro.
Subite, la voĉo de malsanulo, iu el niaj kamaradoj, rompis la silenton de la meditado, en kiu ni drongis la penson, vortigante siajn proprajn impresojn, kvazaŭ li nur al si parolus:
"- Mi venis al la konkludo - li diris, lante kaj amare - ke ni faros la plej bonan, se ni rekomendos nin al Dio, senplende rezignaciante antaŭ la ankoraŭ venontaj okazaĵoj... Por nenio servis la malespero, krom por fari nin ankoraŭ pli malfeliĉaj! Tiom da ribelo kaj malsaĝo... kaj nenion alian ni atingis, ol la pligravigon de niaj jam tre akraj suferoj!... El tio oni vidos, ke ni ĝis nun elektis malĝustajn vojon por niaj destinoj... Sed estas neneigeble, ke ni ĉiuj estas subordigitaj la Plejalta Direktado, sendependa de nia volo!... Afero ja tre signifoplena... Mi ne bone scias, ĉu mi mortis... Sed mi sincere kredas, ke ne!...
La sinjorino mia patrino estis persono simpla, humila, ne multe instruita, sed pie sindona al sia kredo kaj respekto al Dio. Alkolektinte la filojn ĉe la kameno, por al ili lernigi la vesperajn preĝojn, ŝi, per stranga konvinko, asertadis, mikse kun la principoj de la kristana kredo, ke ĉiuj homoj havas nemorteman animon, kreitan de la Plej supera Estulo kaj destinitan al glora elaĉeto per la amo de Jesuo-Kristo, kaj ke pri tiu animo ni iam devos prezenti respondecan kalkulon al nia Kreinto kaj Patro! Neniun pli altan scion mi de tiam akiris! Mi rigardas tiujn lecionojn, donitajn de mia patrino dum la familiaj vesperkunvenoj, superaj al tiuj, kiujn mi ricevis en la Universitato. Bedaŭrinde, por mia malfeliĉo, mi ridetis la patrinan saĝon, interniĝante en la flankajn vojojn de la mondumaj pasioj... Sed tamen, ho mia patrino! mi konsentis la eblecon de la nobla kredo, kiun vi provis enverŝi en mian ribeleman animon! Mi ne estis ĝustadire ia ateisto!...