Выбрать главу

En frateca migrado tra la Departementoj de la Kolonio, en la kompanio de Olivier de Guzman kaj Pastro Anselmo, komencante de la Viglado, mi adiaŭis ĉiujn miajn amikojn kaj kamaradojn. Ĉiuj unuanime promesis al mi helpon, dum tiu neevitebla ekzilo, pere de siaj preĝoj al la Sinjoro de Ĉiuj Ekzistaĵoj. Mi jam frue resopiras tiun dolĉan rifuĝejon, kiu dum tiel longa tempo min gastigis kaj en kiu tiom da altvaloraj instruoj mi akiris por denove labori en la sociaj medioj kie mi devos elmontri novajn moralajn valorojn. De antaŭ kelke da tagoj vera procesio da amikoj venas al ĉi tiu Internulejo por min viziti. Sekciestroj, flegistoj, gardistoj kaj eĉ psikokuracistoj kaj instruistoj min ĉirkaŭbrakas kaj gratulas pro mia decido, aŭgurante glorajn tagoj n por mia Spirito en la klopodoj por rehonorindiĝo. Ili ankaŭ esprimas al mi plej bonkorajn kaj instigajn bondezirojn pri venko kaj akiro de meritoj. Kaj pro ĉio mi estas dankema, certa, ke en la nova elprovado, min atendanta ĉe la pitoreskaj bordoj de la malnova kaj amata Taĥo, kiun mi tre amas kaj de kiu mi ne volas disiĝi, luma legio da amikaj estuloj min akompanos kaj revigligos per sia honora inspirado. Kaj hieraŭ ili ĝuigis al mi adiaŭan feston! Konsola surprizo atendis min dum tiu kunveno, kie la frateco kaj la beleco ankoraŭfoje montris nevortigeblajn esprimojn: - pere de niaj potencaj televidiloj, mi unuafoje povis kontempli, en la pleneco de ties harmonia kaj nedifinebla beleco, la Sidejon de l' Templo! Tiel mi ĉeestis kunvenon de inicitoj, aŭskultis ilajn sublimajn paroladojn inspiritajn de la plej altaj esprimoj de Moralo, Filozofio, Scienco, Belo - unuvorte, de Vero - kiujn mi kapablus kompreni! En la sanktejo, kie ili kunvenis, troviĝis la sankta tablo por la komunikiĝo kun la Supro, ĉe kiu sidis la dek du viroj, kiuj respondecas pri la tuta Kolonio, unuiĝintaj per komuneco de celoj kaj idealoj por la solena momento de la Preĝo! Poste vidiĝis la rava panoramo de la urbo, kie mi povos denove loĝi nur post la min atendanta enkarniĝo: - ĝiaj domoj, la vastaj, florornamitaj horizontoj nuance koloritaj per delikataj tonoj de bluo, en kiujn la rebriloj de la Reĝo-Astro transfluigas orajn scintilojn... La larmoj abunde ekfluis sur mia vizaĝo, dum mia animo, gravurante la grandiozan vidaĵon en la plej kaŝaj anguloj de la konscienco, kiel bonfaran stimulon por la akraj bataloj en la estonteco, murmuretis al si:

- Kuraĝon, pilgrimanto de la peko! Revenu al la deirpunkto, rekonstruu vian destinon kaj revirtigu vian karakteron ĉe la elaĉetaj batoj de la Eduka Doloro! Suferu kaj ploru kun rezignacio, ĉar viaj larmoj estos la benata fonto, kie sensoifiĝos via animo sopireganta la pacon! Lasu, ke viaj piedoj sangu inter la kardoj kaj dornoj de la suferoj ĉe la surteraj riparoj; ke via koro disrompiĝu en la forĝejoj de la malfeliĉo; ke viajn horojn envolvu la nigra mantelo de la elreviĝoj, kneditaj el angoroj kaj soleco! Sed estu pacienca kaj humila, memorante, ke ĉio tio estas pasema kaj aliiĝos laŭgrade kiel vi realĝustiĝos al la sanktaj leĝoj, kiujn vi malobeis... kaj lernu, unu fojon por ĉiam, ke - vi estas nemortema kaj ke neniel laŭ la danĝera misvojo de memmortigo la homo atingos la havenon de la vera feliĉo...

(1) Latina vorto kiu signifas "malsano".

1 Dum multaj seancoj, kiujn mi havis la okazon ĉeesti en spiritistaj societoj de la Ŝtato Minas Gerais, la vidivaj mediumoj akorde asertis, ke ili vidas ne nur la afliktitan Spiriton de la manifestiĝanta sinmortiginto sed ankaŭ la scenon de la sinmortigo mem, kiu malkaŝis antaŭ liaj mediumaj kapabloj la ekstreman momenton de la tragika okazo. - (Noto de la Mediumino.)

1 Temas respektive pri la tego el vivofluidaĵoj, esence propraj al ĉiuj vivaj estaĵoj, kaj pri la fluideca ligilo kuniganta la Spiriton kun la materia korpo dum la enkarna vivo.

1 Brazila karesnomo por sinjorido. Elparolu "njonjo". - (Noto de la Trad.)

[1] Postmorte, antaŭ ol la Spirito orientiĝos kaj gravitos al la "spirita hejmo", kiu laŭmerite al li konvenas, ĉiam estas necese, ke li dumtempe restu en ia "vestiblo" en regiono, kies denseco kaj korpremantaj, lokaj aspektoj respondas al la vibraj, mensaj statoj de la ĵuselkarniĝinto. Tiel li restos ĝis li estos nature "malanimaligita", tio estas, ĝis li seniĝos je la vitalaj fortoj, de kiuj estas saturitaj ĉiuj vivantaj materiaj korpoj. El tio oni ja konkludos, ke la restado en tiu sojla regiono de l' Transtombo estas provizora, kvankam ĝenerale aflikta. Kiaj estis la karaktero, la plenumitaj faroj, la vivmaniero, la speco de morto de la elkarniĝinto - tiaj estos la tempo de restado kaj la suferado en tiu loko. Estas unuj, kiuj tie restas nur kelke da horoj, dum aliaj tie loĝas monatojn, sinsekvajn jarojn, kaj reenkarniĝas ne atinginte la Superan Spiritan Mondon. Kiam temas pri sinmortigintoj, la afero alprenas specialajn dimensiojn, dolorajn kaj kompleksajn. Ili ordinare tie loĝos dum la tempo, kiu al ili ankoraŭ mankis por veni al la fino de tiu ekzistado kiun ili frue tranĉis. Estas facile antaŭvidi la situacion de tiuj malfeliĉuloj, portantaj grandajn ŝarĝojn da vitalaj, animaligitaj fortoj, abundon da krimaj pasioj kaj kompletan malordon mensan, nervan kaj vibran. Por ili unu sola balzamo ekzistas: - la preĝo de la karitataj animoj!

Se pro ĝia troa longeco, tiu periodo translimos la normalajn aplikeblajn procedojn, tiam la tuja reenkarniĝo montriĝas kiel kuracrimedo elektinda, kvankam dolora kaj akra, kio estos preferinda al multo da jaroj en tiel mizera situacio. Tiel kompletiĝos la tempo, kiu mankis por la finiĝo de la tranĉita ekzistado.

[2] La dolorajn impresojn kaj sensacojn, fontantajn el la karna korpo, kiuj akompanas la ankoraŭ materiigitan Spiriton, ni nomas magnetaj revibroj, por la animala magnetismo ekzistanta en ĉiuj vivaj estaĵoj kaj ĝia afineco kun la perispirito. Temas pri fenomeno identa kun tiu, iganta homon, kies brako aŭ kruro estis amputitaj, senti jukadon ĉe la polmo aŭ ĉe la plando, jam ne ekzistantaj. Ni konis, en unu hospitalo, kompatindan laboriston, kiu malgraŭ amputita je ambaŭ krutoj, sentis ilin kaj la piedojn tiel vivaj ĉe si, ke pro la forgeso, ke li ne plu havas ilin, li, provante ekstari, suferis grandan falon kaj vundiĝis. Temas ja pri facile observeblaj fenomenoj.

[3] Jam, antaŭ proksimume dudek jaroj, unu el miaj sindonaj spiritaj edukistoj

Charles - kondukis min al iu publika tombejo en la urbo Rio-de-Ĵanejro, por viziti sinmortiginton, kiu rondiradis ĉirkaŭ siaj putrantaj restaĵoj. Ne necese klarigi, ke tian viziton ni faris per astrala korpo. La perispirito de tiu kripligita sinmortiginto, abomenaspekta kiel demono, kaŭzis al mi hororon kaj naŭzegon. Ĝi montriĝis tute kripligita kaj nerekonebla, kovrita per cikatroj, tiom da cikatroj kiom estis la pecoj, al kiuj reduktiĝis lia karna envolvaĵo, ĉar la malfeliĉa ĵetis sin sub la radojn de vagonaro kaj estis disŝirita en pecojn. Oni tute ne povas priskribi la suferadon de tiu Spirito! Li estis freneza, konsternita, iafoje furioza, nekapabla por ia rezonado, nesentiva por ĉia ajn vibro krom por tiu de sia senmezura malfeliĉego! Ni pro vis lin alparoli: li ne aŭdis nin! Kaj Charles, malĝoje kaj per neesprimebla, tenera tono, klarigis: