Выбрать главу

"Ĉi tie nur la preĝo sukcesos efiki! Ĝi estas la sola balzamo, kiun ni povas bonfare verŝi sur lin, sufiĉe sankta por, post kelka tempo, nur post la kulpelaĉeto, post la riparado dum amaraj ekzistadoj, elverŝigontaj senĉesan ploradon, kaj tio daŭros ne malpli ol jarcenton, eble multe pli... Dio kompatu lin, ĉar ĝis tiam..." Dum multe da jaroj mi petis por tiu malfeliĉa frato en miaj ĉiutagaj preĝoj. - (Noto de la mediumino)

[4] Efektive, en la transtombo, la longe infektitaj mensaj vibroj de

alkoholmaniulo, voluptamulo, kokainmaniulo, ktp, povas krei kaj subteni

pereigajn, diboĉajn viziojn kaj mediojn. Se, krom tio, ilin trafis la perturboj de sinmortigo, tiam la situacio povos atingi neimageblajn proporciojn.

La menso konstruas kaj produktas. La penso - oni jam multfoje asertis - estas kreiva, sekve ĝi naskas, korpigas, tenas la imagojn, kiujn ĝi mem generis, realigas, retenas pasintaĵon, kiun ĝi tenajlopotence konservas vivanta tiel longe, kiel ĝi volas!

Ĉiu el ni, en la Sinistra Valo, per ekscitega vibrado kaj mensa fiksado de la dolora momento de l' memmortigo, kreis la scenejojn kaj respektivajn scenojn, kiujn ni travivis dum la lasta minutoj de nia surtera ekzistado. Tiuj scenoj, reflektitaj ĉirkaŭ ĉiu, estigis konfuzon en la loko, ĉie dissemante tragedion kaj inferon kaj torturante per ekstremaj afliktoj la tie malliberigitajn malfeliĉulojn. Pro tio, tie kaj tie montriĝis pendingoj, ĉe kiuj balanciĝe pendis la korpo mem de la sinmortiginto, elvokante la momenton, en kiu li sin ĵetis en la memvolan morton. Diversspecaj veturiloj, krom ankaŭ rapidegaj, fumvomantaj vagonaroj, trafis kaj muelŝiris, sub siaj radoj, mizerajn senprudentulojn, kiuj celis senvivigi la propran korpon per tiu abomena rimedo, kaj kiuj nun, kun la menso

Unu tagon, post longdaŭra ekscitiĝo, ekregis min profunda malvigleco. Stranga malforteco tenis min kvieta,

[7] La leganton mi pardonpetas, ke mi ne transkribas la ĝustajn nomojn de tiuj personoj, kiel ilin malkaŝis la aŭtoro de ĉi tiuj paĝoj. - (Noto de la Mediumino)

[8] Sankta Mateo, 22:1 ĝis 14.

[9] Sankta Mateo, 18:20.

[10] Jesuo Kristo - La Nova Testamento.

[11] Jeĥezkel 33:11 - La Malnova Testamento.

[12] La Evangelio laŭ Spiritismo, de Allan Kardec. (Komunikaĵo de la Spirito de la Vero).

[13] Sankta Mateo, 6:19 ĝis 21 kaj 25 ĝis 34.

[14] Efektive, dum nia mediuma praktikado ni havis la okazon starigi solidajn rilatojn de amikeco kun loĝantoj de la Spirita Mondo. En certa fazo de nia ekzistado, kiam dolorajn kaj decidajn atestojn trudis al ni la Leĝo de Kaŭzoj, malgranda aro da malnovaj suferantoj, kiujn ni iam estis helpinta, inkluzive de iuj sinmortigintoj kaj du eksobsedantoj, kiuj al ni amikiĝis okaze de praktikaj laboroj por rebonigo de obseditoj, videbliĝis dum vizito, kiun ili faris al ni, tiam proponante sian helpon por mildigi nian situacion. Sed pro la neebleco, ĉar la situacio estis senrimeda, ili kun la niaj miksis siajn larmojn kaj nin ofte vizitadis, al ni havigante grandan konsolon per la atesto de sia tiel bonvolema inklino. - (Noto de la Mediumino.)

[15] Mateo, 18:12 kaj 14.

[16] Altega Korfavoro ĝenerale kondukas tiajn kazojn, konsideratajn kiel la plej gravaj, al tuja reenkarniĝo, ĉe kiu la kulpulo kompletigos la tempon, kiu restis por fini la tranĉitan ekzistadon. Kvankam tre doloraj, eĉ nenormalaj, tiaj reenkarniĝoj estas preferindaj al la transtombaj turmentegoj, ĉar cetere ili ŝparas al la pacientoj grandan tempoperdon. Naskiĝos do homoj misformitaj, mutaj, surdaj, mensodebilaj, idiotaj, intelekte malfruiĝintaj, ktp. Temas nur pri okazoj de misvibrado, ĉar mankis al la perispirito sufiĉa vibropotenco por muldi la no van korpon, malgraŭ la helpo de la transmondaj tekniksitoj. Tiel ili kompletigos la tempon restantan por fini la frue tranĉitan ekzistadon, korektos tiujn vibrajn perturbojn kaj memkompreneble spertos kvietigon. Tio estas nenio alia ol iu terapio, ekstremaj rimedoj postulataj de tiu situacio. Cetere la sola por tiaj kazoj, kiam longa devas esti la interrompita vivo! Ho vi, kiuj legas ĉi tiujn paĝojn! Kiam vi surstrate renkontos iun vian fraton en tiela nenormala stato, ne hontu preĝi antaŭ li: viaj harmoniaj vibroj ankaŭ efikos kiel bonega kuracado!

[17] Ĝi estis kvazaŭa "moralinstrua leciono" de la Gvidanto, kiajn ni kutime ĉeestas dum la bone direktataj spiritismaj seancoj, sed certe ampleksigita de la cirkonstancoj kaj de la klereco de l' instruanto.

[18] Sankta Mateo, 18:8.

[19] Sankta Mateo, 11:28, 29 kaj 30.

[20] France: dispozicioj, necesaj paŝoj, antaŭaranĝoj. - (Noto de la Trad.)

[21] Sankta Mateo, 18:7.

[22] Jeĥezkel, 33:11. - (Noto de la Trad.)

[23] Johano, 3:3 kaj 3:7

[24] Latine: vojo de la kruco. Figursence: suferplena vivo.

[25] Oni devas ne tiri absurdajn konkludojn el tiuj klarigoj. Antaŭ ol enkarniĝi, la Spirito povos elekti, ekzemple, la provon de malriĉeco, ĉe kiu ili submetiĝos al la travivaĵoj rilataj al la grado de malriĉeco, kiu konvenos al lia ekzistado. Oni sekve ne deduktu, ke en la transtomba vivo estis detale difinitaj ĉiuj apartaĵoj kaj akcidentoj de la antaŭvidita malriĉula vivo. Se la reenkarniĝonto devas blindiĝi aŭ mutiliĝi, tio okazos sen la neceso indiki, en la programado farita antaŭ lia reveno al karna korpo, la akcidenton aŭ malsanon, kiu ĝin metos en la konvenan elprovadon. Ĝuste tion oni deduktas el la baza verkaro de la Spiritisma Doktrino. - (Noto de la mediumino)

[26] Sankta Mateo, 5:25 kaj 26

Teokrito kaj Johano penis konvinki la portugalan paron kaj la nordorientan brazilaninon pri tio, kiom multe ili gajnus, se ili perus la renaskiĝon de tiuj mizeraj malobeintoj al la Suverena Leĝo, kiuj bezonas korpan, surteran ekzistadon por mildigi la neelteneblajn suferojn ĝis nun travivitajn! Al la tri oni plendetale elvolvis la aferon kaj ankaŭ prezentis tiujn, al ili proponatajn kiel naskotajn filojn, laŭ la tuta drama realeco de la cirkonstancoj, en kiuj ili baraktis. La paciencaj campionoj de la Frateco procedis kiel spertaj juristoj de la Superega Leĝaro, kompetente kaj noblacele elmontrante la subliman gravecon de la rekomendata projekto. La koncernatoj pri tiu grandioza karitata misio, nome akcepti kiel sanktan gardotaĵon tiujn filojn de Dio, kiuj bezonis fariĝi filoj de l' homo por rehonorindiĝi el la peko, tamen kontraŭstaris, rifuzante la impresan inviton:

"- Ho ne, ne! - ekkriis la humilaj portugalaj geedzoj. - Ni ne volas naski filojn malsanajn, kriplajn aŭ mensdebilajn! Ni geedziĝis antaŭ nur unu monato!... kaj nia plej kara revo estas, ke la bona Dio donu al ni, kiel unuenaskiton, la animeton de rozkolora, sana kerubo! Filojn ni ja deziras, sed fortikajn kaj gajajn... ce kiuj ni trovu konsolan protekton en la maljunaĝo!...

Kaj same neadis la brazilanino, baraktante pro honto antaŭ tia estaĵo kiel Teokrito, kiu konis ŝiajn plej sekretajn pensojn, ciujn ŝiajn farojn:

[28] Fikcia nomo. Ĉia similaĵo estas nura hazarda koincido.

[29] Sankta Mateo, 25:40.

[30] Johano, 14:1, 2 kaj 3.

[31] Eĉ inter la elkarniĝintoj, nur tre progresintaj Spritoj povas produkti tielan telepatian fenomenon.