Выбрать главу

[32] Personoj de rakonto aldonita al la raportoj, kiujn la vera aŭtoro de ĉi tiuj paĝoj skribis en la daŭro de dudekjara mediuma verkado, sed kiun la kompilinto decidis ne prezenti en ĉi tiu volumo, rezervante ĝin por nova literatura provo laŭ spiritismaj kriterioj.

[33] Sankta Mateo, 11:28, 29 kaj 30.

[34] Sankta Matero, 5:5 - Felicaj estas la humilaj, car ili heredos la Teron.

[35] Efesanoj, 4:22.

[36] Sankta Mateo, 18:24.

[37] Sankta Mateo, 16:24.

La ideo pri edziĝo rapide anstataŭis la malnovajn aspirojn, ĉar la konsiloj de la nobla servanto de la Evangelio funde penetris mian koron. Sentime kaj pasie mi fordoniĝis al tiu nobla celo kun granda korardo kaj ĝoje prepariĝadis por ĝin atingi. Sed pro la delikata situacio, en kiun mi metis min en la patra domo, neharmonie kun la temperamento de mia patro, kiel ankaŭ pro la konsterna malriĉeco, kiu malhelpis al mi la agadon, mi tenadis en sekreto la projektojn pri edziĝo terene ellaboratajn de la koro, kiu lasis sin freneze enamiĝi...

El inter la multaj junulinoj, kiuj beligis nian vilaĝon per la gracieco de siaj personaj ĉarmoj kaj per la moralaj kvalitoj, kiuj ilin signis kiel neforgeseblaj rekomendoj, mi distingis unu nevivon de mia patrino, kiun mi de longe admiris tamen ne kuraĝante eksterigi, eĉ al mi mem, la ardajn sentojn, kiuj flamigis mian bruston kiam mi vidis ŝin kaj kun ŝi interparolis.

Maria Magda estis ŝia nomo. Ŝi estis svelta, bela, ruĝvanga, havis longajn harplektaĵojn, nigrajn kaj parfumitajn, kaj dolĉe allogajn okulojn. Kiel mi, ŝi ankaŭ estis filino de senmoniĝintaj nobeloj, sed kun la sola avantaĝo, ke ŝi ricevis bonan edukon, hejman kaj eĉ socian, dank' al la favora komprenemo de siaj gepatroj.

[38] Kiel ofte en la bolado de ŝajne senrimeda sufero, la homo malespere sinĵetas en la sinistran aventuron de memmortigo, ne konsciante, ke post nelonge li trovus la solvon por sia problemo, la kompenson, la helpon de la Providenco kaj la bezonatan konsolon! Sed al li mankis la pacienco, la necesa sereneco por pripensi kaj atendi la pliboniĝon de la situacio, kaj pro tio ia malluma abismo malfermiĝas en lia destino per jarcentoj da luktoj kaj renovigaj provoj egalaj al tiuj, ĉe kiuj li fiaskis, portante la instruon, ke al la homo utilas, dum la elprovado, la fortanimeco kaj la pacienco, tute ne la ribelo kaj la malespero, kiuj ja por nenio helpas!