Hodiaŭ, post la paso de tiom da jaroj, travivinte tiom multe da suferoj, enfalinte en situaciojn, kiajn mi ne kapablas ĝuste taksi, mi konvinkiĝas, ke la sinjorino mia patrino pravis: - mi devas posedi ja nemorteman animon! Oni saviĝas el revolvera pafo, el ĝi oni povas eĉ resaniĝi! Oni bonfartas post engluto de korodaĵo, depende de la cirkonstancoj, en kiuj oni ĝin prenis. Sed oni ne eskapas el pendumo, kiel mi elektis! Kaj se mi troviĝas ĉi tie, se mi travivis tiun tutan suferadon, ne sukcesante neniigi en mia interno la fortojn de la vivo, mi do estas nemortema! Kaj mi estas nemortema tial, ke mi efektive havas ian animon, dum la karna korpo, ja tute ne senmorta, devas forkonsumiĝi en la tombo! Kaj se mi posedas animon, ĝuantan la doton de la senmorteco, tio signifas, ke ĝi originas el Dio, la Eterna Estulo! Ho mia patrino, vi diradis la veron! Ho mia Dio! mia Dio! Vi ekzistas! Kaj mi ĉiam malkonfesis vin per miaj agoj, miaj pasioj, mia malatento al viaj leĝoj, mia krima indiferenteco kontraŭ viaj principoj!... Nun... jen sonis la horo, ke mi prezentu al vi respondecan klakulon pri tiu animo, kiun vi kreis - pri mia animo! Kaj nenion mi havas por diri al vi Sinjoro, krom tio, ke miaj pasioj malfeliĉigis ĝin, dum vi ordonis, ĉe ĝia kreado, ke mi ĝin obeeme konduku al via sino el Lumo! Pardonu min! Pardonu min, Sinjoro, mia Dio!..."
Abundaj larmoj miksiĝis kun asfiksiaj stertoroj, sed, kvankam ekspirante amarecon, ili jam ne prezentis la makabran karakterizon de la konvulsioj, kiujn la plorado kaŭzis en la Valo.
Kiu parolis, estis Mario Sobral.
Mario havis grandajn nigrajn okulojn, distaŭzitan hararon, frenezecan rigardon. Li studis en la Universitato de Coimbra kaj prezentis la perfektan tipon de la Lisbona riĉa bohemiulo. Lia parolo ordinare montriĝis nervoza kaj facila, kaj li estus bonega oratoro, se la Universitaton li estus fininta ne kiel bohemiano sed kiel klerulo. Dum la malliberigo en la Valo li estis unu el la plej suferantaj, kiujn mi konis, kaj tia li restis dum la tuta longa tempo de la internigo de la Kolonio.
Per tiu parolado komenciĝis sinsekvo da konfidencoj inter la dek. Mi ne scias la kaŭzon, kial ni deziris interparoli. Verŝajne la bezono de reciproka konsolado instigis nin malfermi niajn korojn, kio cetere montriĝus senefika por mildigo de la ĉagrenoj, ĉar, se konsoliĝo malfacile atingeblas por sinmmortiginto, li des pli certe ne sukcesos malpliakrigi la mizeron premantan lian animon per rememorado de pasintaj doloroj kaj malfeliĉoj.
"- Amiko, potenca estas via dialektiko, kaj mi vin gratulas pro la progreso de via rezonado: - ja ne tia vi estis, kiam mi havis la honoron ie koni vin..."- mi ĉikanis, tre incitita pro la rompo de la silento.
"- Ankaŭ mi tiel kredas, amiko Sobral, kaj admiras la logikecon de viaj konsideroj"- enmiksiĝis sin portugalo kun abundaj lipharoj, mia litnajbaro, kies dekstrorela vundo, senĉese sanganta, kaŭzis al mi senfinan maltrankvilon, ĉar ĉiufoje, kiam mi atentis ĝin, mi konsciis, ke ankaŭ mi portas egalan vundon, kio min turmentadis per akraj rememoroj.
Tiu estis Hieronimo de Arauĵo Silvejra, el la dek la plej malpacienca, pretendema, nekonsekvenca kaj ribelema. Li daŭrigis:
"- Cetere mi neniam malkredis la ekziston de Dio, Kreinto de ĉiuj Estaĵoj. Mi estis... pli ĝuste mi estas! Mi estas, ĉar mi ne mortis! - praktikanta katoliko, dumviva frato de la respekteginda Kunfrataro de la Sankta Triunuo, ĝuanta la rajton pri specialaj benoj kaj indulgencoj, en okazo de bezono..."
"- Mi kredas, kara najbaro, ke alvenis, aŭ jam pasis, la okazo, ke vi postulu la favorojn, kiujn vi rajtas... Neniam vi ilin pli bezonis ol nun..."- mi rebatis, en kreskanta malbona humoro, kiel obsedanta turmentisto.
Li ne respondis, plu parolante:
"- Sed ekde la junaĝo mi estis tre malpacienca kaj nervoza! Mi facile impresiĝis, estis malkvieta kaj malkontenta, iafoje melankolia kaj sentimentala... kaj mi konfesas, ke mi neniam rigardis serioze la verajn kristanajn devojn, esprimitajn en la sanktaj admonoj de nia konsilanto kaj konfesprenanto el Lisbono. Kaj certe ĝuste pro tio, kiam trafis min la ruiniĝo de mia komerca negoco, ĉar, tion vi eble ne scias, mi estis import- eksporta vinkomercisto; droninta en ne elpageblaj ŝuldoj; surprizita de brua kaj senrimeda bankroto; senpova por eviti la mizeron, kiu antaŭ mi kaj mia familio malfermegis faŭkojn fatalajn; akuzata de amikoj kaj familianoj kiel sola respondeculo pri la drama malsukceso; senkuraĝigita de la perspektivo pri tio, kio okazos al mia edzino kaj filoj, kiujn pro granda amo mi kutimigis al troa komforto, eĉ al lukso, sed kiuj nun vidis min punita kaj suferanta kaj min krude kulpigis pri ĉio, anstataŭ pacience helpi min forigi la krucon de l' ruiniĝo, kiu nin ĉiujn dispremis - tiam ŝanceliĝis la kuraĝo, kiun mi ankoraŭ havis, kaj mi "provis" forkuri de ĉiuj, eĉ de mi mem, por ŝpari al mi riproĉojn kaj humiligojn. Sed mi trompiĝis: - mi nur transloĝiĝis, ne sukcesis trovi la morton kaj apartiĝis for de mia familio, kio ŝarĝis min per neelporteblaj ĉagrenoj!"
"- Jes, ja bedaŭrinde! - reparolis Mario per la sama malĝoja tono, kvazaŭ li ne estus aŭdinta la ĵusfinitan plendon. - Mi falis en la tenebron de l' Malfeliĉo!... kvankam mi trovis laŭlonge de la vivo favorajn okazojn, kiuj, ebligante al mi la regadon super la pasioj, metus min sur la vojon al la honestaj akiroj!... Mi forgesis, ke la respekto al Dio, al la Familio, al la Devo, estas sankta, atingenda celo, ĉar en la gepatra domo oni ja instruis min pri la bonaj principoj de la Moralo!... Juna, alloga, inteligenta, klera, mi fieriĝis pro tiuj dotoj kaj flegis mian egoismon, senbridigante malnoblajn instinktojn, kiuj postuladis ĝuojn ĉiam pli kaj pli ekscitajn... La paveca kunvivado en la Universitato faris el mi ian pedanton, ian vantemulon, kies ekskluziva intereso estis la bruaj, se ne skandalaj, paradoj... Pro tio mi perdiĝis en la tumulta kirlo de la inklinoj al la malnoblaj pasioj... Kaj poste, ne plu povante retrovi min mem, por min redoni al mia propra regado mi strebis al la morto en la supozo, ke mi tiel povos kaŝiĝi de la rimorsoj malantaŭ la forgeso de tombo!... Mi trompiĝis! La morto ne akceptis min! Ĝi certe trovis min tro malnobla por doni al mi favoron de sia protekto! Tial ĝi redonis min al la vivo, kiam la tombisto havis la honoron kaŝi mian naŭzan figuron de antaŭ la lumo de la suno!...
Sed mia patrino, jes, ŝi ja ne eraris: - mi estas nemortema! Neniam mi mortos! Mi ekzistos dum la tuta eterna tempo, antaŭ la vizaĝo de Tiu, kiu estas mia Kreinto! Jes! Ĉar nur nemortema estulo povas supervivi la malfeliĉojn, kiuj turmentis mian sentemon, depost tiu fatala printempa nokto de la jaro 1889!"
Li malproksimen direktis siajn kongestitajn okulojn, kvazaŭ li vokus pasintajn rememorojn en la nunon, kaj spiregante murmuris, terurita antaŭ tiu plej nigra paĝo, makulanta al li la konsciencon:
"- Jes, mia Dio! Pardonu min! Mi pentas kaj submetiĝas, ĉar mi konfesas, ke mi eraris! Mi pereis antaŭ vi, mia Dio, ĉe la furioza ampasio, kiun mi nutris por Eŭlina! Sed se vi ĝin permesos, mi rehonoriĝos pro amo al vi...
Eŭlina! Vi ne valoris eĉ la panon, per kiu mi kvietigadis vian malsaton! Sed mi amis vin super ĉiaj konvencioj, eĉ spite mian honoron mem! Perfida kaj malica vi estis, sed ankaŭ mi estis maldigna, ankoraŭ pli ol vi, ĉar mi estis edzo, ligita al edzino nobla kaj digna! Patro de tri senkulpaj infanetoj, al kiuj mi ŝuldis amon kaj protekton! Mi ilin forlasis, Eŭlina, kaj indiferentiĝis antaŭ iliaj ĉarmoj, ĉar mi lasis min forraviĝi de la viaj, formantaj vian strangan sudamerikan belecon!... Ho kiel bela vi estis!... Sed vi ne amis min... Kaj post kiam vi trenis min, falon post falo, elsuĉante mian monujon kaj mian koron, vi forgesis min en la senespero de l' mizero kaj sendanko, ĉar al mi vi preferis tiun brazilan kapitaliston, vian samlandanon, kiu vin amindumis!