Mi iris al via domo kaj ricevis vian malŝaton... Senespera, ke mi perdis vin, mi petegis, rampis frenezpasie ĉe viaj piedoj, agante laŭ mia ĉiama senprudenteco! Ereton de via kompato mi plorpetis, vidante, ke jam ne eblis via amo!
Mi provokis vin al disputo, kompremante, ke vi nesenteme reagis al miaj malesperaj provoj por repaciĝo... kaj, blindigite de viaj ripetataj insultoj, mi vin agresis, vundante la adoratan vizaĝon, mi vin senkompate bategis, piedfrapis kaj, ho mia Dio! ho Dio mia! mi vin strangolis, Eŭlina! Mi murdis vin! Murdis vin!..."
Li sufokiĝe haltis, atakita, kiel perfekta damnito, de la abomenaj konvulsioj, kaj poste daŭrigis kvazaŭ li sin turnus al siaj kamaradoj:
"- Kiam, regata de hororo, mi konsciis mian abomenindaĵon, nur unu rimedo venis en mian kapon, rapida kiel obseda impulso, por eskapi el sekvoj, kiujn, en tiu momento, mi rigardis neelteneblaj: - la sinmortigo! Kaj en tiu loko mem, sen tempoperdo, mi ŝiris la litkovrilojn de la malfeliĉa... kaj pendigis min sur trabo en la kuirejo..."
"- Ja ne tre poezieca formo por la morto de amanto... - mi mokis, tedita de tiu longa rakonto, kies ĉiutagan ripetadon mi aŭdis detempe de la Valo. - Mi vetas, ke Via Moŝto, S-ro Profesoro, kiu strebis al tiel eleganta fino, kiel Petronio, mortis pro la platona amo al iu angla sinjorino, blonda kaj beltalia... Al kleraj portugaloj, kiel Via Moŝto, plaĉas ami anglajn damojn..."
Nur mi turnis min al Belarmino de Queiroz e Souza, kies nomo odoris nobelecon.
Ĝis tiu tempo ankoraŭ incitis min la teniĝoj de tiu kompatinda kunludanto de la granda dramo, kiun mi ankaŭ travivis; kaj ĉe ĉiu favora okazo, mi lin ridindigis, elmontrante esence propran malbonan inklinon, kiu kaŭzis al mi multe da ĝenoj kaj ĉagrenoj, ĝis mi korektis ĝin dum la klopodoj por la interna renoviĝo, kiun en la Spirita Patrolando mi trudis al mia karaktero.
Belarmino estis alta kaj magra, tre eleganta kaj bonmaniera. Li sin deklaris riĉa kaj multevojaĝinta profesoro de Dialektiko, Filozofio kaj Matematiko kaj poligloto, ornamaro respektinta por unu sola, surtere treniĝanta homo, sed kiu ne evitigis al li resti, kaj kun li la monoklo, la frako kaj la bastono, en la kotejoj de la Sinistra Valo, dum tiu interesa provtempo, kiun al li trudis la memmortigo. Tion mi multfoje ĵetis al li rekte en la vizaĝon, incitegita pro la malmodesta citado de siaj diversaj titoloj. Sed la doktoro - ĉar li ja estis doktoro, honorita de pli ol unu Universitato -, neniam rebatis al mi la impertinentaĵojn. Ĝentila, bonedukita, sentimentala, li ankaŭ atingus la bonkorecon, se malgraŭ tiuj belaj dotoj, lian karakteron ne difektus la orgojlo, la egoismo, pro kiuj li sin mem diigis kaj opiniis supera al ĉiuj ceteraj.
Aŭdinte mian parolon, li, kiel ĉiam, respondis ne kolere. Tute male, li al ĉiuj sin turnis, elverŝante sian koron, per milda, eĉ malgaja tono:
"- Mi sincere opiniis, ke la tombo ensorbos mian personecon, ĝin transmutaciante en tiun esencon perdiĝontan en la abismojn de la Naturo: - nome la Nenio!
Disĉiplo de Aŭgusto Comte, la filozofio entiris min en la Materiismon, en la akcidencan Meĥanismon - la solan kontentigan eksplikon, kiun al mia intelekto mi povis proponi, ĉe la anomalioj, kiujn mi renkontis ĉe ĉiu paŝo dum la vivo, alarmantaj mian koron kaj disrevigantaj al mi la menson!
Mi ĉiam nutris grandan teneron kaj kompaton al la homoj, kiujn mi rigardis kiel Malfeliĉo-kunulojn, ĉar miaopinie la vivo estis la kulmino de Malfeliĉo, kvankam mi ĉiam penis kiel eble plej multe apartiĝi de ili, timante alligiĝi per troa amo kaj sekve suferi! Kaj ne alie mi rigardus, ol kiel malfeliĉon, la fakton, ke homo naskiĝas, vivas, laboras, sufera, ĉiamotive luktas... por iam fatale dispolviĝi en la tombo!
Mi neniam inklinis al amindumoj de alta aŭ malalta klaso. Kial ami, fondi familion, kontribuante por ĵeti pliajn malfeliĉujojn en la vivofluon, se la Filozofio krome venigis min al la konvinko, ke Amo estas nura sekrecio de la cerbo?... Mi estis ja studemulo kaj studadis por min mem surdigi kaj tiel eviti alsvarmon da pensoj pri la mizera situacio de la homaro. Tial ne restis al mi liberaj horoj por la flegado de korinklinoj al anglaj aŭ portugalaj damoj... Mi studadis por forgesi, ke ankaŭ mi iam forperdiĝos en la vakuo! Mi estis malfeliĉulo, kiel la tuta homaro! Nur en la serena etoso de la hejmo mi ĝuadis ian plezuron... Mi kiel eble plej forte alkroĉiĝis al la hejmo, malĝoja, ke mi iam estos truddevigita forlasi ĝin por neniiĝi ĉe la vermoj, eldetruontaj mian individuecon! Mia patrino, kiu konfesis la samajn konvinkojn kiel mi, ĉar ankaŭ ŝi ricevis ilin de mia patro, sufiĉis al mi kiel kompanio por la senokupaj horoj. Kiel vi vidas, ne la malfeliĉo ĉe amo estis la motivo de mia "provo" por sinmortigo, sed ja la perdo de la sano! Mi ĉiam estis fizike febla, malfortika, ia tristulo, malfeliĉa kaj malkontenta revemulo, kiun timegigis la Ekzisto! Nekorektebla senkonsoleco mallumigis la tagojn de mia vivo! Enfermita en tiu deprima rondo, mi vidis, ke mian organismon ektrafas tuberkulozo, hereda malsano, kiun mi ne povis kontraŭbatali! Seniluziigite de la Scienco, mi tial preferis elfini, sen pli grandaj suferoj, la mizeran materion, kiu ekputradis pro la diseriga efiko de nekuracebla malsano, materio, kiu pro sia naturo mem estis destinita al la putrado de morto, al la eterna falo en la abismojn de la Nenio!
Kial do mi atendus, ĝis la dolora avanco de la tuberkulozo estingos mian individuecon post malrapidaj turmentoj, sen ia konsolo, sen la kompensa espero al postmorta estonteco, kie mi trovus nenion alian, ol la absolutan neniiĝon, la kompletan diseriĝon, mi, homa bubo ĵetita en forlasitecon, de kiu ĉiuj forkurus, eĉ la patrino mem - kiu scias? - pro timo al la danĝero de kontaĝo?!...
La morto estis bona, tre logika solvo por mi, kiu nur havis, kiel malkuraĝigan perspektivon, la korpon ruinigitan de la malsano kaj la absolutan neniigon de la esto..."
"- Mi ne havas la kompetentecon de Via Moŝto, Sinjoro Profesoro, nek la kapablon por tiel subtila rezonado. Sed kun la respekto, kiun Via Ekscelenco meritas, mi opinias abomeneginda peko, ke oni ne agnoskas la ekziston de Dio, Lian patrecon al ĉiuj kreitoj kaj la eternecon de la animo, kiel ajn krima kaj malnobla oni estas. Feliĉe por mi, tio estis aferoj, kiujn mi ĉiam plej fervore kredis..."- naive enŝoviĝis Hieronimo, ne konsciante la profundan tezon, kiun li prezentis al eksprofesoro de Dialektiko.
"- Kiel do kaj kiakaŭze vi ekribelis kontraŭ la naturaj cirkonstancoj de la homa vivo, nome la suferoj, kiuj vi trafis en tiu bedaŭrinda disdivido, en tia maniero, ke vi, kiel vi diris, deziris morti, S-ro de Arauĵo Silvejra?!... ke mi, ne helpata de la Fido, senigita je la Espero, senprotekta por la malkredo je iu Superega Estulo, regata de la pesimismo, al kiu min kondukis miaj konvinkoj, rigardanta la tombon nur kiel forgeson, neniiĝon, ensorbiĝon en la vakio - senkonsiliĝis ĉe la ekfrapo de la malfeliĉo kaj "provis" min mortigi, por eviti vanan, neegalan lukton, tio estas komprenebla! Sed vi?!... Vi, kiuj kredas la Patrecon de iu Kreanta Dio, sidejo, kiel vi diras, de senfinaj perfektaĵoj, sub kies saĝa gvidado vi iradas; vi, certaj pri la senmorteco de via animo, destinita al la sama gloro de ĝia Kreinto, heredanta ties eternecon mem, al kiu ĝi iras pro la natura ondo de la leĝo de altiro kaj reciproka inklino; vi eĉ tiel falis en malesperon kaj ekribelis kontraŭ tiu sama leĝo, ĉar mi scias, ke la kredo je ia Absoluta Povo malpermesas, kiel pekon, la memmortigon! Jen tute ne akceptebla paradokso! Vi, posedantoj de unu tia scienco, kun koroj prilumitaj de la fervoroj de tiel radluma kredo, kun energioj revigligitaj de la potenco de tiel sublima espero, vi devis vin rigardi ankaŭ dioj, superhomoj, por kiuj la malfeliĉoj estus nuraj momenta kontraŭaĵoj! Ho, se mi nur povus konvinkiĝi pri tiu veraĵo! Mi ja ne timus denove alfronti la ĉagrenojn, kiuj ruinigis al mi la vivon, nek la tuberkulozon, kiu reduktis min al tio, kion vi nun vidas!"- replikis kun fera logiko la disĉiplo de Comte, kies sincereco vekis mian simpation.