"- Kaj nun, kia la opinio de Via Ekscelenco pri la nuna situacio? Kian klarigon proponas la comtista filozofio pri tio, kio al ni okazas?!..."- mi demandis kun granda scivolo, interesiĝante pri la diskuto.
"- Nenion! - li simple respondis. - Ĝi proponas ja nenion... Mi restas la sama... Mi ne sukcesis morti!..."
Estis evidente, ke perpleksigaj duboj nin ĉiujn atakis, inkluzive lin. Ni ja ne volis kliniĝi antaŭ la evidenteco de ia realaĵo, kiun ni timis rigardi rekte en la vizaĝon.
"- Parolu al ni ion pri vi, S-ro Boteljo - tiel Johano kuraĝis puni min. - De longe vi plezuras, nin observante, sed silentas pri via persono, kiu tiel kurioza ŝajnas al ni... Kio min koncernas, mi ne deziras resti nekonata! Vi bone scias la motivojn, kiuj min ĵetis en la abomenon de la memmortigo: - la pasio al ludo. - Mi ĉion forludis! Inkluzive la honoron, ja la propran vivon!..."
"- Pardonu, amiko d' Azevedo, kiel vi forludis la vivon... se ĉi tie vi estas, al ni parolante pri vi?! - malkonsente sin enmiksis Hieronimo.
La interparolanto surpriziĝis kaj ne respondinte, insistis ĉe la deziro eksciti min:
"- Nu, glora romanisto, malnova bohemiano de Porto, malsupreniru de via malbela piedestalo el orgojlo... Diru al ni ion pri via "majesta" supereco..."
Mi eksentis la kaŭstikecon de tiuj malĝentilaj esprimoj de Johano, kiu antipatiis al mi samproporcie kiel mi al lia tre kara amiko Belarmino, kaj kiu momente ĉesis ploreti por malbonhumorigi min.
Mi incitiĝis, ĉar mi ĉiam estis homo trosentema kaj ofendiĝema, kaj la morto ankoraŭ ne korektis al mi tiun gravan anomalion.
"- Kiel do?!... Ĉu mi devus konfidenci privataĵojn al tiaj feĉuloj nur pro tio, ke ili al mi konfesis la siajn?!... Ĉu mi ŝuldas ian konsideron al tia skorio, kiun mi trovis en la abomeninda Valo?!..."- mi pensis, ja sufokita de la orgojla inklino rigardi min supera estulo.
La konsideron, kiun mia malsaĝeco neadis al miaj malfeliĉo-kunuloj, mi ĉiam ankoraŭ afablis al mi mem, opiniante, ke mi tien estis ĵetita, ĉar min trafis krianta maljustaĵo; ke mi ne meritis tiun malliberigon, ĉar mi estis pli bona, pli digna, pli inda je favoroj ol la ceteraj kamaradoj, kiuj kun mi tie rifuĝis. Kiel ajn tamen, mi preferis ne elverŝi mian koron, ĉar min malinstigis la orgojlo. Sed malaltklasaj estuloj, kiel ni, ne kapablas bridi impulsojn de la penso kaj silentigi korelverŝojn antaŭ egaluloj; superregi emociojn por eviti la hontigajn esploradojn de sia interno en la ĉeesto de nekonatoj. Pro tio, la torentoj da senbridaj vibroj elverŝiĝas el iliaj koroj vestitaj per arda kaj emocia parolo, eĉ malgraŭ ilia volo, kvazaŭ la magnetaj kluzoj, ilin retenantaj en la abismoj de la menso, rompiĝus pro la ilin trafintaj skuoj. Cetere, la sincera voĉo, la nobla afableco de la profesoro de Filozofio kaj Dialektiko, invitante al konduto malpli kruda ol tiu, al kiu mi ĝis tiam alkutimiĝis, igis min konsenti la proponon de Johano d' Azevedo. Sed mi prefere min turnis al tiu unua, pensante, ke nur lia klereco kapablos kompreni min, kaj al li mi rakontis serioze kaj gravmiene, atribuante al mia persono gravecon ridindan pro la humilega situacio, en kiu mi troviĝis:
"- Mi, Sinjoro Profesoro, estas persono, kiu sin opiniis iluminita de senmanka sciado, sed mi vere komencas nun kompreni, ke mi nenion sciis, kaj ankoraŭ ne scias eĉ tion, kio troviĝas antaŭ mia propra nazo. Mi estis malriĉegulo (mi diras "mi estis", ĉar io sekrete diras al mi, ke ĉio tio apartenas al la pasinteco), portanta tiun netolereblan malvirton, la orgojlon. Fine, mi ja ne malkredis la ekziston de Superega Estulo, direktanta Sian Kreitaron, sed ĝin rigardante kiel Nekonataĵon, defiantan la homan povon por deĉifro de ties enigmojn, mi ne nur ne penetrigis en mian vivon la respekton al tiu Estulo sed ankaŭ prezentis al ĝi nenian kalkulon pri tio, kion mi intencis aŭ faris por kontentigo de miaj kapricoj kaj pasioj. Estas do superflue aserti, ke, min opiniante tre saĝa, mi kuntrenis tiun disonancan mankon, ke mi malkredis la ekzisteblecon de ĉiopovaj, neeviteblaj leĝoj, fontantaj el la kreanta kaj Gvidanta Diaĵo por direkti la Kreitaron, kaj ja pro tio mi kulpis gravegajn erarojn!
Mi suferis, kaj en mia vivo abundis senesperigaj situacoj! La rezignacio estis virto, al kiu neniam konformiĝis mia esence perfortema kaj malserena karaktero. La profundeco de mia suferado faris min acidhumora, incitiĝema. La orgojlo izolis min en la konvinko, ke escepte de mi ekzistis nur meze bonaj valoroj.
Post jardekoj da vanaj luktoj, da aspiroj elpelitaj el la menso kiel objektive nerealigeblaj, da fiaskintaj idealoj, da deziroj tiel justaj kiel nekontentigeblaj, da streboj repuŝitaj, da klopodoj dispelitaj de sinsekvaj elreviĝoj, da voladoj, kiuj, celante la bonon, revenadis al sia dirpunkto senfortaj kaj rompitaj de senkompataj malsukcesoj - jen, amiko, la blindeco, kiu trafis miajn lacajn okulojn kiel perpleksiga premio al la luktoj, kiuj de miaj fortoj postulis kulminajn streĉojn!
Mi fariĝis blinda!
La nigra fantomo de la eterna mallumo etendis super miaj teruregitaj okuloj sian mantelon el tenebroj, kiun nek la homa scienco, nek la sublima kaj naiva fido de tiuj amikoj, kiuj provis min konduki al la rezignacio, nek la mistikaj votoj de la min amantaj koroj al la Ĉielaj Potencoj - kapablus formeti!
Mi ankoraŭ pli forte malkredis je tiuj Potencoj:
Blinda! Ja mi, blinda?!...
Kiel mi vivus, blinda?!...
Mi konsideris, ke, se tiu Superega Estulo, je kiu mi ĝis tiam ne malkredis, vere ekzistus, tio ja ne okazus, ĉar Li certe ne dezirus malfeliĉigi min. Mi forgesis, ke, dissemitaj tra la mondo, estas milionoj da blinduloj, multaj en situacio ankoraŭ pli prema ol la mia, kaj ke ĉiuj, kiel mi, estas kreitoj de tiu sama Dio! Mi malkredis, ĉar mi pensis, ke, se aliaj fariĝis blindaj, tio tute ne koncernas min - sed ne mi devus fariĝi tia! Vera maljustaĵo estis asigni al mi unu tian destinon!
Blinda!!... Tio estis la kulmino!
Tiel profunda, kiel surpriza malespero formanĝis mian volon, la forton de mia menso, mian moralan kuraĝon, reduktante min al la malŝatinda stato de malkuraĝulo! Mi, kiu tiel heroe sciis transsalti la rifojn, malhelpintajn al mi la penojn por venki la batalojn de la vivo, mi de tiam ne plu povos luktadi! Mi konfesis min kiel venkiton. Blinda, mi rigardis mian vivon, kiel ion apartenantan al la pasinteco, realaĵon, kiu "estis" sed kiu ne plu "estas"...
La fatala obsedo de la memmortigo ekrondiris miajn fakultojn. Mi inkliniĝis al ĝi kaj enlasis ĝin per la tuta sento de forlasiteco, kiu regis mian eston, senkuraĝan kaj venkitan. La morto allogis min kiel honora krono por ekzistado, kiu neniam klinis la nukon antaŭ io ajn! La morto etendis al mi siajn allogajn brakojn, false montrante al miaj pensoj, difektitaj de la malkredo je Dio, la tomban pacon pere de konsolaj vizioj!
Preninte firman decidon sub la inspiro de malsanecaj sugestoj, profunde malĝoja kaj soleca en mia ekstrema malfeliĉo;
sen la protekto de la milda konsolo de la Fido, kiu malpliakrigus la ardecon de mia intima malespero; ĉe la eksciteco de la imagemo, jam per si mem trokuraĝa kaj pasia, mi kreis doloran romanon pri mi mem, kaj, min opiniante martiro, mi senapelacie min kondamnis!
Mi ja timis kaj hontis fariĝi blinda!
Mi min mortigis por kaŝi antaŭ la socio, antaŭ la homoj, antaŭ miaj malamikoj, la nekapablecon al kiu mi estis reduktita!
Ne! Neniu plezuros, vidante min ricevi la amaran panon, antaŭ la aliula kompatemo! Neniu ĝuos la spektaklon, por mi humiligan, kiun donus mia ŝanceliĝa figuro blindpalpanta en la mallumo de ne plu vidpovaj okuloj! Miaj malamikoj ne ĝojos, sin amuzante per la venĝa vido de mia senrimeda malvenko! Milfoje ne! Mi ne stultiĝos en tiu marasmo, ke mi rigardus nur al mia interno, dum ekstere, ĉirkaŭ mia ombro velkinta pro la blindeco, la Universo daŭre radios vivon fekundan kaj progreseman!