Выбрать главу

Mi min mortigis, ĉar mi taksis min tro malforta por daŭrigi, en la intima nokto de l' blindeco, tiun vojiradon, kiu, jam ĉe la bona lumo de la okuloj, abundis je malhelpoj kaj kontraŭaĵoj!

Estis troe! Mi ĝismedole ekribelis kontraŭ la Destino, kiu rezervis por mi tiel konsternan surprizon, kaj sub la frakasa premo de drama maljusteco, kiun mi supozis venata de Dio, mi restis senkonsola! Miaopinie, la Providenco, la Destino, la mondo, la socio, ĉiuj eraris: - nur mi pravis, ja trograndigante la tragedion de mia malespero!

Kiel do?!... Mi, posedanto de potenca inteligenteco, estis malriĉega, preskaŭ malsata, dum ĉirkaŭ mi cirkuladis stultuloj kaj malkleruloj kun farĉitaj kasoj! Mi, kiu rigardis min idealista kaj bona, estis atakata de malfeliĉoj, kiuj, per konstanta sieĝado, pelis min en situaciojn spitantajn ĉian eblecon de venko! Mi, kies sentimentala koro flamis per noblaj kaj teneraj aspiroj, verŝajne sublimaj, senĉese trafiĝis de nekomprenemo, de nereciproko, de malŝatoj des pli amaraj, ju pli intensa estis la radiado de mia sento! Mi, honesta, justa, kondutanta laŭ noblaj principoj, ĉar ĉi tiujn mi rigardis pli belaj, pli konformaj al la idealismo, ornamanta mian karakteron, mi devis havi rilatojn kun friponoj, negoci kun ŝtelistoj, disputi kun hipokrituloj, konfidi al ruzuloj, respekti malhonestulojn!...

Ja estis troe!...

Kaj post tiel longa vico da malfeliĉoj - ĉar por mi, individuo senpacienca kaj tute ne rezignaciema, tiuj faktoj, tiel ordinaraj en la ĉiutaga vivo, superstaris kiel veraj moralaj katastrofoj -, jen la dolora krono de la blindeco, kiu reduktis min al la senvaloreco de vermo, al la angoro de la forlasiteco de l' idioto, al la izoleco de l' enkarcerigito!

Mi ne plu eltenis!

Mankis al mi kompreno pri tiel granda anomalio! Mi ne komprenis Dion! Mi ne komprenis lian Leĝon! Mi ne komprenis la Vivon! Ja torento da nesolvebla konfuzo inundis al mi la penson, konsternegitan ĉe tiu realaĵo! Nur tion mi komprenis: - ke mi bezonas morti, devas morti! Kaj kiam homo ne plu fidas sian Dion kaj Kreinton - malfeliĉega li fariĝas! Ja ia mizerulo, ia demono, ia damnito! Al abismo li sin tiras, la abismon li serĉas, en la abismon li sin ĵetas!

Mi ĵetiĝis!

Mi ne scias, kiajn kruelajn sugestojn mia blasfema parolo disblovis en la malsaneca etoso de mia ĉambro, sed mi vidis, ke la malgaja grupo lasis sin gliti en malharmonian vibradon, cedante al dolora plorado kaj al impresaj krizoj, precipe la eksa vineksportisto - Hieronimo - kaj la universitatano Sobral, el ĉiuj la plej suferantaj. Mi mem, laŭgrade kiel mi elvolvis mian korpreman raporton, tiel intense revenis, en la menso, al la pereigaj situacioj de mia pasinta enkarna vivo, al ties stadioj, dolorplenaj kaj neeviteblaj, kiuj min tiel kruele deprimis - ke varmegaj larmoj denove efluis sur mia palega vizaĝo, dum ankoraŭfoje mallumiĝis mia vidado kaj la ombroj anstataŭis tiujn dolĉajn detalojn de la flirtantaj, bluaj kurtenoj kaj de la rozaj grimpkreskaĵoj suprenvolviĝantaj ĉirkaŭ la balkonaj kolonanoj.

Servemaj flegistoj, pro la neatenditeco de la incidento, alkuris, por vidi, kio okazas. En la Hospitalo Maria el Nazareto, la malsanulo, envolvita en la revigligaj mensaj emanaĵoj de siaj protektantoj kaj gvidantoj, superverŝita de magnetaj ondoj, resanigaj kaj fortikigaj, celantaj lian bonfarton, devis kunhelpi en la kuracado, tenante silenton kaj neniam distriĝante per konversacioj pri personaj aferoj. Estis grave, ke li ripozu, penu forgesi la turmentan pasintecon, forviŝu ŝokajn rememorojn, reboniĝante, kiel nur eble, el tiuj senĉesaj disŝiroj, kiuj lin de longe vundis. Oni nin riproĉadmonis do kiel malobservantojn de unu el la plej gravaj internaj reguloj. Kaj ni tute ne povus senkulpigi nin, prezentante kiel motivon la nescion, ĉar, laŭlonge de la intermuroj, fosforeskaj afiŝoj ĉiumomente vekis nian atenton per konstanta admono al silento, dum la institucio mem donis la ekzemplon, kondukante siajn senĉesajn laborojn sub la regado de saĝa diskreteco. Kaj, kvankam per bonkora tono, oni avertis, ke en okazo de rekulpo, la direkcio punos nin per la translokiĝo al la Izolejo, ĉar la ripeto de tiu fakto estigus malordon kun neantaŭvideblaj sekvoj ne nur por nia farto entute, sed ankaŭ por la hospitala disciplino, kiu nepre devas esti rigore observata - kio komprenigis al ni, ke pli severaj estas la reguloj en la Izolejo, pli timinda ties disciplino. Kaj por eviti tiel drastan decidon, oni starigis pli severan vigladon en nia sekcio. Depost tiu okazaĵo, oni komisiis soldaton el la taĉmento da hindaj lancistoj por deĵorado en niaj apartamentoj.

Post ĉirkaŭ kvaronhoro, blonda, ridetanta flegisto, junulo eble aĝanta dudek tri jarojn, kiun ni ekvidis, dum nia eniro en tiun gravan transmondan institucion, ĉar li estis unu el tiuj, kiuj kun Romeo kaj Alcesto nin tie akceptis, vizitis nin en la kompanio de aliaj du laboristoj de la domo; kaj elradiante simpation, li ekparolis tre afable, forpelante el ni ĉian ĝenatecon:

"- Miaj amikoj, mi nomiĝas Joel Steel. Mi estas - aŭ estis, se tiel vi volas - denaska portugalo, tamen anglodevena. Vere la malnova Portugalujo ĉiam estis tre kara al mia koro... Neniam mi povis forgesi la feliĉajn tagojn, kiujn mi travivis en ties malavara sino... Mi estis feliĉa en Portualujo... sed poste... la sorto trenis min en Kimrujon, naskolandon de mia kara patrino, Doris Mary Steel da Costa, kie... Nu, kiel sampatrujano kaj amiko, mi invitas vin en la kirurgian kabineton, kie vi estos submetataj al la necesaj ekzamenoj, ĉar nun komenciĝis la kirurgia kuracado... "

Ni volonte konsentis, esperplenaj. Nenion alian ni de tre longe deziris! La doloroj, kiujn ni sentis, nia ĝenerala malbonfarto, kiel suferiga reeĥo de ĉio, kio okazis al nia fizika- materia korpo, de antaŭ longe igis nin sopiregi la viziton de kuracisto.

Mario kaj Johano, kies stato estis pli grava, estis transportitaj sur brankardoj, kaj la ceteraj iris apogite sur la frataj brakoj de bonkoraj flegistoj.

Tiam mi povis observi ion el tiu bonfara domo, ricevanta la mildan protekton de la altega Patrino de la Nazaretano.

Ne nur la arkitektura tutaĵo indis admiron. Ankaŭ la instalaĵoj, la grandioza kolekto da aparatoj, da eksterordinaraj instrumentoj, konformaj al la bezonoj de la astralmonda kuracado, vidigis la tre altan gradon, kiun la Medicinon atingis ĉe niaj protektantoj, kvankam tiu loko, kie ni troviĝis, ne estis altnivela regiono de la Spirita Mondo.

Sindonaj kaj diligentaj kuracistoj helpis per frata komplezemo la mizerulojn, bezonantajn iliajn servojn kaj protekton. Ĉe iliaj bonkoraj fizionomioj stampiĝis la kompatema zorgo de supera estulo pri tiu malpli forta, de la progresinta intelekto pri sia malfeliĉa frato, ankoraŭ droninta en la mallumo de nescio. Sed ne ĉiuj portis hindostilajn uniformojn. Multaj surhavis longajn, tre blankajn kaj vaporecajn kitelojn, similajn al kuriozaj tunikoj el fosforeska ŝtofo...

Mi ne vidis, kio okazis al miaj malfeliĉ-kunuloj. Sed, kio min koncernas, atinginte la pavilonon, destinitan al la kuracaj laboroj, mi transdoniĝis el la flegado de Joel Steel sub la zorgon de la juna doktoro Roberto de Canalejas, kiu enkondukis min en iun fakon, kie mia fizika-spirita korpo estis submetita al gravaj, detalaj ekzamenoj. Lia patro, Karlo de Canalejas, respekteginda maljunulo, eksa hispana kuracisto, kiu praktikis la Medicinon kiel sanktan apostoladon, farante el ĝi heroan mision de abnegacio kaj karitato, indan je la aprobo de la Ĉiela Kuracisto, kaj unu el tiuj hindaj psiko-kuracistoj, nin sukurintaj ĉe nia alveno - Rosendo -, prizorgis min kiel kuracistoj. Dume, Roberto asistis ilian gravan laboron, same kiel kandidato al doktoreco la lecionojn de l' majstroj en la temploj de la Scienco, kio klarigis, ke li ankoraŭ staĝas kiel studento pri la tiea Medicino.

Al mia astrala korpo oni aplikis fizik-astralajn kuracprocedojn ĝuste ĉe la partoj respondaj al tiuj, kiujn, ĉe la surtera fizika envolvaĵo, disŝiris la pafaĵo de la pulvarmilo uzita por la memmortigo, nome la faringo, la aŭda kaj la vida aparatoj kaj la cerbo, ĉar la vundo etendiĝis tra tiu tuta delikatega regiono de mia kompatinda karna envolvaĵo.