Выбрать главу

Tio estis kvazaŭ mi, ankoraŭ kiel enkarniĝinto (kaj efektive tiel estis, ĉar ja tiel estas ĉe ĉiuj homoj), havis ian duan korpon, muldilon, modelon de tiu, kiun detruis la brutala memmortigo; kvazaŭ mi estus ia "duoblaĵo", kaj tiu dua korpo, kvankam estante nedetruebla, tamen spertus la efikon de ĉio, kio okazus al la unua; kvazaŭ stranga akustikaj proprecoj subtenadus vibrajn reeĥojn, povantajn daŭri dum nedifinita tempo kaj malsanigi tiun duan korpon.

Mi nun scias, ke la duonmateriaj histoj de tiuj menciitaj regionoj de mia perispirito, profunde difektitaj, ricevis la efikon de lumsondoj, de magnetaj banoj, de kvintesencaj balzamoj, de lumaj substancoj ĉerpitaj el la sunradioj; ke el tiuj histoj oni prenis moviĝantajn, sonorajn fotojn kaj mapojn por specialaj analizoj; ke tiujn fotografaĵojn kaj mapojn oni poste alsendis al la "Sekcio por Planado de Fizikaj Korpoj", de la Departemento de Reenkarniĝo, por studoj koncernantaj la preparadon de la nova karna vestaĵo, kiun mi ricevos por reveno al la surteraj elprovoj kaj kulpelaĉetoj, pri kiuj mi supozis, ke mi povus ilin eviti per tiu freneza ago. Dum unu horo mi submetiĝis al tiu stranga kuracado, ĉirkaŭita de subtilaj, lumaj, transcendaj aparatoj, kaj dum tiu tempo la pli aĝa doktoro de Canalejas kaj la hinda kirurgo amplene sin dediĉis, min revigligante per kuraĝigaj vortoj, admonante min al konfido je la estonteco, al espero je la Superega Amo de Dio! Kaj mi ankoraŭ scias, ke mi kaŭzis ne nur tre penigajn laborojn kaj eĉ laciĝon al tiuj sindonaj servantoj de la Bono, sed ankaŭ maltrankviligajn zorgojn, kiuj ilin devigis al streĉaj oferoj ĝis la estingiĝo, en mia fizika-astrala organismo, de tiuj magnetaj fluoj, kiuj ĝin afinigis al tiu surtera fizika, kaj kiuj tenadis tiun konsternan perturbon, kiun nenia homa esprimo kapablos priskribi!

Tiel okazas, ĉar la "astrala korpo", tio estas, la perispirito - aŭ, ankoraŭ, la "fizika-spirita korpo"- ne estas, kiel oni ĝin supozis, ia abstraktaĵo, ia senkorpa, etereca estaĵo. Kontraŭe ĝi estas viva, reala organismo, sidejo de la sensacoj, ĉe kiu stampiĝas kaj reefikas ĉiuj okazaĵoj impresantaj la menson kaj tusantaj la nervan sistemon, de kiu ĝi estas la direktanto.

Kaj en la konsisto de tiu admirinda envolvaĵo de la Animo - la Dia Esenco, kiu ekzistas en ĉiu homo kaj montras ties originon -, ankaŭ estas ia materia, kvankam kvintesenca substanco, kiu al ĝi ebligas malsaniĝi, sentiviĝi, ĉar tiaspeca materio estas tre impresiĝema kaj sentiva, havanta naturon delikatan, nedetrueblan, evoluipovan, subliman, kaj ĝuste pro tio ne povantan suferi, sen tre gravaj perturboj, la perforton, kiun brutala ago, kiel la memmortigo, faras al la surtera envolvaĵo.

Sed ĉe tiel zorga kuracado ankoraŭ pligrandiĝis la duboj pri mia situacio. Multajn fojojn, dum tiu senesperiga restado en la Sinistra Valo, mi, ho jes! mi ja kredis, ke mi mortis kaj mia damnita animo elpagas en la infero por la gravegaj malsaĝaĵoj, kiujn mi faris dum la vivo. Sed nun, pli serena, vidante, ke oni min internigis en bonan hospitalon, ke oni min submetas al kirurgia kuracado, kvankam la ĉi-tieaj procedoj estas tre malsamaj, ol tiuj al mi konataj, jen novaj ondoj da necerteco maltrankviligis al mi la spiriton:

Ne! Ne eble estas, ke mi mortis!

Ĉu tio estus morto?... Ĉu vivo?...

Verŝante do amaran ploron, jen mi, en iu momento de tiu unua tago sub la sindona prizorgado de Karlo kaj Rosendo, febra, ekscitita, nekapabla regi min plu, ekkriis:

"- Sed kie, efektive, mi troviĝas?... Kio okazis?... Ĉu mi sonĝas?... Ĉu mi mortis aŭ ne?... Ĉu mi vivas?... Ĉu mi estas mortinta?... "

Respondis al mi la hinda kirurgo, ne haltigante sian delikatan laboron. Fiksante sur mi mildan rigardon, eble por vidigi, ke mia situacio kaŭzas al li bedaŭron aŭ kompaton, li, elektinte plej persvadan esprimtonon, klarigis, lasante nenian eblecon al dua interpreto:!

"- Ne, mia amiko! Vi ne mortis! Vi neniam mortos!... ĉar ne ekzistas morto en la Leĝo reganta la Universon! Fariĝis nur tio, ke ia bedaŭrinda malfeliĉego trafis vian surteran fizikan korpon, detruitan antaŭ la ĝusta tempo pro malbona decido de via menso... La Vivo tamen ne sidis en tiu via surtera fizika korpo, sed ja en ĉi tiu, kiun vi nun vidas kaj sentas ĉe vi; ĝuste ĉi tiu efektive suferas, vivas, pensas kaj posedas la subliman atributon de la senmorteco, dum tiu alia, el karno, kiun vi forĵetis, taŭga nur por uzado en la surtera scenejo, jam malaperis sub la malgaja ŝtono de tombo, kiel provizora vestaĵo de ĉi tiu, kiu plu vivas ĉi tie... Sed trankviliĝu... vi pli klare komprenos vian situacion laŭgrade kiel vi reboniĝos..."

Oni portis min sur brankardo direkte al la malsanulejo. Mia stato postulis ripozon. Oni donis al mi refortigan buljonon, ĉar mi malsatis, kaj ĉar mi ankaŭ soifis, oni trinkigis al mi balzaman, kristalpuran akvon. Ĉirkaŭe, la silento kaj la kvieteco, envolvitaj en ondoj da konsolo kaj bonfarado, invitadis al enpensiĝo. Obeante bonkoran sugeston de Rosendo, mi provis endormiĝi, dum la desapontiĝo, trudita de la neelpetebla realeco, aŭdigis siajn definitivajn klarigojn en mia turmentata menso:

"- La Vivo ne sidis en tiu surtera fizika korpo, kiun vi detruis, sed ja en ĉi tiu, kiun vi nun vidas kaj sentas, kaj kiu posedas la subliman atributon de la senmorteco!"

Ĉapitro IV Hieronimo de Arauĵo Silvejra kaj familio

Nenian sciigon ni ricevis pri niaj familioj, nek pri niaj amikoj. Akrega resopirado, kvazaŭ koroda acido mordus al ni la amokapablojn, enverŝis en niajn malfeliĉajn korojn la disrevigan amarecon de milo da afliktantaj necertecoj. Joel kaj Roberto multfoje trovis nin kaŝplorantaj, sopirantaj pri amataj karuloj, kies nomojn ni tie neniam aŭdis! Tiuj bonaj amikoj nin karitate revigligadis per kuraĝigaj vortoj, asertante, ke tiu ĉagreno estas pasema, ĉar nia situacio emas mildiĝi, kio nepre kondukos nin al la solvo de tiuj plej urĝaj problemoj.

Sed al ni estis permesate sciiĝi pri mensaj vizitoj kaj frataj deziresprimoj por paco kaj estonta feliĉo, pri ĉia ajn elmontro de Amo sendita de karuloj, restintaj sur la Tero, aŭ de simpatiantoj, krom ankaŭ de tiuj, kiuj, loĝante en la spiritaj regionoj, amas nin kaj interesiĝas pri nia reboniĝo kaj progreso. Tiuj pensoj, se nur ilin elradius menso vere altiĝinta al noblaj deziroj, estis al ni transsendataj per plej kurioza kaj tre efika rimedo, kiu tiam, pro nia spirita perturbo, nin perpleksigis, sed pri kiu ni poste eksciis, ke ĝi estas natura, eĉ ordinara afero ĉe edukaj institucioj en transiraj regionoj de la transmondo.

En ĉiu dormejo, staris ia delikatega aparato de strukturo formita el elektromagnetaj substancoj, kiuj, kunigante netakseblajn potencojn por altiro, selekto, reprodukto kaj elsendo, bildigis sur sia speguleca surfaco ĉiajn imagojn kun ties sonoj, kiujn oni bonvoleme kaj karitate sendis al ni. Kiam la afabla koro de iu familiano, aŭ eĉ de iu nekonato, ĵetis fratajn vibrojn, tra la senmezura Spaco, petegante la Plejaltan Patron pri favoroj al niaj animoj afliktataj de l' ĉagrenoj, tiam nin tuj atentigis subita eklumo, kiu, aŭdigante la flustron de preĝo, ankaŭ reproduktis la bildon de la preĝanto, kio iafoje tre surprizis nin, ĉar okazis, ke ofte montriĝis sur tiu magneta spegulo personoj, kiujn ni ne ĉiam honoris per amikeco kaj sindono, dum aliaj, kiuj de niaj koroj ricevis plej multajn komplezojn, malofte mildigis la akrecon de nia intima situacio per la sankta kareso de Preĝo! Tiel ni povis ekscii, kion oni pensas pri ni; la petojn adresitajn al la Diaj Potencoj, ĉian bonon, kiun oni al ni deziris aŭ faris.

Sed bedaŭrinde tia okazo, kiu tiom multe mildigus la akran solecon de nia vivo; kiu efikus kiel kvietiga konsolo sur la ardega sopirado, malvigliganta al ni la menson kaj la koron, estis maloftega en preskaŭ la tuta Hospitalo, se paroli pri la korligoj lasitaj sur la Tero, ĉar la genia aparato kapablis registri nur la sincerajn elvokojn, tiujn, kiuj, pro la sublima naturo de la vibroj elsenditaj en la momento de la Preĝo, povus alagordiĝi al tiuj magnetaj ondoj kun transsenda povo por rompi la naturajn malhelpojn kaj atingi la plej altajn spiritajn sferojn, kie la Preĝo estas ricevata ĉe brilegoj kaj benoj. Sed la fariĝo de tiel konsola fakto ne ebligis, kiel ni ja deziregis, la akiron de detalaj sciigoj pri ties okaziganto, kio kaŭzis al ni tro amaran aflikton, konsternan sopiradon, ĉar ni sentis nin forgesitaj, senigitaj je ĉia ajn informo!