Выбрать главу

Malgraŭ tio, tiuj samaj elsendaparatoj senĉese montradis, ke nin tamen memoras loĝantoj de l' transtombo. De aliaj spiritaj regionoj, same kiel de aliaj lokoj de nia Kolonio mem, alvenis frataj deziresprimoj por paco, amika konsolado, kuraĝigado por la estontaj tagoj. Oni preĝis por ni per fervoraj petegoj, alvokante ne nur la patrinan protekton de Maria al niaj senmezuraj malfortaĵoj, sed ankaŭ la favorkoran helpon de la Dia Majstro.

Sed el la Tero, ne maloftaj estis la okazoj, kiam disĉiploj de Allan Kardec, penante konformigi siajn konduton al la kristanaj instruoj, regule kunvenadis en sekretaj kabinetoj, simile al la antikvaj inicitoj en la sekreteco de l' temploj kaj, respektemaj, obeante fratajn impulsojn pro amo al la Dia Kristo, elsendis amajn pensojn por nia bono, nin ofte vizitante pere de potencaj mensaj fluoj, kiujn la Preĝo benis kaj sanktigis per mildeco kaj kompato kaj kiuj verŝiĝis, kiel hela lumo de konsola espero, en la internon de niaj animoj, turmentataj kaj forgesitaj!

Sed ne nur tio.

Sub la gvido de eminentaj Mentoroj, fratecaj karavanoj da Spiritoj sin dediĉantaj al bonfarcelaj studoj kaj lernadoj, vizitadis nian malgajan loĝejon, veninte el pli feliĉaj spiritaj regionoj, por al ni alporti sian kompateman solidarecon dum restado, kiu plenigis nin per ĝojo. Ni tiel starigis bonajn amikrilatojn kun estuloj morale multe pli superaj al ni, sed kiuj ne disdegnis honori nin per sia estimo. Tiaj amikecoj, tiel dolĉaj inklinoj, estis porĉiamaj, ĉar ili havis kiel fundamenton la neprofitemajn, noblajn principojn de la kristana frateco!

Nur post tre longe oni permesis al ni la ĝojon akcepti la viziton de tiuj karuloj, kiuj nin antaŭiris en la tombon. Sed eĉ en tiuj okazoj, ni devis kontentiĝi per rapidaj intervidiĝoj, ĉar memmortiginto rilatas al la spirita vivo kiel kondamnito al la surtera socio: li ne ĝuas normalajn rajtojn, vivas en malgaja kulpelaĉeta regiono, kie estas permesata la ĉeesto de neniu krom liaj edukistoj, dum li mem, pro la nestabileco de sia vibrado, ne sukcesos eliri el la malvasta rondo, en kiu li moviĝas, ĝis komplete estingiĝos la efikoj de tiu malfeliĉega kulpo.

"-... Kaj oni vin ligos mane kaj piede, kaj elĵetos vin en la eksteran mallumon, kie estos la plorado kaj grincado de dentoj.

Kaj vi neniel eliros el tie, ĝis vi pagos la lastan kodranton... " - saĝe avertis la Ĉiela Instruisto, antaŭ multe da jarcentoj...

Du faktoj profunde signifaj por la disvolviĝo de niaj fortoj, ĉe tiu alĝustiĝado al la spirita vivo, okazis en la tagoj tuj sekvintaj nian akcepton en tiun gravan transmondan institucion. Ni dediĉos ĉi tiun ĉapitron al la pli sensacia el ambaŭ, lasante al la sekvanta la raporton pri la dua okazaĵo, ne malpli grava, ĉar ja decida pro la leciono, kiun ĝi tiam havigis al ni.

Iun matenon, prezentiĝis al ni la juna D-ro Roberto de Canalejas por komuniki, ke ni estas invititaj por grava ĉi-vespera kunveno, dum kiu ĉiuj ĵusvenintoj rendevuos kun la estro de la Departemento, al kiu ni tiam estis konfiditaj, por komuninteresaj klarigoj.

Hieronimo, kies malbona humoro timige pliakriĝadis, formale deklaris sian malinklinon ĝin ĉeesti, ĉar liaopinie la nura enhospitaligo ne devigas lin al servemaĉa obeemo, kaj li aldone sciigis, ke tiumomente lia nura intereso estas ekhavi informojn pri sia familio. Sed Roberto delikate klarigis, elmontrante nenian incitiĝon, ke inviton li portas, ne ordonon, kaj ke, ĝuste tial, neniun oni devigos konsenti.

Hontigite kaj ankaŭ ŝokite de la malgentila konduto de nia kamarado, ni konsentis, montrante la plej afablan el la ridetoj, konservataj en la arkivo de malnovaj rememoroj, kaj krome dankante pro la honoro, kiun oni faras al ni.

En tiu tempo, ni jam estis submetataj al faka kuracado, kiun ni poste priparolos kaj pri kiu ankaŭ ne konsentis la eksa frato de la Sankta Triunuo, el Lisbono, kiam li eksciis, ke temas pri terapio bazita sur magnetopsikaj principoj, afero, kiun li tute ne akceptis!

Malgraŭ tio, li malpacience kaj senĝene sin turnis al la bonkora kuracisto, tuj post tiu incidento, kaj diris, jam tute forgesinte sian ĵusan, bedaŭrindan konduton:

"- S-ro Doktoro, mi nutradas la esperon, fidante la noblajn sentojn sendube ornamantajn vian tiel noblan karakteron, ricevi de Via Moŝto netakseblan komplezon... "

Roberto de Canalejas, kiu antaŭ ol fariĝi Spirito konvertita al Bono, sindona laboristo de l' Frateco, certe estis perfekta ĝentilulo en la surtera socio, apenaŭ montris neesprimeblan rideton kaj respondis:

"- Mi estas tute preta servi al vi, mia amiko! Pri kio temas?... "

"- Temas pri... Mi havas urĝan bezonon direkti ian peton al la honorinda direkcio de ĉi tiu domo... Mi afliktiĝas pro la manko de informoj pri mia familio, kiun de longe mi ne vidas... mi eĉ ne scias kiel longe!... Vane mi atendas novaĵojn... kaj jam ne restas al mi fortoj por elteni en la brusto tiun korŝiran sopiradon... Mi deziras ricevi de la alte estiminda estraro de tiu ĉi Hospitalo la permeson iri en mian hejmon kaj sciiĝi pri la motivoj kaŭzantaj tiel sendankan silenton... Miaj familianoj ne vizitas min... Mi ne ricevas leterojn... Ĉu estos eble al Via Moŝto porti petskribon al S-ro Direktoro? Ĉu la interna reglamento ne malpermesas tiun mian paŝon?... "

Ĉe tio evidentiĝis, ke la kompatinda ekskomercisto ŝajne ne faris al si ĝustan ideon pri sia situacio, kaj, pli ol siaj samsortanoj, baraktis, pro la mensa malordo, inter la statoj surtera kaj spirita.

"- Tute ne, mia kara! Estas nenia malpermeso! La direktoro de ĉi tiu institucio ĝojos aŭskulti vin!"- asertis la pacienca kuracisto.

"- Ĉu mi do prezentu hodiaŭ mem la peticion?... " "- Mi parole komunikos vian peton... kaj Joel sciigos vin pri la koncerna decido..."

Post ĉirkaŭ du kvaronhoroj, Joel revenis en la malsanulejon por informi al la afliktita malsanulo, ke la direktoro invitas lin persone prezentiĝi en lia kabineto. La flegisto tamen montriĝis enpensiĝa, kaj sur lia vizaĝo, ordinare klara kaj ridetanta, ni trovis ian nuancon de bedaŭro.

Nia kunulo, kiu, kiel sciate, estis la plej ribelema kaj sendisciplina el la dekopo, postulis, ke Joel redonu al li la kompleton, kiun oni deprenis de li ĉe la enhospitaliĝo, ĉar estus por li abomene prezentiĝi antaŭ la ĉefo vestita per malbela malsanulkitelo, same kiel ni ĉiuj cetere troviĝis.

Kun tre serioza mieno, Joel ne volis kontraŭi lin kaj al li redonis tiun vestaĵon.

Ambaŭ eliris, kaj antaŭ ol ili trairis la vastegan galerion, al kiu estis turnitaj la pordoj de la dormejoj, jen la juna D-ro de Canalejas envenis nian ĉambron kune kun unu el niaj hindaj kuracistoj, kiu, ridetante kaj per amika tono, nin alparolis:

"- Ni venis ĉi tien, karaj amikoj, por inviti vin akompani vian kamaradon Hieronimo de Arauĵo Silvejra dum la migrado, kiun li provos fari. Ni scias, ke al neniu el vi plaĉas la reguloj de ĉi tiu domo, iel malhelpantaj la ricevon de detalaj novaĵoj el la surteraj regionoj. Sed konvenas al vi scii, ke tian rigoron oni starigis por via bono, kvankam ne estas formala malpermeso por nedaŭra vizito al la Tero, kiel vi post ne longe konstatos. Atentu ĉi tiun jam de vi konatan aparaton por vidado je longa distanco kaj ekde nun sekvu la paŝojn de nia amiko Hieronimo. En la okazo, se li elpetos al si la permeson, kio miaopinie estas atendebla pro lia obstina insistado, vi lin akompanos dum lia tre dezirata vojaĝo por revidi la familion, sed por tio vi ne bezonos eliri el ĉi tiu loko... Kaj morgaŭ, se vi ankoraŭ strebos en viajn hejmojn por antaŭtempa vizitado, vi estus senprokraste kontentigitaj... por ke la ribelemaj impulsoj, taŭzantaj al vi la menson, ne plu prokrastu la akiron de tiuj novaj inklinoj, kiuj al vi portos utilon en la estonteco... Ĉiuj ceteraj malsanuloj, en la samaj kondiĉoj kiel vi, en ĉi tiu momento ricevas egalan admonon... "