Dum ĉirkaŭ dudek jaroj mi ĝuis la feliĉon senti, ke tiel nobla loĝanto de la spirita mondo kompateme zorgas pri mi, min inspirante en unu tago, min konsilante en alia, viŝante miajn larmojn en decidaj momentoj, kiam dolorplenaj rezignoj trudiĝis kiel kulpelpagoj nepre necesaj al la renobliĝo de mia konscienco ankoraŭ droninta en la malhonoraj sekvoj de sinmortigo en antaŭa ekzistado. Kaj dum dudek jaroj mi kunvivis, se tiel diri, kun tiu respekteginda Frato, kies lecionoj plenigis mian animon per konsoloj kaj esperoj, kies konsilojn mi ĉiam penis sekvi, kaj kiu hodiaŭ, kiel neniam antaŭe, kiam la vivo jam krepuskiĝe subiras, ankoraŭ pli tenere parolas al mi en la modestega ĉambro, en kiu mi skribas ĉi tiujn liniojn!
El inter la multenombraj sinmortigintaj Spiritoj, kun kiuj mi komunikiĝis per miaj mediumaj kapabloj, unu elstariĝis pro la konstanteco kaj simpatio, per kiuj li min ĉiam honoris kaj, ĉefe, pro la glora nomo, kiun li postlasis en la portugala literaturo, ĉar temis pri fekunda kaj talenta romanverkisto, posedanta tiel vastan sciadon, ke ĝis nun mi mem demandas, kial li min distingis per tiel profunda inklino, se mi, obskura, portanta malgrandegan intelektan provizon, nur posedis, por proponi al lia eksterordinara intelekto kiel instrumenton, mian respekteman koron kaj la firman akcepton de la Doktrino, ĉar en tiu tempo mi eĉ ne havis solidan doktrinan klerecon!
Ni lin nomos sur ĉi tiuj paĝoj - Kamilo Kandido Boteljo, tamen kontraŭante lian propran deziron esti identigita per sia vera nomo. Tiu nobla Spirito, al kiu min ligas potenca spirita inklino, ofte videbliĝis, ĝoja ke li sentas sin amata kaj akceptata. Sed ĝis la jaro 1926 mi nur tre supraĵe aŭdis pri li. Mi ne konis eĉ lian literaturan verkaron, abundan kaj erudician.
Malgraŭ tio, li trovis min ĉe tablo de eksperimenta seanco, kiu okazis en la bieno de Kolonelo Kristiano Jozefo de Souza, malnova prezidanto de la "Spiritisma Centro de Lavras", kie li donis al mi sian unuan mesaĝon. De tiam, jen dum ordinaraj, jen dum intimaj seancoj efektivigitaj en privataj domoj aŭ en la silento de mia dormoĉambro, malfrue en la nokto, li liveris al mi notojn, periodajn novaĵojn, skribajn aŭ parolajn, literaturajn eseojn, ja veran raportadon pri okazoj de sinmortigo kaj ties bedaŭrindaj sekvoj en la Transmondo, kiuj tiam vere min konsternis. Sed multe pli ofte min forprenis, li kaj aliaj spiritaj amikoj kaj protektantoj, el la korpa karcero, por pliampleksigi diktaĵojn kaj spertojn. Tiam mia Spirito suprenflugis kune kun ili en la nevideblan mondon, kaj la mesaĝoj jam ne estis skribataj, sed rakontataj, montrataj, elmetataj al mia mediuma kapablo, por ke mi, vekiĝinte, pli facile komprenu tiun, kiu, pro netaksebla favoro de la Ĉielo, min helpos ilin priskribi, ĉar mi ne estis literaturisto por mem tion fari! Ĉi tiuj paĝoj do, laŭ plej strikta vero, ne estis psikografie ricevitaj, ĉar mi nete vidis kaj aŭdis la ĉi tie priskribitajn scenojn, observis ties personojn kaj lokojn kun absolutaj klareco kaj certeco, kvazaŭ mi ilin vizitus kaj ĉion ĉeestus, tute ne kvazaŭ mi nur ekscius per simplaj rakontoj. Se ili priskribis iun personon aŭ pejzaĝon, la koncerna bildo tuj nete montriĝis samtempe kiel ilin kreis la brila parolo de Kamilo aŭ la vibra ondo de lia penso. Ja per tiu maniero esence poezia, mirinda, kaj ne psikografie, mi ricevis la longan serion da literaturaj eseoj diktitaj de la loĝantoj de la Nevidebla Mondo kaj ĝis nun tenataj en la kaŝiteco de l' tirkestoj. La Spiritoj, kiuj min helpis, utiligis la psikografian procedon nur por la preskribado de receptoj kaj diktado de mallongaj mesaĝoj koncernantaj la medion, en kiu mi laboris. Kaj mi eĉ povas aserti, ke de tiu stranga kunvivado kun la Spiritoj venis la solaj horoj de feliĉo kaj ĝojo, kiujn mi ĝuis en ĉi tiu mondo, krom ankaŭ la rezistemo por la elprovoj, kiujn mi devis plenumi antaŭ la Granda Leĝo!
Sed tiuj mesaĝoj kaj notoj, skribitaj post mia vekiĝo, estis tre malprecizaj, prezentis nek la romanan formon nek la doktrinajn konkludojn, per kiuj la kompilinto poste ilin stampis, celante dolĉan rimedon por elmontri veraĵojn amarajn sed ja konendajn en tiuj tempoj, kiujn ni nun travivas. Oni al si demandos, kial tion ne faris Kamilo mem... ĉar li certe ĝin kapablus!
Mi respondas, ke, ĝis la momento, kiam ĉi tiuj linioj estas skribataj, mi ĝin ne scias tiel same, kiel ĉia ajn persono! Cetere, mi neniam esploris ĉe la Spiritoj pri ĝia kialo. Aliflanke, dum ĉirkaŭ kvar jaroj estis al mi neeble, pro motivoj sendependaj de mia volo, starigi normalajn komunikojn kun la Spiritoj. Kaj, kiam tiuj baroj estis formovitaj for de mia vivo, la aŭtoro de la mesaĝoj respondis al miaj sinsekvaj alvokoj nur por informi pri sia baldaŭa reveno al la surplaneda ekzistado. Mi troviĝis do en nefavoraj kondiĉoj por redakti la laboron kaj doni formon edukan kaj doktrinan al la revelacioj montritaj al mia Spirito dum la magneta dormo, pri kiuj mi sciis, ke ili devos esti konigitaj al la kolektivo laŭ la deziro de la noblaj protektantaj estaĵoj, ĉar ne estante literaturisto, mi ne kapablus mem provi tiun taskon. Mi do forlasis la mesaĝojn al la forgeso en tirkesto de skribotablo, kaj preĝadis, petegante pri helpo kaj inspiro. Dum ok jaroj mi ĉiutage preĝis, sentante en la koro la ardon de viva flamo de intuicio, flustre avertanta, ke mi atendu la estontecon kaj ne detruu la malnovajn manuskriptojn. Tiel estis ĝis kiam, antaŭ ĉirkaŭ unu jaro, mi ricevis instrukciojn por repreni la aferon, ĉar al mi estos donita la necesa helpo!
Mi plue deklaras, ke mi havas la plej fortajn motivoj n por aserti, ke la parolo de la Spiritoj estas sceno viva, kreiva, reala, perfekta! Ĝi estas ankaŭ vibrado de la penso povanta subteni, per efiko de la volo, ĉion, kion ĝi deziras! Dum ĉirkaŭ tridek jaroj mi iel penetris la sekretojn de la nevidebla mondo, kaj ne alian veron mi tie konstatis. Estas tamen rimarkinde, ke, vekiĝinte, mi povis konservi la koncernan rememoron nur tiam, kiam la helpantaj Spiritoj ĝin permesis al mi! En la plimulto de la okazoj, kiam oni al mi ĝuigis tiujn flugojn, restis nur la impreso pri la travivaĵoj, la intima certeco, ke mi dumtempe kunvivis kun la Spiritoj, sed ne la memoro.
La plej sensignifaj detaloj povas esti vidataj, kiam Supera aŭ nur progresinta Spirito "parolas", kiel, ekzemple - polvtavolo sur meblo; flirtado de brizo ondiganta iun kurtenon; ia vualo, ia gracia banto, eĉ ties silkeca brilo, sur virina vestaĵo; la kraketado de flamoj en kameno kaj eĉ ia parfumo. Ĉion ĉi mi povis konstati ĉe la magia parolo de Kamilo, de Viktoro Hugo, de Charles kaj eĉ de la apostolo de Spiritismo en Brazilo - Bezerra de Menezes, kiun miaj gepatroj al mi kutimigis respektegi ekde la lulilo. Iun fojon, kiam Kamilo priskribis rigorvintran vesperon en Portugalujo, montrante la internon de ĉambro, kiun varmigis bone hejtita kameno, mi sentis min invadita de tiela malvarmosento, ke mi frostotremis kaj proksimiĝis al la fajro por min varmigi, dum Kamilo, ĝoja pri sia efekto, ekridis... Cetere, tiu fenomeno estas nenio nova. Ne alimaniere Johano Evangeliisto ricevis la diktaĵojn por sia Apokalipso kaj la Judaj profetoj siajn revelaciojn por instruado al la popolo.
En la Apokalipso, paragrafoj 10, 11 kaj sekvantaj de la unua ĉapitro, la eminenta servanto de la Sinjoro evidentigas la aluditan fenomenon per jenaj mallongaj vortoj: "Mi min trovis en la Spirito en la tago de la sinjoro, kaj mi aŭdis malantaŭ mi grandan voĉon kvazaŭ de trumpeto, dirantan: - Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep eklezioj..."- ktp, ktp: kaj la tuta grava libro estis tiel diktita al la apostolo, nome per scenoj realaj, kortuŝaj, vivaj, per vizioj detalplenaj kaj precizaj! Spiritismo vaste pritraktas ĉiujn tiujn interesajn okazojn, ke ne kaŭzu miron tio, kion ni ĉi tie priparolas; kaj en la unua ĉapitro de la majstra verko de Allan Kardec - La Genezo - troviĝas ĉi tiu loko, certe tre konata de la studantoj pri la Spiritisma Doktrino: "La instruoj (de la Spiritoj) povas esti transigataj per diversaj rimedoj; per la simpla inspiro, per aŭdigo de la parolo, per la videbliĝo de la instruantaj Spiritoj, per vizioj kaj aperoj, ĉu en sonĝo, ĉu en maldorma stato, kaj de ĉio estas multaj ekzemploj en la Evangelio, en la Biblio kaj en la sanktaj skriboj de ĉiuj popoloj".