Выбрать главу

Li proksimiĝis al la aparato kaj per gracia lerteco donis al ĝi tian amplekson, ke ĝi povu reprodukti homan bildon laŭ ties natura staturo.

Perpleksaj, sed interesitaj, ni eliris el la litoj, kiujn ni malofte forlasis, kaj prenis lokon antaŭ la lumiĝanta ekrano. Oni nin komforte sidigis en foteloj ornamantaj la ĉambron, dum tiuj zorgemaj laboristoj de la Bono lokiĝis apud ni. Tio estis, kvazaŭ ni atendus la komenciĝon de teatra ludo.

Subite, Joel ekaperis antaŭ ni, tiel nature kaj videble, elstarante sur tiu sama plano, sur kiu ni troviĝis, ke ni kredis vidi lin iranta en la malsanulejo, aŭ ke ni mem iras post li... Li subtenis Hieronimon per la brako... direktiĝante al la servista elirejo... kaj tiel intensa fariĝis la sugestio, ke ni tuj eksteriĝis el la realo, forgesante, ke efektive ni ĉiam ankoraŭ restas komforte sidantaj en foteloj, en niaj ĉambroj...

Pli realeca ol la hodiaŭa kinematografo kaj supera al la nuntempa televidilo, tiu eksterordinara ricevilo de scenoj kaj faktoj, tiel ofte uzata en nia Kolonio kaj kiu kaŭzis al ni tiel fortan admiron, en pli progresintaj sferoj plipotenciĝas, evoluas ĝis transcendeco kiel helpilo por la instruado de Spiritoj celantaj la akiron de teoriaj scioj, kiuj en la estonteco ebligos al ili plenumi decidajn elprovojn dum la surteraj luktoj. Ĉe tia grado, ĝi kapablas traserĉi kaj selekti, en la plej foraj regionoj de la ĉiela spaco, la pasintecon mem de la tera Globo kaj de ties homaroj, ties Historion kaj ties Civilizaciojn, krom ankaŭ, se necese, la pasintecon de la individuoj, ĉar tiuj elementoj dise troviĝas kaj intermiksiĝas en la eterecaj ondoj, eterne moviĝantaj en la nevidebla mondo, en tiuj ondoj ili restas gravuritaj, reproduktitaj kvazaŭ en spegulo, kvankam en konfuziĝo, kunpuŝiĝante kun aliaj bildoj, same kiel en la homa konscio ankaŭ gravuriĝas liaj agoj, liaj ĉiutagaj faroj!

Tiele do ni trapasis kelkajn aleojn de la blanka parko kaj atingis la Centran Konstruaĵon, sidejon de la direkcio de tiu nobla legio da scienculoj-inicitoj, laborantaj en la Hospitala Departamento.

Sed alveninte, Hieronimo estis transdonita al la zorgo de unu asistanto de la direktoro, kaj Joel retiriĝis. La asistanto tuj enkondukis la vizitanton en ĉambron, kies larĝaj fenestroj rigardis al ĝardeno, vidigante la melankolian panoramon de tiu urbeto, kie tiom multe da doloroj interpuŝiĝadis!

Tio estis kabineto, iaspeca konsultejo aŭ vizitoĉambro, aranĝita laŭ perfekta hinda stilo. Ia subtila parfumo, el esenco nekonata al nia flarsento, delektis nin, samtempe kiel pligrandiĝis nia admiro al la netaksebla naturo de tiu nin servanta aparato. Malpeza kurteno el supla, dolĉe briletanta ŝtofo, svingiĝis ĉe fronta pordo kaj jen ekaperis la ĉefdirektoro de la Hospitala Departemento.

Per eksalto, la kompatinda Hieronimo, kiu jam sidis, provis ekstari, kaj lia unua movo celis la forkuron, sed lia akompananto lin retenis.

Antaŭ li staris viro, kies aĝo estis inter kvardek kaj kvindek jaroj, vestita laŭ strikte hinda maniero, surhavanta blankan turbanon, kie plej bela smeraldo stelsimile scintilis, larĝmanikan tunikon, zonon ĉirkaŭ la talio kaj tipajn sandalojn. La ovala, mildebruna vizaĝo prezentis pure klasikajn trajtojn, kaj el la lumaj, penetremaj okuloj kvazaŭ radiis inteligentaj, magnetefikaj fajreroj. Sur la ringa fingro de la maldekstra mano, altvalora gemo, simila al tiu sur la turbano, distingis lin, eble kiel majstron, disde la ceteraj anoj de tiu nobla plejado da kuracistoj servantaj en la Hospitalo Maria el Nazareto.

Tiel ravitaj kiel Hieronimo mem, ni konfesis nian fortan altiriĝon al tiu nobla figuro.

La asistanto Romeo, kiu akceptis la peticianton, senprokraste sciigis la motivon de la vizito:

"- Kara frato Teokrito, jen nia zorgato Hieronimo de Arauĵo Silvejra, kiu nin tiom maltrankviligas... Li deziras viziti la familion en la surtera medio, asertante, ke la obeo al la reguloj de nia institucio transpasas la limojn de lia rezignaciemo... Pro tio li preferas la amasiĝon da ĉagrenoj, al la atendo de oportuna okazo por efektivigi sian deziron..."

La prezentito nerespekte interrompis, regata de nervozeco:

"- Ja tio estas la ĝusta esprimo de la vero, Via Moŝta Princo! - ĉar li kredis, ke li troviĝas antaŭ ia regnestro. - Mi preferas denove barakti en la kirlo da doloroj, el kiu mi antaŭ ne longe eliris, ol plu elporti la kruelan sopiradon, kiu min turmentas, pro la manko de sciigoj pri mia familio!... Se do ne estas nefleksebla malpermeso por tia ebleco en la regularo, mi petegas Vian Moŝton pri la favorkora konsento, ke mi revidu miajn gefilojn!... Ho miaj karaj filinoj! Kiel ĉarmaj ili estas, sinjoro! Tri filinoj kaj unu sola viro: - Arinda, Marieta, Margareta, sepjara kiam mi ŝin forlasis, kaj Albino, jam dekjara!... Mi suferas de tiom da sopirado, Sinjoro mia Dio!... Mia edzino, bela virino, nomiĝas Zulmira! Tre bonedukita ŝi estas!... Mia aflikto estas ekstrema! Mi ne sukcesas havigi al mi trankvilon por la necesa konsidero pri mia nuna stranga situacio!... Tial mi humile petegas Vian Moŝton pri kompato al miaj turmentoj!"

La fajrerantaj okuloj de la ĉefo de la kuracista legio kompateme turniĝis al tiu maltrankvila Spirito, ankoraŭ bezonanta longan tempon por lerni la memregadon. Kortuŝite ĉe la mensa malordo de la peteganto, li fiksis sur lin bonkoran rigardon, antaŭvidante lian longan, luktoplenan vojon, al li konvenan tiel longe, ĝis li sukcesos atingi la feliĉigan staton de rezignaciemo aŭ kontentiĝemo! Hieronimo, kredante, ke li renkontos la malmodestecon de la surteraj burokratoj, hardiĝintaj en sia ordinara burleska fanfaronado, al kiu li estis kutiminta, surprizite rimarkis en tiu penetrema rigardo la humilecon de larmo pendanta en la okuloj.

La nobla viro lin dolĉe prenis per la brako, sidigis lin antaŭ si sur komforta kuseno, dum Romeo, staranta, respekteme observis. La hindo proponis al la sinmortiginto tason kun kristalpura akvo, kiun li mem ĉerpis el eleganta kruĉo, brilanta kiel sunkaresata nebulo. Ne povante rifuzi, la portugalo trinkis ĝin kaj poste, iel kvietigita, prenis teniĝon de atendo ĉe sia ĵus farita peto.

"- Mia amiko! Mia frato Hieronimo! - komencis Teokrito. Antaŭ ol respondi ĉi tiun version de via petego, mi devas klarigi, ke mi tute ne estas, laŭ via supozo, ia princo, kaj do mi ne kuntrenas tiun Moŝtan titolon. Mi simple estas Spirito, iama homo! kiu, vivinte, suferinte kaj laborinte dum multe da surteraj ekzistadoj, lernis, dum tiu irado, ion rilatan al la Tero mem. Servanto de Jesuo Nazaretano - ja tio mi havas la honoron esti, kvankam tre modesta, malmultmerita, havanta multajn mankojn! la humila laboristo, kiu apud vi, suferantaj animoj, provas fari la unuajn paŝojn en la kultivado de la Vinberejo de la Dia Majstro; provizore komisiita, laŭ Lia milda decido, por servadi al Maria el Nazareto, Lia respekteginda Patrino!

Inter ni ambaŭ, Hieronimo - mi kaj vi -, malgranda estas la diferenco, ne tre longa la distanco: - vivinte pli multajn fojojn sur la Tero, mi tial pli multe suferis, iom pli longe laboris, kaj do lernis pli facile rezignacii, ĉiam rezigni pro amo al Dio, kaj regi la proprajn emociojn; mi observis, luktis pli fervore, tial mi havigis al mi pli grandan sperton. Mi ne estas, kiel vi vidas, suvereno de ĉi tiu regiono, sed ja simpla laboristo de la Legio de Maria - Maria, la sola Suverena Majesto reganta ĉi tiun Korektan Institucion, en kiu vi provizore loĝas! Unu via pli maljuna frato - jen mia vera karaktero, ja tia vi devas rigardi min!... sincere deziranta helpi vin por la solvo de tiuj gravaj problemoj, en kiuj vi implikiĝis... Nomu min do frato Teokrito, kaj vi pravos..."

Li faris mallongan paŭzon, turnante siajn belajn okulojn al la nebuleca vastaĵo vidata tra la fenestroj, kaj daŭrigis kortuŝita:

"- Ĉu vi do deziras revidi viajn gefilojn, Hieronimo?!... Estas juste, mia amiko! La filoj ankaŭ estas partoj de nia morala esto, kies amo ravas nin per plej altaj emocioj, sed kiu ne malofte ankaŭ nin kondukas al la konsterno de profundaj ĉagrenoj! Mi komprenas viajn fervorajn sopirojn de amoplena patro, ĉar mi scias, ke vi amis viajn gefilojn sincere kaj sindone! Mi konas la akrecon de viaj duboj nun, kiam vi troviĝas disigita de tiuj karaj estuloj, kiuj tie restis, en Porto, orfaj je via gvido kaj je via protekto! Kiel vi, Hieronimo, mi estis patro kaj ankaŭ amis! Estas plej juste do, ke mi, valorigante viajn inklinojn laŭ la grado de la miaj, laŭdu vian aspiron anstataŭ ĝin riproĉi, ĉar ĝi forte atestas pri via respekto al la Familio! Sed mi neniel konsilus vin ŝanĝi ĉi tiun domon, en kiu vi tiel pene releviĝas, por la pereigaj influoj de la surteraj medioj, eĉ se nur dum unu horo! eĉ por tio, ke vi serĉus informojn pri viaj gefiloj!..."