"- Sinjoro! Kun la respekto, kiun meritas via aŭtoritato, mi petegas vin pri kompato!... Ĝi estos nedaŭra vizito... Kaj mi donas al vi mian vorton de honoro, ke mi nepre revenos... ĉar mi bone scias, ke mi estas nenio alia, krom arestito..."- ankoraŭ kontraŭstaris la obstina senpacienculo, denove baraktante en la mensaj konfuzoj, en kiuj li emis implikiĝi.
"- Eĉ tiel mi ne aprobas la efektivigon de tiu deziro nun, kvankam mi ĝin opinias justa... Bridu iom pli la impulsojn de via karaktero, mia Hieronimo! Lernu regi la emociojn, reteni la sopirojn, ilin transformante en saĝajn aspirojn, sub la sankta protekto de la Espero! Memoru, ke ĝuste tiaj impulsoj, senprudentaj, bazitaj sur la nerezignaciemo, sur la malpacienco kaj sur misuzo de la juĝokapablo, ĵetis vin en la perfortecon de memmortigo! Vi ja vidos viajn gefilojn! Sed, por via propra bono, mi petas, ke vi konsentu prokrasti la deziratan projekton ĝis post kelke da monatoj... kiam vi estos pli bone preparita por alfronti la sekvojn de via senbrida ago! Konsentu, Hieronimo, submetiĝi al la kuracado konvena al via stato, al kiu viaj kamaradoj volonte submetiĝas, fidante al tiuj lojalaj servistoj, kiuj ame kaj sindone deziras vin ĉiujn helpi! Akceptu la inviton por tiu hodiaŭa nokta kunveno, ĉar el ĝi vi ĉerpos grandan bonon... dum ia vizito al la Tero en ĉi tiu momento, la kontakto kun la familio, en via nuna nefirma situacio, malhelpos la mildajn, jam ellaboritajn planojn por vin konduki al la tiel bezona reordigo de viaj fortoj... "
"- Sed... Mi ne akiros, Sinjoro, serenecon por ia ajn estonta projekto, ĝis mi havigos al mi la deziratajn informojn!... Ho Dio el la Ĉielo! Greta, mia plej juna infano, kiu tie restis, sepjara, tiel blonda, tiel bela!..."
"- Ĉu vi jam pensis peti helpon al la patra grandanimeco de la Ĉiopova Sinjoro, ke vi estu forta por rezignacia, tre prudenta atendo, kiu ja kroniĝos per sukceso?... Ni celas vian bonstaton, Hieronimo, nia deziro, estas konduki vin al tia situacio, kiu havigu al vi kelktempan pacon por via nepre necesa rehono- rindiĝo... estas necese, ke vi havigu al vi bonvolon por altiĝi al la Bono! Praktiku la preĝon... penu agordiĝi al la superaj vibroj kapablaj instigi vin al elaĉetaj realigoj... Estas nepre necese, ke vi tion faru meminiciate kaj libervole, ĉar ni povas nek vin devigi, nek mem fari anstataŭ vi... Vi do rezignu tiun kontraŭefikan projekton, kaj konfidu nian volontecon helpi kaj protekti vin..."
Sed la ekskomercisto el Porto estis nekonvinkebla. Lia rebelema kaj perfortema karaktero, kiu pro impeto de pereiga obstino, preferis morti, ol lukti, por alfronti la malfeliĉan situacion ĝis li ĝin korektos kaj venkos, senpacience rediris, ne konsciante la altan esprimon de la karitato, kiun oni faris al li.
"- Mi konfidos, sinjoro... frato Teokrito... se necese, mi rampados ĉe la piedoj de vi ĉiuj!... sed nur post kiam mi revidos miajn karulojn kaj sciiĝos pri la motivoj, kial ili forlasis min, por ke mi iel trovu kompenson al tiu min disŝiranta sopirado... "
Plenuminte sian devon de konsilanto, Teokrito komprenis la vanecon de insistado. Rigardante la zorgaton, kiu verŝadis abundajn larmoj, li malĝoje murmuris, dum Romeo kompateme balancis la kapon:
"- Vi eldiras profundan veron, kompatinda frato! Jes! Nur poste!... Nur poste vi trovos la vojon al rehonorindiĝo!... Estas karakteroj, kiujn nur la akraj pikiloj de la doloro estos sufiĉe potencaj por korekti kaj konduki al la Devo!... Vi ankoraŭ ne sufiĉe suferis por konscii, ke vi devenas de Ĉiokompatema Patro!..."
Li dum momento fariĝis enpensa, kaj plu parolis:
"- Ni povus eviti tiun incidenton, malpermesi la viziton kaj puni ĉi tiun vian agon. Por tio ni havas aŭtoritaton kaj rajton. Sed vi ankoraŭ estas tro materieca, vin ankoraŭ regas multe da surteraj antaŭjuĝoj, por ke vi povu kompreni nin!... Cetere, niaj procedoj, persvadaj, ne trudaj, estus neakordigeblaj kun ia necedema malpermeso, kiom ajn ĝin pravigus la Prudento... Sed mi konsultos niajn Gvidantojn en la Templo, kiel ni ja devas ĉe tiaj problemoj, kian vi ĵus estigis..."
Li enfermiĝis en sekretan ĉambron apudan al la konsultejo, kaj profunde enpensiĝinte, ekkomunikiĝis kun la supera direkcio de la Kolonio, kun sidejo en la regiono kie situis la Templo. Post mallonga spaco da tempo, li revenis kaj informis pri la fina decido:
"- Niaj plej altaj gvidantoj konsentas al vi liberecon de agado. Kvankam estulo, en tia situacio kiel vi, ne povas ĝui la naturan liberecon de la Spirito liberiĝinta de la karna jugo, tamen ni ankaŭ ne povas perforte trudi al vi devojn, kies plenumadon vi abomenus. Vi ja vizitos viajn karulojn sur la Tero... Vi do iros al Portugalujo, en la urbon Porto, kie vi loĝis, en Lisbonon, kiel vi deziras... Kaj ĉar la patra kompatemo de la Kreinto ofte eltiras el kondamninda aŭ senprudenta ago utilan lecionon por la kulpinto mem aŭ por ties observanto, tial mi estas certa, ke via senprudenteco ne estos senfrukta por vi mem kaj samtempe havigos amason da profundaj avertoj al ĉiuj, kiuj ilin akcepteme ekscios. Sed atentu la jenon, kara Hieronimo: - Rifuzante niajn konsilojn kaj ribelante kontraŭ la regularo de ĉi tiu Institucio, vi faras kulpon, kies sekvoj falos sur vin mem. Tiun viziton vi faros sub via ekskluziva respondeco! Ne estas permeso por ĝi: - ĝin trudas ja via libervolo! Se la ĉagrenoj el ĝi rezultontaj transpasos la limojn de via sufereltena kapablo, vi devos plendi kontraŭ vi mem, ĉar niaj klopodoj nur celos la mildigon de la malfeliĉoj kaj ties evitigon, se nenecesaj... Jen kial ni ne konsentas havigi al vi la deziratajn informojn pere de la disponeblaj rimedoj... ĉar la vero estas, ke, por ilin ricevi vi tute ne bezonus forlasi ĉi tiun lokon... "
Sin turninte al la asistanto, li plu parolis:
"- Preparu lin por la veturo... kontentigu liajn surterajn mondumajn kapricojn... ĉar tre baldaŭ li ĉagreniĝos pri la Tero... Lasu lin agi laŭ sia plaĉo... Amara estos la leciono, sed ĝi liveros al li pli fruan komprenon kaj sekve progreson..."
Ekestis paŭzo en la prezentado de la sinsekvaj okazaĵoj. Spertante grandan korprematecon, ni samtempe mallaŭdis nian kamaradon pro lia kapricema konduto. Ni interkonsente atribuis al la malbona edukiteco de Hieronimo tiun evidentan malobeon al la regularo de la nobla institucio, sed nian paroladon interrompis la ĉeestantaj servantoj:
"- Sendube, la socia bonedukiteco multe helpas al adaptiĝo al la spiritaj medioj. Sed ĝi ne prezentas ĉion. La elpurigitaj sentoj, la menso harmonianta kun noblaj principoj, la bonaj kvalitoj de la karaktero kaj de la koro, kiuj kune konsistigas la moralan "bonedukitecon", jen la bazo por promesplena situacio en la Transtombo... se nur memmortigo ĝin ne nuligos..."
"- Ĉu la estroj de ĉi tiu domo ne povus liveri la deziratajn sciigojn, tiel evitigante al la malsanulo la riskon de ia vojaĝo, alportonta gravajn difektojn al li ĝenerala stato?..."- mi scivole demandis.
"- Jes, se tiaj sciigoj kontribuus al la bonstato de la paciento. Cetere, al estuloj en viaj kondiĉoj preskaŭ ĉiam konvenas sin deteni de ŝokoj aŭ emocioj, kiuj nutrus ilian staton de eksciteco... Novaĵoj el la Tero neniam alportos ian konsolon al ni, loĝantoj de la Spirita Mondo! En ĉi tiu kazo, estas evidente, ke la direktantoj de la institucio deziras kaŝi de la kompatinda malsanulo ion, kio sennecese lin profunde vundos. Se li volonte submetiĝus al la protektaj regularoj, la realaĵon, kiun li post ne longe ĉeestos, li konus en la tempo, kiam li estus sufiĉe preparita por ĝin alfronti, kio evitigus al li tre dolorajn skuojn. Sed lia ribelemo metas lin en tre delikatan situacion, ĉar li transdoniĝis al siaj propraj senprudentaĵoj, kiuj perforte efektivigos ĉe li tiun edukan laboron, kiun liaj konsilantoj farus milde kaj amoplene... "