Выбрать главу

Sed, jen ni denove rimarkis moviĝon sur la lumanta plato de la bildricevilo. Kaj tio, kio tiam montriĝis, tiele transpasis la limojn de nia atendo, ke ni eksuferis kun la malfeliĉa Hieronimo la dramajn situaciojn, kiujn lia familio travivis post lia morto.

La asistanto Romeo ekspedis instrukciojn al la Departemento de Viglado, kiu respondecis pri ĉiuj servoj ekster la Kolonio. Olivier de Guzman, lia zorgema direktoro, petis la Sekcion de Eksteraj Rilatoj pri disponigo de du gardistoj, gvidantoj, de elpruvita kompetenteco, por akompani la vizitanton al la Tero, ĉar ne akcepteblus lasi, ke zorgato de la Legio de la Servantoj de Maria, ankoraŭ sensperta kaj malforta, risku sola la danĝeron de unu tia ekskurso.

Prezentiĝis - Ramiro de Guzman -, en kiu ni rekonis la estron de tiuj ekspedicioj, kiuj vizitadis la Sinistran Valon, ankaŭ sub kies zorgo ni eliris el tie; kaj alia, kies nomon ni ne sciis, ambaŭ surhavantaj tiun jam popularan veston de hindaj inicitoj.

Ni komencis kompreni, ke en tiu modela institucio la avangardaj postenoj, portantaj plej gravan respondecon; la malfacilaj taskoj, postulantaj pli multe da energio, volo, scioj kaj virtoj, estas komisiataj al tiuj allogaj, belkarakteraj personoj, ĉe kiuj ni, ekde la unuaj tagoj, konstatis altajn kvalitojn, intelektajn kaj moralajn.

Sub la estreco de Olivier estis organizita inda ekspedicio, al kiu ne mankis eĉ la soldata eskorto.

Dume, sentebla ŝanĝo fariĝis en la manieroj de la kompatinda Hieronimo. La memobseda penso pri vizito al la familio, perturbante al li la fakultojn, faris lin senatenta al ĉio ĉirkaŭa, revenigante lin, pli forte ol iam antaŭe, al lia pasinta homa pozicio: - riĉa burĝo en Portugalujo, vinkomercisto ĵaluza pri la socia reputacio, sklavo de la antaŭjuĝoj, amoplena, fervora familiestro. Ni nun vidis lin surhavanta bonkvalitan redingoton, belan kravaton, orkapan bastonon, kaj portanta sub la brako bukedon da rozoj por donaci al la edzino, ĉar ĉion ĉi li postulis de la pacienca zorgemo de Joel, al kiu oni rekomendis kontentigi ĉiujn liajn dezirojn. Kaj niaj mentoroj, kiuj troviĝis en la malsanulejo, komprenante nian miron, klarigis, ke la vulgaraj aŭ la tre homecaj Spiritoj nur tre malrapide sukcesas liberiĝi de tiuj etaj frivolaĵoj nedisigeblaj de la surteraj rutinoj.

Vojaĝante, sub severa gardado, en diskrete fermita veturilo, Hieronimo vere similis ian arestiton, sed tion li ne konsciis. Ŝajnis, ke, pro sia profunda absorbiteco, li eĉ ne rimarkis la ĉeeston de Ramiro kaj ties adjutantoj, kredante, ke li faras vojaĝon similan al multaj aliaj, kiujn li iam laŭkutime entreprenis.

La veturilo ruliĝis senŝanĝe. Se ne ĉeestus la gardistoj, kiuj konstante memorigis pri la spirita naturo de tiu sceno, ni asertus, ke tiu kaleŝo tute ne estas ia "duonmateria kreaĵo", kian necesigas la edukaj metodoj de la Transtombo, sed ja ia tre peza kaj komforta transportilo, pri kiu oni facile supozus, ke ĝi apartenas al la Tero mem.

Ni vidis, ke ili trapasas vojojn ombroplenajn, interkrutejojn kovritajn per plumbaj neĝtavoloj, intermontojn, kotajn valojn similajn al mornaj maĉoj, kaj tiuj bildoj lasis nin maltrankvilaj pro tio, ke, laŭ la klarigo de la komplezemaj asistantoj, tiuj panoramoj estas malpurmensaj kreaĵoj de surteraj homoj kaj de malfeliĉaj elkarniĝintoj, ankoraŭ alkroĉitaj al la trivialaj manifestiĝoj de la penso. Sed ili ankaŭ traveturis aĉajn domarojn, similajn al mizeraj vilaĝoj, loĝatajn de estuloj apartenantaj al la plej malsuperaj regionoj de la nevidebla Mondo, de elkarniĝintaj banditoj kaj krimulaj hordoj, kiuj maliceme kaj kolere impetis kontraŭ la kaleŝo kun la intenco ĝin ataki pro la certeco, ke en ĝia interno troviĝas estuloj pli feliĉaj ol ili. Sed la purblanka flago, prezentanta la emblemon de la respekteginda Legio, igis ilin timoplene returniri. Multaj el tiuj estontaj pentantoj kaj regeneriĝintoj - ĉar ili ja devenis, kiel ĉiuj ceteraj kreitoj, el la Amo de ia Kreinto Superega Justa kaj Bona, kaj tiel ja emis al la progreso kaj al la morala renoviĝo -, kiuj ankoraŭ konservis la kutimon, tiel ordinaran sur la Tero, uzi ĉapelon, ĝin demetis omaĝe al la respektinda nomo elvokita de la flago, dum aliaj foriĝis kriante kaj plorante, dirante blasfemojn kaj sakraĵojn, kio al ni kaŭzis miregon kaj kompaton. Plu ruliĝis la veturilo, sed ĝiaj okupantoj sin turnis al neniu el ili, estante certaj, ke por iliaj koroj, ŝtoniĝintaj en la malbono, ankoraŭ ne sonis la horo ricevi helpon por memvole celi sian rehonorindiĝon.

Subite, ekkrio unisona, kvankam diskreta, eliĝis el niaj brustoj, kvazaŭ singulto el tenera sopiro, dolĉe vibrante en la malsanulejo:

Portugaluj o! Amegata Patrolando! Portugaluj o!...

Ho Dio el la Ĉielo!... Lisbono! Jen Taĥo, fiera kaj bela!... Porto! Porto, elvokanta tiel karajn rememorojn!...

Dankon, Sinjoro Dio!... Dankon pro la favoro, ke ni revidas nian naskolandon post multjara forestado kaj tumulta resopirado!... Kaj ni ploris kortuŝitaj, dankoplene emociitaj!

Efektive, portugalaj pejzaĝoj, ĉiuj tre karaj al niaj dolorplenaj koroj, nin ĉirkaŭis, kvazaŭ ni, kiel komence asertis la ĉeestantaj mentoroj, apartenus al la akompanantaro de la kompatinda Hieronimo!

Ju pli funde, pro la bonegeco de la ricevilo, nin regis la konsola sugestio, des pli intensiĝis en niaj fakultoj la impreso, ke ni persone atingas la portugalan landon, dum la vero estis, ke ni ne eliris el la Hospitalo!...

La svage fora silueto de la urbo Porto pale ekkonturiĝis en la malgajaj brumoj, envolvantaj la surteran atmosferon, kvazaŭ desegno krajonita sur griza tolo. Nelonge pasis kaj jen la stranga karavano paŝis en la urbaj stratoj, kvazaŭ ili irus en la regiono mem de la Viglado, kio tre edifis nin.

Iuj portugalaj arterioj, malnovaj konatoj de nia tumulta pasinteco, preterpasis antaŭ niaj okuloj nebuligitaj de emocia ploro, kiel se ni ankaŭ ilin trairus. Tre ekscitita, antaŭsentante la realecon de tio, kion malbonaŭgura korpremo sekretis al lia animo, kaj kiun nur freneza timego antaŭ la fatalo provis obstine kaj vane kaŝi, Hieronimo, haltinte antaŭ bonaspekta domo kun ĝardenoj kaj balkonoj, haste supreniris la peronon, dum liaj protektantoj karitate alprenis atendan teniĝon.

Tio estis lia iama loĝejo.

La eksa vinkomercisto senĝene eniris, kaj la unua impulso de lia sopiranta koro celis la malpli aĝan filinon, al kiu li plej pasie sin tiris:

"- Greta, ho mia kara filineto! Jen via paĉjo, Greta!... Greta?!..." - tiel li ŝin vokis, kiel iam, kiam ĉiuvespere li revenis al la hejmo post la penigaj tagaj laboroj.

Sed neniu respondis al liaj amoplenaj alvokoj! Nur malatentemo, la ĉirkaŭa seniluziiga soleco, aŭguris malfeliĉojn eble ankoraŭ pli akrajn ol tiuj, kiujn lia koro ĝis nun eltenis, dum en la sentimentalaj profundaĵoj de lia animo, turmentata de multaj ĉagrenoj, senkonsole tondris la amaj, sed vanaj, krioj de lia patra karesemo, nun sen la respondoj de la preferata infano, jam forlasinta tiun lokon, kiu al li iam estis tiel kara!

"- Greta!... Kie vi estas, filineto?... Greta!... Estas via patreto mem, kiu alvenas, mia filino!..."

Li serĉis ŝin tra la tuta domo. Ŝajnis tamen, ke malaperis de sub la suno tiuj sanktegaj pecoj de lia animo, kiujn li tie forlasis, kaj ke li, la sola postvivinto de ia senmezura katastrofo, ne povas sin akomodi al tiu frakasa realaĵo, nome revidi neloĝata, dramece malplena, la hejmon, kiun li amegis!

Li alvokis la edzinon, kriis la nomon de ĉiu filo, unu post alia, kaj fine kriege vokis la servistojn: - Neniun li vidis!

Sed strangaj ombroj kaj figuroj, moviĝantaj en la ĉambroj, kiuj iam apartenis al lia familio, indiferente lasis lin kriadi kaj demandadi, ne degnante respondi nek perceptante lian aleston... ĉar tio estis enkarniĝintaj estuloj, la novaj loĝantoj de la domo, kiu iam apartenis al li! La meblaro mem, la interna dekoracio, ĉio ŝanĝigis, vidigante ian efektivon, kiu lin konfuzis. Korŝira elreviĝo pikis lin per trafa bato, forpelante el lia animo la komencan entuziasmon kaj permesante, ke korpremaj induktoj lin regu ĉiam pli kaj pli forte. Rimarkinte, ke sur la muroj de iu ĉambro pendas pentraĵoj al li nekonataj, li fiksis sian rigardon sur kromolitografo ĉe angulo de la kameno, kies kalendaro montris la daton de la kuranta tago. Li legis: