- 6a de Novembro 1903 -
Neretenebla terurtremo morne trakuris liajn vibrokapablojn. Por eksterordinara streĉo, li elmovis kaj prifosis rememorojn, forskuante de la menso la polvon de milo da konfuzaj ideoj, malklarigantaj lian rezonadon. La kapturna surprizo antaŭ tiu senrimeda realaĵo, kies konscion li ĝis nun prokrastis per malcedema elpensado de naivaj sofismoj, ŝancelis al li la prudenton: - de longe li ne ekpensis informiĝi pri datoj! La vero estis, ke li perdis ĉian ideon pri tempo, envolvite en la kirlo el malfeliĉoj, kiuj lin trafis post lia fatala ago de dizertinto el la surtera vivo! Tiel akra fariĝis la frenezo, en kiu li baraktis post la tragika momento, kiam li provis sinmortigi; tiel grava la malsano, kiu lin trafis post la ŝoko pro la penetro de la pafaĵo en lian cerbon, ke pro la rezultintaj turmentoj li perdis la kalkulon de la tagoj, deflankiĝis funden en la Nekonatan, ne plu konsciante, ĉu la tagoj estas noktoj, ĉu la noktoj estas tagoj... ĉar en tiu abismo, kie li longe restis malliberigita, la sola vidaĵo estis mallumo! Por li, por lia perceptopovo sufokita de la malespero, la surtera kalkulado de la Tempo ankoraŭ ne transpasis tiun fatalan tagon, ĉar li memoris neniun alian, kiu ĝin sekvus:
- 15a de Februaro 1890 -
Kaj jen tiu kalendaro antaŭ li, indiferenta sed signifoplena, servante al grandioza celo, malkaŝis al la turmentato, ke li estis for de sia hejmo dum dek tri jaroj!
Batite kaj terurite ĉe la kunpuŝiĝo de la pasinteco kun la realeco de l' nuno, kun la menso taŭzita de neforpelebla senkonsoleco, li kuregante sin ĵetis al la strato. Li demandos la najbarojn pri la loko, kie troviĝas la familio, ĉar ili certe transloĝiĝis dum lia foresto. Sed la lancistoj, starantaj ĉe la pordo, per krucado de siaj armiloj formis netranspaseblan barilon, haltigante al li la senpripensan forkuron kaj devigante lin eniri en la veturilon. Ĉe la impresaj plendkrioj de la kompatinda, kiu ne submetiĝas al tio, kion li opiniis malliberigo, alsvarmis scivoluloj kaj senokupuloj de la nevidebla mondo, Spiritoj ankoraŭ loĝantaj en la mallumaj spiritaj regionoj de la Tero. Inter mokoj, insultoj kaj ridegoj, ĉi tiuj lin turmentadis per kulpigoj kaj riproĉoj kaj samtempe informis lin pri tio, kio okazis al tiuj, kiujn li serĉas. Ramiro de Guzman kaj liaj adjutantoj ne interhelpis por evitigi al li la ĉagrenan paroladon, ĉar pri tiu vizito li mem respondecas, kaj la sola rekomendo estis, ke oni garantiu al li la revenon en la kolonion post ne multaj horoj.
"- Ĉu vi ja deziras ekscii, kie troviĝas via tre amata familio, ho malŝatinda princo de la bonaj vinoj?!... - koler-blekadis tiuj malfeliĉuloj. - Sciu do, ke ĉiuj antaŭ multe da jaroj estis forpelitaj el ĉi tiu loko!... Viaj kreditoroj forprenis de ili la domon kaj tiuj malmulton, kiun vi lastahore kaŝkolektis por viaj filoj! Serĉu vian Albinon en la Lisbona Prizono! Vian "Gretan" ĉe la stratkloakoj de la Ribejra Kajo, kie ŝi vendas fiŝojn, transportservojn kaj amoron al tiuj, kiuj bonvolas pli malavare rekompenci, ĉar ŝin ekspluatas la patrino mem, via edzino
Zulmira, kiun vi kutimigis al lukso, translimanta viajn havaĵojn kaj kies orgojlo neniam permesis al ŝi alkonformiĝi al honesta laborado kaj al malriĉeco!... Viaj filinoj Marieta kaj Arinda?... Ho ve! la unua, kiu edziniĝis, estas superŝarĝita per malsanaj filoj, baraktas en mizero, suferante pro malsato kaj batoj de krudaĉa, ebriiĝema edzo... La dua... frotlavas plankojn, briligas marmitojn kaj poluras la botojn al malpuregaj vojaĝantoj ĉe lastklasaj hoteloj! Ĉu vi miras, ke vi aŭdas tion?... Ĉu vi tremas kaj teruriĝas?... Kial?... kian efektivaĵon vi esperis?!... Ĉu ne tian heredaĵon vi al ili postlasis per via sinmortigo, kanajlo?!..."
Kaj ili ekofendis la malfeliĉan per insuloj kaj riproĉoj, kvazaŭ senkompata prifajfado, intencante ataki la veturilon kaj el tie lin forpreni, sed tion malhelpis la protektanta gardistaro.
Malgraŭ tio, la ribelema zorgato de la Legio de la Servantoj de Maria postulis, ke oni lin konduku al la loko kie troviĝas tiu filo, kiu estis la espero de lia vivo, tiu ido plej kara, kiu ankoraŭ travivadis la delikatan floradon de la aĝo dekjara, kiam li, lia patro mem, decidis pere de sinmortigo lin forlasi al la danĝeroj de la orfeco.
Sub la konvulsia ardeco de stranga ploro, li rimarkis, ke oni lin kondukas kaj ke li enveturas trans la mornaspektajn murojn de ia malliberejo, ne povante tamen distingi, ĉu li troviĝas en Porto aŭ ja en Lisbono.
Efektive! Enfermita en ombra karcero, tie restis Albino, kiu implikiĝinte en krimojn de ĉantaĝo kaj rabo, estis kondaminita al izola malliberigo dum kvin jaroj kaj, kiel rekulpinto pri tiuj eraroj, al samjara punlaboro en Afriko! Malgraŭ la frapanta diferenco pro dektrijara disiĝo, Hieronimo rekonis la filon, kiu, malpurega, pala, kadukigita de la mallibereja severeco, brutigita de suferado kaj mizero, prezentis la tragikan bildon de homo, kiun difektis la malvirtoj!
La eksa komercisto rigardadis, en la duonlumeco de la karcero, la mizeran figuron, sidantan sur ŝtonbenko kaj havantan la vizaĝon inter la manoj. El liaj senesprimaj okuloj, fiksitaj sur la slaboj de la grundo, ruliĝis malesperaj larmoj, per kio la sinmortiginto komprenis, ke la junulo profunde suferas. Tra la menso de la enkarcerigito defiladis longa vico da nigraj pensoj, kaj dank' al la magneta altiriĝemo ekzistanta inter ambaŭ, la gasto de la Hospitalo Maria el Nazareto povis ekscii pri la kortuŝaj peripetioj, trenintaj la junulon en tiel bedaŭrindan krepuskon de la socia vivo, apenaŭ ĉi tiu eliris el la infaneco! Kvazaŭ la alesto de la turmentata animo de Hieronimo sorbigus telepatiajn sugestiojn al liaj sentivaj kapabloj, Albino komencis rememoradi, ne sciante, ke li tiel kontentigas la dezirojn de sia patro, kiu celis informiĝi pri la okazintaĵoj. La junulo, hontante pri la faritaj kulpoj, rememoris la patron mortintan antaŭ dek tri jaroj kaj en penso diradis al si mem, kun la vizaĝo banata per ardantaj larmoj, dum Hieronimo lin aŭdis, kvazaŭ li parolus per laŭta voĉo:
"- Pardonu min, Sinjoro, mia bona Dio! Kaj helpu min, per via Favorkoreco, en ĉi tiu dolora krizo de mia vivo! Tute ne estis mia deziro, ĵeti min en tian senrevenan abismon, kiu min por ĉiam makulis. Mi volis esti bona, mia Dio! sed al mi mankis bonkoraj amikoj, kiuj donus al mi helpemajn manojn, oportunojn, kiuj malfermus al mi honestajn perspektivojn! Post la morto de mia patro, mi, sensperta kaj sendefenda infano, vidis min ĵetita en forlasiteco! Mi ne havis la rimedojn por instruiĝi kaj tiel min kapabligi al io honesta kaj digna! Mi suferis malsaton! Kaj malsato samtempe turmentas la korpon kaj venenas la koron per ekscitado al ribelemo! Mi travivis la nigran aflikton de la mizero sen esperoj nek paŭzoj, de soleco de orfo mordata de la sopiroj pri la pasinteco, kadukiĝinta en la plena aŭroro de la vivo pro la seniluziiĝo el multoblaj ĉagrenoj! Mi ne povis alproksimiĝi al la bonaj, al la honestaj kaj respektindaj, celante ke ili min komprenu kaj helpu por la peniga konkero de digna estonteco, ĉar tiuj niaj malnovaj amikoj, kiujn mi kun konfido serĉis, min suspekteme forpuŝis, opiniante, ke mi apartenas al senhonorigita posteularo, ĉar, krom ĉio ĉi, mia patrino ekprenis malĉastan konduton, tuj post kiam ŝi vidis sin senprotekta kaj sola! Mi fariĝis viro post frapiĝado kontraŭ la plej malbonaj aspektoj kaj elementoj de la socio! Mi bezonis vivi! Vipadis min la ofendita fiereco, la nebridebla ambicio liberiĝi de tiu abomeninda mizero, kiu min persekutis ekde la sinmortigo de mia kompatinda patro! Forlogis min tentoj ja malicaj sed kiuj antaŭ miaj neklereco kaj malforteco montriĝis kiel savantaj solvoj!... Kaj mi cedis al ilia delogo, ĉar mi ne havis la gvidan protekton de iu vera amiko, kiu al mi montrus la ĝustan elektindan vojon!... Ho mia Dio! Kiel malĝoja estas la orfeco de homo forlasita, ankoraŭ en la infaneco, en tiu ĉi mondo plena de hontegindaĵoj!... Ho mia kara kaj kompatinda patro, kial vi vin mortigis, kial?... Ĉu vi do ne amis viajn gefilojn, kiuj ja falis en malfeliĉegon pro via morto?... Kial vi vin mortigis, mia patro?... Ho, eĉ ne kompaton vi sentis al ni? Kiel ofte mi memoras vin!... Multajn fojojn, en la komenco, mi ploris senkonsola pro sopirado pri vi, kiu estis tiel bona al ni, viaj filoj!... Se vi amis nin, kial vi vin mortigis, kial?... Kial vi preferis la morton, ĵeti nin en mizeron kaj forlasitecon, ol lukti pro amo al ni? Kial vi ne kontraŭstaris la ĉagrenon, antaŭvidante, ke via eraro ruinigos viajn malfeliĉajn gefilojn, kiuj nur pri vi kalkulis en tiu ĉi mondo? Se vi estus viva kaj tiel elplenuminta nian edukadon, hodiaŭ mi certe estus homo utila, honesta kaj respektata, dum efektive mi estas nenio alia ol ia sendignulo, makulita de neriparebla malhonoro!..."