Tio estis ombraj, kaŭstikaj vibroj, kiuj refrapis en la konscienco de la memmortiginto, kiel se stiletoj ŝirus al li la koron! Li sin rigardis la sola kulpinto pri la neripareblaj malfeliĉoj de la filo, kaj tia konvinko pliintensiĝis, per torturaj diastoloj, laŭgrade kiel la rememoroj, emerĝinte el la ardeganta menso de Albino, preterpasis, kvazaŭ eltranĉaĵoj el doloraj epizodoj, antaŭ liaj teruritaj okuloj de dizertinto el la Devo! Neniam, sur la Tero, iun homon trafis, antaŭ justica tribunalo, tiel signifoplena akto de akuzado, kiel tiu, kiun la malfeliĉa sinmortiginto kontraŭ si mem faris, validigante raporton pri tiuj malfeliĉoj, kiujn priskribis la rememoroj de lia filo, kaj kiujn la ombroj de la prizono garnis per la nigraj ornamoj propraj al la profundaj kaj senrimedaj dramoj!
Senkosila, li sin ĵetis al la junulo kun la neretenata deziro kompensi tiun multon da tiel profundaj ĉagrenoj per sia alesto, per sia ĉarma patra zorgemo, per sia nepereema amo preta etendi al li amikan, protektan manon. Li volis sin senkulpigi, petegi lin pri pardono, li, la pekinta patro, doni al li varmkorajn konsilojn, kiuj, konsolante kaj revigligante, liberigu lin de tiel ruiniga senkuraĝeco. Sed vana estis lia penado, ĉar Albino daŭre ploradis, lin ne vidante nek aŭdante, neniel povante supozi, ke tie alestas tiu mem, kiun li ankoraŭ priploras!
Tiam la kompatinda ankaŭ ekploris, elsendante ŝoke deprimajn vibrojn, ĉar li rigardis sin senpova por helpi la filon enkarcerigitan. Kaj ĉar lia alesto, kiu disradiis senesperigajn sentojn kaj disĵetis danĝerajn ondojn da dramaj pensoj, povus efiki pereige sur la debilan menson de la maliberulo kaj eble sorbigi al li la senkuraĝecon mem kondukantan la memmortigo - tial Ramiro de Guzman kaj lia asistanto alproksimiĝis kaj vanigis lian sieĝon, kaŝinte Albinon for de liaj okuloj.
"- Ni revenu, mia amiko, al nia paca domo, kie vi trovos ripozon kaj mildan solvon al viaj akraj mizeroj... - amike admonis la estro de la ekspedicio. Ne plu kalcitru! Turnu vin al la Amo de Tiu, kiu, alnajlita al la kruco, donis al la homoj, kiel ankaŭ al la Spiritoj, la lecionojn pri rezignacio antaŭ la malfeliĉo, pri submetiĝo antaŭ suferado!... Vi estas laca... vi bezonas sereniĝi por pripensi, ĉar en tia stato de malfortikeco vi nenian helpon povos alporti al iu ajn!..."
Sed ĉio signis, ke Hieronimo ankoraŭ ne sufiĉe suferis por cedi al la avertoj de siaj spiritaj gvidantoj.
"- Ekskuzu min, sinjoro, sed mi ne povas!... - li kriante obstinis. - Mi nepre vidos mian filinon, mian Gretan! Mi volas vidi ŝin! Mi bezonas senmaskigi tiun bandon da klaĉistoj, kiuj ŝin daŭre misfamigas!... Mia plej juna filino, ĵetita en la Kajon de Ribejra?... Mankis nur tio!... Neeble! Neeble, ke tiom da malfeliĉo amasiĝis sur unu sola koro! Ne! Tio ne estas, ne povas esti vera! Mi konfidas al Zulmira! Ŝi ja estas patrino! Ĉe mia foresto ŝi zorgus pri ŝi! Mi volas vidi ŝin, mia Dio! mia Dio! Mi bezonas vidi mian filinon! Mi bezonas vidi mian filinon, ho Dio el la Ĉielo!"
Montriĝis tamen, ke novaj kaj pli akraj torentoj da elreviĝoj nepre superverŝos lian vunditan koron, ĝin plinigante per nekvietigeblaj doloroj!
Ankoraŭ en la malproksimo, konturiĝis antaŭ la angorplena rigardo de la stranga vojaĝanto la perspektivo de la Ribejra Kajo, kie granda amaso svarmis tien kaj reen en senlaca moviĝado, el kiu elstare distingiĝis la vendistinoj kaj la marĉandistinoj, virinoj kiuj sin proponis por transportservoj, kun tre krudaj manieroj kaj suspektinda honesteco.
Hieronimo ekpaŝis inter la homamaso, kaj de proksime lin sekvis la soldatoj kaj tiu pacienca gardisto, kiu ŝajnis lia ombro mem. Premegantaj antaŭsentoj avertis lin pri pri la vereco de tio, kion asertis la "klaĉistoj". Sed, dezirante mensogi al si mem, fortege rifuzante agnoski tiun abomenan realaĵon, li sentis sin devigata esplori la vizaĝojn de la vendistinoj; li nervoze iradis kaj reiradis, afliktita, terurita de la penso, ke li trovos inter tiuj senzorgaj kaj senhontaj personoj la karmemorajn trajtojn de sia adorata plej juna filino!
Subite li haltis per drama, alarma repaŝo: - li ĵus rekonis Zulmiran, gestantan en arda disputo kun delikata, blonda junulino, kiu plorante sin defendis kontraŭ nejustaj kaj neelporteblaj akuzoj, kiujn tiu ĵetis sur ŝin. La zorgato de la nobla Teokrito rapide alproksimiĝis, kvazaŭ pelate de malesperiga diastolo, kaj tuj, trafite de finofara bato, li staris senmove, regata de ne malpli tortura sistolo, ĉar en la ploranta junulino, li rekonis sian Gretan.
Ŝi ja estis fiŝvendistino! Apude kuŝis la korboj, preskaŭ malplenaj. Ŝi surhavis la tipajn vestaĵojn de tiu klaso kaj malpuregajn lignoŝuojn. Zulmira male portis sinjorinan veston, kio tamen ne forprenis de ŝi la vendistinajn manierojn.
La hontinda disputo temis pri la tiutaga enspezo. Zulmira akuzis la filinon pri ŝtelo de parto de la profito por apliko en kaŝitaj celoj. La junulino larmante protestis, hontoplena kaj suferanta, asertante, ke ne ĉiuj klientoj en tiu tago pagis siajn ŝuldojn. En la ardego de la disputo, Zulmira pli forte ekscitiĝis kaj vangofrapis la filinon, dum la ĉirkaŭantoj elmontris nenian miron nek provis malpermeis tiun perforton per kvietigaj procedoj.
Indignante, la ekskomercisto metas sin inter ambaŭ kun la intenco fini tiun bedaŭrindan scenon. Li riproĉas la edzinon, karese alparolas la filinon, al ŝi viŝas la larmojn fluantajn sur la vizaĝo kaj invitas ŝin reiri en sian hejmon. Sed neniu el la virinoj povis lin vidi nek aŭskulti, tute ne konsciis liajn intencojn, kio, lin tre forte kolerante, igis lin konvinkiĝi pri la vaneco de siaj provoj.
Malgraŭ tio, Greta levprenis la korbojn, ilin oportune metis sur la ŝultrojn kaj foriris. Zulmira, kiun la malprosperoj, ne bone komprenitaj nek elportitaj, trenis en tiujn ekscesojn, ŝin transformante en abomenegindan megeron, sekvis ŝin furiozante, eksplodante per trivialaj sakroj kaj insultoj.
Ne longe daŭris ilia irado. Ili loĝis en ombra mansardo en la ĉirkaŭaĵoj de Ribejra. Veninte en tiun mizeraĉan domon, la kruela patrino komencis turmente bategadi la malfeliĉan junulinon, de ŝi postulante ĉiakoste la tutan enspezon, dum la senpova fiŝistino petegadis pri ĉeso kaj kompato. Fine, la senkorulino - al kiu la turmentata Spirito de la lojala edzo portis, el la Transmondaj regionoj, bukedon el rozoj - krude eliris, kuntrenante malhelajn ondojn da malamo kaj nigraj pensoj, ĵetante en la aeron insultojn kaj blasfemojn en tiu nun al si propra slango, pri kiu Hieronimo miris, ke li ĝin ne konas.
La junulino restis sola. Apud ŝi la nevidebla figuro de la amema kaj suferanta patro fordoniĝis al korŝira plorado, rigardante sin senpova por helpi la adoratan idon de sia koro, sian Gretan, kiun en la menso li ankoraŭ vidis tiel blonda kaj bela en la lilia senkulpeco de la sepjara aĝo!... Sed kiel okazis al ŝia frato Albino, tiel same la malfeliĉa junulino kaŝis la larmobanatan vizaĝon en la manoj kaj, elsidinte ĉe iu angulo, dolorplene rememoris la nigran tagojn de sia ankoraŭ tre mallonga sed jam tiel aventurplena vivo!