Margareta malfermis la kluzojn de la penso, kaj ondoj da korŝiraj rememoroj ŝpruce elverŝiĝis, konigante al la patro la longan kalvarian vojon, kiun ŝi ekiris ekde tiu fatala tago, kiam li kulpiĝis antaŭ la Providenco, dekliniĝante de la devo vivi por ŝin protekti kaj el ŝi fari virinon honestan kaj utilan al la socio, al la familio kaj al Dio. Li aŭdis ŝin, kvazaŭ ŝi parolus per laŭta voĉo, kaj ju pli efektivaj sin montris al li la malfeliĉoj de la mizera orfino, des pli intensiĝis lia elreviĝo, la dolorega surprizo, la nekonsolebla ĉagreno, kiuj trapikis lian koron, simile al mortigaj lancoj, kiuj de li forprenus la vivon! Li falis surgenue ĉe la piedoj de sia malfeliĉa plej juna filino kun plektitaj petegantaj manoj, dum el lia animo de kondamnito verŝiĝis konvulsia ploro kaj lian spiritan korpon skuis traŭmatizaj tremoj, kvazaŭ li estus tuj atakota de strangaj febroj.
Kaj je en tiu humiliga kulpula teniĝo la zorgato de la sublima legio ricevis la plej ekstreman punon, kiun al lia konscienco povus trudi la sekvoj de lia sovaĝa kaj malpia sinmortiga bato!
Jen la amara resumo de la dramo travivita de Margareta Silvejra, tiel ordinara en la nuntempaj societoj, kie ĉiutage senkonsciencaj gepatroj forlasas sian sanktan respondecon kiel gvidantoj de la Familio, kie vantemaj kaj frivolaj patrinoj, sen tiu sublima aŭreolo, per kiu la skrupule plenumita devo kronas siajn heroojn, malvirtiĝas ĉe la brutalaj skuadoj de la frenezaj pasioj, senbridigitaj de la malnobliĝintaj moroj:
Fariĝinte orfa je la patro en la sejpara aĝo, la blonda kaj bela Greta, malfortika kaj delikata kiel florantaj lilioj, elkreskis en la mizero, meze de ribeloj kaj miskomprenoj, ĉe la patrino, kiu, kutiminte tiel al la malmodero pro insidema orgojlo, kiel ankaŭ al la subiĝo antaŭ pereiga vantamo, neniam rezignaciis pri la socia kaj financa dekadenco, kiu ŝin trafis post la tragika forpaso de la edzo. Zulmira sin prostituis, vane esperante, per tiu kulpa kaj kondamninda rimedo, reveni al la iama brilo. La nespertan filinon ŝi trenis en la koton, kiu ŝin makulis. Sendefenda kaj ne konscianta la brutalajn insidojn de la malvirtaj medioj kaj kutimoj, kiuj ŝin embuskis kiel rabobestoj, la junulino frue kaptiĝis en la retoj de la malbono, malgraŭ ke ŝi ne havis inklinon al tiuj mizeraj, ĉiutage travivataj okazaĵoj. La dekadenco frue alvenis, same kiel la malhonora falo. La lacegiga laboro kaj la Ribejra Kajo, kun ties ordinara foireca movado, liveris al ambaŭ la rimedojn, por ke ili ne konsumiĝu sub la akregaj torturoj de la malsato! Zulmira traktis transportservojn, diversaspecajn vendojn, negocojn ne ĉiam honestajn, ordinare utiligante por ilia plenumo la fortojn kaj la allogan junecon de la filino, kiun ŝi sklavigis, akaparante al si profitojn kaj gajnojn por sia ekskluziva plezuro. Sed la kompatinda fiŝistino, kies karaktero ne alkonformiĝis al la galo de tia abomeneginda sklaveco, suferis pro tio, ke ŝi ne vidis eblecon sin kaŝi for de tiu mizera ekzistado, kiun al ŝi rezervis la destino. Kaj malklera, nesperta, timeme, ŝi ne scius sin mem defendi, kio faris ŝin cedema antaŭ la nigra situacio kreita de ŝia patrino mem! Same kiel Albino, ankaŭ ŝi pensis pri la patro, sentante, en la fundo de la koro, lian nevideblan aleston, kaj ŝi murmuris, premata kaj anhelanta:
"- Kiel forte mi sentas vian mankon, ho amata, karmemora patro!... Mi tiom multe memoras pri vi!... kaj miaj malfeliĉoj neniam vin forgesigis al mi, vin, kiu estis tiel amema kaj sindona al viaj gefiloj! Kiom da malbonoj la destino estus al mi ŝparinta, ho patro, se vi ne estus dekliniĝinta de la devo prizorgi viajn gefilojn ĝis la fino!... Kie ajn vi estas, akceptu miajn larmojn, pardonu min pri la veneno, kiun mi nevole ĵetis sur vian nomon kaj kompatu miajn malhonorajn suferojn, helpante, ke mi malimplikiĝu el tiu dolorega dornejo, ĉe kiu mi sufokiĝas sen ia lumo de espero pri liberiĝo, por kuraĝigi min!..."
Tio estis la maksimumo eltenebla por la Transmonda malliberulo! Li ne havis fortojn por daŭre trinki la galon el la amaraĵoj, kiujn en la sanktegan sinon de lia familio ĵetis la kondamninda ago, kiun li faris kontraŭ si mem! Aŭdante la lamentojn de la malfeliĉa filino, kiun li tiel forte amis, li sentis sin abomene vundita ĉe la plej delikataj kaj profundaj fibroj de sia patra koro, kie la suferaj krioj de la rimorsoj violente refrapis kaj vekis en liaj spiritaj internaĵoj la nekonsoleblan doloron, la doloron naskitan de la plej sincera kompato, kiun li iam povus sperti! Malesperante pro la neebleco doni tujan helpon al la malfeliĉa filineto, aŭ almenaŭ ŝin alparoli, kuraĝigante ŝian animon per la konsolo de sia alesto aŭ per konsiloj, Hieronimo pliintensigis la tonon de sia kutima senprudenteco kaj falis en deliran staton, absolute regata de frenezo pro malrezignacio.
Ĉe neperceptebla signalo de Ramiro Guzman, la lancistoj alkuris, lin ĉirkaŭis kaj protektis kontraŭ la danĝero de eventuala forkuro, rapide forkondukante lin. Kortuŝite de la suferoj de la juna Greta, Ramiro, kiu estis viro, estis patro kaj havis tre amatan filinon, kredeble ankoraŭ pli malfeliĉan, amoplene alproksimiĝis kaj surmetante siajn protektemajn manojn sur ŝian frunton, transigis en ŝian eston magnetajn efluvojn, kvietigajn kaj kuraĝigajn. Greta iris en la liton kaj falis en profundan dormon, sub la patra beno de la servanto de Maria... dum la sinmortiginto, baraktante en la "plorado kaj grincado de dentoj", petegadis, ke oni lasu lin iel ajn helpi la filinon trafitan de abomena malhonorigo!
Sed lin energie superregante, por ke li dum momento provu rezoni, la pacienca gvidanto rediris:
"- Sufiĉe, frato Hieronimo, ĉesigu viajn malprudentaĵojn! Vi atingis la kulminon de malobeo kaj kapricemo, akcepteblan por nia toleremo! Ĉu vi do ne volas kompreni, ke nenion ajn vi kapablos fari helpe al viaj gefiloj, ĝis vi akiros la por tio nepre necesajn kvalitojn, kiuj al vi tute mankas?... Ĉu vi ne komprenas, ke viaj gefiloj, kiuj baraktas en akrega elprovado, fatale cedus, kiel vi, al memmortigo, se vi restus apud ili, influante ilian sendefendan sentemon per tiuj pereigaj, al vi esence propraj vibroj, kaj estante ne sufiĉe konscia pri via stato entute, kia vi ja preferas resti?... Ni foriru Hieronimo! Ni revenu al la Hospitalo... Aŭ ĉu vi ankaŭ deziras spuri Marietan kaj Arindan?!..."
Konsterniĝante, kvazaŭ sub la efiko de renovigaj fortoj, la kondamnito trudis momentan paŭzon al si mem, por ne daŭra pripenso. Kaj forskuinte la malesperajn halucinaĵojn, kiuj nebuligis lian rezonkapablon, li plendecide respondis:
"- Ho ne! Ne, mia bona amiko! Sufiĉe! Mi ne eltenas plu! Miaj kompatindaj gefiloj! En kielan abismon mi ĵetegis vin, ĝuste mi, kiu vin tiel forte amis!
Pardonon, frato Teokrito! Nun mi komprenas... Pardonon, frato Teokrito... "
De nia malsanulejo, ni vidis, ke ili revenas kun la samaj antaŭzorgoj...
Hieronimo ne plu apartenis al nia grupo.
Ĉapitro V La Sinkono
Dua okazaĵo, krom tiu ĵus rakontita, sin trudis kiel decida etapo en niaj destinoj. Ĝi komenciĝis per tiu honora invito de la Hospitala Estraro, ke ni partoprenu en akademia kunveno por studoj kaj psikaj eksperimentoj.
Kiel dirite, Hieronimo rifuzis la inviton, kaj tial, dum ni iris al la sidejo de la Departemento por ĉeesti la kunvenon, li, posedita de profunda konsterno, de ekstrema senkonsoleco, petis pri la alesto de pastro, ĉar, kiel konfesanto de la romkatolika kredo, li havis la bezonon tiamaniere konsiliĝi kaj revigliĝi, por refortigi sian fidon al la Dia Povo kaj kvietigi al si la koron, kiu, pli ol iam antaŭe, trovis sin disrompita. La grandanima gvidanto de la Hospitala Departemento konsentis, komprenante, ke en la spirito de la portugala ekskomercisto elkrepuskiĝas la progreso, kaj ke, pro liaj religiaj principoj, al kiuj li sin obstine alkroĉiĝis, estus konvene, ke la parolo, inspiranta al li pli da respekto kaj konfido, lin ankaŭ same preparu por la adaptiĝo al la spirita vivo kaj ties ŝanĝoj.
En la Legio de la Servantoj de Maria kaj eĉ en la servoj de la Kolonio, kiu nin gastigis, estis eminentaj Spiritoj, kiuj dum pasintaj ekzistadoj surhavis la albon kaj ĝin honoris per noblaj faroj, kiujn al ili inspiris la lumaj fontoj de la sanktegaj ekzemploj de la Dia Paŝtisto. El inter multaj, kiuj kunlaboradis en la edukaj servoj de la Institucio, ĉi-supre menciitaj, distingiĝis pastro Mikelo el Santaremo, servanto de Maria, humila kaj respektema disĉiplo de la Doktrinoj konsekritaj sur la supro de Kalvario.