Li oficis kiel direktoro de la Izolejo, kiu, kiel ni scias, estis fako de la Hospitalo Maria el Nazareto uzanta severajn edukprocedojn, sub rigida disciplino, ĉar en ĝi estis akceptataj nur malcedemaj individuoj, kiujn malbonigis multego da surteraj pasioj aŭ kiujn hardis insidemaj antaŭjuĝoj kaj ardegaj ĉagrenoj de la koro. Havante nesupereblan paciencon, estante respektinda ekzemplo de humileco, saĝeco kaj obeemo, aŭreolita de noblaj sentoj de amo al malfeliĉuloj kaj malvirtiĝintoj, kaj penetrita de patra kompato al ĉiu ajn Spirito de sinmortiginto, pri kies ekzisto li sciis, la pastro estis la konvena konsilanto, la taŭga mentoro por la internuloj de la Izolejo. Krom pastro, li ankaŭ estis profunda filozofo, psikologo kaj scienculo. Antaŭ tre longe, en pasinta ekzistado, li studis la Sekretajn Doktrinojn, en Hindujo. Ĝin sekvis aliaj surteraj enkarniĝoj, dum kiuj li ĉiam elmontris la plej noblajn inklinojn al la kristana servado. La lastan li travivis en Portugaluj o, kie li ricevis la supre diritan nomon, kiun li konservis en la transmondo, kune kun sia titolo de sincera kaj honesta religiulo.
Frato Teokrito transdonis la pentantan Hieronimon al tiu sindona laboranto, certa pri lia kompetenteco por solvi tiel dornajn problemojn. Kaj tiel, en tiu sama vespero, kiam la linioj de l' krepusko reliefigis per grizeta nebulo la neĝkovritajn ĝardenojn de la hospitalaj kvartaloj, Hieronimo de Arauĵo Silvejra transloĝiĝis en la Izolejon, sub la protektaj zorgoj de iu pastro, kiel li ja deziris. De post tiu tago ni ne plu vidis nian samkulpan kunulon. Sed unu jaron poste, ni havis la ĝojon retrovi lin. En sekvontaj ĉapitroj ni denove parolos pri tiu tre amata kamarado ĉe la luktoj por rehonorindiĝo.
De la morgaŭo de tiu tago, en kiu ni enloĝiĝis en la granda Astralmonda Institucio, oni nin ĉiutage kondukis al psiko-kuracaj kabinetoj, kie oni havigus tre efikan magnetan kuracadon, ĉar post kelke da tagoj ni konstatis, ke ni fariĝis pli viglaj, pli klare rezonas kaj laŭgrade fortikiĝas, kvazaŭ ni ingestus refortigajn tonikojn pere de la al ni farataj aplikoj. Niaj amataj flegistoj ĉiumatene kondukis nin al tiuj kabinetoj. Ĉiu dekopo eniris en antaŭĉambron, ĉirkaŭ kiu vice staris remburitaj benketoj, kaj kie ni devis mallonge atendi. Ni rimarkis, ke tie estas multe da tiaj ĉambroj, situantan en longa galerio, laŭ, kiu impresaj kolonoj linie viciĝis en majesta perspektivo. En tiuj lokoj regis la hinda stilo, invitanta al meditado kaj seriozo.
Poste ni eniris la laborĉambron.
Saturitaj de blua luminesko, tiam ankoraŭ ne perceptebla por niaj spiritaj kapabloj, tiuj kabinetoj havis ne grandajn dimensiojn. Atendis nin malgrandaj orientstilaj kusenoj, teksitaj el materialo simila al blanka pluŝo. Duoncirkle dismetitaj, ili indikis, ke ni devas eksidi. Sed hindoj, absorbiĝintaj en sia karitata tasko, atendis la pacientojn.
En la komenco, tiaj ceremonioj, impresaj kaj ĉirkaŭitaj de ia preskaŭa mistero, tre ekscitis nian scivolon. Ni ne konis hindajn psikistojn en Portugalujo, nek nin okupis pri studoj kaj esploroj de transcenda naturo. Sed jen ni nun surprize nin trovas sub la dependeco kaj protekto de ia legio da orientaj inicitoj, kies realan ekziston ni apenaŭ kredis, ĉar al ni tio ŝajnis io tro mistika kaj legenda. Tamen la nun rigardata medio, saturita de religia pieco, kiu potence efikis sur niajn fakultojn, ilin kvietigante pro la influo de sankta fervoro, faris tiel profundajn kaj ravajn impresojn sur niaj Spiritoj, ke, konsternite de tiel senprecedenca efektivo, ni kredis, ke ni sonĝas. Kiam, en la unuaj fojoj, ni eniris en tiujn kabinetoj n saturitaj n de nekonataj povoj, nin eĉ regis nevenkebla dormemo, kiu al ni kaŭzis ian kvazaŭan duonkonsciencon.
La operaciantoj montris al ni la duoncirklon formitan de la blankaj kusenoj. Malantaŭe sin metis kvin el la kuracistoj, distancaj unu de alia je simetria egala spaco, tiel kie ambaŭ ekstremaĵojn de la duoncirklo okupis unu kuracisto. La sesa, kontraŭe staranta, kvazaŭ fermis la cirklon, en kiu ni restis entenataj - kaj li havis la brakojn krucitaj ĉe la zono, la frunton atenta kaj enpensiĝa, kvazaŭ li elsendus mensajn, superregantajn fortoj n por karitata sondado kaj ekzameno en la ardega interno de nia turmentata esto.
Ĉirkaŭ ni mallaŭte vibradis harmoniaj preĝomurmuroj. Ni ne kapablus distingi ĉu ili preĝas, alvokante la sublimajn povojn de la Ĉiela Kuracisto por nia konsolo, aŭ ĉu ili nin admonas kaj instruas. Kio tamen troviĝis ekster ĉia dubo, estis tio, ke ili trasondas nian penson per siaj mensaj povoj, funde esploras nian karakteron, ekzamenante nian personecon kun la celo decidi pri la plej ĝusta korekto - simile al kirurgo, kiu esploras la internaĵojn de paciento por lokalizi kaj ataki la malsanon. Tia certeco kaŭzis al ni multoblajn impresojn, malgraŭ la strangeco de nia stato. La honto pri tio, ke ni intencis trompi la Superajn Leĝojn de la Kreado, ilin malŝatante per nia brutala ago; la konsciencriproĉo, por la insulto ĵetita kontraŭ la Majesto de la Ĉiopova; la deprima malĝojo pro tio, ke ni oferis niajn plej bonajn fortoj n al la malsuperaj materiaj ĝuoj kaj prefere kontentigis la mondumajn postulojn, neniam konsiderante la urĝajn bezonojn de la animo, nek al ni mem konsentante ian tempon por la interna prilumado - estis akregaj stiletoj, kiuj en nin funde penetris dum tiu sublima esplorado, al kiu ni submetiĝis, al ni sentigante ĉagrenojn kaj bedaŭrojn, kiel antaŭludon al efektiva kaj fekunda pento. Niaj pasintaj, plej sensignifaj agoj revenis el la mallumaj abismoj, en kiuj ili restis, por reviviĝi antaŭ ni, nete gravuritaj en nia esto mem! Nia vivo, interrompita de la memmortigo, rebildiĝis, ekde la infaneco, antaŭ niaj okuloj surprizitaj kaj teruritaj, kaj al ni estis neeble reteni la torenton da scenoj reaperigitaj por ekzameno! Ni volis forkuri por eviti la honton malkovri tiom da abomenindaĵoj, kiujn ni supozis por ĉiam kaŝitaj, eĉ de ni mem, ĉar estis dolore, tro suferige malligi tiel diversajn pakaĵojn, enhavantajn malicon kaj fiaĵojn, antaŭ tiel noblaj kaj respektindaj atestantoj!
Sed vana estus tia deziro! Ni sentis ke al tiuj kusenoj ligas nin la efiko de voloj, kiuj potencis nian eston! Sed post kelkaj minutoj, ili ĉesigis la operation. Forneniiĝis la torporo. La malgajaj ombroj de la pasinteco, repuŝite en la tumultan profundegaĵon de la subkonscio, malaperis for de nia vido, kio mildigis la torturon el la rememorado. Tiam la enpensiĝa frunto de la operacianto eksereniĝis, kvazaŭ diafana ĉielarko. Kun la mieno kaj sinteno superverŝitaj per amoplena kompato, li alproksimiĝis, surmetis siajn neĝblankajn manojn sur niajn kapojn, kaj dume liaj kvin asistantoj sekvis lin per samaj gestoj kaj esprimoj. Post tio, ili kompateme sorbigis al ni bonefikajn fluidaĵojn - ja dia terapio -, kiuj helpos nin iom post iom forigi la impresojn de malsato kaj soifo; ignori la frenezigan senton de intensa frosto, kiun ĉe sinmortiginto kaŭzas la kadavra malvarmeco komunikiĝanta al la perispirito; malpliardigi la nekonfesindajn apetitojn kaj forlogojn, kiaj la seksaj misuzoj, la alkoholdrinkado, la fumado, kies refrapantaj efikoj kaŭzis konsternajn perturbojn al niaj spiritaj sensojn, neebligante al ni ian progreson ĉe la adaptiĝo kaj trudante neordinaran humiligon, ĉar ili evidentigis la malsuperegan klason, al kiu ni apartenis en tiu grava societo de la Spiritoj, kiuj nin gastigis.
El inter la ekzercoj, al kiuj oni nin tie instigadis, distingiĝis tiu, celanta la edukadon de la menso, pro la neceso forbalai el nia esto tiun dramecan kaj teruran kutimon, fariĝintan jam freneza tiko, nome ke ni povas nin mem helpi ĉe la obstina, angora deziro mildigi la fizikan suferon, kiun al ni kaŭzis tiaspeca morto.
Kiel supre dirite, tie estis tiuj, kiuj penadis ĉesigi hemoragiojn; pendumitoj, kiuj iam kaj iam konvulsiis, tordiĝante en la iluzia penado por liberiĝi de disŝiritaj ŝnuroj aŭ ĉifonoj, pendantaj de iliaj koloj; dronintoj, baraktantaj kontraŭ la fluoj, kiuj ilin trenis en la akvofundon; la "disŝiritoj", hidaj kiel fabelaj fantomoj, kiuj, en makabre intermitaj kurbiĝoj, siniluzie provis kolekti la disajn, sangokovritajn fragmentojn de la karna korpo, kiu ie restis sur la tero, dispecigita sub la radoj de la veturilo, antaŭ kiu ili, en aŭdaca aventuro, sin ĵetis, supozante ke ili tiel eskapas el la sankta kompromiso de la vivo! Tiaj gestoj - ni denove klarigu - ripetiĝante de la momento, kiam efektiviĝis la memmortigo kaj kiam la instinko de memkonservado gravuris en la menso la primitivan impulson por eviti la morton, degeneris en mensan misordon de la nervoj, refariĝante pere de la vibroj esence propraj al la vivoprincipo, kiuj refrapadis en la menso kaj transiĝis al la spirita korpo. Estis urĝe, ke la Karitato, ĉiam preta disetendi siajn protektemajn flugilojn super la turmentatoj, korektante, mildigante, malakrigante malbonojn kaj suferojn, apliku sian favorkorecon al la malfeliĉuloj baraktantaj en tiu marĉo de perfidaj halucinoj. Tial, kun la manoj metitaj sur niaj kapoj, ilin envolvante en magnetaj ondoj taŭgaj por la karitata celo, la fratoj-operaciantoj flustradis mildajn sugestojn, kiuj klare kaj forte reeĥis tra la labirintoj de nia "mem", kvazaŭ trumpetalvokoj vekantaj nin por esperplena aŭroro: