Выбрать главу

"- Memoru, ke vi jam ne estas homoj!... Post kiam vi el ĉi tie eliros, rigardu vin ne alie, ol kiel nemortemajn animojn, ne plu trafeblajn por la misordoj de la karna envolvaĵo!... Vi estas Spiritoj! Kaj ja nepre kiel Spiritoj vi daŭrigos vian progresadon en la spiritaj sferoj!"

Ĝojigis nin la invito al la kunveno prezidota de Teokrito. Ni ja estis sentemaj por tiaj elmontroj de amikeco kaj konsidero.

Horortremo trakuris miajn sensojn, kiam mi rekonis en la multenombra ĉeestantaro tiujn hirtaspektajn, distaŭzitajn, terurvekajn figurojn de la Sinistra Valo, kvankam mi devis al mi mem konfesi, ke ili tie sin trovas iel serenigitaj, kiaj same estis mi kaj miaj loĝkunuloj. Konvenas klarigi, ke la anoj de nia grupo povus esti klasitaj kiel "pentantoj" pro tio, ke ili obeeme sekvis la gvidadon de la eminentaj direktoroj de tiu ŝirmanta azilo. Unu aŭ alia tenis malpli harmonian konduton, tiel kreante seriozan, solvendan problemon. Sed la plimulto sendube ankoraŭ forte kateniĝis al sia animala naturo, ĉu pro la malsupereco de sia karaktero, ĉu pro la perforteco de la bato, rezultinta el la brutala speco de memmortigo. El inter ĉi tiuj distingiĝis la "disŝiritoj", la dronintoj, la sinĵetintoj de granda alteco, ktp, ktp. Menskonfuzitaj, kvazaŭ idiotigitaj, al ili ne estis facile atingi sufiĉan rezonkapablon por kompreni la devojn de la spirita vivo. Ili loĝis en la Frenezulejo pro multe da konvenaj motivoj, interalie la neceso ilin kaŝi de nia vido, ĉar ilia ĉeesto, abomena por nia sentemo, kaŭzis al ni ekscite perturbajn impresojn, kiuj nin malhelpis akiri la serenecon necesan al nia resaniĝo.

Malgraŭ tio, ankaŭ ilin oni kondukis al la loko de la kunveno; kaj kiam, akompanate de niaj sindonaj amikoj Joel kaj Roberto, ni eniris en la vastan salonon, tiam ni ilin distingis inter multaj aliaj malsanuloj, kiuj, same kiel ni, ankaŭ estis invititaj.

Observante la malnovajn kunulojn de la malluma valo, mi vidis, ke ili penadas, same kiel ni mem de kelke da tagoj ankaŭ faris, korekti tiujn malbelajn tikojn, jam supre menciitajn, ĉar, pelate de la kutimo al ilia ripetado, ili ĝustatempe ekatentis kaj dume haltigis la koncernan mensan impulson, sekvante la sugeston donitan de la amemaj asistantoj. En tiuj okazoj, ili nervoze ridis pri si mem, ĉe emociaj korelverŝoj, pensante, ke ili devas ne plu senti tiajn impresojn... kvazaŭ per la rido ili forskuus turmentaj vibrojn. Ili ridis por dekutimiĝi de tiu malutila ploro, vekanta danĝerajn sentojn!... En la Hospitalo estis malpermesataj tiuj rabiaj konvulsioj de la Sinistra Valo... kaj ploradi malesperigite de tiuj samaj turmentoj, pro kiuj ni antaŭe ploris, estus maldigi la torentojn da agonioj, kiujn la sanktega karitato de Maria malpliakrigis per la sindono de siaj servantoj...

Kaj dum mi ilin observadis, mi ankaŭ ridis, ne kaŝante mian similecon kun la stranga grupo...

Ĉe signalo de Roberto, ni eksidis.

La ĉambro prezentis nenion, kio vekus apartan intereson. Sed se ne estus malsufiĉa nia vidpovo por distingi la sublimajn manifestiĝojn de karitato svarmantajn ĉirkaŭe, ni tiam estus rimarkintaj, ke delikataj, fluidecaj vaporoj, kiel milda, refreŝiga roso, disbloviĝadis en la loko, ĝin saturante per dolĉaj vibroj.

Ĉe angulo de la podio, kiu en la salonfundo frontis kontraŭ la ĉeestantaro, troviĝis aparato tre simila al tiuj starantaj en la malsanulejoj, kvankam tiu ĉi prezentis distingiĝajn apartaĵojn. Du junaj inicitoj komencis ekzameni ĝin, kaj dume Frato Teokrito okupis la katedron, havante ambaŭflanke de si du aliajn kolegojn, kiujn li prezentis al la ĉeestantoj kiel nin gvidontajn instruistojn kaj al kiuj ni devos dediĉi la plej grandan respekton. En ili ni ĝoje rekonis tiujn du hindajn junulojn, kiuj nin akceptis, kiam ni interniĝis en la hospitalon: Romeo kaj Alcesto.

Silento religia disradiis harmoniajn ondojn da pia seriozeco en la vasta salono, kie kunvenis ĉirkaŭ ducent Spiritoj kaptiĝintaj en la plej implikaj retoj de la malfeliĉo kaj trenantaj la hontigan ŝarĝon de la propraj malvirtoj, de la sennombraj amaraĵoj, kiuj mallumigis al ili la vivon.

En la regionon, kie situis nia malgaja kolonio, falis la tristaj nuancoj de la krepusko, kiu tie inspiris tiel pezan melankolion, ke ĝi multfoje elfluigis larmojn el nia koro.

Ses melodiaj batoj de nevidata horloĝo dolĉe eksonis en la salona vasteco, anoncante la komencon de la kunveno. Kaj harmonia preĝokanto, rava, kortuŝa, duonvoĉe aŭdiĝis, kvazaŭ ĝi venus al ni, tra nevideblaj ondoj de la etero, el malproksima, por ni neprecizigebla loko, dum sur ekrano apuda al la katedro de Frato Teokrito desegniĝis la impresa bildo de la apero de Gabrielo al la Virgulino el Nazareto, por anonci la malsupreniron de la Redemptoro en la sendankajn regionojn de la Planedo.

Estis la dolĉa tempo de la Anĝeluso...

Stariĝinte, la direktoro faris mallongan, kortuŝan saluton al Maria, kaj tio estis la unua fojo, ke li nin kolektis por preĝi. Dolĉa konsolo verŝiĝis en niajn korojn. Larmoj ekŝprucis kaj mildaj emocioj, leviĝante el la profundoj, kie ili restis entombigitaj, vekiĝis en ni ĉe la rememoroj pri la patra domo, pri la fora infanceco, pri niaj patrinoj, nin instruantaj ĉe la lito la sankatan eldiron de la unuafoja preĝo, kaj kiujn certe neniu el ni amis per inda amo!...

Kiel ĉio ĉi kuŝis malproksime, preskaŭ forviŝita en la abismoj de la pasioj kaj de ties malfeliĉoj!... Kaj jen tiuj rememoroj neatendite releviĝis, kiel bonfara fantomo, venanta por patrinkise tuŝi niajn humiligitajn fruntojn!

Fundaj resopiroj faciligis nian animon, inklinigante ĝin al la tenera influo de tiu grandioza okazo, al ni donita kiel benata favoro...

Estus longe priskribi detalojn de tiel bela kiel utila sinsekvo da instruoj kaj spertoj, kiujn ni ekricevis depost tiu memorinda vespero. Ili konsistigis tiun delikatan kuracadon, - ja iaspecan moraligan terapion, - kiu decide instigis nin al reagoj nepre necesaj por la urĝe bezonata reedukiĝo. Ni limiĝos nur al tio, ke dum tiu unua leciono oni nin submetis al tiel delikataj operacioj, faritaj en la interno de nia esto, ke la necertecon pri la spirita stato, en kiun ni antaŭe falis, oni lerte kaj karitate malaperigis for de nia menso, ebligante, ke al ni libere evidentiĝu la lumo de la vero. Ni kategorie konvinkiĝis pri nia stato de Spiritoj apartiĝintaj de la surtera karna envolvaĵo, kio por la plimulto estis ĝis tiam kaŭzo de akraj konfuzoj, de nekompreneblaj konsternoj! Kaj ĉio disvolviĝis simplamaniere, ĉar ni mem estis la vivantaj libroj uzataj por tiuj grandiozaj lecionoj - nome la nerefuteblaj operacioj! Jen kiel la erudiciaj instruistoj procedis por plenumi sian sanktegan komision:

Belarmino de Queiroz e Souza, kiu, kiel ni scias, portis vastan intelektan kulturon kaj krome sekvis la filozofiajn doktrinon de Aŭgusto Comte, estis invitita, el inter aliaj poste ricevontaj la saman privilegion, supreniri la estradon, sur kiu efektiviĝos la admirinda instrua operacio. Ni rimarku, ke Frato Teokrito partoprenis en tiel delikata ceremonio kiel honora prezidanto, eminenta profesoro de la aliaj, tie funkciantaj profesoroj.