Выбрать главу

Oni sidigis la eksinstruiston de lingvoj antaŭ tiu lumanta aparato, kiu ĉe la alveno kaptis nian atenton. Kun ĝi oni kontaktigis lin pere de ia diademo ligita al ege maldikaj fadenoj similaj al subtilegaj lumstrioj. Dum Alcesto ŝaltis la aparaton, Romeo sciigis al li, per gravtona voĉo, ke li devas reveni je kelke da jaroj en la pasintecon, per rigora kunordigo de la rememoroj, deirante de la ĝusta momento, kiam la tragika decido ekposedis liajn fakultojn. Por ke li sukcesu, Romeo helpis, revigligante lian menson per bonfaraj emanaĵoj, kiujn li ĉerpis el siaj propraj fortoj.

Belarmino obeeme submetiĝis, senrezista antaŭ ia aŭtoritato, kontraŭ kiu li havis nenian forton por malcedi. Kaj rememorante, li denove travivis la suferojn al li truditajn de la tuberkulozo, la luktojn tenatajn kontraŭ si mem ĉe la ideo pri memmortigo, la nekonsoleblan malĝojon, la kruelan angoron, kiu ekpotencis liajn fakultojn, baraktantajn inter la deziro vivi, la timo antaŭ la senkompata malsano, kiu konsumadis lian fizikan eston per senĉesa turmentado, kaj la urĝa bezono de la memmortigo, por, laŭ sia malsaneca rezonado, pli milde trafi la destinon, kien la malsano lin trenus sub akra suferado. Sed laŭmezure kiel proksimiĝis la fino, la pozitivista filozofo fariĝis evitema, ebstine rezistante al la ricevita ordono. Ŝajnis, kvazaŭ glacia ŝvito banas lian frunton de pensulo, sur kiu la teruro ĉiam pli kaj pli intensiĝis, elmontrante esprimojn de malespero ĉe ĉiu nova ŝpruco de la doloraj rememoroj...

Sed, kio pli forte surprizis estis tio, ke sur la lumineska ekrano, al kiu li estis ligita, sinsekve aperadis la scenoj rememorataj de la paciento, fakto ja impresa, kiu tiel al li, kiel ankaŭ al la spektantaro, ebligis vidi, ĉeesti la tutan amaran dramon, antaŭintan lian malesperan agon, kaj la emociajn, bedaŭrindajn detalojn de tiu abomeneginda momento! Ĉi tiun sekvis la turmentaj transtombaj situacioj, la abomena dramo, kiu lin konsternis, la konfuzaj sensacoj, kiuj dum longa tempo tenis lin en stato de frenezo.

Dum la unua operacianto helpis la pacienton eltiri siajn proprajn rememorojn, la dua ilin komentariis, klarigante la faktojn okazintajn antaŭ kaj post la memmortigo, kiel eminenta instruisto klariganta lernendan objekton al nekleruloj. Tiucele, li montris la fenomenojn rezultintajn el la disiĝo de la inteligenta estulo for de sia korpa kokono el ŝlimo, perfortita de la pereiga bato, kiun li donis al si mem. Ni tiel spektis la surprizan, sengloran odiseon travivitan de Spirito, kiu sin mem elpelis el la karna ekzistado. Pro la ignoro al la Leĝo, kiun li malobeis, li freneze baraktadis, kaptita de la monstraj tentakloj de neeviteblaj sekvoj, kiujn naskis la rompo de harmonia kaj difinita kolekto da naturaj, saĝaj, neŝanĝeblaj, eternaj Leĝoj!

Tiuj eksterordinaraj scenoj fine forbatis la materiismajn - jam tre skuitajn - konvinkojn de la pozitivista filozofo, ebligante al li konstati en si mem, pere de detala ekzameno, la apartiĝon de lia astrala korpo disde la materia envolvaĵo el koto, dum li mem postvivis kun ĉiuj siaj fakultoj, malgraŭ la memmortigo kaj la kadavra putriĝo.

Per tiel efika kiel simpla procedo, la plimulto el la ĉeestantoj povis kompreni la kaŭzon de la nepriskribebla ardeco de siaj suferoj, de la turmentaj, ankoraŭ daŭrantaj fizikaj sensacoj, de la multoblaj perturboj, kiuj al ili neebligis la sereniĝon aŭ la forgeson, kiun ili erare esperis atingi en la tombo.

Inter aliaj faritaj observoj, aparte komentariindas, pro sia strangeco, la fakto, ke ni ĉiuj, dum ni ankoraŭ estis en la Valo, trenis, pendantaj de nia astrala korpo, brilegantajn fragmentojn, kiel se de ŝirrompita ŝnuro, aŭ elektra kablo, elsaltus sparkoj el la subtilegaj fadenoj de ties strukturo, pro la ankoraŭ ne elĉerpita energio. La mentoroj klarigis, ke la kaŭzo de nia akrega suferado kuŝas tuta en tiu tre kurioza fenomeno, ĉar ĉe la natura morto tiu ŝnuro milde malstreĉiĝas, liberiĝas el la altirfortoj ĝin kuntenantaj al la karna korpo helpe de la karitataj zorgoj de la laboristoj en la Kultivejo de la Sinjoro, kiujn koncernas la sanktega misio flegi la mortantojn, dum ĉe memmortigo ĝi estas violente ŝirita kaj, kio pliakrigas la situacion, kiam la vivorezervujoj, ankoraŭ plenaj de suko por la daŭro de kelkfoje longa ekzistado, faras ĝin ankoraŭ pli fortika, por tenado de la kuniĝemo necesa al la ekvilibro de la vivo.

Nu, oni klarigis al ni, ke por liberiĝi de la profunda malekvilibro, kiun tia efiko estigis ĉe nia fluideca organismo, (ni ĉi tie ne parolas pri la morala malordo, eble ankoraŭ pli dolora) ni nepre bezonos loĝi novan karnan korpon, ĉar sen tio ni daŭre status kiel estuloj malharmoniigitaj kun la leĝoj regantaj en la Universo, kaj ĉiam neesprimeblaj ĉagrenoj al ni barus ĉian efektive progresocelan realigon.

Sed Belarmino, plorante kaj sub la atako de spasmaj konvulsioj, baraktis ĉe la rememorado de siaj afliktoj, dum la ĉeestantoj, kunsentaj kun li, el tiu terura demonstrado tiris konkludojn rilatajn al si mem.

La instruisto dume klarigis:

"- Vi povas konstati, miaj amikoj, ke ĝuste pro la forkuro de la surplaneda ekzistado tra la trompaj deklivoj de la memmortigo, la homo, krom evitigi al si neniun el la amaraj situacioj, kiuj lin afliktis, tute male aldonis novajn, eble pli ardajn kaj suferigajn, al la kolekto de siaj iamaj malbonoj, kiujn li certe eltenus, se pli solida morala edukado, bazita sur la plenumado de la Devo, inspirus lian ĉiutagan konduton. Tiun edukadon gvidan, avertan kaj ja preventan kontraŭ tiaj malfeliĉoj, kiajn ni nun bedaŭras, la homo ne havigas al si sur la monda scenejo, kie li estas vokita al urĝaj devoj, nur tial, ke li ĝin ne volas, ĉar ĉirkaŭ li, en lia planeda loĝejo, abundas instruoj kaj lecionoj kapablaj konduki lin al la elaĉetontaj aŭroroj de la Bono kaj Devo!

Li tamen, la nesingarda surtera vojaĝanto, ĉiam preferas malŝpari la bonfarajn oportunojn, donatajn de la Dia Providenco kaj celantajn lian moralan kaj spiritan altiĝon, por pli libere envolvi sin en la insidajn ombrojn de la pasioj, ekscitantaj la malvirtojn kaj malprudentaĵojn, kiuj lin senrimede faligas en la abismon.

En la kirlo de la surteraj ambicioj, same kiel ĉe la kunfrapiĝo kun la lin afliktantaj elprovoj; ĉe la batoj de la ĉiutagaj sortovicoj, neforigeblaj en la medio kie li faras siajn provojn por progresi, kiel ankaŭ ĉe la ĝuado de la dolĉaj plezuroj de prospera kaj feliĉa hejmo - al la homo neniam venas en la kapon fari ian ajn penon por la lumigado de sia interno, por la morala, mensa kaj spirita reedukado al li nepre necesa en tiu estonteco, kiun lia Spirito devos konkeri laŭ la natura ordo de la Leĝoj de l' Kreado. Li eĉ ne komprenas, ke li havas animon dotitan per diaj ĝermoj, por la akirado de altvaloraj moralaj kapabloj kaj eternaj spiritaj kvalitoj; ĝermoj, kies disvolvon li devas efektivigi ĝis perfekteco tra glora penado por supreniri al Dio, al la Senmorta Vivo! Li ne scias, ke ĝuste ĉe la kulturado de tiuj dotoj kuŝas la sekreto de la plena realigo de liaj plej karaj idealoj, de liaj plej sopirataj sonĝoj; kaj, krome, ke ignorante la dian esencon en li pulsantan, kiu estas li mem, lia senmorta Spirito, ido de la Ĉiopova, li memvole sin kondamnas al la Doloro, glitante en la abomenindajn devojiĝojn de la besta naturo kaj eble de la krimado, kiuj lin trenos en la logikan sekvon de la elaĉetoj, de la reboniĝoj kaj doloraj spertoj ĉe la elprovoj de la reenkarniĝo, dum al li tiu suprenirado fariĝus pli milda, se li per saĝa primedito provus esplori sian propran originon kaj la estontecon, kiun li devas konkeri!

Ja tia fatala nescio pelis vin, miaj karaj fratoj, en tiun bedaŭrindan situacion, en kiu vi hodiaŭ baraktas, sed kiun nia frata zorgo, inspirata de la ekzemplo de la Dia Ŝafido, provos mildigi, kvankam nur la tempo kaj viaj klopodoj mem, turnataj al direktoj kontraŭaj al tiuj, kiujn vi prenis ĝis nun, montriĝas kiel la nepra kaj plej ĝusta provo por via urĝe necesa reboniĝo.