Kiel vi vidas, vi detruis la materian korpon, ja necesan al la Spirito reenkarniĝinta sur la Tero, sed kiun vi obstine rigardis kiel la solan absolutan formon de vivo. Vi tamen nek formalaperis, kiel vi deziris, nek liberiĝis de la ĉagrenoj, kiuj vin malesperigis. Vi vivas! Vi ankoraŭ vivas! Vi ĉiam vivos! Vi vivos, dum la tuta eterneco, vivon ja senmortan, kiu neniam, neniam estingiĝos en via esto, senĉese komunikante al via konscienco nekontraŭstareblan impulson, pelantan antaŭen, ĉiam plu transen!...
Ĉar vi ja estas lampo de netaksebla valoro, kiun fekundigis tiu Eterna Fokuso, verŝanta Sian Senmortecon sur la Kreitaron, kiun Li eligis el Si mem, kaj al kiu Li donis la benon de la progresado tra la eternaj tempoj, ĝis Ĝi atingos la plenan gloron ĉe la Superega harmonio en Lia Sino!
Kion vi nun rigardas en vi mem, en ĉi tiu por vi solena kaj neforgesebla momento, elsendiĝantan el via menso impresita de tiuj sensaciaj, vin koncernantaj okazaĵoj, tio sendube signos decidajn etapojn sur la vojo, kiun vi nekontraŭstareble iros tra la estonteco. Ekde nun vi certe deziros ion lerni pri vi mem... ĉar la vero estas, ke vi scias neniom pri la Esto, la Vivo, la Doloro kaj la Destino... malgraŭ la diplomoj, per kiuj vi brave paradis sur la Tero, kaj malgraŭ la titoloj kaj honoraĵoj, kiuj tiel bone alkonformiĝis al via stulta vanteco de homoj deturniĝintaj for de la dia idealo!..."
Revigligite de la saĝaj disdonantoj de magnetaj energioj, Belarmino revenis al sia loko inter la ĉeestantaro, dum alia paciento supreniris la estradon por nova demonstracia ekzameno. Sed nun lia vizaĝo, antaŭe malgaja kaj deprimita, radiis per esperplena ĝojo! Li eksidis apud ni kaj, kaŝpremante al ni la manojn, ekkriis:
"- Jes, miaj amikoj! Mi estas nemortema! Mi ĵus, sen ia ombro da dubo, konstatis en mi mem la konkretan ekziston de mia senmorta "memo", de tiu spirita estaĵo, kiun mi neis! Mi scias nenion! Nenion! Mi devas rekomenci miajn studojn!... Sed tiu sola certeco signifas por mi netakseblan konkeron de feliĉo: - Mi estas nemortema!... Mi estas nemortema!..."
En la sekvantaj tagoj, dum samcelaj seancoj, ni estis devigitaj ekzameni kun doloregaj detaloj la misagojn faritajn en la daŭro de tiu ekzistado, kiun ni forfinis, observante la interplekton da malbonoj moralaj, materiaj, kiuj nin trenis en la nunan, abomenegindan situacion. Helpate de la paciencaj mentoroj, ni per la penso revenis al la infanaĝo, reiris sur la irita vojo, kaj, multfoje banataj de abundegaj larmoj, senŝanĝe desapontitaj, ni rekonis nin mem kiel la aŭtorojn de la elreviĝoj, kiuj faligis nin en la ombrojn de la memmortigo. Kiel fie ni agis en la plenumado de la ĉiutagaj taskoj truditaj de la socia vivo! Kiel konstante krudaĉa estis nia konduto, malgraŭ la ŝmiro el civiliziteco, pri kiu ni fieris!...
El la anoj de tiu pentanta legio, multaj klare vidigis en si la abomenindan frukton de nesufiĉa morala edukado, kiun ili ricevis en hejmoj ne gvidataj de la vera kristana instruado! Junuloj, kiuj, apenaŭ elirinte el la adoleskanteco, falis, senhelpaj, ĉe la unua kunpuŝiĝo kun la ordinaraj ĉagrenoj de la surtera vivo, kaj kiuj pro tio preferis la aventuron de la memmortigo, ĉar al ili tute mankis idealo, prudento, respekto al si mem, al la Familio kaj al Dio! La malfeliĉegoj, kiujn ili trovis post la sinmortigo, prezentis teruran ateston, timegigan akuzon kontraŭ la neprirespondeco de iliaj gepatroj aŭ de tiuj, kiuj pri ili respondecis antaŭ Dio, la malhonoran pruvon pri ilia neglekta konduto, laŭ kiu ili ne klopodis havigi solidan moralan edukadon al siaj zorgatoj! Ni tiam eksciis, ke, ĉe tiaj okazoj, severajn kalkulojn devos iam prezenti al la Superegaj Leĝoj tiuj malzorgemaj gepatroj, kiuj lasis liberan kuron al la malicaj inklinoj de la filoj, ne provante ilin korekti kaj tiel faciligante la ekeston de tiuj malesperaj senprudentiĝoj, kies logika rezulto ja estis la memmortigo!
Post tiel kompleksaj ekzamenoj, ni ĉeestis novajn seancojn, por lerni kiel ni preferinde devus agi por eviti la sinmortigon, kiaj devus esti nia ĉiutaga konduto, niaj klopodoj, se ni ne estus forpuŝintaj la rezonadon inspiratan de la Devo, la fidon al ni mem kaj al la patra amo de Dio! Ĉe multaj okazoj, la solvo de la problemoj, kiuj kondukis sur la randojn de la abismo, troviĝis tre proksime de la suferanto; la helpo, sendota de la Providenco al ĝia tre amata filo, aperus post kelke da tagoj, monatoj, dum al li sufiĉus nur kuraĝi por ne longa atendo, en glora atesto pri firma volo, pacienco kaj morala braveco, necesa al sia spirita progreso! Tiam ni konkludis, kun senreviga surprizo, ke ni estus facile gajnintaj la venkon kaj eĉ la feliĉon, se ni estus serĉintaj ĉe la Dia Amo la inspiron por plenumi la devojn de tiu ekzistado, kiun ni malfeliĉe forfinis!
Tiuj instruoj, kiuj al ni ĉiuj havigis rimarkindajn bonfarojn, okazis ĉiun duan semajnon, kaj al ili la eminentaj mentoroj aldonis klarigajn prelegojn. Promesplenajn reboniĝojn ni spertis en nia ĝenerala stato, dum dolĉaj esperoj flustris edifan konsolon al niaj dolorantaj koroj. La ĉeesto de la instruistoj fariĝis motivo de grandega ĝojo por niaj animoj, resaniĝantaj de tiel akraj afliktoj. La paroloj, kiujn ili direktis al ni dum la lecionoj, efikis kvazaŭ refreŝiga roso sur la ardecon de nia suferado; tiel same iliaj prelegoj kaj instruoj, la karesa kaj kompatema kuracado en la kabinetoj, estis aliaj motivoj, por ke ni sentu nin plenaj je konfido kaj espero. Sed ni neniam vidis ilin, krom dum tiuj difinitaj okazoj; kaj en ilia ĉeesto ni tiel forte timis, ke ni ne kuraĝis eldiri eĉ monosilabon, sen esti antaŭe alparolitaj.
Post iom pli ol du monatoj, ni kapabliĝis al pli vastaj induktoj, komparante la ricevitajn lecionojn kaj ilin pripensante en la soleco de niaj ĉambroj.
El la faritaj analizoj rezultis la certeco, ĉiam pli kaj pli klara, pri la graveco de nia situacio. Sed nia senŝarĝiĝo je tiuj konsternaj, antaŭe travivitaj ĉagrenoj, ne signifis malpligraviĝon de nia kulpeco; kontraŭe, la ebleco rezonadi vidigis detalplene la gravecon de la eraro, kio nin forte senrevigis kaj malĝojigis. Kaj el la instruoj kaj spertoj, kiujn oni karitate donis al nia komprenpovo kiel bazon kaj instigon al ia urĝa, nepre necesa sinrebonigo, cele al ja neprokrastebla progreso, ni kunmetis la ĉi-suban resumon, kiun ni aldonas al niaj simplaj, transtombaj skriboj:
1 - La homo estas kunmetaĵo de triobla naturo: - homa, astrala kaj spirita, t.e. - materio, fluido kaj esenco. Tiun kunmetaĵon oni ankaŭ povas esprimi en maniero pli konkreta kaj populara, konforma al la unua grado de observo: - karna korpo, fluideca korpo aŭ perispirito, kaj animo aŭ Spirito; de ĉi tiu lasta radias la Vivo, la Intelekto, la Sento ktp, ktp. - fajrero enhavanta la dian esencon kaj kiu, ĉe la homo, signas ties ĉielan devenon! El tiuj tri korpoj, la unua, provizora, respondas nur al la neceso de la neforigeblaj cirkonstancoj, kiuj sin trudas al ĝia posedanto, kaj estas destinita al kompleta malkomponiĝo pro sia propra naturo, kiel devenanta de la primitiva ŝlimo: - tio estas la korpo el karno. La dua, nemortema, emas progresi, disvolviĝi, perfektiĝi per senĉesa laborado en la miljaraj luktoj: - tio estas la fluideca korpo; kaj la Spirito, eterna kiel la Fonto, el kiu li devenas, nepereema lumo, kiu emas briladi ĉiam pli kaj pli bele, ĝis li respegulos, en relativa grado, tiun Superegan Lumon, kiu al li donis la Vivon, por la gloro de ties Kreinto mem, estas la dia esenco, farita laŭ la bildo (kio li iam ja estos) de Dio Ĉiopova!
- Kiam li vivas sur la Tero, tiu inteligenta estulo, disvolviĝonta tra la Eterneco, estas nomata Homo! La homo do estas Spirito malliberigita en karna korpo, aŭ enkarniĝinta.
- La Spirito plurfoje revenas sur la Teron por preni novan karnan korpon, renaskiĝas multajn fojojn por denove kunvivi, kiel homo, en la surteraj socioj, tute same, kiel ĉi tiu devas multfoje ŝanĝi siajn vestojn...
- La memmortiginto estas krima Spirito, kiu fiaskis ĉe siaj devontigoj al la saĝaj, justaj kaj neŝanĝeblaj Leĝoj starigitaj de la Kreinto, kaj kiu, pro tio nepre devas denove travivi la surteran sperton, prenante novan korpon, ĉar li detruis tiun, kiun la Leĝo havigis al li kiel helpilon por perfektiĝi - sanktan havaĵon, kiun li devus prefere ami kaj respekti, ol detrui, ĉar li tute ne rajtis malplenumi la grandajn devojn de la surplaneda ekzistado, kiujn li, antaŭ ol naskiĝi, prenis sur sin en la ĉeesto de la propra konscienco kaj antaŭ la Dia Patro, kiu por tiu celo al li donis la Vivon kaj la necesajn rimedojn.