Mi tute ne pretendas, ke mi staras sur la sama nivelo de tiu supre dirita misiulo, nome Johano Evangeliisto. Laŭ la malfacilaĵoj, kontraŭ kiuj mi batalis por skribi ĉi tiun libron, montriĝis tre evidentaj al mia kompreno la ŝarĝon da malperfektaĵoj, malaltigantaj mian Spiriton. Sed la amata disĉiplo, kiu, kvankam elektita misiulo, estis tamen ankaŭ modesta fiŝkaptisto, sendube havis sian spiritan protektanton por ke li tiel povu skribi tiujn belajn paĝojn aŭreolitajn de scienco kaj aliaj instruoj, de nekontestebla valoro, kiuj trapasus la jarcentojn glorante la Veron! Tre povas esti, ke tiu lia helpanto estis la Majstro mem...
Mi ne povas taksi la meritojn de ĉi tiu verko. Dum longa tempo mi al mi mem malpermesis ĝin konigi al iu ajn, ĉar mi rigardis min nekapabla ĝin analizi. Mi eĉ ne opinias min kompetenta por ĝin repuŝi, same kiel mi ne kuraĝas ĝin akcepti. Vi mem, leganto, tion faru. Sed pri unu afero mi estas nepre certa, nome ke ĉi tiuj paĝoj, de la unua ĝis la lasta, estis skribitaj kun la plej profunda respekto al la Doktrino de la Spiritoj kaj ĉe la sincera alvoko al la sanktega nomo de la Plejaltulo.
Rio-de-Ĵanejro, la 18an de Majo, 1964
Yvonne A. Pereira
Antaŭparolo al la dua eldono
Nepre necesis skrupula reviziado de ĉi tiu verko, kiu antaŭ kelke da jaroj estis al mi konfidita por ekzameno kaj kompilado, tiel pro la taskoj al mi submetitaj en la spirita mondo, kiel ankaŭ pro la aŭtoritato, kiun mi akiris super la mediuma instrumento je mia dispono.
Sed iom neĝustatempe mi tion faris, ĉar ne estis eble ĝin plenumi en la oportuna tempo, pro motivoj ligitaj pli al la malbonoj de la surtera socio, kontraŭ kiuj baraktis tiu mediuma instrumento, ol al mia volo de laboristo atenta al la plenumado de la devo. Kaj tiu revizio ja trudiĝis des pli tial, ke, transigante la verkon, mi devis ampleksigi en tia grado la ankoraŭ krudajn vibrojn de la mediuma cerbo, en ĉi tiu estigante psikajn eblecojn por kaptado de la vidaĵoj nepre necesaj al la laboro, ke tiuj vibroj, aktivigitaj ĝis maksimuma grado elportebla por tiu cerbo, fariĝis tro ekscititaj kaj efikis kvazaŭ senbride torentaj kataraktoj, ne ĉiam facile obeantaj al mia premo por eviti tromultvortecon, akumuladon de vortfiguroj, kiuj nur nun estas forigitaj. Nenio tamen aliiĝis en la doktrina trajto de la verko, tiel same, kiel en ĝia aparta revelacia karaktero. La verkon mi, je la dua fojo, transdonas al la leganto ja tia, kia mi ĝin ricevis de la Superaj Spiritoj, kiuj al mi komisiis tiun dornan taskon ĝin prezenti al la homoj. Kaj kvankam mi, celante faciligi al la publiko la komprenon pri la spirita vivo, ne ĉiam konservis la literaturan formon de la originaloj, kiujn mi havis antaŭ miaj okuloj, tamen mi ne ŝanĝis ĝiajn altvalorajn informojn nek ĝiajn konkludojn, kiujn mi respektis kiel sanktan aliulan laboron.
Meditu pri ĉi tiu paĝoj, leganto, eĉ se al via orgojlo estos malfacile ilin kredi! Kaj se iafoje, ĉe la legado de pli drama epizodo, larmoj prirosos al vi la palpebrojn, ne kontraŭstaru la bonfaran impulson altigi vian koron per kompatema preĝo por tiuj tordiĝantaj en la tragikaj konvulsioj, rezultintaj el la senpripensa malobeo al la leĝoj de Dio!
Lйon Denis (Spirito) Bela-Horizonto, la 4an de Aprilo 1957
UNUA PARTO
LA DAMNITOJ
Ĉapitro I La Valo de la Sinmortigintoj
Precize en la unua monato de la favorjaro 1891 min surprizis mia malliberigo en regiono de la Nevidebla Mondo, kies dezertecan panoramon formis profundaj, ombroplenaj valoj. Tio estis serpentaj interkrutejoj kaj sinistraj kavernoj, en kiuj ululis, kvazaŭ hordoj da rabiaj demonoj, Spiritoj de iamaj homoj, frenezaj pro la vere ne imageblaj intenseco kaj strangeco de la suferoj, kiuj ilin turmentadis.
En tiu morna regiono, al la afliktitaj okuloj de l' kondamnito ne montriĝis eĉ la dolĉa bildo de ia arbareto, kiu vidus liajn horojn de malespero; nek konsolaj pejzaĝoj, kiuj povus distri lin el la teda rigardado al tiuj krutaĵoj, kien penetris nenia formo de vivo krom tiu manifestiĝanta per la ekstrema hororo!
La grundo, kovrita per nigraj, fetoraj substancoj, fulgsimilaj, estis malpurega, pasteca, glitiga, naŭza! Pezega, sufoka kaj glacia estis la aero, kiun nigrigis minacantaj nebulegoj, kvazaŭ ĉirkaŭe muĝadus eternaj fulmotondroj, kaj ĝin enspirante, la tie malliberigitaj Spiritoj sufokiĝis, kvazaŭ pulvorigitaj substancoj, pli nocaj ol cindro kaj kalko, invadus iliajn spirajn organojn, ilin torturante per turmentego neimagebla por la homa cerbo, kutiminta al la glora heleco de la Suno - ĉiela donaco ĉiutage benanta la Teron - kaj al la vivigaj fluoj de la salubraj ventoj, kiuj donas viglon al la fizika korpo de ties loĝantoj.
Tiam ne estis en tiu regiono - kaj ja neniam estos -, paco, nek konsolo, nek espero: ĉio, en tiu loko stampita per la malfeliĉo, estis mizero, teruro, malespero kaj hororo. Ĝi kvazaŭ estus la hida kaverno de l' Nekompreneblo, nepriskribebla eĉ por Spirito suferinta la punon tie ekloĝi.
La valo de la lepruloj, abomena loko de la antikva Jerusalemo, tiel riĉa je emocivekaj tradicioj, kiu en nia mondo bildigas la plej malaltan gradon de la homaj mizero kaj suferado, estus konsola ripozejo en komparo kun la regiono, kiun mi provas priskribi. Tie almenaŭ ekzistis solidareco inter la elpelitoj! Tiuj malsamseksaj eĉ sin reciproke amis! Ili unuiĝis per bonaj amikosentoj, fratiĝante en sia doloro por ĝin mildigi; formis sian societon, amuziĝis, faris servojn, unuj al aliaj, dormis kaj sonĝis, ke ili estas feliĉaj!
Sed en la malliberejo, pri kiu mi volas raporti, nenio el ĉio ĉi estas ebla, ĉar la larmoj tie verŝataj estas tro ardaj por permesi aliajn interesojn, krom tiuj naskitaj de ilia propra intenseco!
En la valo de la lepruloj ekzistis la kompensa grandiozo de la Suno, por revigligi la korojn, la freŝeco de la antaŭmatena aero kun siaj rebonigaj rosoj! Tie la malliberulo povis kontempli pecon el la blua ĉielo... Sekvi, kun kortuŝita rigardo roton da transflugantaj hirundoj aŭ kolomboj!... Li revus, kiu scias? Kvietiĝinte pri la amaraĵoj de sia vivo, ĉe la poezia prilumeco de l' plenluno, li raviĝis de la milda trembrilo de la steloj, kiuj el la Neatingeblo kvazaŭ signus al lia malfeliĉo, flustrante konsolojn en la izoleco al li trudita de la tiamaj feraj leĝoj!... Kaj poste, la Printempo revenis, renovigante la kreskaĵojn, kiuj per siaj dolĉaj parfumoj balzamis la aeron, kiun la ventetoj ĉiutage repurigis per aliaj refortigaj balzamoj el sia tenera sino... Kaj ĉio tio estis kvazaŭ ĉielaj donacoj, kiuj per kelktempa mildigo de lia malfeliĉo celis repacigi lin kun Dio!
Sed tio tute ne ekzistis en la kaverno, kie mi suferis la turmentegon, min surprizintan en la transtombo, ĉar tie regas la doloro, kiun nenio konsolus, la malfeliĉo, kiun nenia favoro mildigus, la tragedio, kiun prirosus nenia trankviliga penso! Ne estas ĉielo, nek lumo, nek suno, nek parfumo, nek paŭzoj!