- La Spirito de sinmortiginto revenos en novan surteran korpon en tre suferigaj kondiĉoj, kiujn pli akrigos la sekvoj de tiu profunda malekvilibro estigita de la malespera ago en lia astrala korpo, t.e., en lia perispirito.
- La reveno de sinmortiginto en novan karnan korpon estas leĝo. Leĝo nenuligebla! Ĝi estas neevitebla kulpelpago, al kiu li vole-nevole devos submetiĝi, ĉar nenia ajn rimedo ekzistas por lia bono, krom ripeti la surteran programon, kiun li ne plenumis.
7 - Falinte pro sinmortigo, la homo forĵetas kaj detruas sanktan, leĝe starigitan oportunon por la konkero de situacioj, kiuj honorigus kaj nobligus lian konsciencon, ĉar la suferoj, kiam oni ilin heroe eltenas kaj superregas per potenca strebo al la venko, estas kvazaŭ magia spongo, kiu forviŝas de la kulpa konscienco la malhonoran ombron ofte devenantan de pasinta krimado en antaŭaj surteraj ekzistadoj. Sed se, anstataŭ savanta heroeco, la homo preferas eskapi el la promesplenaj laboroj pere de mematenco, klare vidiganta la koton de la malsupereco, kiu malbeligas lian karakteron, tiam li prokrastos la sopiratan kontentigon de siaj plej karaj deziroj, ĉar li ja neniam povos sin detrui pro tio, ke la fonto de lia Vivo kuŝas en lia Spirito kaj ĉi tiu estas nedetruebla kaj eterna kiel la Sankta Fokuso, el kiu li devenas!
8 - Sinmortiginto malofte restas dum longa tempo en la Spirita Mondo. Aŭ li tre baldaŭ reenkarniĝos, pro la multeco de la ruinigaj, kuntrenitaj sekvoj; aŭ li prokrastos la kontentigon de tiu nepra bezono, en la okazo se malpligravigaj cirkons- tancoj ebligos al li vizitadi kursojn por lernado de edifaj objektoj, kiuj mildigos al li la estontajn luktojn por lia rehonorindiĝo.
9 - Sinmortiginto estas kvazaŭ kontraŭleĝa fremdulo en la Spirita Mondo. Lia ĉeesto en ĝiaj regionoj, antaŭ la tempo nature difinita, kontraŭas la leĝojn regantajn la harmonion de la nevidebla mondo; kaj, se oni ilin toleras, protektas kaj konvene gvidas, tio estas tial, ĉar la perfekteco de tiuj leĝoj, fontanta el la amoplena sino de la Plejalta Patro, dekretis, ke al ĉiuj pekintoj estu konstante renovigataj la okazoj por reboniĝo kaj rehonorindiĝo!
- Per renaskiĝo en nova karna korpo, la sinmortiginto ree plenumos tiun programon de laboroj kaj diversaj luktoj, pri kiuj li erare supozis, ke li povos el ili eskapi tra la misvojoj de la memmortigo; li denove travivos taskojn, elprovojn similajn aŭ tute egalajn al tiuj, kiujn li deziris forpuŝi de si; li nepre suferos la tenton al memmortigo, ĉar li mem sin metis en tiun malfacilan cirkonstancon, trenante en kulpelpagan reenkarniĝon la amarajn sekvojn de sia krima pasinteco! Sed al tia tento li povos rezisti, ĉar tiucele li estis instruita kaj preparita en la Spirita Mondo. Tamen, se li duan fojon fiaskos - kio estas neprobabla - tiam pligrandiĝos lia respondeco kaj sekve ruinige pligrandiĝos la nombro de la suferoj kaj revirtigaj luktoj, ĉar li ja estas nemortema!
- La neesprimebla stato de senkonsola angoro, de aflikta maltrankvilo kaj de konstantaj malĝojo kaj nekonteteco; la nenormalaj situacioj, kiuj sinsekve kreiĝas en la animo, en la menso kaj en la vivo de sinmortiginto, nepriskribeblaj por la homa penso kaj kiujn nur li povas kompreni, permesos al li reveni al sia normala stato nur post kiam finiĝos iliaj kaŭzoj, kio okazos post kulpelpagaj ekzistadoj, post akraj elprovoj, en kiuj li severe atestos pri sia morala valoro ĉe senĉesaj ploroj, nobligaj faroj kaj doloraj rezignoj, kiujn li tute ne povos eviti al si... Kaj tiel malfeliĉa laboro povos postuli de li la persiston ĉe lukto centjara, ducentjara... eble pli longa... depende de la grado de liaj malmeritoj kaj de lia emo al tiaj justaj kaj neeviteblaj penadoj!
Tiuj konkludoj tute ne permesis, ke ni faru al ni iluziojn pri la nin atendanta estonteco. Ni do frue komprenis, ke en tiu dorna situacio, kiun ni nun travivis, unu sola principo montriĝas kiel rimedo por eblaj mildigoj en ia tempo, kies malproksimecon ni ne kapablis antaŭvidi: - submetiĝi al la ordonoj de la leĝoj, kiujn ni malobeis, sekvi la konsilojn kaj instruojn donatajn de niaj amoplenaj mentoroj, lasante nin eduki kaj gvidi laŭ ilia alta kriterio, kiel ŝafoj obeemaj kaj strebantaj al la superega konsolo de ia ŝafejo...
Ĉapitro VI La Komunikiĝo kun la Supro
"En tiu tempo, Jesuo elparolis kaj diris: - Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj."
S. Mateo, 11:25
"Car kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili."
S. Mateo, 18:20
Malgraŭ la efikeco de tiel ŝatindaj metodoj, tamen eĉ en la Hospitalo kaj ankoraŭ pli multe ĉe la internuloj de la Izolejo kaj la Frenezulejo estis tiuj ankoraŭ ne povantaj rekoni la propran situacion kun la atendebla konfido. Ili daŭre restis konsternitaj, duonkonsciaj, dronintaj en bedaŭrinda stato de mensa inerteco, nekapablaj por ia ajn konkero, kiu ebligus al ili ian progreson. Estis urĝe ilin veki, ilin skui per la revivigo de animalaj vibroj, al kiuj ili estas kutimintaj, por tiel ebligi, ke ili ion komprenu pere de homaj agoj kaj paroloj! Kion fari, se ili ne kapablis kompreni la harmonian parolon de la spiritaj mentoroj, nek ĉi tiujn vidi tiel klare kiel necese kaj tiel ricevi iliajn karitatajn konsilojn, kvankam tiuj mentoroj laŭeble materiiĝis kun la celo doni pli da efikeco al siaj operacioj?
La respekteginda Protektantino de la Instituto ankaŭ volis vidi ilin tuj resaniĝintaj, ĉar tion deziris ŝia sublima Patrina koro!
Tial la sindonaj servantoj de la nobla Legio, direktata de Maria, ne hezitis utiligi ekstremajn rimedojn, por atingi la karitatan celon.
Niaj instruistoj - Romeo kaj Alcesto - informis la eminentan direktoron de la Hospitala Departemento pri la urĝa neceso viziti la Teron serĉe de lernantoj de la psikaj sciencoj, por tiel kuraci mensajn kompleksojn de iuj internuloj, nesolveblajn en la Spirita Mondo. Detale sciiĝinte pri la afero, dum kunsidoj, en kiuj ankaŭ partoprenis la sindonaj kuracistoj de la kabinetoj, Frato Teokrito elektis la Komisionon, kiu devos senprokraste vojaĝi al la Tero kun la celo esplori, ĉu estas ebla ia efika surtera kunlaboro. Li samtempe ekspedis peton pri helpo al la Departemento de Viglado, ĉar, kiel ni scias, tiun sekcion koncernas la rilatoj inter nia Kolonio kaj la surteraj scenejoj.
Olivier de Guzman, kun tiu preteco, karakterizanta la decidojn kaj ordonojn en ĉiuj tieaj centroj de laboro, disponigis al sia malnova kamarado de bonfaraj servoj la kompetentan personaron necesan por la grava entrepreno. Samtempe li petis de la Sekcio pri Eksteraj Rilatoj fidindajn informojn pri la ekzisto de asocioj por studoj kaj eksperimentoj psikaj, de nekontestebla seriozeco, funkciantaj en la astrala regiono ampleksita de Portugalujo, Hispanujo, Brazilo, latinamerikaj landoj kaj portugalaj kolonioj, kaj kies agado havus kiel signon la kristanajn principojn de la vera frateco. Krom tio, li ankaŭ petis informojn pri la spirita situacio de la mediumoj apartenantaj al tiuj asocioj.
La prefero estis por Brazilo, por la tiea multeco da sciencaj organizaĵoj, ĉe kiuj la religia sento kaj la luma kristana moralo troviĝis en la bazo de la idealo pri Amo kaj Frateco, tiel admirata de tiu Legio, krom ankaŭ pro la impona falango da mediumoj, riĉe dotitaj por la dorna komisio, kaj kies ekzisto en la lando de la Sankta Kruco estis registrita en la sliparoj de la Viglado.