Выбрать главу

En tiu sama nokto, forveturis el la kvartalo de la Viglado, direkte al Brazilo, malgranda karavano sub la komando de nia jam tre estimata amiko Ramiro de Guzman. Ĉar temis pri lumaj, tute senmateriiĝintaj Spiritoj, tial, pro la neneceso de transportveturiloj, ili dumvojaĝe uzis la flugkapablon, pli rapidan kaj konvenan al siaj spiritaj agadoj. Krom la sindonaj instruistoj Alcesto kaj Romeo, tiun karavanon konsistigis du kirurgoj, specialistoj en la scienco pri la fizika astrala organismo, kiuj respondecis pri la koncernataj pacientoj, same kiel ambaŭ Canalejas respondecis pri niaj malsanulaj ĉambroj. Kiel rajtigitoj de la direktoro, ili estis komisiitaj ekzameni la kapablecojn de la mediumoj, kies nomojn kaj laŭdajn referencojn liveris la Sekcio pri Eksterj Rilatoj, kaj de tiu ekzameno dependos la definitiva elekto de la vizitotaj asocioj.

Sed antaŭ ol tiu komisiono forveturis, la ĝenerala direkcio de la Instituto, lokita en la palaco de l' Templo, sendis telepatian mesaĝon al la spiritaj direktoroj kaj instrugvidantoj de la asocioj, al kiuj apartenis tiuj mediumoj, same kiel al ties propraj gvidantoj kaj apartaj protektantoj, por ilin peti pri la nepre necesa permeso kaj altvalora kunlaboro ĉe la aranĝotaj interkonsentoj kun iliaj protektatoj.

La servoj farotaj de la homaj perantoj - la mediumoj - nepre estu volontaj. Absolute nenion oni trudos aŭ postulos. Kontraŭe, la senditoj de la Instituto iris peti, en la nomo de la Legio de la Servantoj de Maria, pri ilia bonvola kunlaboro, ĉar estis principo de la inicaj skoloj, de kiuj estis adeptoj la direktantoj de la Korekta Instituto Maria el Nazareto, apartenanta al la Legio, nenion trudi al iu ajn, sed male persvadi al plenumado de la devo.

Post kiam oni venis al interkonsento per la telepatia kominikiĝo, estis decidite, ke la spiritaj gvidantoj de la elektitaj mediumoj sugestu al ili enlitiĝi pli frue ol kutime kaj metu ilin en staton de milda magnetisma dormo, kio ebligos al iliaj Spiritoj mensklarecon kaj agliberecon cele al la bona kompreno pri la traktado, okazonta dum la nokto. Post kiam la dormo ilin eksterigos el la fizika korpo, ĉiun kandidaton oni kondukos al la sidejo de la asocio, al kiu li apartenas, ĉar tiun lokon oni elektis por la interparoloj.

Post finpretigo de la plano, forveturis de la Instituto la misiista karavano, konsistanta el ok personoj, nome kvar specialistoj de la Hospitalo kaj kvar asistantoj de la Viglado, por tiujn sekure gvidi ĝis la indikitaj lokoj.

Sonis ĝuste la dudek-tria horo en la simplaj kampaniloj de la unue vizitajtaj lokoj, kiam la sindonaj servantoj de Maria komencis ŝvebi super la pitoreskaj regionoj de la lando de la Sankta Kruco, sin direktante, sen ia hezito, al la centro de Brazilo.

La milda heleco, venanta el la lastaj fazoj de la plenluno, dolĉe verŝis, sur la dorson de la planedo por elprovoj, melankoliajn, sugestiplenajn tonojn, dum la vivaj odoroj de la brazila flaŭro, riĉa je bonefikaj esencoj, balzamis la atmosferon, kvazaŭ oni bruligus incensujojn da raraj parfumoj omaĝe al la eminentaj vizitantoj, sciante ties preferojn de orientaj inicitoj...

Tiam, konsultinte sian mapon kun la necesaj informoj, ili elektis kelkajn urbojn en la centra regiono de tiu granda lando, indikitajn de la Sekcio pri Eksteraj Rilatoj kiel havantajn seriozajn societojn por studo kaj praktikado de la psikaj sciencoj; kaj, sin dividinte en kvar grupojn, po nur du en ĉiu grupo, ili rapide atingis la celitajn puktojn, ĉar estis decidite, ke por la serĉado de la mediumoj ili vizitos kvar urbojn en ĉiu fojo kaj ke, post starigo de la definitivaj interkonsentoj, ili kolektiĝos en difinita loko de la Spirita Mondo kun ties gvidantoj kaj mentoroj, por nepre necesaj traktadoj rilate al la grava entrepreno.

Tial, dum tiu trankvila nokto en la brazila internlando, kie la kvieteco kaj la morsimpleco ne infektas per gravaj malpuraĵoj la socian medion, karitata agado de la spirita mondo efektiviĝis ĉe kelke da centroj de studo, en lokoj tre modestaj, sed kie tamen la sanktega lumo de la Frateco ĉiam ankoraŭ brilis en la senmorta kulto de la amo al Dio kaj al la proksimulo.

Elvolvinte sian celon, la senditoj petis la mediumojn, kies Spiritoj estis tien kondukitaj dum iliaj korpoj profunde dormis, pri ilia kompatema kunlaboro por helpi mizerajn sinmortigintojn, nekapablaj n konvinkiĝi, sole nur per spiritaj rimedoj, pri la devoj de la spirita vivo. La bedaŭrindan staton, al kiu reduktiĝis tiuj malfeliĉuloj, la petantoj ne mankigis en sia longa elvolvo. La mediumoj devos oferi grandan kvanton de siaj propraj fortoj por mildigi la suferadon de tiuj mizeruloj, kiuj frapos al iliaj pordoj. Ili probable elĉerpiĝos en la karitata penado por sekigi iliajn larmojn kaj eĉ povos esti, ke dum tia kontakto ilin trafos kaj ĉagrenos impresoj pri neesprimeblaj koramarecoj, maltrankviliga angoro, perdo de la apetito, sendormeco, eĉ malpligrandiĝo de la natura korpa pezo. Sed la direkcio de la Instituto Maria el Nazareto garantiis reprovizi ilin, post la fino de ilia sindevontigo, per la konsumitaj fortoj, ĉu organaj, ĉu mensaj aŭ magnetaj. Krome, la Legio de la Servantoj de Maria, ekde tiu dato, neniam lasos ilin sen sia frata kaj dankema protekto. Se ili sin riskis por la plenumo de tiel grava kunlaboro, tio estis tial, ke ili opinias, ke la mediumoj edukitaj laŭ la ora kristana moralo estas modernaj inicitoj kaj pro tio devas scii, ke la taskoj rilataj al iliaj postenoj en tia Skolo, al kiu ili apartenas, nepre devas obei al du esencaj kaj sanktaj principoj de la Kristana Inicado, heroe ekzemplitaj de la Eminenta Majstro, kiu ĝin postlasis: - Amo kaj Abnegacio!

Ili tamen estos liberaj akcepti aŭ ne la inviton. La komisio distingiĝos per sia volonteco, estos pleumita sen ia ajn trudo, surbaze de la konfido kaj de la dudek gemediumoj, el inter kiuj tamen nur kvar sinjorinoj, humilaj, bonkoraj, de kies spiritaj envolvaĵoj radiis, ĉe la koro, lumfadenoj, senkondiĉe kaj abnegacie proponis siajn servojn al la senditoj de la Lumo, pretaj por la nobla laboro. El la viroj, nur du konsentis, certe ne movate de vera abnegacio sed fidelaj al siaj mediumaj devoj, tute simile al oficisto asidue vizitanta sian laborejon pro sia nura devo de subulo. La ceteraj, kvankam honestaj, sinceraj en la idealo, al kiu ili sin donis pro amo al Jesuo, tamen senkuraĝiĝis por ia formala interkonsento. La montritaj bildoj, prezentantaj la debilan staton de la helpotaj pacientoj, ties transtomban turmentegon, sentigis al ili tielajn impresojn kaj teruron, ke ili preferis reteni siajn helpemajn impulsojn, tamen devontigante sin al konstanta helpo pere de la bonfara elsendo de sinceraj preĝoj. Ĉi tiuj estis do liberigitaj je ĉia rekta devoligo, kaj la vizitantoj rigardis plenkontentigaj la rezultojn de sia misio. Rimarkindis tamen, ke Brazilo estis indikita kiel preferinda loko, kie troviĝis mediumoj riĉe dotitaj, honestaj, sinceraj, absolute neprofitamaj!

Post tio sekvis la nepre necesaj ekzamenoj de la spirita organismo kaj materia envolvaĵo de ĉiuj, kiuj sin devontigis al tiu grava komisio.

Ĉe iliaj litoj, oni submetis iliajn karnojn portaĵojn al detala esplorado. La cerba vigleco, la kora funkciado, la harmonio de la sangcirkulado, la ĝenerala stato de la visceroj kaj de la nerva sistemo, kaj eĉ la funkcioj stomaka, rena kaj intesta estis zorge ekzamenitaj. La okaze observitajn misondojn oni ĝustatempe korektos pere de fluideca kaj magneta procedoj, ĉar ili ankoraŭ disponis dudek kvar horojn por la preparaj aranĝoj.

Oni poste transiris al la ekzameno de la fizika-astrala envolvaĵo, nome la perispirito. La Spiritojn de la ses kontraktitaj mediumoj oni kondukis al unu el la urĝahelpaj domoj, kiujn la Kolonio, al kiu ili devis doni sian karitatan kunlaboradon, tenis en siaj ĉirkaŭaĵoj aŭ proksime de la Tero mem - iaspeca Helpdepartemento kie ofte efektiviĝis gravaj esploradoj kaj alispecaj laboroj ligitaj al la Kolonio. Tie ili ricevis plendetalajn instrukciojn koncernajn al la plenumotaj servoj, iliaj perispiritoj estis ekzamenitaj kaj revigligitaj per aplikado de fluidecaĵoj ege bonefikaj por la celata entrepreno, la nombro kaj grado de ties vibroj estis analizitaj kaj la aperintaj ekscesoj aŭ mankoj estis korektitaj, por ke tiuj vibroj kontraŭstaru, sen ŝanceliĝoj, kaj, kiel nur eble, ankaŭ superregu, ilin korektante per la saniga efiko de sia vigleco - la danĝerajn, malsanigajn, afliktoplenajn emanaĵojn el la mensoj de tiuj sinmortigintoj freneze obseditaj de plej ekstrema doloro! Oni eĉ povas aserti, ke la mediuma kontakto kun tiuj komunikiĝontaj Spiritoj ekestis tiuokaze, kiam, ilin interligante al la mediumoj per harmoniaj magnetaj fluoj, oni tiel estigis la simpatian altiriĝemon, la kombiniĝon de la fluidaĵoj, ja nepre necesan kondiĉon por fariĝo de tiel delikata kiel superbela speco de fenomenoj.