Выбрать главу

Fininte tiajn preparojn, oni rekondukis hejmen la surterajn kunlaborantojn kaj ilin liberigis de tia dormo, en kian oni ilin metis, por ke ili reprenu siajn materiajn korpojn tiam, kiam ajn ili deziros. Kaj, kiel senlacaj herooj de la frata amo, ĉiuj revenis al siaj postenoj en la Nevidebla Mondo, por sin donadi al nova serio da preparaj aktivecoj celantaj la laboron dum la morgaŭa nokto, kiam komenciĝos sinsekvo da seancoj en kvar urboj de la brazila internlando. Kaj nenion mirigan prezentas ilia agado, ĉar, kiel sciate, ĉiuj altrangaj inicitoj estas doktoroj pri Medicino, ankaŭ havantaj vastajn sciojn pri la fizika-astrala organismo.

Depost la reveno de tiu intertrakta komisiono, neordinara movado regis en la sekcioj de la Viglado kaj de la Hospitalo. La morgaŭan matenon oni informis nin, ke ĉe la vesperkrepukso ni forveturos por instrucela vojaĝo al la surteraj regionoj, pro kio forte ekĝojis niaj koroj, ĉar ni antaŭvidis la eblecon revidi niajn amikojn kaj familianojn. De la Viglado, ĉe la tagiĝo, forveturis teamoj da laboristoj kaj teknikistoj, portante aparatojn necesajn al la grava laboro okazonta je la unuaj horoj de la nokto. Kiel la direktantoj de nia Kolonio, tiel ankaŭ iliaj helpantoj, nome instruistoj kaj edukistoj, severe observadis la tie uzatajn metodojn, skrupule sekvis la reguloj n postulatajn por la komunikiĝo inter la Tero kaj la Spirita Mondo, fidele plenumis la programojn starigitajn ĉe la orientaj sanktejoj, kie ili, antaŭ tre longe, ankoraŭ kiel homoj, lernis la gravajn Psikismajn Sciencojn. Pro tio, ankaŭ venis malsupren taĉmento da lancistoj, kiuj, post rigora inspektado en la interno de la konstruaĵo, en kiu okazos la psikisma kunsido, aŭ, kiel ĝi ordinare estas nomata - la Spiritisma Seanco - garde posteniĝi, farante protektan rundon ekde la unuaj horoj post la noktomezo. Tiamaniere, la hindaj soldatoj, kvazaŭ nevenkebla baro, tute ĉirkaŭis la modestan domon, sidejon de la Spiritista Centro, elektita por la unua etapo de la laboro, kaj la respektegindan emblemon de la Legio oni starigis super la fasado de la konstruaĵo, nevideblan por la ordinara homa vido sed neniel malpli realan kaj veran, ĉar la nobla asocio estis provizore cedita al tiu eminenta kaj honorinda spirita institucio. Sindonaj laborantoj, sub la gvidado de teknikistoj kaj direktoroj de la Sekcio de Eksteraj Rilatoj, preparadis la ĉambron destinitan por la okazigo de la fenomenoj, farante ĝin kiel eble plej simila al tiuj medioj en la Instituto taŭgaj por la instruado al iliaj pacientoj. Dume, oni petis la spiritan direktoron de la koncernata Centro pri la komplezo mediume rekomendi, al ties surtera direktoro, ke li tute ne enlasu laikan malseriozan ĉeestantaron en la ĉi-noktajn laborojn, pro ties graveco kaj delikateco, ĉar ja nenion alian ol legion da sinmortigintoj oni tien kondukos por helpo, kaj ankaŭ ĉar en tiaspecaj laboroj, kiuj nepre estu sekretaj, devas partopreni nur tiuj honestaj, diligentaj kaj sinceraj adeptoj de la kristana inicado jam reboniĝintaj per la lumoj de la evangeliaj virtoj.

Oni malavare disverŝis magnetajn fluidaĵojn en la operacia ĉambro, pro duobla celo: - ilia utiligo kiel materialo necesa al la estigo de demonstraciaj bildoj dum la instruado al la pacientoj, kaj ilia refreŝiga kaj tonika efiko por kontraŭstari la malutilajn, maltrankviligajn kaj misharmoniajn vibrojn tiel de la ĉeestantaj afliktitaj Spiritoj, kiel ankaŭ de iu surtera kunlaboranto mem, kiu en tiu tago ne preĝus nek viglus kaj tiel kuntrenus sur la sanktegan tablon, ĉe kiu okazos la komunikiĝo kun la Nevidebla Mondo, la emanaĵojn el sia malordigita menso.

Por la finpreparo de ĉio, ĉe la vesperkrepusko komenciĝis la transportado de la Spiritoj vokitaj por tiu gravega entrepreno.

Sed en la mateno de tiu sama tago, post la prelego, kiu ĉiam sekvis la balzamefikajn aplikojn por nia kuracado, oni atentigis nin pri la graveco de tiu kunveno, en kiu ni estis partoprenontaj.

Dum la vojaĝo, estos preferinde, ke ni detenu nin de ĉia ajn konversacio. Ni devos teni la ekvilibron de niaj mensaj fortoj, donante al ili noblan direkton. Ni provu rememori, dum la irado, la instruojn, kiujn de du monatoj ni ricevadis, ilin resumante kiel se ni estus submetiĝontaj al ekzameno. Tio, tenante nin koncentritaj, helpos niajn kondukantojn laŭdeve defendi nin, ĉar ni estis trapasontaj danĝerajn, malsuperajn regionojn de la Nevidebla Mondo, kie svarmas hordoj da banditoj de la malsuperaj spiritaj sferoj, kio evidentigis la gradan respondecon de tiuj, kiuj ricevis la komision gardi nin dum la veturo. La silento kaj la koncentriĝo, kiun ni kapablos observi, plirapidigos la nin trasportontajn veturilojn, tiel neebligante ĉian atakon de tiuj banditoj, kvankam la legianoj havis la certecon, ke ili povos facile nuligi iliajn probablajn sturmojn.

Pro nenia ajn motivo ni povos apartiĝi de la grupo, eĉ ne pro la laŭdinta intenco viziti la Patrujon aŭ la familion. Tia maldisciplino povus kosti al ni multe da ĉagrenoj kaj larmoj, ĉar ni estis malfortaj, senspertaj, kaj apenaŭ konis la nevideblan mondon, kie svarmas delogoj, tentoj, hipokriteco, mistifikado, malico, ankoraŭ pli multe ol sur la Tero! En oportuna okazo, ni vizitos niajn karulojn sen malhelpoj, kiuj nin ĉagrenus.

En la loko de la operacioj ni devos konduti kvazaŭ ni starus antaŭ la Plej Alta Tabernaklo mem, pro la respekteginda karaktero de tiu kunveno, kiun oni efektivigos post alvokoj al la sanktega nomo de la Plej Alta, kaj kiun ankaŭ alestos Lia Ununaskito pere de favorkoraj radiadoj el Sia granda frata amo, ĉar ja ĉi tion mem Li promesis al la sinceraj disĉiploj de Sia Sublima Doktrino, kiuj en Lia nomo kunvenos por la komunikiĝo kun la Cielo.

Se estas devo de honesta kaj serioza kristano subpremi pasiojn kaj malpurajn dezirojn, sin apogante al la bonvolo por ilin superregi dum la ĉiutaga revirtiĝado, do en la okazo, kiam ni troviĝos en la respekteginda Templo, kie oni celebros la subliman misteron de la interfratiĝo de mortintoj kaj vivantoj por interŝanĝi ideojn kaj tiamaniere sin reciproke klerigi, instrui kaj inspiri, des pli grava devos ĉiuj, homoj kaj Spiritoj, sin antaŭgardi per la plej dignaj sintenoj, vokante al si la plej purajn pensojn, por aŭreoli siajn mensojn per nobleco konvena al tiu sankta evento; forgesi ĉagrenojn, trivialajn zorgojn, tre alten levante la nivelon de siaj karitataj sentoj por bonfarado al la proksimulo, ĉar al ni konvenus ĉiam memori, ke al nia grupo apartenas estuloj ankoraŭ pli malfeliĉaj ol ni mem, kiuj restas katenitaj al tielaj nerva malordo kaj mensa taŭziteco, ke ilia stato spertis ankoraŭ nenian mildiĝon, kaj pri kiuj la frateco ordonas, ke ni ilin helpu malgraŭ nia malforteco, kunlaborante per firmaj, bonvolemaj pensoj kaj al ili sendante favorajn vibroj n. Per tia sinteno ni ilin ĉirkaŭos per pli freŝaj energioj, kiuj, mildigante la ardecon de la ilin premantaj angoroj, al ni ankaŭ havigos la meriton de la vera kunlaborado.