- Oni plu diris al ni, ke sur la Tero ne ĉiuj homoj, enlasitaj en la sanktan kunvenejon por la elvokoj, observas tiun moralan kaj mensan higienon, necesan al la bona irado de la interkomunikiĝo kun la Nevidebla Mondo. Ke nuntempe, inter la enkarniĝintoj, eĉ frivoleco kaj ekscesoj regas en la interrilatoj kun la mortintoj, kio estas bedaŭrinda, ĉar kiu kondutas frivole aŭ senpripense ĉe tiel respektinda kiel delikata afero, tiu amasigas sur sin gravegajn respondecojn, kiuj amare pezos sur lia konscienco en la estonteco. Ĝuste tial maloftiĝas tiuj spirite lumaj seancoj, dum kiu oni povus ĝui la vidon de multo el la spirita grandiozo, ĉar ne ĉiam la anoj de la partoprenanta teamo estas efektive indaj je la alta komisio, kiun ili pretendas plenumi. Ili ja forgesas jenon: por ke la veraĵoj de la ĉielaj misteroj elmontriĝu al ilia intelekto, travidiĝu al ilia kompreno, malkaŝante sian esence propran sublimon, estas kaj ĉiam estis necesaj al ties esplorantoj la morala kaj mensa memdisciplino, antaŭa individua sinpreparo, kiu de ĉiuj postulas efektivan internan aliiĝon, aŭ almenaŭ la fervoran deziron revirtiĝi, firman strebadon al la vera celo de Bono!... Sed ke, eĉ tiel kaj malgraŭ ĉio, Frateco ordonas, ke anĝelaj Spiritoj ofte turnu sian atenton al la societoj, kie okazas tiuj misuzoj, por, karitate profitante la plej konvenan oportunon, ilin viziti kaj admoni ties senprudentajn anojn, ĉi tiujn kiel eble instrui, veki en ilia konscienco la ĝustan komprenon pri la terura respondeco, per kiu ili sin ŝarĝas, ĉar ili ja ne volas surmeti la tunikon el virtoj, montritan en la malnova parabolo de la Ĉiela Gvidanto kiel devigan veston ĉe la tablo por la dia festeno kun la socioj de la Spirita Mondo![8] Kaj ke, tiel agante, tiuj Spiritoj faras nenion alian ol observi principojn de la frateco ekzemplita de la Nazareta Majstro mem, kiu ne disdegnis malsupreniri el diaj sferoj en la turmentoplenan abismon de la homaj malicoj por montri al la pekuloj la vojon de la Devo kaj la praktikadon de la regeneraj virtoj!
Ni do ekveturis, ĉe la vesperkrepusko, direkte al la surteraj regionoj. Gardis nin peza eskorto da lancistoj, skipoj da asistantoj, psikistoj kaj teknikistoj de la Viglado, ĉar neniu, el ia ajn sekcio de la Kolonio kaj eĉ el la Templo mem, vizitus la Tero aŭ aliajn najbarajn regionojn sen la altvalora helpo de la sindonaj kaj kuraĝaj laboristoj de tiu Departemento, kiuj efektive respondis pri la tieaj plej penigaj taskoj. Ricevinte sufiĉan instruadon, ni tial kondutis tute konforme al la ricevitaj rekomendoj. Niaj kamaradoj en malpli bonaj kondiĉoj, ĝuste tiuj, kiujn koncernis tiom multe da aktivecoj, estis transportataj en specialaj veturiloj, tute fermitaj kaj gardataj de la fidela hinda trupo, kvazaŭaj moveblaj izolejoj por pestuloj, kio neebligis al ni ilian vidon. Sed iliaj korŝiraj krioj, iliaj ĝemoj kaj konvulsia plorado, kiujn ni tiel bone konis, klare atingis nin, vekante en ni kortuŝecon kaj profundan kompaton. Afliktoplenaj, ni serĉis helpon por la angoro, kiun tio kaŭzis al ni, en la prudentaj konsiloj de Romeo kaj Alcesto, niaj karaj mentoroj, firme tenate niajn mensajn fortojn ĉe karitata vibrado favora al ili, kio ja bonfaris eĉ nin mem.
Ni atingis la celon de la vojaĝo, kaj rava vido surprizis niajn okulojn, kutimintajn al la malgajaj brumoj de la Hospitalo. Estis rimarkinde, kiel ni sur la Tero povis pli bone rigardi ĉion ĉirkaŭan, ĉar neniam antaŭe ni vidis konstruaĵon tiel pompe ornamitan per lumon, kiel tiu modesta domo, sur kiun verŝiĝis brilegoj, radiantaj el la Supro kaj ĝin envolvantaj per kvazaŭa kristalbrila brakumo! Supre staris, kun la konataj komencliteroj, la radiluma Kruco - emblemo de la servantoj de Maria, rezidantaj en la Instituto, kies blua scintilado konfuzis kaj ravis. Lancistoj gardostaris ĉe la malgranda domo, aliiĝinta en stelpalacon, kaj eĉ ia luma ŝnuro, kvazaŭ defendilo el orkoloraj nebuloj, ĝin zorge ĉirkaŭis, en dumetra distanco de la strato. Al spertulo ne estus malfecile kompreni la celon de tiaj antaŭzorgoj postulataj de la eminentaj servantoj de la Instituto de Maria el Nazareto: eviti la enŝoviĝon en la operaciejon eĉ de nepuraj mensaj emanaĵoj, por ĝin kiel eble antaŭgardi kontraŭ ĉiaspecaj malutilaj atakoj el la ekstero!
Ni eniris kaj nia miro kreskadis...
La aktiveco en la spirita sfero estis intensa sed, kiel facile konstateble, la parto, kies plenumo koncernis la homon, ŝajnis malgranda.
Enirinte en la salonon destinitan por la nobla evento, ni nur vidis maljunan viron, absorbiĝe leganta kompendion pri transcenda filozofio, kio ŝajnis entuziasmigi lin, ĉar dum li profunde sin koncentris sur la instruoj, kiujn li ĉerpadis en la saĝoplenaj paĝoj, el lia frunto radiis lumaj fajreroj, kiuj lin alte rekomendis al la juĝo de la Nevidebla Mondo. Li evidente komprenis la gravecon de la laboroj en tiu nokto, pri kiuj li ankaŭ respondecis, kaj pro tio li ĝustatempe sin preparadis, starigante harmoniajn komunikajn fluojn inter si kaj siaj tre amataj spiritaj amikoj. Li estis la surtera direktanto de la domo.
La vidinda sceno, cetere, estis grandioze impresa.
La limoj de la laborĉambro malaperis, kvazaŭ oni magie formovis la murojn por plivastigi la lokon. Anstataŭ ili ni vidis rondajn vicojn da sidlokoj, similajn al balkonoj, kaj la tuto havis la aspekton de akademia amfiteatro. Niaj gvidantoj montris al la balkonoj, indikante la al ni rezervitajn lokojn. Ni sendiskute obeis, kaj dume la malfeliĉaj kunuloj, kies grava stato motivigis tiun laborplenan iniciaton, estis pacience kondukataj de siaj flegistoj kaj kuracistoj-asistantoj kaj sidigataj en la plej antaŭa vico de la balkonoj, en loko adekvata al ilia stato.
En la ĉambro jam troviĝis la surteraj personoj invititaj por ĉi tiu nokto, nome la elektitaj mediumoj, la rektanimaj, bonvolemaj kunlaborantoj, ĉiu okupanta la koncernan lokon. Al ĉi tiuj montriĝis en la kruda ĉambro nenio alia, krom la blankaj, senornamaj muroj, la tablo kovrita per simpla tuko, libroj, blankaj paperfolioj dismetitaj proksime al la manoj de la mediumoj kaj kelke da krajonoj. Sed la vidivaj mediumoj perceptis ion nekutiman, eksterrutinan, kaj timeme sciigis al siaj kolegoj, per diskretaj konfidencoj, ke gravaj vizi tan toj el la Transmondo honoras la Domon en ĉi tiu nokto, kaj al tio ili aldonis la priskribon de iuj detaloj, kiel ĉeesto de la lancista taĉmento, de la kuracistoj kun siaj kiteloj kaj emblemoj kaj la diligentaj flegistoj.
Al ili tamen oni vere ne kredis, ĉar ankoraŭ dum la unua jardeko de ĉi tiu jarcento multaj spiritistoj, eĉ tiuj pli forte konvinkitaj, tre malfacile akceptis la eblecon, ke en la Spaco estas necesa la agado de militistoj, de flegistoj kaj kuracistoj, kiuj praktikus sian noblan sciencon por helpo al elkarniĝintaj malsanuloj...
Sed se ne estus la malhonora mizero, kiu nin katenis al spirita malsupereco kaj al ni neebligis pli ampleksan vidpovon, ja naturan en aliaj kondiĉoj, ni certe kapablus vidi la scenejon en ties respekteginda realeco, anstataŭ malklare percepti tion, kion niaj gvidantoj kaj mentoroj rigardis en la tuta brilego de ties glora signifo:
En la mezo de la salono elstaris la labortablo de la surteraj kunlaborantoj, ĉe kiu sidis la prezidanto kune kun la grupo da mediumoj kaj ceteraj partoprenantoj, por la starigo de simpatia, altira pensofluo. Antaŭe krudforma, kia ni ĝin vidis enirante, nun ĝi fariĝis brilblanka, ĉar el la foraj regionoj de la Supera Transmondo verŝiĝis sur ĝin brilega lumkaskado, ĝin altigante al la nivelo de respekteginda altaro, kie la celebro de la Frateco inter la homoj kaj la Spiritoj okazos sub la sankta protektado de la Ŝafido de Dio, kies honorindan nomon oni tie alvokis.
Ĉirkaŭprenante tiun unuan magnetan fluon, estigitan de la harmoniaj vibroj de la enkarniĝintoj, estis dua, formita de ĉarmaj, diafanaj estuloj, kies vizaĝojn ni apenaŭ povis fikse rigardi pro la intensaj briloj de tie elradiantaj, kiuj ilin pli ĝuste similigis al sorĉe ravaj siluetoj, ornamitaj per kristalpuraj radioj: tio estis la Spiritoj Gvidantoj de la vizitata Centro, la protektantoj de la mediumoj, Spiritoj helpantaj kaj familiaraj de la ĉeestantoj, kiuj abnegacie, eble de jarmiloj sin dediĉadis al ilia spirita elaĉeto!