Выбрать главу

Krom tiu ĉeno, okupante pli grandan spacon en la ejo, kaj, samkiel la du unuaj, ronde aranĝita etendiĝis la pli vasta ĉeno formita de la vizitantoj kaj kiun tutan konsistigis la fakularo komisiita de la Departemento de Viglado kaj subordigita al la Sekcio de Eksteraj Rilatoj, sub la direktado de nia amiko Ramiro de Guzman.

La estro de la Domo sidis ĉe la tablokapo, honorloko, kiu postulas de sia okupanto noblan inklinon al Bono kaj kiu, laŭ la hindaj procedoj uzataj en la Instituto, estis la ŝlosila punkto de tiu cirklo favoranta la gravan entreprenon; ĉe tiu loko, krom li, ankaŭ staris la spirita direktanto de la domo kaj la estro de nia ekspedicio, Ramiro de Guzman, kaj pli supre posteniĝis Romeo kaj Alcesto, la rektaj instruantoj de la turmentata grupo, kies delikata partopreno efikos pere de la parolo de la surtera instruanto - la prezidanto de la seanca tablo.

Al ambaŭ koncernas kolekti la vibrojn de la pensoj kaj paroloj de la prezidanto, elvolvitajn dum la grava evento; kunigi ilin, kun la disponeblaj kvintesencaj elementoj, intermiksante la tuton kun la magnetaj ondoj de la enkarniĝintaj partoprenantoj; ilin prilabori kaj transformi en scenojn, donante al ili vivon kaj movon, ilin konkretigante kaj materiigante ĝis tia grado, ke tiuj malfeliĉaj elkarniĝintaj spektantoj povu ĉion facile kompreni. Pro tio ili ricevas la kunlaboron de la fakuloj disponigitaj de la Viglado, t.e. de la Sekcio de Eksteraj Rilatoj, kaj la amoplenan, nepre necesan helpon de la sciencaj kabinetoj lokitaj en la Hospitalo, direktataj de Teokrito.

Niaj kuracistoj kaj flegistoj jam troviĝis sur siaj postenoj, ĉu apud la mediumoj, ĉu apud la malsanuloj, irante kaj reirante, fidelaj al tiu apostoleco, tiel ĉarma kiel sublima, kiun en la Transmondo la Medicino asignas al ili - eĉ pli sankta ol tiu sur la Tero, ĉar transmonde ili sin dediĉas al tiel noblaj laboroj sole nur sub la altega insppiro de Amo kaj Frateco.

... Kaj, serene starantaj sur siaj postenoj, deĵoris la lancistoj - tiuj silentaj kaj bravaj kunlaborantoj - kies potenco troviĝis ne en la lancoj, kiuj en liaj manoj ne esprimis perforton, sed ja en liaj mensoj, rigore edukitaj en la forĝejoj de aŭsteraj laboroj, de netrompeblaj disciplinoj, de abnegacioj kaj lernadoj nobligitaj ĉe la doloro de l' sinoferoj!

Ĉiu kunlaboranto do okupis la koncernan lokon, kaj nun, kiel preskribis la inicaj reguloj, oni devis fari la nomvokadon, kies plenumo apartenis al la frato Grafo de Guzman, kiel estro de la multnombra karavano. Alestis, por la laboro dum tiu nokto, la komisiitoj de la estroj de l' Instituto Maria el Nazareto. Vokite, la spirita estro de la Societo same agis, informante, ke ankaŭ liaj subalternuloj ĉeestas por la sanktiga tasko. Koncerne la surterajn kolegojn, la homajn helpantojn - ne ĉiuj akurate kolektiĝis je la difinita horo! La nomvoko, kiu ilin celis el la spirita mondo montris nenion alian ol tion, ke tri personoj forestas je la plenumo de la Devo...

Fine komenciĝis la laboroj, en la nomo de la Plejaltulo kaj sub la petita protekto de la Plej Alta Majstro el Nazareto. Videble inspirata de la potencaj pensoj de la ĉeestantaj, lumaj estuloj, la prezidanto de la Domo eldiris varman preĝon, profundan kaj kortuŝan, kiu inklinigis niajn korojn al emocio kaj al pie enmemiĝo. Kaj dum li preĝadis, pli intense faladis sur la tablon la neĝbluaj radioj venantaj de la Supro kvazaŭ malavaraj benoj, kiuj al nia imago ŝajnis ekbriloj de la kompatema rigardo de Maria, gvidanta siajn servantojn en la karitata misio helpi malfeliĉajn pekintojn.

Sed ni petegu la ĉeestantajn mentorojn kaj protektantojn, ke ili favoru nin per la kapablo de la malproksima vidado, kiun ni ankoraŭ ne havas sed kiu ĉe ili esprimas unu el la belaj atributoj de la farita progreso, kaj ni respektoplene laŭiru tiun bluan kaskadon, kiu pompe ornamis la modestan sidejon de la societo, kie kunvenas la disĉiploj de la granda inicito Allan Kardec, por provi, ĉu ni sukcese malkovros ĝian originon...

Jen ni estis kontentigitaj, sub la kondiĉo, ke ni prenu la leganton kun ni dum tiu ekskurso por la dezirataj esploroj... Celumite, la magia binoklo montris al ni, ke sub la puregaj ekbriloj, kiuj penetradis la krudan konstruaĵon, malaperis la limoj, ĝin enfermintaj en la kadro de simpla surtera domo, kaj ĉi tiu transfiguriĝis kiel celo de amaj radioj venantaj el la direktoroj de nia Instituto. Ni vidis, reflektitan en la senmakulaj ondoj de tiuj plendolĉaj scintiladoj, la bildon de tio, kio okazas en la sekreta kabineto de la Templo-sanktejo, kie kunsidas tiuj, kiuj respondecas, antaŭ la Plej Alta Estraro de la Legio, pri ĉiuj loĝantoj de la Kolonio. Ankaŭ tiuj aŭsteraj majstroj do alestas la kunvenon, en kiu ni partoprenas, ĉar ni ja ilin vidas: kiel ni, ili kunsidas ĉe sankta, senmakule blanka tablo - la tablo por la komunikiĝo kun la Plejsupro -, respekteginda altaro ĉiutage atestanta iliajn noblajn idealistajn manifestiĝojn, iliajn profundajn studojn, kiel kristaniĝintaj scienculoj, pri la Dia Kreado kaj la gravaj problemoj rilataj al la homo; iliajn fervorajn vibrojn de amo kaj respekto al la Ĉiopova Patro kaj al la proksimulo! Temas pri dek du viroj, belaj, noblaspektaj, kies aĝon, oni je la unua vido ne povus precizigi, sed pli atenta observado montrus, ke ĝi ja povus esti tiu plej kara al ilia koro aŭ al iliaj rememoroj! De iliaj seriozaj, pripensantaj mensoj, samkiel de iliaj noblaj koroj, radias arĝentlumaj scintiloj, atestantaj la firman solidecon de la virtaj principoj, kiuj ilin impulsas!

Ni ne vidas alestantojn al ilia kunsido. Ili estas solaj, izolitaj en la ĉambro, kiun sanktigas la vibroj de la preĝoj eliĝantaj el iliaj animoj, suprenlevitaj de la Fido! Eĉ iliaj rektaj disĉiploj mem, tiuj, kiuj ĉiutage kunlaboras por la prospero kaj bonstato de la Kolonio, ne rajtas partopreni en tiu sekreto. Temas pri intima, ekskluzive privata kunveno! Ili bezonas homogenecon, la plej firman, kiun povus disponi iliaj fortoj celantaj la Bonon! - ĉar gravas subteni la ĝeneralan harmonion de la grupo, kiu kuraĝis kunsidi en la nomo de la Superega Kreinto de la Universo kaj sub la protekto de Lia Solenaskito, kies ĉeesto estis fervore petita en la komenco de la laboroj. Antaŭ Maria ili respondecas pri ĉio okazonta en la humila kunvenejo de disĉiploj de Allan Kardec, sur kies supro oni starigis la emblemon de Sia Legio! Kaj kio estas ankoraŭ pli grava, antaŭ Ŝia Respekteginda Filo, la Majstro kaj Redemptoro, al kiu ŝuldas obeon ĉiuj Legioj, ĉar Li estas la Plej Alta Direktanto, al kiu la Kreinto donis la povon elaĉeti la Teron kaj ties homarojn.

Ŝi ja respondecas, krom ankaŭ ili, pri la laboroj en la kunve­nejo, tial estos nepre necese tenadi la harmonion por sukcesigi la aferon!

Por ke la Amata Majstro estu ankoraŭfoje glorata; por ke Lia Respekteginda Nomo ne estu preteksto por frivolaĵoj; por ke oni ne faru la sakrilegion degenerigi la alvokon adresatan al la Senmakula Ŝafido de Dio en sensignifan, banalan formulon; por ke Li ĉeestu tiujn laborojn kaj ja estu efektiva Lia Ĉeesto, en spirito kaj vero, en la templo de la sekvantoj de Kardec, vizitata de iliaj zorgatoj, ili tie vibras, en sekreta kunsido, altigante, per sublimaj streboj, siajn pensojn, koncentritajn kaj firmajn, etendante, per la plej bonaj energioj de siaj mensoj, la proprajn animojn en sia preĝo, por ke ĉiuj - ja ĉiuj senescepte! - partoprenantaj en la grava kunveno, meritu la ĉeeston de la Plej Alta Konsolanto kaj tiel ekestu la nevenkeblaj, sanktaj kaj puraj fluoj konvenaj por tiu nokto, ligilo nepre necesa inter la ĉeesto de la Dia Majstro kaj la surtera spiritista seanco, serioza kaj bone direktata!

Ĝuste tial la ceteraj servantoj, kvankam honestaj, sindonaj kaj sinceraj, ne povas ĉeesti tiun gravan kunvenon, kiu havas lokon en la Transmondo. Ankoraŭ ne prosperis al ĉi tiuj atingi vibrostaton perfekte egalan al ilia, kiel ĝin necesigas la sankteco de tia mandato. En la vasta kolonio de la Instituto Maria el Nazareto, nur tiuj dek du majstroj de la inicado perfekte identiĝas laŭ moralaj kvalitoj, niveloj de virto kaj sciado kaj spirita stato, por la kunuleco ĉe tiu sublima kunsido!