Sed malgraŭ tio ili estas simplaj kaj modestaj. Ili konscias, ke el si mem ili tre malmulton povas disdoni al tiuj, kiuj plej bezonas kaj suferas, ĉar ili opinias malgranda sian provizon da scioj, kvankam longa estis ilia vojo al spertiĝo, la pilgrimado sur la irejoj de sinofero kaj larmoj! Ili sekve ne malscias, ke ili ankoraŭ restas malproksime de la perfekteco! Sed ili klopodas iradi per ĉiam pli firmaj paŝoj cele al la grandioza flegata idealo - la definitiva unuiĝo kun Jesuo, kaj tiel ili vidigas, per nedubelaj atestoj, ke nek personaj pasioj nek malpuraj deziroj plu ŝancelas iliajn volojn funde harditajn en Amo, Justeco kaj Devo!
Tiel, formante harmonian grupon, ili preĝas kaj petegas, kaj neniu rigardas sin sufiĉe inda esti nomata majstro aŭ estro de la ceteraj! Ili nur scias, ke ili devas servi, ĉar ja nenio alia ili estas ol servantoj de granda organizo, kies reganta leĝo estas la amo al la proksimulo, la sindono al noblaj aferoj, la justeco, la abnegacio, la laboro, la progreso por konkero de tio plej bona! Por ili, la vera estro, la Majstro - estas Jesuo el Nazareto - kaj kiel tian ili honoras lin kaj lin respekte alvokas ĉiam, kiam estas postulate de la cirkonstancoj! Kaj kiel servantoj, kiel disĉiploj kaj subuloj, ili strebas fari noblajn agojn, konkeri meritojn por altiĝi en la juĝo de la Amata Sinjoro!
Ili fervore kredas, ke la Eminenta Instruisto, kiun ili petegas pri helpo kaj protekto, ne malatentis la alvokojn, elsenditajn el la plej sentema profundo de iliaj Spiritoj; kontraŭe, ke Li ja malsuprenvenis, favorkora kaj tenera kiel ĉiam, ne nur en la purbrilan sanktejon, en kiun nur ili rajtas eniri, sed ankaŭ en la modestan dometon kie okazas la festeno de Frateco, al kiu ankaŭ venis humilaj viroj kaj virinoj, ankoraŭ enkarniĝintaj, kiuj penege treniĝas tra la dornoj de la elprovado por la plenumo de elaĉetaj lernadoj. Tion atestas la torento el spirita lumo, kiu ĝin sanktigis! Ĉar ilia certeco pri la ĉeesto de Jesuo al la kunvenoj nobligitaj de la virtoj kaj moralaj kaj intelektaj voloroj de ties direktantoj, ĉu enkarniĝintaj, ĉu elkarniĝintaj, ja venas de tio, ke el ilia spirita aŭdosento neniam forviŝiĝis la miregindaj esprimoj de tiu amoplena, neforgesebla kaj sublima voĉo, stariganta la senmortan promeson:
"Kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili" [9]
Kiel kutime okazas en la veraj kunvenoj de la spiritisma- kristana inicado, kies noblaj principoj postulas de ties adeptoj, kiel nepre necesan kondiĉon, la moralan kaj mensan renoviĝon, en tiu nokto, memorinda por ĉiuj anoj de mia malfeliĉa legio, oni elektis la evangelian temon por studo kaj komentarioj. Kiel ni vidas, la instruon proponis Jesuo, kiun oni tie rigardis kiel Ĉefinstruiston, Honoran Prezidanton, kies lecionoj formis la fundamenton de ĉio, tie okazonta.
Oni do komencis la legadon de la Evangelio, kiun sekvis rava, fekunda komentario de la surtera prezidanto. La klarigaj paraboloj, la grandanimaj kaj amoplenaj faroj, la neforgeseblaj promesoj ankoraŭfoje kortuŝis la lernantojn de la Doktrino de Allan Kardec, sidantajn ĉe la tablo, kaj tiam, la unuan fojon, dolĉe resonis en la interno de ĉiu el ni la dia invito al elaĉeto - ĉar ĝis tiu momento ni ankoraŭ ne aŭdis samspecajn predikojn. Por la tie alestantaj homoj, tio estis nur la frato-prezidanto, leganta kaj komentarianta la elektitan temon, en momento de brilega inspiro, kiam de la Supro ŝpruce kaskadis vivegaj, radilumaj intuicioj, rebildigantaj la longan vicon da ekzemploj de la Dia Modelo kaj la esprimojn de Lia senmakula moralo. Sed por la Spiritoj amase kolektiĝintaj en la ĉambro, nevideblaj por preskaŭ ĉiuj surteraj partoprenantoj, kaj ja aparte por la malfeliĉuloj, tien kondukitaj por instruiĝi, estis multe, multe pli ol tio! Por ĉi tiuj tio estis bildoj, figuroj, sinsekvoj, kiuj agitiĝas ĉe ĉiu frazo de la parolanto! Tio estis ia leciono - ja stranga, originala kuracrimedo! - kiun oni donas la ni kiel medikamenton por mildigo de niaj mizeroj! La parolo, vibrado de la kreiva penso, resonante per sonoraj ondoj, en kiuj rebildiĝis la mensaj imagoj de tiu ĝin elsendanta, kaj disvastiĝante tra la ĉambro saturita per taŭgaj fluidecaj, magnetaj substancoj kaj animalaj fluidaĵoj de la enkarniĝintaj mediumoj kaj ĉeestantoj, estis tuj utiligata kaj konkretigita, videbliĝante dank' al naturaj efikoj, kiujn estigis la mensaj fortoj de la Protektantoj, kunsidantaj en la Templo, kune kun tiuj de la ceteraj kunlaborantoj. Pliintensiĝis la agado de la teknikistoj de la Viglado, komisiitaj por la delikata tasko kaptadi la ondojn kie rebildiĝis la mensaj imagoj, kunordigi kaj stabiligi la sinsekvojn, ktp, ktp. Kaj tiele prilaborita en la mirinda laboratorio de la menso, muldita kaj retenita de eminentaj specialistoj sin dediĉantaj al la bono de la proksimulo - la parolo korpiĝis, fariĝis realaĵo, ĉar ja kreiĝis la vivanta sceno de tio, kion oni legis kaj komentariis!
Sur la balkonoj, ĉirkaŭgarditaj de lancistoj, kiel malliberuloj de la peko, kiaj ni ja estis, ni ĝuis la senatendan kaj agrablan surprizon spekti la elvolvon de la elektitaj rakontoj, moviĝantan sur la flambrila lumfasko, kiu, venante de la Supro, lumigis la tablon kaj la ĉambron. Se oni aludis la senkomparan personon de la Nazareta Majstro - jen aperis la bildo de Lia respekteginda figuro, kian ĉiu el ni kutimis imagi en la penso detempe de la infaneco! Se oni rememorigis Liajn farojn, Lian vivon el sublimaj ekzemploj, Liajn neforgeseblajn agojn kiel Senkondiĉa Protektanto de la suferantoj - tia ni Lin vidis, kiel Lin priskribas la evangelia teksto: - bonkora kaj amoplena, disdonanta aromojn de Sia Amo kaj de la diaj virtoj, kies Sublima Relikvujo Li estis - al malriĉuloj kaj suferantoj, al blinduloj kaj paralizuloj, al maniuloj, al frenezuloj kaj lepruloj, al nekleruloj kaj al infanoj, al maljunuloj kaj al tiuj de bona volo, al pekuloj kaj adultulinoj, al impostistoj, al samarianoj, al doktoroj, al senesperuloj kaj afliktitoj, al malsanuloj en la korpo kaj en la spirito, al pentantoj, kiel ankaŭ al la kredantoj de Lia Doktrino el Lumo kaj al Siaj apostoloj mem!... kaj dume la prezidanto - kiu ne vidis per la materiaj okuloj tiujn majestajn scenojn, eliĝantajn el liaj legado kaj komentarioj, sed kiu kortuŝiĝis pro la harmoniaj kaj dolĉaj vibroj, kiuj ilin estigis - eldiradis kaj klarigadis la ravajn, neforgeseblajn parolojn, kiuj tra la jarcentoj forviŝis tiom multe da larmoj, kvietigis tiom multe da soifantaj koroj, aliigis tiom multe da angoraj duboj en la serenecon de solida kaj nerompebla konvinkiteco:
"- Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Car mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza."
"- Feliĉaj estas la plorantaj kaj suferantaj, ĉar ili konsoliĝos. Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos. Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo."
"- Feliĉaj estas vi malriĉuloj, ĉar via estas la regno de Dio. Feliĉaj estas vi, kiuj nun malsatas, ĉar vi satiĝos. Feliĉaj estas vi, kiuj nun ploras, ĉar vi ridos."
"- Car la Filo de homo venis, por savi tion, kio estis perdita."
"- Kaj estas la volo de Tiu, kiu min sendis, ke el ĉio, kion Li donis al mi, mi ne perdu ion."
"- Se vi volas eniri en la regnon de Dio, venu, levu vian krucon, kaj sekvu min." [10]
"- Kiel mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta." [11]
"- Mi estas la granda kuracisto de l' animoj kaj mi venas alporti la kuracilon, kiu devas vin resanigi; la malfortuloj, la suferantoj kaj la malsanuloj estas miaj preferataj filoj, kaj mi venas savi ilin. Venu do al mi, vi ĉiuj, kiuj suferas kaj estas ŝarĝitaj, kaj vi estos malŝarĝitaj kaj konsolataj."