"- Mi venas instrui kaj konsoli la neniohavajn malfeliĉulojn; mi venas diri, ke ili levu sian rezignacion al la nivelo de siaj provoj; ili ploru, ĉar la doloro estis sanktigita en la ĝardeno de l' Olivarboj; sed ili esperu, ĉar la konsolantaj anĝeloj ankaŭ venos sekigi iliajn larmojn."
"- Viaj animoj ne restas forgesitaj; kaj mi, la dia ĝardenisto, kulturas ilin en la silento de viaj pensoj."
"- Dio konsolas la humilulojn kaj donas al ili la forton, kiun ili petas de Li. Lia potenco kovras la Teron, kaj ĉiam apud larmon Li metis ian balzamon."
"- Nenio perdiĝas en la regno de mia Patro, kaj viaj ŝvitoj, viaj afliktoj formas la trezoron, kiu vin riĉigos en la superaj sferoj, kie la lumo anstataŭas la mallumon kaj kie la plej nuda el vi ĉiuj estos eble la plej brila." [12]
Kaj ekestis rava sinsekvo da scenoj, el kiuj elstariĝis la Amoplena Konsolanto, disradiante nekontraŭstareblajn invitojn al ni, suferantaj kaj senesperaj pekintoj, dum la preleganto rememorigis Liajn diajn farojn!...
Religia silento regis en la balkonoj, la vibrado el nekonataj emocioj ekflamigis, en la sensivaj profundoj de niaj turmentataj kaj malĝojaj Spiritoj, aŭroron de konfido, preludon al la Fido, nin instigonta al la elaĉetaj laboroj. Kaptite de la interesoj de tiu forte alloga doktrino, ni raviĝe rigardis tiujn signifoplenajn bildojn, momente kreitajn por nia instruado, kaj en kiuj ni distingis la Nazaretanon, helpantan la malfeliĉulojn, dum la dolĉa voĉo de la parolanto, envolvita en la fluidecaj, ankoraŭ pli dolĉaj ondoj, radiantaj el la karitata penso de la anĝelaj estuloj, kiuj nin protektis, karese predikadis, per tonoj, kiuj resonis en la plej profundo de niaj Spiritoj soifantaj konsolon, kvazaŭ ili por ĉiam gravuris en ties plej kaŝaj anguloj la senkomparan figuron de la Ĉiela Kuracisto, kiu nin nepre resanigos! Tiam ni sentis, ke la unuan fojon, de post multe da jaroj, la Espero etendis sian lumomantelon super niaj animoj, ombritaj de malluma senkuraĝeco kaj malpia nekredemo!
Subite la angorplena ekkrio de ekstrema malespero rompis la majestecon de la religia silento benanta la kunvenejojn!
Unu el niaj mizeraj samsortuloj, ĝuste el tiuj, kiujn dum la malliberigo en la sinistra Valo ni alnomis "disŝiritoj" pro tio, ke ili konservis sur sia astrala korpo la tragikajn signojn de la disfrakaso de iliaj karnaj envolvaĵoj sub la radoj de pezaj ferveturiloj, kaj kies ege grava stato de nekomprenemo kaj sufero nepre bezonis la homan helpon por esti mildigita - ankaŭ esperante pri kvietigo al la kruelaj turmentoj, kiuj lin ekscitegadis, ĵetis sin sur la genuojn kaj petegis en larmoj tiel korŝiraj, ke ekvibris el kompato la fibroj de la ĉeestantoj - kiel iam kondutis la malfeliĉeguloj en la ĉeesto de la Milda Galilea Rabeno:
"- Jesuo-Kristo! Mia Sinjoro kaj Savanto! Kompatu ankaŭ min! Mi kredas, Sinjoro! kaj mi volas vian favorkorecon! Mi ne povas elteni plu! Mi ne povas plu! Mi freneziĝis en la suferado! Helpu min, Jesuo el Nazareto, ankaŭ min, pro kompato!..."
Ĉe iu signo de Alcesto kaj Romeo, la bonkoraj flegistoj lin subtenis kaj kondukis apud la mediumon, ankoraŭ junan sinjorinon, kun gracia talio kaj delikata vizaĝo, kiu en la antaŭtago, kiam la laboristoj de la Instituto faris siajn esplorojn, celante efektivigi la kunvenon, devontigis sin por la grava tasko. Du kuracistoj, kiuj respondecis por la dirita spirito, akompanis lin kaj efektivigis lian kunligon kun la netaksebla perantino, al kiu ili ankaŭ havigis plej sindonan flegadon, por ke okazu nenia malhelpaĵo.
Tiam la sceno atingis tian kulminon, samtempe la plej patosan kaj la plej subliman, kian oni povas prezenti al si!
Ekposedante iun karnan aparaton, kiun oni por momento pruntis al li kun la kristana, bonfara celo helpi lin ekhavi ian faciligon, la malfeliĉa sinmortiginto eksentis, laŭ ties tuta intenseco, la tragedion, kiun jam de multe da jaroj li trasuferadis, vivante en la mallumo de neimagebla turmentego!... ĉar nun li disponis aliajn materiajn organojn, ĉe kiuj liaj vibroj, ardegaj kaj uraganaj, sovaĝe interpuŝiĝante, resendiĝis plene animaligitaj por estigi en lia torturata astrala korpo plendetalajn rebildiĝojn de tio jam pasinta! Korŝirajn kriojn, makabrajn stertorojn, satanajn terurojn, la tutan hororan mensostaton, kiu lin regis, li komunikis al la mediumino, kiu tiel esprimis, kiom al ŝi permesis la potenco de ŝia sublima doto, por la tie alestantaj enkarniĝintoj - la terurvekan malfeliĉegon kaŝitan de la tombo!
Freneziĝinta, vidante sur la tablo la fragmentojn, al kiuj reduktiĝis lia mizera karna korpo, kiun li mem ĵetis sub la radojn de vagonaro, ĉar lia nekredebla mensostato igis lin ĉie vidi la malbonon, kiu ja troviĝis en li mem, kiel malfeliĉego perfortanta al li la konsciencon - li ekposedis la junan mediuminon per suferiga agitiĝado kaj, sin klinante super la tablo, li ekkolektis tiujn fragmentojn, penante rekunmeti la korpon, kiun li hororplene vidis por ĉiam dispecigita sur la reloj, sub la tragedia potenco de unu el la plej abomenaj halucinoj, ordinare okazantaj en la transmondo!
Trafita de la fajro el la neimagelba turmentego de la pekinto, kiu en si mem portas la efektivigon de tiu severa admono de la Evangelio:
"- estos elĵetitaj en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj ".
la malfeliĉa, perdiĝinta ŝafo, kiu malŝatis la admonojn de la prudenta kaj saĝa Galilea Paŝtisto, nervoze ekprenis paperojn, librojn kaj krajonojn, kiuj, por uzo de la psikografoj, estis dismetitaj sur la tablo, kaj, kredante rekoni en ĉi tiuj la proprajn, disfrakasitajn viscerojn, muelrompitajn ostojn, sangantajn karnojn - la koron, la cerbon - reduktitajn al abomenaj buletoj - li, en konvulsia plorado, ilin montradis al la prezidanto de la kunveno, kiun li facile vidis, petegante lian interhelpon ĉe Jesuo Nazaretano, tiel bone konata de la prezidanto, ke Tiu rebonigu al li tian halucinan situacion, nome ke li, sentante sin tiele, dispecigita, tamen sin rekonas kaj sentas viva!
Nervoza, malkvieta, ekscitegita, la danteska malliberulo de la kruelaj tentakloj de la memmortigo samtempe ridegis kaj ploris, petegis kaj ĝemis, tordiĝis kaj ululis, elmontrante, sufokita de brulturmentegaj larmoj, la neimageblan dramon, kiun per la memmortigo li por si mem kreis, la nekonsoleblan konscien- criproĉon, ke li preferis la nekredadon, en kiu li vivis kaj mortis, al la admona kaj prudenta rezignacio antaŭ la ĉagrenoj de la malfeliĉo, ĉar li nun malfrue rekonis, ke ĉiuj dramoj de la surtera vivo estas nur pasemaj kontraŭaĵoj, banalaj malfacilaĵoj kompare kun la monstraj suferoj kaŭzataj de la memmortigo, kies naturon kaj intensecon neniu homo, eĉ ne elkarniĝinta Spirito mem, kapablus taksi, ilin ne spertinte!
Kortuŝa - la ĉefa persono ĉe la tablo - la prezidanto, kiun ame inspiras nevideblaj protektantoj, lin kompateme alparolas kaj konsolas, montrante la sanktegan lumon de la Evangelio de la Dia Majstro kiel la superegan kaj solan rimedon povantan lin helpi, kaj ankoraŭ certigante al li, per sia honorvorto, kiun li ne hezitas doni kiel garantiaĵon, tiel certa li estas pri sia aserto, la interhelpon de la Ciela Kuracisto, kiu tuj kvietigos la strangajn malbonojn lin afliktantajn. Li tiam faras preĝon, simplan kaj amoplenan, antaŭe invitinte ĉiujn alestantajn korojn suprenflugi kun li la senfinan spacon direkte al la ama sino de Jesuo, por petegi pri tujaj favoroj al la malfeliĉegulo bezonanta serenecon por elviŝi el la menso la makabran vizion, per kiu liaj kulpoj vipas al li la animon kaj la daŭradon de la Vivo, kiujn ambaŭ li intencis neniigi, forkurante sur la misaj vojoj de la memmortigo!