Volonte akompanas lin ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la malfeliĉa halucinato: - enkarniĝintoj sidantaj ĉe la tablo, elkarniĝintoj efektivigantaj la majeste noblan seancon, nome mentoroj, gardistoj, asistantaj gvidantoj de la Domo, lancistoj kaj eĉ ni mem, la pli kvietaj kulpuloj, profunde kortuŝitaj. Ankaŭ preĝas la direktantoj de nia Kolonio, kiuj en la sekreteco de l' templo vidas ĉion okazantan ĉe ni; preĝas Teokrito kaj liaj adjunktoj, kiuj, en la Hospitalo, ankaŭ atentas la laborojn pere de tiuj potencaj, de ni konataj, aparatoj, aŭ simple uzane la duoblan vidadon, kiun ili facile agigas. Kaj tiel dolĉe harmoniigita kaj fervorigita pro la vigla impulso de la homogenaj pensoj de tiom multe da koroj frate unuiĝintaj per la sublima kiso de la karitato, laŭ tio, kion Karitato povas enteni plej belan kaj abnegacieman - la sankta kaj senmakula preĝo transformiĝis en viglan, brilegantan lumfluon, kiu post ne multe da minutoj atingis la Sanktan Celon kaj revenis fekundigita per la efiko de Lia dia favorkoreco! Ĉiu penso, unuiĝinta al la ceteraj per kompatemaj streboj, ĉiu karitata esprimo ĉerpita el la koro, kiuj supreniris direkte al la Plejalta Patro kun peto por la malfeliĉulo, kiun memmortigo senhonorige brulstampis, kaj kiu bezonis homan helpon por adaptiĝi al la transtomba vivo - estas voĉoj, kiuj al li flustras esperon, fekundaj, netakseblaj balzamoj sur lin gutigantaj kelktempan ripozon, signoj de kvieteco ĉe la kruelaj tempestoj, kiuj skuas lian Spiriton enfermitan en malfeliĉego!
Post la preĝo sekvis impresa silento, kia nur en la pasinteco ekzistis sur la Tero, kiam oni praktikis la misterojn en la sanktejoj de la antikvaj temploj de orientaj sciencoj. Ĉiuj tenis sin en koncentriĝo, dum la mediumino konvulsie tordiĝadis kaj ploradis, esprimante la teruron de la komunikiĝanta estulo.
Iom post iom, dum oni ne plu eldiris unu solan vorton kaj nur agadis la mensaj fortoj de la elkarniĝintoj kune kun tiuj de la enkarniĝintoj, efektiviĝis la Dia Interveno... de kies priskribo ni ne detenos nin, ĉar ĝia transcendeco indas nian ekzamenon.
La mensaj vibroj de la ĉeestantaj enkarniĝintoj kaj aparte tiuj de la mediumino, kies sano fizika-materia, fizika-astrala, mo rala kaj mensa troviĝis en kontentigaj kondiĉoj, ĉar ĝin antaŭe ekzamenis la organizintoj de tiu grava spirita entrepreno, reagis kontraŭ tiuj de la komunikiĝanta Spirito, kiuj, difektitaj, malsanaj, senbridiĝintaj, krudege atakis la unuajn, kvazaŭ sovaĝaj ondoj de potenca torento, kiu abrupte enverŝiĝus en la smeraldan sinon de la oceano, admirinda kaj grandioza, reflektanta la brilegojn de la suna firmamento. Ekestis do arda batalo por la efektivigo de la sublima psika operacio, ĉar estis necese, ke sanigaj efikoj, magnetaj fluidaĵoj miksitaj kun spiritaj, speciale taŭgaj esencoj liveritaj de la mediumino kaj la asistantaj spiritaj gvidantoj, sin trudu kaj superregu tiujn elsenditajn de la suferanta estulo, kiu ne kapablis ion ajn produkti trans la limoj de sia malsupereco. La potenca fluo iom post iom prezentis la atendeblajn, bonefikajn fruktojn kaj milde regis la pereigajn vibrojn de la memmortiginto, trapasinte la altvaloran mediuman portilon, kiu, materiigante tiun fluon, adaptante ĝin por altiriĝemo al la paciento, faris ĝin asimilebla por ĉi tiu, kies astrala envolvaĵo forte suferis pro la animaligitaj impresoj, postlasitaj de la karna korpo, kiu estingiĝis sub la tomba ŝtono!
Tio estis kvazaŭ aplikiĝus al la fluideca organismo de la pentanto sendolorigaj kompresoj, kvietigantaj en ĝi la boladon de la multoblaj ekscitoj, por fari ĝin kapabla elporti la solan terapion konvenan al tiu delikatega okazo. Ĝi estis kvazaŭ dia sedativo, kiu kompateme gutigus lumsanigajn efikojn sur liajn animajn vundojn, tra tiu homa filtrilo, nome la mediuma magnetismo, sen kiu la malfeliĉa neniel asimilus ian ajn bonfaron, kiun oni dezirus apliki al li! Kaj tio ankaŭ estis kvazaŭ sangotransfuzo en mortanton, kiu revenus en la vivon post kiam li pendis ĉe la rando de l' tombo, la sorbigo de alvaloraj esencoj, kiujn la mediumino abunde ricevis de la Supro, aŭ de la ĉeestantaj mentoroj, por ilin poste transigi al la suferanto.
Iom post iom la mediumino kvietiĝis, ĉar pli trankvila fariĝis la kompatinda "disŝirito", kiu ne plu vidis la mensajn bildojn de sia senprudenta ago, kio estas la samo kiel diri, ke malaperis la satana vido de la fragmentoj de lia propra korpo, kiujn li vane provis rekolekti por rekunmeto.
Agrabla sensaco de kvieteco trakuris liajn perispiritajn fibrojn, dolorantajn pro la longe elportitaj afliktoj... Ĉiam ankoraŭ regis tiu solena silento favoranta la dolĉajn, nemateriajn manifestiĝojn de la patrina protekto de Maria, de la neesprimebla favorkoreco de ŝia Senmakula Filo. Tra la salono ankoraŭ resonis
la dolĉaj tonoj de la evangelia kantantaj pri espero:
"- Venu al mi ĉiuj, ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos..."
melodio, kvazaŭ ĉielaj kavatinoj
kiuj estas laborantaj kaj
dum li ploradis meze en grandaj korelverŝoj, duonvidante la eblecon de pli bona situacio. Liaj larmoj tamen jam ne esprimis la malkvietegajn stertorojn de la komenco sed ja la dankemon de iu spertanta bonfaran intervenon...
Tiam Romeo kaj Alcesto energie direktas la fortojn de la intuicio sur la menson de la prezidanto, kiu ornamiĝis per diamantaj lumoj. La specialistoj alproksimiĝas al la mediumino,
al kiu la malfeliĉulo estas ligita. Kaj la prezidanto per detalaj klarigoj, rakontas al li ĉion, kio al li okazis kaj kial ĝi okazis. Lia havigas al li signifoplenan lecionon, kiun tiuj agentoj konkretigas pere de demonstraj bildoj. Tiam ni vidis la ripeton, en la surtera spiritista seanco, de tio, kion ni estis vidintaj en tiuj kunvenoj en la Hospitalo, preziditaj de la eminenta Teokrito: - La vivo de la paciento, kvazaŭ fotografita, reflektita en tiuj bildoj, reaperas el liaj propraj rememoroj, preterpasante antaŭ liaj okuloj, ekde la lulilo ĝis la tombo, kiun li mem elfosis! Li revidis kion li faris, ĉeestis la nedaŭrajn stertorojn de la agonio, kiun li mem trudis al si sub la radoj de iu veturilo; rigardis, kun perplekso kaj teruro, la rompitaĵojn, al kiuj lia brutala ago reduktis lian homan figuron, plenan de forto kaj de suko por daŭre vivi... sed nun li fariĝis libera je tiuj rompitaĵoj, kvazaŭ li estus vekiĝinta el hida terursonĝo!... Li eĉ rimarkis, verŝante abundajn larmojn, ke ies kompatemaj manoj kolektis liajn sangokovritajn restaĵojn de sur la reloj; ĉeestis, emociita, ties enterigon en sanktan lokon... kaj li vidis la konsolan bildon de Kruco garde staranta ĉe lia tombo. Tiel li komprenis kaj konfesis tiun efektivon, kies akcepto estis al li malfacila kaj naŭza, nome ke li estas senmorta kaj plu vivos, ankoraŭ kaj por ĉiam vivos, malgraŭ la memmortigo! Ke la infera decido, provi trompi la diajn leĝojn, utilis al nenio alia, krom superŝarĝi al li la ekzistadon kaj la konsciencon per tiom gravaj, kiom pezegaj ŝuldoj! Kaj ke, se la materia korpo ja estingiĝadis en la putrema ŝlimo de ia tombo - tamen la Spirito, kiu estas la reala personeco, ĉar li devenas de la Eterna Lumo de la Superega Kreinto, marŝos nedetruebla direkte al la estonteco, spite ĉiujn ĉagrenojn kaj malhelpojn, viva kaj eterna kiel la Senmorta Esenco mem, kiu al li donis la Vivon!
Ho Dio en la Cielo! Kia religia ceremonio superus per gloroj tiun simplan kunvenon, havantan, nek ornamojn nek socian reeĥon, sed en kiu la turmentata animo de sinmortiginto, nekredanta la favorkorecon de sia Kreinto, malesperanta pro la amaso da rezultintaj suferoj kaj kruelaj rimorsoj, konvertiĝas al la hela lumoj de la Fido dank' al la nerezistebla dolĉeco de la Evangelio de la Milda Nazaretano?!... Kia Diservo, kia rito, kiaj festoj kaj pompoj surteraj povus egali la grandiozon de la sekreta sanktejo de iu centro de studoj kaj laboroj spiritaj, kie la misiistoj de Amo kaj Karitato, senditaj de la Solenaskito de Dio, ĉirkaŭŝvebas envolvitaj en puraj, senmakulaj vibroj, donante al la nuntempaj inicitoj, kiuj kunvenas ĉe bonegaj mensaj ĉenoj, la altvaloran ekzemplon pri nova praktikado de Frateco?!... En kiu kampo de la homa aktiveco la homo trovus pli honoran glorigon, kiu ordenus al li la animon, ol tiun, ke li estas altigita al la meritplena rango de kunlaboranto kun la Cielaj Sferoj, dum la Senditoj de la Lumo malkaŝas al li la transtombajn misterojn, donante al li sanktegajn instruojn pri ia elaĉeta Moralo, pri ia Dia Scienco, kun la nobla celo reeduki lin por la definitiva eniro en la ŝafejon de la Dia Paŝtisto?!...