Выбрать главу

Homo, ho mia Frato, kiu, kiel mi, devenas de la sama Glora Lumfokuso! Senmorta animo naskita por altegaj destinoj en la malavara sino de la Eterneco! Akcelu vian evoluadon direkte al la Supro sur la vojoj de la Sciado, reedukante vian karakteron ĉe la helaj lumoj de la Evangelio de la Kristo de Dio! Kulturu viajn animajn kapablojn en la sankta silento de la noblaj kaj sinceraj meditadoj; forĵetu la malnobligajn vantaĵojn; forpuŝu la mondumajn plezurojn, kiuj utilas por nenio, krom por eksciti al vi la sentumojn malprofite por la feliĉaj elverŝiĝoj de la dia esto, kiu pulsas en vi; forĵetu plej malproksimen el via koro la pereigan egoismon, kiu vin malaltigas en la sino de la spiritaj socioj... ĉar ĉio tio estas nenio alia ol teruraj rifoj malhelpantaj al vi la supreniron al la lumo!... Malfermu vian eston por la akcepto de aktivaj virtoj kaj lasu vian koron pli vaste vibri por la komunikiĝo kun la Cielo... Tiam la dornoj de via surtera kalvario estos malakrigitaj kaj ĉio montriĝos pli milda kaj justa al via juĝo, nun prilumita de la sublima kompreno pri la Vero, ĉar vi estos akceptinta en vian sinon la fortojn de Bono, kiuj fontas el la Superega Amo de Dio!... Kaj poste, kiam vi sentos vin inklina al abnegaciemo; kiam vi estos kapabla por la severaj sindetenoj necesaj al la vera inicito pri la Elaĉetaj Sciencoj; kiam vi estos apartiginta vin koron for de la pasemaj iluzioj de la mondo, en kiu vi spertas la saĝecon de la Vivo, kaj kiam vian senmortan animon regos la entuziasmo pri la sankta idealo de la Dia Amo - tiam ekburĝonu, kvazaŭ milda, plej ĉarma ĉiela floro, via mediumeco por la malkaŝa komunikiĝo kun la Nevidebla Mondo, elpetalante la rozon de la frata amo sur la preterpasantajn malfeliĉujojn, kiuj ne povosciis ĝustatempe sin gardi, kiel vi, per la nevenkeblaj fortoj, kiujn al la animo havigas la Senmorta Scienco de la Evangelio de la Kristo!

Ĉapitro VII Niaj amikoj - la disĉiploj de Allan Kardec

En la intertempoj de la kunvenoj, ni ne revenis al nia transmonda ŝirmejo. Ni restadis en la surtera medio mem. La koncerna vojaĝo estis tro malfacila, ke ia multenombra kaj peza grupo, kiel la nia, povus ĝin ĉiutage ripeti. Tiel okazis, ke ni restis ĉirkaŭ du monatojn inter la homoj, la tempon necesan por efektivigo de tiuj intimaj kunvenoj, kiujn ni tiel bezonis, kaj de aliaj, celantaj nian inicadon, dum kiuj oni nur pritraktis la principojn kaj konceptojn moralajn kaj filozofiajn, sen la praktikado de la misteroj.

Nia stato de memmortigintoj, kies aŭro, infektita de malsuperaj vibroj, povus komuniki perturbon kaj deprimon al la kompatindaj enkarniĝintoj, al kiuj ni alproksimiĝus, aŭ de ĉi tiuj ricevi influojn malutilajn por la delikata kuracado, al kiu ni estis submetataj, detenis nin restadi en ia ajn loko loĝata aŭ vizitata de enkarniĝitaj animoj.

Estas grave klarigi, ke ni estis animoj irantaj la vojon al reedukiĝo, kaj, ĝuste pro tio, submetitaj al tre severaj kondutreguloj, kio al ni malpermesis vivadi sencele inter la homoj, ruinige influante la surteran socion... situacio, kiu nepre efektiviĝus, se ni daŭre restus ribelemaj kaj obstinaj en la eraro.

Ni estis do kondukataj en pitoreskajn lokojn, malfacile alireblajn por la homoj, en la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝoj, en kiuj ni pasloĝis: - boskojn agrablajn, herbejojn ombratajn de fruktarboj, verdantajn, fruktdonajn montetojn, kie la brutaro plezure manĝadis freŝan, preferatan herbon. Oni starigis tendojn, kaj jen ĉarma kampadejo, nevidebla por homaj okuloj sed perfekte reala por ni, kaj kiun la dolĉa bukolikeco signis per allogaj nuancoj, ekaperis sub la senŝanĝe blua volbo de la brazila ĉielo, kie la flamanta ĉaro de la Suno brilegadis per la senegala pompo de siaj revigligaj radioj.

Nokte, milda melankolio dolĉigis la amaraĵojn de nia situacio, kiel forpelitoj el la hejmo kaj el la familio, kaj tiam, reveninte de la ravaj evangeliaj prelegoj, okazintaj dum la kunvenoj de la kristanaj spiritistoj, ni restis en meditado en la senŝanĝa silento de la montetoj aŭ de la kvietaj fruktejoj. Rememorante la fekundajn instruojn pri la ekzisto de ia Superega Estulo, Kreinto kaj Patro, ni rigardis la ĉielan kupolon, inkrustitan per belegaj, lumbrilaj steloj. Tiam profundaj pensoj vastigis nian rezonadon, dum ni kontempladis, kortuŝitaj kiel enamiĝintaj junuloj, tiun sideran spacon kuntrenantan la netakseblan gloron, per kiu ĝin donis la Superega Arkitekto: - ĉi tie, jen brilegantaj, enormaj astroj, potencaj sunoj, centroj de forto, lumo, varmo kaj vivo; tie, mondoj de raveganta beleco kaj neimagebla grandeco, kies splendo trafis niajn okulojn de transmondaj kondamnitoj, kvazaŭ frata, amoplena signo, certiganta, ke ankaŭ ili estas loĝejoj de aliaj homaroj, de animoj, niaj fratoj, marŝantaj direkte al la elaĉeto, enamiĝintaj al Bono kaj Lumo, kaj same kiel ni, devenintaj de la sama patra, dia blovo, kiun en nia interno ni nun sentis pulsadi, malgraŭ la ekstrema morala mizero, en kiu ni baraktadis! Kaj ĉie la glora esprimo de la penso de la Plejalta, parolanta pri Ties povo, Ties amo, Ties saĝo!

Ne malofte, sub la dolĉa susurado de la frondaroj, kiuj girlande ornamis tiujn montetojn, ĉe la mildaj ventetoj refreŝigantaj la nokton, kiun prilumis la brilo de la astroj ruliĝantaj en la senlima spaco, niaj amikoj, la disĉiploj de Allan Kardec, tio estas, la mediumoj, la moralinstruistoj, la evangelizistoj, kies altruismo kaj bonvolemo tiom multe kunefikis por mildigo de niaj afliktoj, nin vizitadis, en la nokta silento, apenaŭ iliaj fizikaj korpoj ekripozis en profunda dormo. Ĝuante la rajton libere eniri en nian porokazan tendaron, ili kompate kaj amoplene konversaciis kun ni, donis pli vastajn klarigojn pri la bonegeco de la doktrino, kiun ili praktikadis, sin montrante kiel piajn kredantojn al la patreco de Dio, al la senmorteco de la animo kaj al la evoluado de la estaĵo sin direktanta al sia Ciopova Kreinto!

Kun fervora entuziasmo pri sia Fido, ili nin instigadis al la amo al Dio, al la espero pri Lia patra boneco, al la konfido je tiu estonteco, kiun Li rezervis por la homa speco, al la kuraĝo por venki, montrante ĉion ĉi kiel nepre necesan bazon de sereneco por la granda strebado al la progreso! Ili ĉiuj sin prezentis kiel nekontesteblajn, kortuŝajn atestojn pri la nobleco de la filozofiaj instruoj donitaj de la Doktrino, de kiu ili estis adeptoj kaj kies bazoj, sidantaj sur la grandioza moralo de la Dia Modelo kaj sur la Scienco pri la Nevideblo, ilin transformis en neskueblajn fortikaĵojn de la Fido, kapablajn kontraŭstari ĉian ajn malfeliĉon kun sereneco, firma menso kaj surlipa rideto, per kio elmontriĝis la ĉielo, kiun ili portis en si mem dank' al siaj superaj scioj pri la Vivo kaj la homaj destinoj! Tiam ili plenelokvente rakontis pri la ardeco de la malfeliĉo, kontraŭ kiu multaj el ili luktadis. Ilin aŭskultante, ni forte miregis, kaj samtempe kreskadis nia admiro al ili, kio plialtigis ilian indon en niaj okuloj: - ĉi tiu respektinda viro, estro de multnombra familio, estis malriĉega kaj tenadis senhaltan batalon por la vivteno de la siaj; tiu alia, nekomprenata en la hejmo, soleca en la sino de la propra familio, kiu ne respektis lian sanktan rajton pensi kaj kredi laŭ sia plaĉo; ĉi tiu sinjorino, elportanta la pezan krucon de malfeliĉa edziniĝo, sub la imperativa jugo de akraj humiligoj kaj ĉiutagaj ĉagrenoj! Sed jen ankaŭ ĉi tiu alia, kiu vidis morti en plena juneco la solan filon, protekton kaj dolĉon por ŝia vidvineco kaj maljunaĝo!... krom ankaŭ ĉi tiu junulino, kiu, en la tagoj antaŭaj al la ame dezirata edziniĝo, ricevis, kiel rekompencon al sia dolĉa kaj esperplena korligiĝo, la abomenindan ĵurrompon de tiu, kiu vekis en ŝi la unuajn raviĝojn de la koro!... ĉar la iniciteco en la Kristanan Spiritismon ne evitigas al la homo la necesecon de la grandaj riparadoj kaj doloraj elprovoj!