Sed la sereneco, la pacienca rezignacio superregis tiajn batojn kontraŭ iliaj koroj! Ili sin turnis, konfidoplenaj, al la amema koro de Jesuo, fidelaj al Lia dolĉa alvoko, pri kiu ili sciis, ke ĝi ja estas konstanta! Al la dolĉaj, ĉielaj influoj ili malfermis siajn korojn, nobliĝante ĉe la spirita helpo de siaj gvidantaj mentoroj... kaj nun ili marŝis kun konfido direkte al la estonteco, certaj pri la fina venko! Sen ia sinĝeno, male kun videbla bonhumoro, ili rekontis, ke inter ili estas tiuj, kiuj iras plenumi sian devon en la seancoj, ne preninte la vespermanĝon pro manko de rimedoj, sed kiuj pro tio ne sin opinias malfeliĉaj, ĉar ili esperas, ke la Superega Patro, kiu vestas la kampajn liliojn kaj zorgas pri la bezonoj de la birdoj de la ĉielo[13] ankaŭ havas rimedojn por rebonigi ilian situacion, kiel eble plej baldaŭ... kaj tial ili sentas sin fortaj por, per si mem kaj kun la helpo de la Fido kaj de la kuraĝo, kiu el ĝi fontas, reagi kontraŭ la momenta manko kaj venki!
De tiu, por tiel diri, ĉiutaga kunvivado rezultis, ke fortaj, nedetrueblaj korinklinoj kaj simpatioj de ambaŭ flankoj ekestis, ĉefe el ni, la elkarniĝintoj, ĉar ni estis sincere dankaj pro la konsidero, kiun oni donis al ni, kaj pro la netakseblaj favoroj, kiujn al ili ni ŝuldis.[14]
Ni ĝuis la permeson, ilin sekvi dum laborplenaj vojaĝoj por plenumo de la bonfarado. Forte interesaj, tiaj laboroj servis al ni kiel grandiozaj instruoj, ĉar alkroĉite al freneza egoismo, ni ne komprenis, kiel iu povas sin dediĉi al aliula bono per tiel noblaj elmontroj de neprofitemo kaj frata amo. Mi ne detenos min dediĉi kelkajn liniojn de ĉi tiuj rakontoj al la priskribo de la aktivecoj, kiujn ni tiam ĉeestis, aludante nur tion, kion ili efektivigis en spirita korpo, dum la horoj de dormo kaj fizika- materia ripozo.
La mediumoj kaj la ceteraj enkarniĝintaj kristanaj inicitoj, komisiitaj de la Instituto Maria el Nazareto, meritis ties konfidon kaj ĝuis ties gardadon tiel longe ĝis ili elplenumos la taskojn, pri kiuj ili sin devontigis ĉe la Instituta estraro. Sed tiu gardado ofte etendiĝis tra ne difinita tempo, dum kiu la surtera lernanto estis akceptita kiel ano de la Kolonia servantaro, kio estas la samo kiel diri, ke li fariĝis kunlaboranto de la nobla Legio de la Servantoj de Maria. Se ili montriĝus vere sindonaj al la apostola servado, farata sub la aŭspicioj de la granda doktrino, kiun kunordigis la ĉefo de la Skolo, ĉe kiu ili iniciĝis, nome Allan Kardec; ili do ne limigus sian bonvolan kunlaboradon al la sekretaj ĉiusemajnaj seancoj en la societoj, al kiuj ili apartenis.
Male, li pliampleksigus la trafon de sia propra agado, klopodante favore al la glorigo de la Afero, al kiu ili servadis.
Tra la nokto, tiuj, al kiuj ni korligiĝis, transportiĝis, en spirita korpo, en grandaj distancoj, kunlaborante kun siaj mentoroj kaj gvidantoj ĉe noblaj taskoj. Ĉe ni, ĉiu dekpersona, aŭ eĉ malpli granda grupo, povus ilin akompani celante instruiĝi, ilin sekvi dum tiuj edifaj migradoj favoraj al la afero subtenata de la Grandanima Majstro, se nur la protektantoj kaj asistantoj de la grupoj gvidus la laborojn kaj la mentoroj ĉe la Legio partoprenus en la karavano.
Dum nia dumonata, surtera kunvivado, mi havis la okazon ilin kelkfoje sekvi, kune kun aliaj kamaradoj de nia grupo, inkluzive de Belarmino, kaj akompanataj de niaj afablaj amikoj, de Canalejas kaj Ramiro de Guzman.
Gvidate de siaj spiritaj instruantoj, ili vizitadis hospitalojn en la nokta silento, alproksimiĝante al tiuj litoj, en kiuj ĝemadis kompatindaj malsanuloj, senesperaj kaj malĝojaj, kun la karitata deziro havigi al ili kvietigon kaj novajn energiojn per aplikado de vivigaj magnetismaj elementoj, de kiuj ili estis riĉegaj rezervujoj. Profitante la dormemon, en kiu dronis tiuj malsanuloj, niaj enkarniĝintaj kunuloj ilin amike alparolis kaj revigligis, enverŝante en ilin la helan lumon de Fido kaj Espero, kiu prilumis iliajn Spiritojn de fidelaj kredantoj; vekis en ili la kuraĝon kaj la strebon al la venko pere de konsiloj kaj sugestoj, kiujn al ili inspiris iliaj bonkoraj akompanantoj. Tiel, ni kun ili ankaŭ eniris en privatajn loĝejojn, rimarkante, ke ili ĉiam strebis al servado kaj lernado, tute egale ĉu ili vizitadis palacojn, kabanojn aŭ eĉ bordelojn, ĉar ili konsciis, konsente kun siaj gvidantoj, ke ankaŭ tie troviĝas konsolbezonaj koroj, senfortigitaj Spiritoj por revigligi kaj admoni! En aliaj okazoj, ili petis nin pri kunhelpo ĉe iliaj klopodoj por konsoladi grandajn malfeliĉulojn, nome enkarniĝintajn personojn, kiuj travivis dolorajn elprovojn el la vico de la al ili konvenaj suferoj, kaj kies emo al senkuraĝeco kaj malespero povus esti fatala. Tiam ili tiujn kondukis al la sidejo de la asocio, al kiu ili apartenis, kaj dum iliaj karnaj portaĵoj, same kiel tiuj de iliaj protektatoj, restis en profunda dormo, ili revigligadis tiujn kompatindajn suferantojn, al ili elvolvante saĝajn, konvinkajn argumentojn, konigante la grandiozajn evangeliajn instruojn, kiuj riĉigis iliajn proprajn animojn kaj el ili faris grandajn, konstante bravajn batalantojn, kiuj neniam rigardus sin venkitaj, senkuraĝaj, senesperaj!... Ĝuste tiam ni prezentis al ili nian doloran travivaĵon, konsentante priparoli la pereigan aventuron, kiun al ni rezervis la senkuraĝeco kaj kiu nin trenis en la abismon de memmortigo! En tiuj okazoj, Belarmino profitis la oportunon por elverŝi sian entuziasmigan parolon de fekunda kaj brila oratoro. Pli ol unufoje li povis forpreni, el nedubebla falo, malfeliĉulojn jam sin ĵetontajn en la ombran regionon, de kiu ni devenis. Cio tio havigis al ni utilegan profiton, altvalorajn lecionojn, allogan ekzempladon, samtempe kiel konsola reago nin revigligis kaj havigis al ni la esperon!
Sed post du monatoj, ĉar ni ne plu bezonis ion ajn ricevi de la surtera, materia medio, estis ordonite al la grupo iri returne al sia Kolonio en la Astrala Mondo. Ne sen profunda emocio ni brakumis, ĉe ilia lasta, adiaŭa vizito en nia bukolika tendaro, tiujn tenerajn kaj korsimplajn amikoj n, kies komunikiĝema kormildo tiel sanigan viglon havigis al niaj ŝanceliĝemaj kaj maltrankvilaj animoj. Kvankam iliaj karnaj korpoj restis dormantaj dum ilia vizito al ni, tamen ili ja nedubeble montriĝis al nia rigardo kiel viroj kaj virinoj, kaj ni neniel rimarkis ian diferencon koncerne iliajn envolvaĵojn.
Ni certigis ilin pri nia eterna dankemo, eldiris niajn esprimojn de nerompebla korinklino, promesis al ili oftajn vizitojn, tiel baldaŭ kiel al ni permesos la cirkonstancoj, kaj ja reciprokecon de la afablaĵoj kaj konsiderado, per kiuj ili nin honoris, tuj kiam ni sentos nin kapabla por tio. Ili siaflanke promesis al ni daŭre interesiĝi pri tiu drama situacio, kiu nin malliberigis, ĉu preĝante por ni al la Dia Indulgemo, ĉu transsendante al ni siajn esprimojn de amikeco pere de tiuj telepatiaj mesaĝoj, kiujn iliaj mediumaj kapabloj komencis produkti, kaj tiu promeso tre feliĉigis nin.
Efektive, veninte en nian neĝan azilon, ni ofte vidis, ke iliaj amikaj figuroj aperadis en la hela lumo de la televidiloj, ĉiam envolvitaj en la opalecaj ondoj de la preĝo kaj de la bonkoraj pensoj, per kiuj ili esprimis al Dio siajn bondezirojn por la plibonigo de nia situacio.
Se al ni, dum tiuj du longaj monatoj sur la terkrusto kiel gastoj sub la serena ĉielo de Brazilo, la gardantaj Spiritoj ne donis la permeson viziti regionojn al ni karajn de nia Patrolando, kies sopiraj rememoroj plormalsekigis sentemajn fibrojn de niaj animoj, ili tamen konatigis al ni tiujn amikojn komplezemajn kaj afablajn, mildajn kaj humilajn, nome la disĉiplojn de la nobla majstro de la Inicado - Allan Kardec -, kies memoron ni de tiam honoradis per respektoplena kulto de admiro! Kaj ni pensis, kortuŝitaj kaj sincere ravitaj: - Unu tia doktrino, kapabla eduki la korojn, ilin prilumi per la puraj manifestiĝoj de la Boneco, kiujn ni vidis radiantaj el niaj novaj amikoj, ne povas esti malproksima de la ĉielaj veraĵoj!