Estas nur la konvulsia, nekonsolebla plorado de l' kondamnitoj, kiuj neniam kvietiĝas! La terura "grincado de dentoj" laŭ la saĝa kaj prudenta averto de la Nazareta Majstro! La spitema blasfemo ĉe ĉiu nova frapo de la menso turmentata de doloraj rememoroj! La neŝanĝebla frenezeco de konsciencoj kontuzitaj per la hontiga skurĝado de l' rimorso! Estas ja la venenita kolero de tiu jam ne povanta plori pro elĉerpiĝo sub troo da larmoj! Estas la desapontiĝo, la teruriga surprizo de tiu, kiu sentas sin viva, malgraŭ tio, ke li sin ĵetis en la morton! La ribelo, la sakro, la insulto, la ululado de koroj, kiujn la monstra batado de la kulpelpago aliigis en bestiojn! Estas la flagrado de konscienco, la animo vundita de siaj propraj, senprudentaj agoj, la menso en tumulto, la spiritaj fakultoj envolvitaj en la mallumo fontanta el si mem! Estas ja la "grincado de dentoj en la ekstera mallumo" propra al malliberejo starigita de l' krimo kaj destinita al turmentego kaj korektado! Ja la infero, laŭ plej hida kaj drama bildo, ĉar tie montriĝas, krom ĉio ĉi, abomenegaj sceno de bestiaĵoj, la malnoblega manifestiĝo de la plej malĉastaj instinktoj, kiujn mi hontus priskribi al vi, homoj, miaj fratoj!
Kiuj tie provizore restas, kiel mi, tiuj estas grandaj krimuloj; la feĉo de la spirita mondo - legioj da sinmortigintoj, kiuj de tempo al tempo tien enfluas, kondukitaj de la kirlego el malfeliĉoj, en kiuj ili implikiĝis, por tie seniĝi je siaj vitalaj fortoj, kiuj, kiel damna sekvo de la sinmortigo, ĝenerale restas en sia tuteco ĉirkaŭ iliaj fizikaj-spiritaj envolvaĵoj. Tiujn legioj n, prefere venintajn el Portugalujo, Hispanujo, Brazilo kaj portugalaj kolonioj en Afriko, konsistigas malfeliĉuloj bezonantaj la konsolan helpon de la preĝo, ja tiuj homoj, senprudentaj kaj senpripensaj, kiuj satiĝinte pri la vivo, kies celon ili ne volis kompreni, riskis enabismiĝi en la Nekonataĵon, strebante al Forgeso, tra la krutaĵoj de la Morto!
La Transtombo tute ne estas tia abstraktaĵo, kia oni ĝin supozas sur la Tero, aŭ iaj paradizaj regionoj facile atingeblaj per iaj nemultaj sensignifaj formuloj. Ĝi simple estas, ĝustadire, la Reala Vivo, kaj kion oni trovas, penetrinte ĝiajn regionojn, tio ja estas Vivo! Vivo intensa, manifestiĝanta per sennombraj aspektoj, saĝe aranĝita laŭ kontinentoj kaj grupoj, same kiel sur la Tero ĝi estas organizita laŭ landoj kaj gentoj. Vivo, kiu tie disponas ekzemplajn instituciojn, edukajn kaj sociajn, prezentantajn modelon por la progreso de la homaro. Ja en la Nevidebla, prefere ol en la surplanedaj mondoj, la homaj estaĵoj ĉerpas inspiron por fari sian malrapidan surteran progresadon.
Mi ne scias, kiel disvolviĝas la laboroj de korektado al sinmortigintoj en la ceteraj samcelaj centroj aŭ spiritaj kolonioj, funkciantaj sub la ĉieloj de Portugalujo, Hispanujo kaj samlingvaj nacioj. Mi nur scias, ke mi apartenis al tiu sinistra legio, kiu pro logika kaj natura sekvo, estis malliberigita en tiu terurega regiono, kies memoro ankoraŭ hodiaŭ kaŭzas abomenon al mia sentemeco. Tre povas esti, ke iuj personoj akre kontestas la verecon de ĉi tiuj priskriboj, asertante, ke la malsaneca fantazio de senpripensulo, kiun tro lacigis la asimilado de Danto, el si mem produktis la ĉi-prezentitan raporton... sed ili certe forgesas, ke, kontraŭe, la florenca poeto ja sciis, kion la nuna jarcento ne kapablas agnoski!...
Ĉi tiujn mi ne admonos kredi. Tia temo trudiĝas ne simple al la kredo, sed ja al la rezonado, al la ekzameno, al la esplorado. Se ili scias rezoni kaj povas esplori - ili tion faru kaj nepre venos al logikaj konkludoj, kiuj ilin metos sur la spurojn de veraĵoj tre interesaj por la homa speco! Sed al kio mi ilin admonas, kion mi arde deziras kaj por kio mi plej fervore klopodas, tio estas, ke ili ne provu koni tiun realaĵon tra la mallumaj vojoj, en kiujn mi ĵetis min, kiam mi plenumis la memmortigon pro malŝato de la averto, ke la morto estas nenio alia ol la vera formo de ekzistado!...
Alivorte, kion vi, leganto, povus supozi ekzistanta en la nevideblaj sferoj, ĉirkaŭantaj la mondojn aŭ planedojn, se ne la matricon de ĉio, kio en ĉi tiuj rebildiĝas?!... Nenie oni trovus la abstraktaĵon, aŭ la nenion, ĉar tiaj vortoj havas nenian sencon en la Universo kreita kaj regata de Ĉiopova Intelekto. Nei kion oni ne konas, ĉar oni ne kapablas tion kompreni, estas malsaĝo nepravigebla en la nuntempo. La nuna jarcento invitas la homon al esplorado kaj libera ekzameno, ĉar la Scienco, en siaj multoblaj manifestiĝoj, senŝanĝe pruvadas, ke la neeblo estas erara nocio en ĝia pli kaj pli vasta kampo de agado. Kaj la pruvoj pri la realeco de la superteraj kontinentoj ja troviĝas en la arkanoj de la transcendaj psikaj sciencoj, al kiuj la homo ĝis nun donis tre relativan gravecon.
Cetere, kion la homo konas en sia planedo mem, kie li de jarmiloj renaskiĝas, por kategorie malagnoski tion, kion la estonteco popularigos sub la aŭspicioj de la Psikismo?... Sian vilaĝon, sian knabon, aŭ, se pli vastaj estas iliaj ambicioj, kelke da najbarlandoj, kies moroj egalas liajn proprajn?...
Ĉie, ĉirkaŭ li, ekzistas realaj mondoj, enhavantaj abundan, intensan vivon: kaj se li tion ignoras, ĝi estas tial, ĉar li plezuras en la blindeco, perdante tempon ĉe frivolaĵoj kaj pasioj tiel plaĉaj al sia karaktero. Li neniam esploris la oceanajn profundaĵojn - eĉ nuntempe li ankoraŭ ne povos ĝin fari. Malgraŭ tio, sub la verdaj, ondiĝantaj akvoj, ekzistas ne nur perfekte organizita mondo, sed ja ia universo, kiu konsternus pro sia grandiozeco kaj ideala perfekteco! En la aero mem, kiun li spiras, en la grundo, sur kiu li paŝas, la homo trovus aliajn organizitajn vivocentrojn, obeantajn la intelektan, saĝan impulson de grandanimaj leĝoj, kies fundamento sidas em la Dia Penso, kiu tiujn centrojn instigas al la progreso por la konkero de l' plenperfekteco! Sufiĉas, ke li sin provizu per precizaj aparatoj, por konstati la ekzistadon de tiuj socioj, kiuj kvankam estante, unuj nevideblaj kaj aliaj apenaŭ suspektataj, tamen tute ne ĉesas esti konkretaj, harmoniaj, veraj!
Tiucele, li ankaŭ mem kapabliĝu, disvolvante tiujn naturdotojn, kiujn li heredis de sia dia origino... Li ekmovu penson, volon, agon, koron tra la altaj vojoj de la supera Spiriteco... kaj li ja atingos la astralajn sferojn ĉirkaŭantajn la Teron!
Mi estis do malliberulo en tiu abomena kaverno de l' hororo!
Sed mi tie ne loĝis sola. Mi estis en kompanio kun ia grupo, multnombra legio da kulpuloj kiel mi.
Tiam mi ankoraŭ sentis min blinda. Almenaŭ mi sugestis min tia, kaj tia mi restis, kvankam mia blindeco vere rezultis de la morala malsupereco de mia Spirito, apartiĝinta for de la Lumo. Sed preter mi, blinda, ne pasis nerimarkite tio, kio prezentiĝis malnobla, malbela, sinistra, malmorala, obscena, ĉar miaj okuloj konservis vidpovon sufiĉan por tiun tutan feĉon rigardi - pro kio mia malfeliĉo pliintensiĝis.
Dotita per forta sentemeco, mi nun, por mia pli granda sufero, havis ĝin superekscitita, kio ankaŭ spertigis al mi la suferojn de la aliaj turmentatoj, miaj samsortanoj. Tiun fenomenon estigis la mensaj fluoj, kiuj fontante el la legio mem, verŝiĝadis sur ĝin tutan, tiel okazigante impresan fenomenon de klasa altiriĝemo, kio estas tio sama, kiel aserti, ke ĉiu el ni ankaŭ ricevis la sugestiojn pri la suferoj de la aliaj, krom esti submetita al la embuskoj de siaj propraj suferoj.
Kelkfoje sovaĝaj bataloj okazis en la vojetoj, laŭlonge de kiuj viciĝis la kavernoj servantaj al ni kiel loĝejoj. En senŝanĝa kolerhumoro, ni, pro sensignifaj motivoj, nin ĵetadis unuj kontraŭ aliaj por violentaj luktoj, en kiuj, simile kiel fariĝas ĉe la malaltklasaj tavoloj de la surteraj socioj, ĉiam venkis tiu plej lerta kaj kruela. Tie mi ofte estis insultata, mokata je miaj plej karaj kaj delikataj sentoj per pikŝercoj kaj sarkasmoj, kiuj min ĝismedole indignigis; priĵetata per ŝtonoj kaj bategata tiel longe ĝis mi, ekscitita de identa fobio, min donis al sovaĝaj repagoj, egaliĝante al la agresintoj kaj kun ili baraktante en la koto de sama spirita speco!