Pasis du longaj, penplenaj jaroj, dum kiuj ni multe ploradis, sub la pezo de korskuaj rimorsoj, en la ĉiutaga ekzamenado de la eraro, kiun ni faris kontraŭ ni mem, kontraŭ la Naturo kaj kontraŭ la saĝaj Leĝoj de la Eternulo, kaj kiu metis nin en tiun amaran situacion naskitan de la memmortigo! Kelkajn fojojn ni denove ĉeestis aliajn seancojn en la surteraj kabinetoj por psikaj eksperimentoj, vizitante niajn amikojn kaj al ili parolante per la mediumaj komunikrimedoj.
En tiu tempo, mi ekrilatis kun afabla mediuma aparato, nome iu mediumo dotita per eksterordinaraj kapablecoj, kiu ofte vizitadis min kaj la ceterajn, ĉu per bonvolaj pensoj kaj elradiadoj senditaj por nia bono, ĉu per fervora preĝado. Li estis mia sampatrujano, kaj mi ne povas ne konfesi, ke tio ja potence min altiris kaj kortuŝis! Esplorema, kuraĝa, sentima, eĉ nesingarda, krom ankaŭ pasia, entuziasma amanto de la Sciencoj pri la Nevideblo, al kiuj li sin tiris kun arda raviĝo, li iris ĝis la ekstremo, kvazaŭ revema enamiĝanto, rondiri ĉirkaŭ la muregoj de nia Kolonio, en astrala korpo, dum la nokta ripozo aŭ dum profundaj mediumaj trancoj, kun la inteco veki nian atenton por senpere komunikiĝi kun ni, kio forte maltrankviligis niajn mentorojn kaj la estraron de la Kolonio. Oni al li ne permesis la eniron pro la granda danĝero de tiel rekta kontakto kun medio ekskluzive destinita por kondamnitoj, sed oni havigis al li gardon kaj helpon por la reveno, konsiderante la sincerecon de la intencoj, kiuj lin motivis, kaj la fakton, ke li trapasos abismajn lokojn de la Spirita Mondo. Tiel aminda kiel kuraĝa amiko nedubeble havis, kiel mediumo, siajn konsilantojn kaj gvidantojn, ĝuis apartan protektadon. Malgraŭ tio, li ankaŭ havis - la liberan volon -, la kapablon libere agi laŭ sia plaĉo, ĉar al li estis rekomendite sin gardi per la disciplino konvena al la praktikado de la mediumaj kapabloj, disciplino, kiun ĉiu inicito devas observadi kun la plej granda rigoro! Sed li neprudente sin ĵetadis en la Nevideblan Mondon, aŭdace eniradis ombrajn regionojn, ne atendante invitojn aŭ oportunajn okazojn donitajn de siaj superuloj, uzante kiel ŝildon la ardan Fidon, kiu al li inspiris la deziron de Bono. Nu, en unu el la okazoj, kiam ni vizitis niajn brazilajn amikojn, la sindonaj mentoroj ĝuigis al ni koran intervidiĝon kun tiu amema samlandano. Ni neatendite vizitis lin, kiu nin facile vidis kaj pro tio sincere ekĝojis. Dume oni ordonis al ni mediume komuniki al li ian parolon, kiel rekompencon pro lia granda sindono! Kaj jen mi fariĝis kortuŝita, hezitema, konfuzita, skribante al miaj malnovaj amikoj el Lisbono kaj Porto, post tiom multaj jaroj da foresto! Ni tamen vizitis nur la mediumon kaj tuj revenis al la koncentrejo de la legio.
Sed malgraŭ ĉio tio, la disciplinoj de la unuaj tagoj plu daŭris senŝanĝe: - ni ĉiam ankoraŭ restis enhospitaligitaj, submetataj al plej zorga kuracado kaj kompleksaj ekzercoj por korektado de niaj mensaj misfunkcioj, krom ankaŭ al instruado kaj praktiko ĉe la reedukaj servoj. Ni jam konis la feran logikon de la Reenkarniĝo - fantomo kiu teruregas ĉian kulpan Spiriton, aparte tiun de sinmortiginto, kaj kiun li malemas akcepti, kvankam li estas intime konvinkita, ke temas pri sin altrudanta vero; kiun li provas nei, ĉar li ĝin timas, tamen sentante, ke kun ĉiu tago, kun ĉiu minuto elfluanta ĉe tiu konsola staĝo, kie servas iliaj sindonaj gvidantoj, li estas de ĝi altirata same kiel la etan ŝtalpecon altiras la potenca, nekontraŭstarebla magneto; kaj kiun li obstine penas forpeli el siaj pensoj, tamen sciante, ke ĝi estas neevitebla en lia destino, kia la morto en la destino de homo! Sed ni persone ankoraŭ ne rememore spertis ĝin, esplorante la rivelajn arkivojn de la subkonscio, por tiel rigardi nian eston laŭ ties tuta morala malsupereco. Nia stato de memmortigintoj, kies ekscititaj vibroj torturadis al ni la mensojn per tro doloraj refrapoj kaj impresoj, malfruigis la posedon de tiu kapablo, kiu facile efektiviĝas ĉe la normalaj aŭ progresintaj estuloj.
En tiu tempo jam tre fortikiĝis niaj rilatoj de amikeco kun la personaro de la hospitalaj servoj kaj aparte inter ĉiu grupo kaj ties rektaj respondecaj gvidantoj, nome kuracistoj, flegistoj, gardistoj, instruistoj kaj psikistoj.
Nu, la asistanto, kiu pli konstante akompanis nin, estis la juna hispana kuracisto Roberto de Canalejas, kies belajn kvalitojn, intelektajn kaj moralajn, ni ĉiutage observadis. Li kaj lia patro, Karlo de Canalejas, hispana, anĝelkora etnobelo kun animo de apostolo, krom ankaŭ Joel Steel, meritis de nia pavilono entute kaj de nia malsanulejo aparte la plej korajn elmontrojn de amikeco kaj respekto. Roberto ne estis tamen tre progresinta estulo, malgraŭ la vasteco de sia kapitalo da moralaj bonkvalitoj, kiun li penege akiris dum surteraj ekzistadoj. Temis pri Spirito senhezite marŝanta sur la malglata vojo al la progreso, kaj ankoraŭ ne pasis unu jarcento de kiam li venis en la Transtomban vivon, post tre akra, elaĉeta enkarniĝo, dum kiu la doloro de brutala edzinperfido disŝiris al li la koron kaj la feliĉon, kiun li supozis ĝui. Roberto travivis nenion alian ol la ruiniĝon de sia hejmo pro la ĵurrompo de la edzino, kiun li amis kun la tuta sindono ebla por edza koro; li vidis morti la karan, sepjaran filinon, naskitan la unuan el tiu ligo, kiun ĉio supozigis bonaŭgura kaj longedaŭra, viktimon de la sopiro kaŭzita de la patrina malesto kaj pligravigita de la tuberkulozo heredita de el la patro mem, kiu siavice infektiĝis dum abnegaciaj esploroj ĉe malsanuloj portantaj la teruran morbon, ĉar, kiel kuracisto, li sin dediĉis al homamaj studoj pri tiu ĝis nun nesolvebla problemo! Pezajn humiligojn kaj milon da malfacilaj situacioj li travivis pro sia malsamnivela edziĝo, ĉar la sorto pelis lin en pasian enamiĝon al la ĉarma Lejla, filino de la Grafo de Guzman, nia tre estimata amiko el la Viglado! Pro la varma reciproka amo de la nekonstanta junulino, kiu tiam aĝis nur dek kvin jarojn, li edzoligiĝis al ŝi, malgraŭ la kontraŭstaro de Don Ramiro, kies psikologia esploro pri la propra filino aŭguris ne feliĉan finon al tiu grava okazaĵo. Roberto de Canalejas vere estis nenio alia ol malriĉa kaj senfama adopta filo de malavara nobelo, kiu al li donis nomon kaj socian pozicion sed kies riĉaĵo estis dise utiligita ĉe entreprenoj por helpo kaj protekto al la senhelpa infanaro.
En la lastaj tempo de la 17a jarcento, Roberto, travivante unu ekzistadon de la centro de Eŭropo, sinmortigis en la jaro 1680. Pro tiu dolora motivo, jam en la 20a jarcento, kiun ni travivis en la Spirita Mondo, li ankoraŭ suferis la sekvojn de sia pasinta, kondamninda ago, ĉar lia geedzeca dramo, okazinta en Hispanujo dum la unua duono de la 19a jarcento, ja estis nenio alia ol ripeto de la travivaĵo, al kiu li ne volis submetiĝi en la fino de la 17a jarcento! Tiu nobla amiko, kies serioza meditema aspekto nin tiel forte allogis, sin montris en la Transmondo tia, kia li estis en la karno dum sia lasta ekzistado travivita en Hispanujo: - meza staturo, densa, nigra barbo elegante pintigita laŭ tiama aristokrata modo, akompanata de zorge flegitaj lipharoj; vasta kaj abunda hararo, haŭto blankega, preskaŭ neĝkolora, nigraj okuloj, grandaj kaj pensemaj, memorigantaj pri andaluziaj ciganoj, kaj longaj manoj vidigantaj la konstantan ekzerciĝadon de pianisto aŭ la teruran malsanon, kiu faligis lian lastan karnan portaĵon. Li mem al mi malkaŝis tiun teruran resumon de sia vivo dum noktaj promenoj, kiam li akompanis nin tra la senhomaj aleoj de la Hospitala parko. Sed li tion faris kun la altruisma intenco nin instrui kaj admoni, ke ni brave alfrontu la severan estontecon, kiu nin atendas, ĉar la sinmortiginto devas ripari la malfortecon, kiun li elmontris, liberiĝante, per seriozaj atestoj pri forteco kaj per elaĉetaj decidoj, el la senkuraĝo, kiu lin katenas al la morala malsupereco.