Cu pro tio, ke li amis kaj konis Portugalujon, kie li vivis la lastajn monatojn de sia ekzistado kaj ricevis, kiel lastan restadejon por sia karna armaĵo, la portugalan teron; ĉu pro tio, ke krom kuracisto li ankaŭ estis altmerita artisto, ĉar li sin dediĉis al beletro kaj muziko, kaj nia grupo ja konsistis el portugalaj intelektuloj fieraj pri sia heroa Patrolando, la vero estis, ke ni ligiĝis al li per kora simpatio, kiu tuj fandiĝis en nemorteman, fratan korinklinon.
Belarmino de Queiroz e Souza, la filozofo-poligloto, kiu en tiu tempo nur iam kaj iam sin montris kun la malnova monoklo, estis el tiuj, kiuj la plej forte entuziasmis pro la nova amikrilato, ĉar en la amiko li asertis iel rekoni iun similan al li. De Canalejas konfesis, ke dum sia enkarniĝo li falis en la malfeliĉon adopti materialismajn doktrinojn, neante la ideon pri la Superega Estaĵo kaj forpuŝante la lumon de la kristanaj sentoj prefere por la ekskluziva superregado de la Scienco, kio senrimede malŝirmis lin dum la sinsekvaj ĉagrenoj de la ekzistado kaj poste pligravigis al li la propran moralan situacion, kiam la doloro donis finofaran baton al lia hejmo. Ili daŭre subtenadis inter si longajn paroladojn pri la tiel interesaj materialismaj temoj ĉe la lumoj de la psika scienco, kaj Roberto respondis per nerefutebla logiko la vivajn argumentojn de Belarmino, kiu apenaŭ komencis sian reedukiĝon sur la spirita kampo, ĉar super li Roberto avantaĝe posedis pli profundajn sciojn ne nur pri Filozofio sed ankaŭ pri Scienco kaj Moralo... kaj estis plaĉe ilin vidi, amike kaj frate pridiskutantaj la plej belajn kaj profundajn temojn: - la poligloto strebis al relernado, renovigante sciojn super la ruinoj de la malnovaj konvinkoj; la juna kuracisto enmanigis al li garbojn da antaŭe ne konataj lumoj, kiuj lin gvidus sur la estontecaj vojoj, kaj tiucele la kuracisto baziĝis sur konkretaj faktoj, kiuj tiel plaĉis al lia kunparolanto! Multfoje ni, la aŭdantoj, kaŝe ridetis, rimarkante la nulecon de la kompatinda Belarmino, kiu sur la Tero rigardis sin kiel grandan klerulon, en la ĉeesto de simpla hospitala asistanto ĉe iu Kolonio de sinmortigintoj, ia maleminenta laboristo, kiu ne havis eĉ signifajn meritojn en la Spirita Mondo!...
Unu tagon, kiam li iom plilongigis la viziton en niaj apartamentoj, komunikante al ni la informon, ke post ne multe da tagoj estos finita nia kuracado, mi alparolis lin, ne sen ia ĝenateco pro mia maldiskreteco:
"- Kara S-ro Doktoro! Tiuj mallongaj rakontoj pri via vivo, kiujn vi plej bonvole konfidencis al mi, faris tiel fortan impreson en la interno de mia esto, ke ili min profunde kortuŝis kaj instigis al pripensado. Sur la Tero mi estis romanverkisto kaj al miaj modestaj produktoj mi celis doni certan moralan karakteron. Mi postlasis grandan verkaron, se ne laŭ la kvalito - ĉar hodiaŭ mi konfesas, ke tre malmulta estis mia intelekta kapitalo - almenaŭ laŭ la kvanto!... Sed mi asertas, ke tre malofte mi elpensis miajn romanojn! Ili estis pli ĝuste fruktoj de la kuniĝo de observado kun la sentimentalaj ornamoj, kiujn mi plurfoje uzis por mildigi la durecon de la realaĵo kaj tiel tre baldaŭ allogi eldonistojn kaj legantojn, de kiuj dependis mia monujo, preskaŭ ĉiam malplena... stato, kiu ja ne tre rekomendas surteran verkiston!
Kiu scias, S-ro Doktoro, ĉu via afableco ne havigus ankoraŭ pliajn informojn pri via persona dramo, kiu tiel forte impresis min, por ke mi iam, vizitante la Teron, provu rakonti, helpe de iu mediuma peranto, ion interesan traplektitan per tiuj lumaj doktrinoj, kiujn mi ĉi tie komencas lerni?... Mi povus, kiu scias informi la malnovajn legantojn de miaj surteraj verkoj pri la lumradiantaj novaĵoj, kiujn mi ĉi tie trovis, ilin romanece traplektante per realaj aspektoj de la intima vivo, tiel homa kaj tiel instrua, de Spiritoj, kun kiuj mi ĉi tie konatiĝus, kaj kiuj ankaŭ estis homoj, ankaŭ suferis, amis, ankaŭ luktis kaj mortis, same kiel la tuta homaro?... Kaj tion mi celas, ĉar mi aŭdis de la ĉi- tieaj majstroj, ke al Spirito, deziranta progresi, alportas grandan meriton rompi la tombajn barierojn por raporti al la homoj pri siaj transmondaj spertoj, pri la moralo, kiu ĉi tie surprizas ĉiujn ĵusvenintojn de la Tero?!..."
Li fariĝis enpensiĝa, kaj peza melankolio ombris al li la vizaĝon, kiun mi kutimiĝis vidi serena, kio min pentigis pri miaj paroloj. Sed post ne longe li respondis, kvazaŭ li releviĝus el la pasinteco, de mi timeme elvokita:
"- Jes! Al spirito tiaspeca laboro havigas meriton ĝuste tial, ĉar temas pri unu el tiuj plej malfacile efektivigeblaj por ni! Ni plej senpene penetrus en la kaŝejon de obsedantoj en la krudaj surteraj regionoj de la nevidebla mondo, por ilin reteni, kaj al ili forpreni la liberecon; aŭ en iun sorĉistejon kun ĝia arsenalo da trompaĵoj, kie oni faras kruelaĵojn kontraŭ elkarniĝintoj kaj enkarniĝintoj, por ke ni tiel nuligu krimajn iniciatojn; pli rapide ni konvinkus hardiĝintan malbonulon submetiĝi al elaĉeta reenkarniĝo, ol ni venkus tiun densan dornejon, kia estas la menso de mediumo, por transsendi sparkojn el la lumoj, kiuj ĉi tie nin ravas!
Mi unue devas klarigi, ke ne multaj mediumoj ekzistas, kiuj pretus sin doni al tiel delikata speco de laboro!... kaj kiam ni trovas iujn dotitajn per la necesaj kapablecoj, ili, krom montriĝi ne edukitaj laŭ la kristana moralo - elemento nepre necesa al la celo starigita de la grandaj mentoroj instigantaj al tiaspeca praktiko -, ankaŭ tiele sin tenas ĉe memkomfortemo, rezistemaj al la disciplinoj, kiujn ni de ili postulas por ilia bono mem, krom ankaŭ ĉe la dubemo kaj ĉe la vanteco sin rigardi iluminitoj, elektitoj, nepre necesaj al tiu propaganda movado de la Nevidebla Mondo, ke ili tute nuligas nian entuziasmon, kvazaŭ iliaj mensoj trafus nin per glaciaj duŝoj! Pro tio ni preferas la simplajn animojn, la humilajn kaj malgrandajn, kiuj tamen havante nenion alian krom tre malgrandaj intelektaj kapitaloj, postulas de ni persistecon, sindonon kaj penegajn laborojn, por ke ni ion povu malkaŝi al la homoj pere de iliaj kapablecoj!
Se mia vivo, estimata amiko, aŭ pli ĝuste, miaj vivoj, tra la surteraj migradoj, dum kiuj mi submetiĝis al la progresigaj laboroj, ja estus rakontataj al viaj legantoj, certe ili havigus al ili tute ne forĵetindajn leciojojn! La vivo de iu ajn homo, de iu ajn Spirito, estas ĉiam riĉa je klarigaj spertoj, la instruplena romano, kiu forte ravas pro tio, ke ĝi reflektas la batalon de la homaro kontraŭ si mem dum longa irado direkte al la florplena, orkolora haveno de elaĉeto! Vi povos kolekti viajn observojn ja ĉi tie, ĉar en la malvasteco de ĉi tiu azilo troveblas edukaj temoj transigindaj al la homoj per la mediuma kanalo. Sed mi proprasperte devas averti vin, ke kontraŭ viaj laŭdindaj deziroj amasiĝos la plej elrevigaj malhelpoj, des pli ĉar ĉiaj obstakloj leviĝas antaŭ memmortiginto pro tio, ke li enfalis en nenormalan situacion, kiu afekciis eĉ la plej sensignifan fibron de lia psika organismo, kiel ankaŭ lian destinon! Sed viaj noblaj intencoj, via persisteco, la amo al laboro, la aspirado al bono kaj belo povos fari miraklojn, kaj mi ne dubas, ke viaj estontaj majstroj kaj gvidaj edukontoj donos al vi la koncernan orientadon.
Koncerne la petitajn informojn, mia amiko, mi plezure havigus ilin al vi! Mi rigardas vin sincere bonintenca. Liberiĝinte de la surteraj antaŭjuĝoj, la Spirito ne plu konservas la homan honton malkaŝi al siaj amikoj la lin turmentantajn suferojn kaj intimajn apartaĵojn. Sed bedaŭrinde mi ne sentas min sufiĉe abnegaciema por revidi la teruran dramon, kiu ankoraŭ perturbas min! Rerigardi la pasintecon, kies cindroj ankoraŭ ardas pro la interna fajro de neforgesebla amo, kiu ĉiujn miajn paŝojn en la Spirita mondo envolvas per la mortotuko de resopirado kaj nereteneblaj ĉagrenoj; eltiri el la subkonsciaj ombroj la adoratan figuron de la perfidulino, kiun mi neniam povis malŝati, penante havigi al mi la superegan konsolon de forgeso; vidi ŝin releviĝi el la faldoj de miaj rememmoroj tia, kia ŝi estis ankoraŭ hieraŭ, bela kaj alloga, ligita per edzeco al mia destino, kaj rememori la feliĉajn horojn de la edzeca kunvivado, kiujn mi kredis senmortaj, ne komprenante, ke ili ja estis trompaj, falsaj, kaj fontis sole nur el mia sincereco, el la min inspiranta fido, el mia granda bonvolo - tio ja estos duan fojon suferi la neelporteblan aflikton konfesi ŝin kiel adultulinon, kiam mia tuta esto deziregas vidi ŝin elaĉetita el tiu malnonoro, kiu ŝin ĵetis en la abomenan abismon de la plej hontinda kaj honormakula situacio por virina Spirito: - la adulto! Mi ne povas, Kamilo, mi ne povas! Mi amas Lejlan kaj sentas, ke tia amo disvolviĝos kun mi tra la eternaj tempoj, ĉar jam de multe da jarcentoj ĝi sekvas mian destinon... ekde kiam la dolĉa pura voĉo de Paŭlo el Tarso, anoncante la Bonan-Novaĵon, triumfe eĥis sub la potencaj frondaroj en la arbaroj de la Malnova Iberujo!... Kaj mi senripoze klopodos tiel longe, ĝis ŝi estos denove kun mi, elpaginta per la korŝira riparado, al kiu ŝi submetiĝis pelite de la konsciencriproĉoj, la insulton faritan al mi, al si mem, al la Leĝo de Dio, al niaj filoj kaj al sia patrineco kaj edzineco!"