Выбрать главу

Farinte paŭzon, dum kiu li lasis vidi en siaj okuloj la grandegan amon regantan lian koron, li daŭrigis per humilaj tonoj, duobligantaj mian admiron al tiu noblega karaktero, kiun de tri jaroj mi ĉiutage observadis.

"- Se mi nur povus, Kmilo, mi evitigus al mia kompatinda Lejla la dolorojn de la kulpelpago, ŝin altirante al karesema kunvivado kun mi kaj forviŝante el niaj rilatoj, kiel mi iam ja provis, la makulojn de la kulpo per la kiso de pardono, kiun mi spontanee kaj volonte donis al ŝi jam de longe! Sed ŝi volas nenion akcepti de mi, antaŭ ol pagi sian ŝuldon sub la batoj de tempestoplena reenkarniĝo, kiun mornigos la plorado pro akraj suferoj, por ke ŝi iam povu rigardi sin inda je mia amo kaj je la pardono de Dio! Ŝia konscienco, nigrigita de la kulpo, estis la aŭstera juĝisto, kiu ŝin juĝis kaj kondamnis, ĉar ŝi, kun la animo vundita de mordantaj rimorsoj, tiele timegas kaj abomenas sian pasintecon, ke nenio, ja nenio kapablos mildigi la ardegon, kiu ŝin torturas, krom la neevitebla doloro ĉe turmenta surtera elaĉeto! Mi ja volus alproksimiĝi, malpliakrigi mian resopiron, rekte parolante al ŝi, dum maldormo aŭ dum dormo, por ŝin konsoli kaj instigi, per miaj esprimoj de eterna amikeco, al batalado por la venko! Sed eĉ alproksimiĝi mi ne povas, ĉar, se ŝi min perceptas, ŝi teruriĝas kaj provas forkuri, hontante la makulon, pri kiu ŝin akuzas la konscienco! Mi tamen povos vidi aŭ akompani ŝin, kiam ajn mi volos, sed nepre singarde, evitante ke ŝi min perceptu, por ne konfuzi ŝin..."

"- Mi konvinkiĝas ĉiam pli kaj pli, S-ro Doktoro, ke miaj legantoj multe ĝojus, se mi revenus por prezenti al ili la kortuŝajn epizodojn, kiujn mi rimarkas en la interlinioj de viaj rakontoj..."

"- Mi petos la patron de Lejla konigi al vi, mia kara portugala verkisto, tiun dramon, kiu tiel forte allogas vin... kiu scias?!... Laboro estas rekonata kiel fundamenta rimedo de progreso, kaj ĉia nobla, grandanima intenco, inspiranta sinceran laboranton, nepre ricevos dian aprobon por efektiviĝi... Don Ramiro de Guzman kapablas tion fari. Li estas hardita Spirito, kiu spertiĝis pri la batoj de l' malfeliĉo kaj povoscias regi la emociojn, ĉar li posedas en plej alta grado la mensan disciplinon. Li povos kaj ja volos fari ĝin, ĉar li sin devontigis antaŭ mi mem klopodi por la morala reedukiĝo de la junaĝa virino sur la Tero, memore al la malfeliĉa filino, tiel amata de lia patra koro, sed kiu tiom multaj kaj akraj ĉagrenoj kaŭzis al li... malgraŭ la rafinita edukado kiun li klopodis havigi al ŝi. Mi parolos al li pri la afero."

Komprenante, ke li pretas foriri, mi ankoraŭ demandis, fidela al la malnova, impertinenta scivolo de l' romanverkisto, kiu ĉie priflaras sentimentalajn materialojn, per kiuj li altigu siajn temojn:

"- Kaj... pardonu min, bonega doktoro... Via edzino... la ĉarma Lejla... kie ŝi nun troviĝas?..."

Li trankvile stariĝis kaj serioze fiksis sian penson, kvazaŭ li provus sendi telepatian mesaĝon al siaj superuloj. Poste li alproksimiĝis al tiu mirinda bildoricevilo, zorge agordis ĝin al la surtera krusto kaj atendis, murmurante kvazaŭ al si mem:

"- Eble vesperiĝas en la sudokcidenta hemisfero... Ni ne estos maldiskretaj, se ni provos ŝin vidi nun..."

Efektive! Iom post iom infana figuro elstariĝis el la duonlumo de ĉambro ĉe malriĉega familio. Ĉio montris, ke temas pri plej modesta, kvankam ne mizera, brazilana hejmo. Iu knabino, laŭŝajne kvinjara, kies enpensiĝa kaj malĝoja mieno vidigis la krudecon de la ŝtormoj agitantaj ŝian Spiriton, distriĝis per siaj modestaj ludiloj de malriĉa infano kaj ŝajnis mense maltrankviliĝi de rememoroj, kiuj konfuziĝis kun la nunaj okazaĵoj, ĉar ŝi alparolis siajn pupojn kvazaŭ ŝi konversacius kun personoj, kies figuroj desegniĝis simile al konturoj de "crayon", en ŝiaj mensaj vibroj. Roberto malĝoje rigardis ŝin kaj sin turnis al mi, kiu alprenis la instruon, ravite antaŭ la majesteco de l' dramo, kies originon oni konigas la mi:

"- Jen ŝi! Reenkarniĝinta en la lando de la Sankta Kruco... kie ŝi trairos sian doloran kalvarion el elaĉetoj... Nun ŝi vivas for de la medioj, kiujn ŝi tiel multe amis!... senprotekta pro la foresto de tiuj, kiuj tiel sindone amegis ŝin, sed kies korojn ŝi piedpremis per plej kruela sendanko! Lejla malaperis por ĉiam en la abismo de la pasinteco!... Alia nun estas ŝia nomo: - Maria... la honorinda nomo de nia respekteginda Gardantino... Por la surtera mondo ŝi estas bela, ĉarmoplena infano, naiva kaj senkulpa kiel la anĝeloj en la Ĉielo! Sed antaŭ sia propra konscienco kaj la juĝo de la Sanktega Leĝo, kiun ŝi malrespektis, ŝi estas la virino adulta, ĵurrompinta, malfidela, blasfema kaj sinmortiginta, ĉar Lejla ankaŭ sinmortigis, malŝatinte la gepatrojn, la edzon, la filojn, la Familion, la Honoron, la Devon, pro la pereigaj logoj de la malnoblaj pasioj..."

Du larmoj pendis ĉe la veluro de liaj helaj, andaluzaj okulharoj, dum li kortuŝite daŭrigis:

"- Ho Kamilo! Gloro al Dio! Hosana al Lia Patra Boneco, kiu kaŝas antaŭ la enkarniĝintoj la nigran vicon de ties pasintaj eraroj!... Kio fariĝus el la homa socio, se ĉiu homo povus rememori siajn pasintajn ekzistadojn?!... se ili reciproke konus sia spiritan pasintecon?!...

Subite, nepriskribebla krio, plena samtempe de teruro, de emocio aŭ honto, kiu randumus frenezecon, rompis la silenton de la humila brazila hejmo, eĥiĝante en la kvieteco de nia transtomba malsanulejo: - la knabino ĵus perceptis Roberton, vidis lin kvazaŭ reflektita en la telepatiaj ondoj, ĉar la rimorso komunikis al ŝia konscienco, ke li estas la granda viktimo de ŝiaj eraroj. Ploregante, ŝi serĉis rifuĝon en la patrinaj brakoj, kaj la kaŭzon de tiu subita krizo ja neniu komprenis...

La asistanto de Teokrito sin detenis daŭrigi, rapide elŝaltante la impresan aparaton.

"- Ĉiam estas same - li malĝoje ekkriis -, ŝi ne kuraĝas rigardi min... Ŝi tamen pensas pri mi kaj deziras reveni al kunvivado kun mi..."

Post adiaŭo, li foriris enpensiĝa. Mi neniam plu parolis al li pri tiu afero. Sed en tiu sama vespero mi ekskribis notojn por preparado de ĉi tiuj modestaj paĝoj...

Kiu povus scii, kion al mi rezervus la favorkoreco de la Plej Alta?... Eble ne estus tute malprobable, ke mi povos verki kiel iam... Ĉu mi nun ne havas kelkajn surterajn amikojn kapablajn min aŭskulti kaj kompreni?

Jes ja! Mi tre multe pliboniĝis dank' al la efika kuracado ĉe la Hospitalo Maria el Nazareto... Tion atestis la radianta Espero, kiu fortigis al mi la Spiriton!

DUA PARTO

LA DEPARTEMENTOJ

Capitro I La Gardostara Turo

Kiel vi pensas? Se viro havas cent ŝafojn, kaj unu el ili erarvagis, ĉu li ne lasas la naŭdek naŭ, kaj iras al la montoj, kaj serĉas tiun, kiu erarvagas? Tiel same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la ĉielo, ke unu el ĉi tiuj malgranduloj pereu.