Jesuo-Kristo La Nova Testamento. [15]
Frato Teokrito sendis al ni kurieron kun honora invito al kunveno en la aŭditorio de la Hospitalo.
Tie alveninte, ni konstatis, ke malgrandan nombron da hospitaligitoj oni distingis per la sama alvoko, ĉar la ĉeestantaro konsistis nur el tiuj anoj de nia grupo, kies kuracado baldaŭ finiĝos.
La nobla direktoro de la Hospitala Departemento alvenis senprokraste. Akompanate de Romeo kaj Alcesto, kiuj sidis apud li, frato Teokrito okupis la honoran katedron, dum ĉe dua plano, sur al ili destinita podio, prenis lokon la kuracista skipo, kiu nin prizorgis dum nia restado en la hospitalo.
Prenante la kutiman, dignoplenan teniĝon kaj uzante esprimojn de plej altaj afableco kaj saĝo, neniam dementitaj, la klera inicito alparolis al ĉeestantojn pli-malpli jene:
"- Ni danku Dion en la plej alta Ĉielo, Kreinton de Ĉiuj Ekzistaĵoj, ke Li, amataj amikoj kaj fratoj, ĉeestas tiun ĉi kunvenon, por kiu ni petegas Lian protekton de Patro kaj Sinjoro!
Sincera ĝojo igas niajn animojn hodiaŭ elverŝi hosanajn dankojn al la Korfavora Majstro, pro la feliĉega triumfo, kiun al ni estas konsentite rigardi: - ke vi bonvole akceptis kredi je la Dia Patreco kaj sekve je la Spirito kiel fajrero originanta el la volo de la Ĉiopova kaj destinita al glora evoluado tra la Eterneco! Vi tamen ankoraŭ restas malfortaj, ŝanceliĝantaj kaj malgrandaj. Sed tio ne malhelpos, ke antaŭ vi, dum la estontaj jarmiloj, malfermiĝu senfina vojo de revirtigaj bataloj, invitante vin al la persista laborado por la Progreso, cele al la konkero de l' definitiva elaĉeto en la amoplena sino de la Kristo de Dio.
Certaj pri tio, ke korfavora, justa, plej amanta Patro sindone zorgas pri Sia idaro, preta etendi al ĝi protektan manon por levi ĝin al la nepereemaj ĝojoj de Sia regno - kiu el vi ne sentos sin kuraĝa, sufiĉe entuziasma por tiu kompensa batalado, nedubanta la finan venkon?!... Kiu ne kolektos la tutan en si disponeblan bonan volon por ĉiutage peni sin levi je unu plia grado en la longa kaj malfacila, sed neniel neplenumebla, suprenirado, kies kulmino estas la kuneco kun la Tre Amata Majstro, la glora unueco en Lia Amo?!...
Ni vin kunvenigas por informi, ke hodiaŭ finiĝas la kuracrestado al vi permesita en ĉi tiu Hospitalo, ĉar la stato de via fizika-astrala organismo, pro ĝia okulfrapa pliboniĝo povos nenion pli aspiri el nia gastamo. Vi tamen ankoraŭ ne estas resaniĝintaj, vi eĉ ja restas malsanaj... kaj tiaj vi ankoraŭ longe restos se vi ne helpos vin mem per forta kaj disciplinita volo cele al la kompleta reboniĝo! Ni ja konas la neesprimeblajn suferojn, la pezajn angorojn kaj afliktajn malsanetojn, kiuj en via interno krias por helpo, kaj vi ne povas kompreni, kial ni vin forpermesis el la hospitala kuractempo, se vi ankoraŭ sentas vin bezonantaj tiom multe da zorgoj! Tiel estas, karaj fratoj, ĉar vi nun eniras novan fazon de la kuracado konvena al via resaniĝo, kuracado de karaktero ekskluzive morala kaj mensa, ĉar la vero estas, ke vi ne bezonus hospitalon, eĉ ne kirurgojn kaj flegistojn, por atingi resaniĝon en la spirita medio, se vi posedus noblajn moralajn kvalitojn, mensan progreson bazitan sur la virtoj de la koro kaj la plenumado de la devo. Tiaokaze via volo, harmonianta kun la superaj vibroj, al kiuj vi devus agordi viajn proprajn vibrojn, forŝovus la vualojn kovrantajn la spiritan sciencon, al kies posedo viaj mensoj kapabliĝus pro spontanea altiriĝemo... kaj vi enirus, nature kaj libere, la Nevideblan Mondon, kvazaŭ en vian hejmon mem - ĉar Tiu Mondo ja estas la origina patrolando de ĉiuj kreitoj! Sed bedaŭrinde - kaj tion vi bone scias - vian surteran vivon, viajn agojn ne inspiris tiu sintenado necesa al feliĉa eniro en la astralmondajn sociojn. Vi malŝatis la noblajn principojn, la altajn celojn; vi misformis al vi la karakteron ĉe la febra interfrapiĝo de la malnoblaj pasioj, kiuj sur la Tero venenas la menson; vi sklavigis la koron al la malicaj antaŭjuĝoj; vi malgrandigis vian propran animon ĉe la insidaj delogoj de la trompa orgojlo kaj kronis la vicon da malprudentaĵoj, ĉe kiuj vi plezuris, per malnobla ago kontraŭ la Leĝo de Tiu, kiu estas la Sola Sinjoro de la tuta Kreitaro kaj kiu, pro tio, ankaŭ estas la Sola Superege Potenca por disponi pri la Vivo de Siaj kreitoj!
En tiel morale malsuperaj kondiĉoj, katenitaj al pereigaj antaŭjuĝoj, vi nenion sukcesus asimili en la Spirita Mondo, se ne estus la helpo de la konkretigitaj formoj, de la rimedoj, al kiuj kutimiĝis viaj mensoj. Konvenis toleri viajn nesciadon kaj mensmalfortecon favore al via progreso mem! Konvenis apliki la karitaton, sufiĉe sanktan por plej gravaj atingoj en mallonga tempo! Senfine favorkora, la Superega Providenco donas al siaj komisiitoj liberecon por ke ili servadu al Bono, uzante mildajn procedojn, prefere prudentajn kaj persvadajn. Pro tio ni havigis al vi, ĉe la malfeliĉego, en kiun vi falis, tiun kuracadon plej konforman al via mensostato, nome tiun pli rapidan kaj efikan por la urĝa helpo, kiun vi bezonis! Car vere sufiĉus nur via mensa reago por deturni la malbonon, kiu afliktis vin - se via stato ĝin ebligus!
Dank' al la Saĝa Providenco, ni hodiaŭ kunvenigas vin ĉi tie por tiuj simplaj instruoj, kies valoron vi jam kapablas ĝuste rekoni.
Tiel do, kio nin koncernis fari por via bono, tion ni entute efektivigis, tio estas, lerte kaj pacience levi vian vibran staton ĝis vi troviĝis en la kondiĉoj elteni novan programon sur via vojo de kulpintaj Spiritoj, kiuj, ĝuste pro tio, devos labori. Reakirinte pli bonajn kondiĉojn en via spirita mondo, vi devos klopodi por via morala reboniĝo. Via restado en ĉi tiu Departemento estis kvazaŭa prepara kurso por via akcepto en sferojn kie vi devos elmontri vian tutan valoron kaj bonvolon!
Via situacio neeviteble necesigos novan reenkarniĝon. Vi devos ripeti la surteran ekzistadon, kiun vi fiaskigis per memmortigo, rifuzante la plenumon de la sankta devo sperti la lernadon ĉe la Doloro, favoran al vi mem, al via progreso, al via estonta feliĉo! Vi tamen rajtas libere elekti, ĉu ĝi okazu nun aŭ poste, kiam vi akirinte pli bonan moralan provizon ĉe ni, opinios vin kapablaj por, dum unu sola surtera ekzistado, solvi pli urĝajn elaĉetajn ŝuldiĝojn -, kio al viaj Spiritoj havigos multe da gajno kaj merito!
Vi certe komprenis, kion ĉi tio signifas, nome ke, se vi tuj reenkarniĝos, vi pagos nur etan parton de via ŝuldo, se vi prokrastos, vi ĝin likvidos, ĉar tiam vi ĝuos favorajn kondiĉojn por rezisti kontraŭ la batoj trudataj de tiel ampleksa elpurigo.
Estus do nepre konsilinde ankoraŭ iom malfruigi la ripeton de via surtera kompensa elprovado. Dume vi povos, se vi vere inklinas al studado de la Scienco pri la Nevideblo, fari inican kurson ĉe ni, kio - tion ni certigas al vi - vin multe kapabligus por la venko kaj ankaŭ mildigus la amaraĵojn kaj kontraŭaĵojn esence proprajn al la renobligaj travivaĵoj, kiuj, kiel vi scias, estas dolorplenaj, ĉar kion ni havigus al vi per tia instruado, tio ja estus la Scienco pri la Vivo, sub la aŭspicioj de la granda Edukanto Jesuo el Nazareto, kies doktrinojn la homaro obstine malakceptas, nesciante, ke per tio ĝi forigas sian propran feliĉon, la nepereeman gloron de sia senfina destino ĝis tre malproksima estonteco!
Tiun Sciencon vi povus lerni sur la Tero mem, ĉar tie ekzistas diversaj elementoj, solidaj kaj veraj, kapablaj lumigi cerbojn kaj korojn, ilin kondukante sur la vojon de Vero. En la grandioza historio de la homaro brilegas eminentaj figuroj, distingiĝantaj per la vera posedo de virtoj kaj saĝo, kiuj al ili donis la titolon de mentoroj kapablaj konduki la homojn al ties grandiozaj destinoj kiel filojn de la Superega Dio. Ili malsuprenvenis el altaj spiritaj sferoj, reenkarniĝis inter siaj fratoj, la homoj, humiliĝis ĉe la memofero de enkarna ekzistado, celante plenumadi la superegajn decidojn de la Kreinto per Amo al la malpli progresintaj kreitoj, kiujn ili klopodas eduki kaj nobligi, oferante al la laboroj por tiel sublima idealo la plej zorgajn penadon kaj bonvolon altigantajn iliajn animojn de misiuloj kaj mentoroj! En Jesuo el Nazareto vi vidu la plej eminentan el tiuj figuroj, kiuj trairis la ombrajn surterajn regionojn. Sub lia orientado agis ĉiuj ceteraj, ĉar ĝis nun neniu estulo, loĝinta sur la Tero, kapablis atingi, per la penso turnita al la origino de la planedo, la ĝustan tempon, kiam la Amata Sinjoro ricevis el la manoj de la Ĉiopova la Teron kaj ties homarojn, por ilin levi el la komenca abismo, eduki kaj glorigi en la radiado de la senmorta Lumo!