Выбрать главу

Sed... de jarmiloj vi reenkarniĝas sur la Tero, kies altvalorajn trezorojn, en ĝi deponitajn de la Ĉiela boneco, vi neniam pensis utiligi... vi indiferente preterpasis ilin sen eĉ ekzameni ilian ĝustan valoron, kaj estas timinde, ke, forirante de ĉi tie sen tiuj kapabloj ankaŭ akireblaj por vi sur la Tero, vi ĉiam ankoraŭ baraktados en tiu sama neelirebla rondo, al kiu vi daŭre kateniĝas... ĉar vi estas malfortaj, ne scipovas kontraŭstari la tentojn de via orgojlo kaj ja bezonas fortojn por rekomenci la iradon...

El tiuj, kiuj kun vi antaŭ tri jaroj eniris ĉi tien, multaj daŭre restas absolute senpovaj por provi ion ajn. Kelkaj, katenitaj al la memoro de absorbaj pasioj, hardiĝintaj en la erara vojo de malkredo kaj senkuraĝiĝo, tute nekapablaj, morale kaj mense, por la laboroj de la normala progreso, ankoraŭ bezonos la toleremon kaj la sanktan amon de Maria, kiu, kiel Modela Patrino, tre multe kompatas la mizerulojn. Aliaj male devos tuj reenkarniĝi, por korekti tiujn gravegajn difektojn, kiuj daŭre restas en iliaj astralaj korpoj kiel sekvo de la perfortega bato donita de la memvola morto. Se ili ne reenkarniĝos por la korekto de tiaj malordoj, kiuj nebuligas eĉ ilian prudenton, ili povos nenion provi, eĉ ne la ripeton de tiu dramo, kiu ilin puŝis al la abomeninda ago, dramo, kiun ili fatale reludos, ĉar ĝi estis, aŭ la elpago de krimoj faritaj en pasintaj ekzistadoj, aŭ la sekvo de nuntempaj kulpoj, pri kiuj ili respondecas antaŭ la Granda Leĝo, el kiuj ili volis eskapi pere de la memmortigo, kaj kiujn ili ankaŭ devos elpagi, ĉar tiel ĝin postulos ilia propra konscienco, kiu antaŭ si mem misharmoniiĝis kaj malhonoriĝis! Ili estas tiuj samaj, kies speco de memmortigo, tre violenta, translimis la eblecon de mildigo per la psika terapio al vi aplikita, kies procedojn vi sufiĉe bone konas, por ke oni ilin priskribu al vi. Kiel kompreneble, la longa kaj ja utila loĝado en la materio estos terapio urĝa kaj de pruvita efikeco, ĉar ĝi korektos la vibran malordon, moderigante ties ardecon kaj intensecon. Post tiel konsterna intertempo, la Spirito reprenos tiun mensklarecon favoran al nova etapo, dum kiu li nur zorgos pri la revirtigaj spertoj, ĉar tiam li jam troviĝos en la konvena stato, kun ŝancoj por venki!

Kiel vi vidas, karaj amikoj, unu jarcenton, du jarcentojn... eble pli!... kaj la sinmortiginto ankoraŭ estos trinkanta la galon el la konsterna sekvo de sia malrespekto kontraŭ la leĝo de la Granda Kreinto de Ciuj Ekzistaĵoj!"

Ni atente aŭdis, scivolaj kaj malkuraĝaj antaŭ la perspektivo de la estonteco, kiun ni ne kapablis precize prezenti al ni, timeme konsciante la gravecon de nia eraro, kiu al nia animo gustis tiel aŭ pli amare, ol kondamno al pendumo, kaj komprenante, kun bedaŭro, la neceson, ke ni forlasu tiun bonfaran ŝirmejon, sub kies protekto, se ne la sopiratan ĝojon - kiun ni ja ne meritis - ni almenaŭ akiris la plej valoran bonon, kiujn kulpinta Spirito povas aspiri kiel esperdonan lumilon sur la vojoj de sia kalvario el kulpelpagoj: - abnegaciemajn fratojn, protektemajn amikojn, fidelajn al la noblaj kristanaj principoj de Amo kaj Frateco!

Sed Teokrito daŭrigis, ĝoja pro nia mensa teniĝo, petanta malkaŝan konsilon:

"- Alvenis la okazo por vizito en la Tero, tiel forte dezirata de vi! Ni havigos al vi gardistojn kaj sekuran transportadon, pro tio ke vi estas nespertaj kaj ankoraŭ troviĝas sub la zorgo de la Legio, ĉar ni ne konsideras finita nian kunhelpon al via morala reboniĝo! Konvenas, ke vi, atinginte la surteran kruston, plej prudente pripensu - preĝante kaj viglante - laŭ la konsilo de nia Dia Modelo, tio estas, rezonante sub la klaraj inspiroj de Devo, Moralo, kaj Bono, kaj ne lasante vin treni de la malnovaj deziroj kaj logoj, de la vantamo, de la senzorgemo tiel ordinara ĉe la malsuperaj regionoj de la planedo.

Ni avertas vin, ke al vi estos malbone, se vi preferos resti sur la Tero, forgesante viajn amikojn en tiu ĉi Kolonio, la fratan kristanan protekton, kiun vi ĝuas ĉi tie. Penu, ke vi ne maldeziru reveni kun la sindonaj kompaniuloj, kiuj servos al vi. Se vi revenos al ĉi tiu hejmo, kiu estas la sola, al kiu vi vere apartenas, volonte submetiĝante al la patrina gvidado de nia Plej Nobla Protektantino, estos al vi permesite eniri en alian Departementon de tiu ĉi Instituto, pli bone dotitan ol la Viglado kaj la Hospitalo, kaj tien vi supreniros ne por ĝui feliĉojn kaj ĝojojn, kiujn vi ankoraŭ ne rajtas, ĉar vi ilin ne konkeris, sed por akiri sciojn, kiuj kapabligu vin por la bataloj de la progreso, kiun vi devas atingi!

Antaŭ ol vojaĝi al la Tero, vi estas invitataj al instruvizito en la Departementoj, kiuj konsistigas la unuajn fakojn de nia Instituto. Multon vi profitos de la scioj, kiujn vi povos ricevi, kiel en la Viglado, tiel ankaŭ en la fakoj de la Hospitala

Departemento, nome la Izolejo, la Frenezulejo kaj ankaŭ en la Departemento de Reenkarniĝo kun ties interesaj sekcioj, kiuj plej intime vin interesos... ĉar vere vi ne devas revidi la surteran Patrolandon sen tiuj scioj havigotaj de la Departementoj; ili faros vin pli fortaj por kontraŭstari la memoron pri la malnovaj logoj... Sed estas necese, ke vi ne faru al vi iluziojn pri tio, kio vin atendas dum tiu migrado sur la Tero: memoru Hieronimon!... Jam pasis multe da jaroj, depost kiam vi forlasis la karnajn restaĵojn en la koto de l' tombo... Multaj el vi jam estas forgesitaj de tiuj, kiujn vi korvundis per la sinmortigo... se ne tute, almenaŭ sufiĉe por tio, ke ili seninteresiĝis pri la sorto de la sendankulo, kiu ne hezitis ilin trapiki per tiel kruela aflikto: - envolvita en la bolado de la materiala vivo, la homo ĉion facile forgesas... Vi do ne kredu, ke vi rikoltos ĝojon dum tiu migrado! Cetere, la Tero neniam regalis per feliĉigaj kompensoj tiun, kiu, konsciante, ke li devenas de dia fajrero, klopodas marŝi al Dio entuziasmante pro la ĉielaj ĝojoj, kiuj lin atendas... Sed ni sentas nin trankvilaj koncerne tiajn apartaĵojn! Al vi ne okazos tio, kio surprizis Hieronimon: - vi estas preparitaj por la eblaj elreviĝoj, por la neatenditaj batoj de okazaĵoj, pri kiuj vi ankoraŭ ne scias!

Nun, iru ripozi... kaj la Dia Majstro konsentu al vi siajn inspirojn..."

En la morgaŭa tago, ni ŝanĝis nian loĝejon.

Joel kondukis nin al pavilono aneksita al la Hospitalo, ia gastejo por loĝado de tiuj ĵus forlasintaj la grandan institucion. Girlandornamita per grimprozujoj kaj tute ĉirkaŭita de sveltaj cipresoj, ĝi rememorigis pri klasikaj pejzaĝoj de la malnova Hindujo, tiel amata kaj glorata de tiu plejado da majstroj, al kiuj ni sentis nin ligitaj. Oni nomis ĝin Hinda Pavilono aŭ, ankoraŭ, Domo de l' Rozoj. Sed nebulo kovris per nostalgio ankaŭ tiun kvietan lokon, envolvante ĝin en sian eternan mortotukon.

Neesprimebla bonfarto regis nian animon en tiu ĉarma mateno. Belarmino, kiu ordinare sin tenadis serioza kaj pensema, montris sin gaja, komunikiĝema. Johano d' Azevedo deklaris sin esperplena kaj preta volonte plenumi nur tion, kion al li konsilos Frato Teokrito, kaj tiucele li intencis interparoli kun la tre bonkora direktoro. Kaj mi - mi sentis min eĉ feliĉa, eĉ permesis al mi pensi pri estontaj literaturaj projektoj, ĉar mi kredis, ke okaze de baldaŭa vizito en la Tero mi atingos tondran transtomban sukceson, reprenante la kutimajn literaturajn laborojn kun la helpo de la unua renkontita mediumo. Tiam ni ankoraŭ tute ne suspektis pri la amplekso de la ardaj luktoj, kiujn al ni trudos la elaĉetaj devoj... kaj la komforto, la karesa akcepto, al ni donitaj de tiuj abnegaciemaj servantoj de Bono, formetinte la tragikan dolormantelon, kiu kovris niajn Spiritojn, igis nin pensi, ke finfine la memmortigo ne estis tiel kruela kiel ĝi eble ŝajnus...

Mario Sobral estis la sola, kiu sin ne iluziis, ĉar, vidante nian ĝojon dum la unuaj horoj pasigitaj en la Hinda Pavilono, li diris: