"- Dio tiel konservu vin por ĉiam, amikoj!... Tion al mi ne permesas la konscienco!... Ĝi necedeme akuzas min, konsentante nenian pacon al mia malfeliĉa koro! La silento, kiun niaj amikoj gardas pri mia krimo, teruregas min pli multe, ol se oni min ĉiutage kulpigus kaj al mi antaŭsentigus repagojn!... Ne eble estas, ke mia konduto kontraŭ miaj edzino kaj filoj, kontraŭ la mizera Eŭlina, kontraŭ miaj kompatindaj gepratroj, pasis nerimarkite de la Leĝo, kies sojlo ekmalfermiĝas por mia kompreno... Se mi krimis kontraŭ mi mem per sinmortigo, mi ankaŭ krimis pro la malbono farita al aliulo. Ĉu vi scias, Kamilo, jam de kelka tempo mi sentas la manojn rigidiĝintaj... inertaj... malplenaj... kvazaŭ ili estus detranĉitaj... kelkfoje mi ilin serĉas, konfuzita, ĉar mi sentas ilian mankon... kaj tiam, subite, dum mi demandas al mi, kio povus kaŭzi tian strangaĵon, korŝira vido malordigas al mi la menson: - mi vidas Eŭlinan faligita sur la kanapo, konvulsie tordiĝanta sub la klakado de la vangofrapoj, per kiuj mi kontuzadis ŝian vizaĝon... stertoranta inter miaj manoj de murdisto... manoj, kiuj tie restas, apartigitaj de la pojnoj, ŝin strangolante!... Ho Dio mia! Kion signifas tia nenormalaĵo?!... Kiu alia mensa perturbo sin prezentos por puni min?!... Mi vin petas, amiko Kamilo, donu al mi vian multevaloran opinion... "
"- Tio eble estas, mia kara amiko, la ĉagrenoj, kiuj halucinas al vi la menson... la rimorsoj, kiuj maltrankviligas vian konsciencon... ĉar, finfine, vi ne ĉesis ami tiun kompatindan virinon... Kial vi ne konsiliĝas kun Frato Teokrito?!..." "- Mi jam faris, Kamilo, mi jam ĝin faris..." "- Kaj do?... kion li diris al vi?"
"- Li konsilis al mi konfidi la Dian Providencon, kiu neniam forlasas iun ajn kreiton petegantan pri helpo; ke mi rezignaciu ĉe la senrimedeco de la situacio, kiun mi mem kreis, kaj revigliĝu ĉe la Fido por korekti ĝin... Li admonis min al konstanta preĝado, al penado por starigi simpatian, magnetan fluon, tiucele petegante Marian, ke Ŝi min helpu, instruu, konsolu, por ke mi mense prepariĝu por la estonteco... ĉar en la nuna momento neniun alian rimedon mi povas disponi krom ĉi tiu..."
"- Vi do tion faru!... Se li tion konsilis al vi, ĝi signifas, ke nur tio povas havigi al vi, kion vi ja bezonas... "
"- Mi ja tion faras, Kamilo, mi nepre tion faras!... li insiste rediris, ekscitita kaj suferanta. - Sed ju pli mi ĝin provas, kun sindona fervoro, despli mi konvinkiĝas, ke tiu vido antaŭsignas la estontecon: - mi reenkarniĝos, kiel ja asertas Romeo kaj Alcesto, por elpagi mian duoblan krimon... mi reiros mutilita, sen la manoj... ĉar ili apartiĝis por sin fordoni al krimado... ili kune kun mi senhonoriĝis, strangolante kompatindan, sendefendan virinon... Mi jam eĉ ne havas ilin, Kamilo!... Mi ilin ne sentas, ne vidas... ili estas entombigitaj kune kun la korpo de Eŭlina... kaj por ilin rehavi, rehonoriĝintaj kaj elpuriĝintaj el tiu abomeneginda makulo, mi devos sperti la turmentegon travivi ekzistadon sen ili, por ke mi lernu ĉe la suferado, ĉe la neimageblaj torturoj el ĝi rezultontaj, ĉe la honto de humiliga anomalio, ke la manoj estas sanktega propraĵo de la karna korpo, nin konstante avertantaj, ke ni devas ilin servigi ekskluzive al Bono kaj al Justeco, neniel al krimado!... Eŭlina estis duoble sendefenda: - ŝi estis virino kaj sekve malforta, krom ankaŭ forlasita de la familio kaj de la socio, ĉar nenio alia ŝi estis ol mizera publikulino! Sed... eĉ fariĝinte tiel malfeliĉa kaj mizera, ŝi estis, super ĉio, kreitaĵo de Dio, ido de la Superega Estaĵo, Ciopova kaj Justa... same kiel mi, kiel vi, amiko Kamilo, kiel la tuta homaro! Tiu Patro, kiu sendistinge amas ĉiujn Siajn filojn, nun postulas de mi respondecan kalkulon pri la vivo, kiun mi forprenis, tiu superega havaĵo, pri kiu nur Li scias kaj povas disponi, ĉar nur Li scias kaj povas ĝin doni! Ŝian rajton kiel ido de la Superega Kreinto neniu povus forpreni de Eŭlina!... de ŝi, kompatinda, kiu neniun alian rajton ĝuis en tiu mondo el fiaĵoj, eĉ ne la rajton vivi, ĉar mi, volante ke ŝi ne plu vivu, murdis ŝin! Mi murdis Eŭlinan!... Kaj nun mi aŭdas la reeĥon, en la plej kaŝitaj anguloj de mia Spirito trapenetrita de rimorsoj, de la aŭstera kaj kortuŝa voĉo de la Konscienco - kiu kvazaŭ estas la voĉo de Dio mem resonanta en la interno de nia senmorta esto: "- Kaino, Kaino!... Kion vi faris kontraŭ via frato?..." Ho Kamilo, Kamilo, mia amiko!... Kiam mi strangolis Eŭlinan, mi forgesis, ke ankaŭ ŝi estas filino de Dio! ke ankaŭ ŝi havas sanktajn rajtojn donitajn de tiu Korfavora kaj Justa Patro! Kaj nun... "
Larmoj torente elfluis, interrompante lian parolon, kaj kortuŝa ombro de malĝojo kovris la kvietan etoson de la Domo de l' Rozoj. Cetere, la ĝojo, kiu regis nian internon en tiu mateno, fontis nur el tio, ke ni ĝojigis Teokriton por la progreso farita dum nia trijara restado en la Hospitalo...
Karlo kaj Roberto volonte konsentis nin akompani dum la instruvizito proponita de la sperta direktoro de la Hospitala
Departemento. Ni opiniis, ke ĝi komenciĝu ĝuste de la Gardostara Turo, kiu, kvazaŭ nevenkebla fortikaĵo staranta en la mezo de kruda regiono de la Nevidebla Mondo, defendis avangardan postenon de viglado kontraŭ danĝeraj, diversspecaj atakoj, ĉar eĉ la malsuperajn mensajn emanaĵojn, venantajn de ekstere, oni tie kontraŭbatalis kiel unu el la plej timindaj invadoj.
Longa estis la irota vojo. Simpla, rapidfluga ĉaro transportis nin, ĉar ĝis tiam ni eĉ ne antaŭvidis la eblecon translokiĝi per la penso, praktikante la memflugadon. Ĉe certa punkto de la vojaĝo, jam tre malproksime de la hinda Pavilono, ni aŭdis, ke Roberto parolas, respondante iun konfidencon de Mario Sobraclass="underline"
"- La senkuraĝeco estas malbona konsilisto, amiko Sobral! Bone estus al vi serene pripensi la proponon, kiun al vi faris la sperto de Frato Teokrito. Kvankam ĝi ŝajnas banala, sensignifa konsilo, ĝi tamen enhavas profundan saĝon kaj prezentas al vi la oran ŝlosilon, per kiu vi malfermos tiujn barojn, kiujn vi kredas ekzisti sur la vojoj de l' revirtiĝo! Cetere, per kio gravas ekzistado kun tridek, sesdek jaroj da sinoferoj, en kiu la karna korpo povos suferi mutilon, se ĝuste per ĝi ni rekonkeros la spiritan honoron, la pacon mankantan en la konscienco, ĉar ĝi havigos la oportunon por tiu elaĉeta verko, nin harmoniigonta kun la Leĝo, kiun ni malobeis?!... Ne timu, Mario, la elaĉetajn klopodojn, ĉar ni ĉiuj, kiuj eraras, bezonas ties helpon por liberigi la konsciencon, sekve nian destinon, de la malnobligaj ŝuldiĝoj, kies amaso nin tiom malagordas al la harmonioj de la Dia Leĝo, prisemante nian vojon per anomaliaj situacioj. Antaŭ vi etendiĝas la Estonteco, por helpi vin ĉe la bezonata morala renoviĝo! Ĝi montros al via menso, se vi volonte okupiĝos per serioza, prudenta pripensado, ke vi povos forviŝi el via animo la humiligan makulon de la malbonaj agoj per la plenumado de la nobligaj devoj! Se do estas necese denove sperti la surteran ekzistadon en mutilita korpo, por ke vi lernu, ĉe ties sekvaj malfacilaĵoj, uzi vian tutan karnan envolvaĵon por ekskluzive noblaj celoj, vi tute senhezite akceptu tiun oferon! Vi ja konvinkiĝis, ke vi eraris, tial vi certe rigardos justa preni sur vin la respondecon pri la agoj, kiujn vi faris malutile al vi mem, ĉar ja tion postulas la spirita honoro, la morala digno de la Spirito! Kaj se vi dume scios klarigi vian internon per la brilaj lumoj de la konfido al Dio, de la espero pri Lia patra boneco, nutrante ĝin per kuraĝo kaj rezignacio, certa pri tio, ke vin neniam forlasos ĉe la malglataĵoj de la revirtiga vojo la Amo de tiu Patro, kiu ne kondamnas sed ja helpas Sian kreiton releviĝi el la abismo, en kiun li lasis sin engliti, vi eĉ povos rideti al la malfeliĉo, trovi ĉarmojn laŭlonge de via irota kalvario!"
La entuziasmo, kun kiu la juna doktoro eldiris siajn fundamentitajn avertojn, ŝajne revigligis nian mizeran kunulon, kiu silentis kaj restis trakvila dum la cetera parto de la tago.