Выбрать главу

Sed jen en la malproksimo duonvidiĝis la impresaj domblokoj de la Departemento, al kiu ni apartenis. Enpensiĝinte, mi murmuretis, ne antaŭvidante, ke mi estos komprenata:

"- En kiu, el tiuj domoj, troviĝas la kompatinda Hieronimo?... "

"- Via amiko Hieronimo de Arauĵo Silvejra troviĝas tie, malliberigita en la Izolejo - respondis Karlo de Kanalejas -, kiel malobeinto al la hospitalaj reguloj."

"- Kial tiu sekcio estas nomata Izolejo?..." timeme alparolis

Mario.

"- Ĉar tien estas sendataj tiuj, kies konduto kontraŭstaras al la disciplinoj postulataj de la Hospitala regularo, la nerezignaciuloj, kiuj misuzis sian liberon, ne estante tamen veraj ribeluloj... Ĝi estus kvazaŭ ia arestejo... Sed tiu humiliga vorto ege malplaĉas al la direktantoj de la kolonio, vorto, kiu cetere ne esprimus la veran naturon de ĝia celo, kiel vi poste konstatos..."

"- Ĉu do Hieronimo estas malliberigita?..."

"- Ĝuste!... Por sia bono kaj por la bono de tiuj, kiujn li amas... "

Mario impresite agitiĝis kaj denove demandis:

"- Kiel oni povas kompreni, Doktoro de Canalejas, ke Hieronimo, ameganta edzo, tre karesema patro, estas arestita, dum mi, duoble, trioble, dekoble krima, restas inter bonaj amikoj?!..."

"- Vi, Mario, estas sincere pentanta Spirito, kiu akceptas la konsilojn de tiuj respondecantaj pri via protekto antaŭ Maria; kiu deziras, ke ili vin laŭcele konduku al rebonigantaj kondutreguloj, ĉar vi ja vin montras inklina al la plej krudaj oferoj por elviŝi la kulpan pasintecon... dum Hieronimo obsede sin tenis ĉe malrezignacio kaj nekomprenemo, obstine alkroĉiĝante al ĉiuj rememoroj pri la pasinteco, kies perdon li bedaŭras kaj el kiu li sin nutras, sen fortoj por ĝin forgesi, ĉar li malinklinas doni al si la penon pensi pri rimedoj, kiuj mildigus lian situacion, kiu estus ja tute alia, se li serĉus la prudentan ŝirmon de la rezignacio!... Cetere, ĉu vi ne pasigis longajn jarojn kiel malliberulo en la horora mallumo de la Valo, kaptita de malesperaj afliktoj, suferegante pro la fera pezo, kiu premegadis al vi la konsciencon?... Kaj ĉu vi ne restas en la kaptiteco, kiun vi trudis al vi mem, ĉar ja via menso, malĝoja kaj senkonsola, malpermesas al via koro kaj al via intelekto ĉian ajn feliĉon?..."

"- Surprizas min konstati, ke post la morto ni povas sperti, inter multe da aliaj strangaj neatenditaĵoj, la suferon esti ĵetitaj en iun karceraĉon..."- mi grumblis, ĉagrenita pro la novaĵo, kiu al mi ŝajnis absurda.

"- Unue, Kamilo, estas vi, kiu aludas ian "karceraĉon", dum mi nur parolis pri ia Izolejo, al kies celoj la vorto prizono ja tute ne konformas. Due, vi ĉiuj nepre konsentos, ke neniel devus surprizi vin la ekzisto de prizonoj ĉi tie, en la transtombaj regionoj. Vi estis tre kleraj homoj, erudiciaj pensuloj, kun potenca dialektiko... kaj tia nescio rimarkindas ĝuste pro via klereco!

Post kiam ni ekkomprenas la ĝeneralan agadon de la malsuperaj elkarniĝintaj Spiritoj, ni ĉi tie ofte pensas pri tio, kio okazus al la surtera homaro, se ne ekzistus krimobridaj procedoj en la spiritaj socioj, ĉar eĉ malgraŭ ilia ekzisto, mallumaj hordoj da transmondaj banditoj ĉiumomente atakas la nesingardajn homojn cedantajn al ties influo, kaj tiel kunefikas por iliaj faloj kaj por la malordo inter la popoloj!

Sur la Tero estas homoj ja konantaj tiun realaĵon, kiun vi ĉi tie ĵus eltrovis kaj kiu ŝajne vin tiom ĉagrenas. Jesuo plurfoje aludis tiun gravan fakton kaj eĉ antaŭvidis la eblecon, ke la kulpulon oni ligu mane kaj piede. La religioj insiste predikas tiun severan instruon, kaj kvankam ili ĝin neperfekte faras, ili tamen ne misprezentas la realaĵon! De alia flanko, la Tria Revelacio, kiu, sur la Tero, jam de kelke da jaroj prezentas longajn raportojn pri la Nevidebla Mondo, tute malkaŝas al la kompreno de ĉia ajn inteligento impresajn detalojn pri tiu ege interesa realaĵo, kiun eĉ la plej antikvaj popoloj akceptis kaj komprenis, laŭ ties ĝusta formo, kiel kredindajn verojn! Se vi nun surpriziĝas pro la informo, ke via amiko restas malliberigita en tiu Izolejo por ribeluloj, tio estas tial, ĉar vi neniam antaŭe okupiĝis pri efektive seriozaj temoj, preferante direkti viajn eksterordinarajn intelektajn kapablojn al la neproduktivaj frivolaĵoj esence propraj al la homaj socioj, plezurantaj ĉe la mensa malpenemo, ĉe la inercio de la intelekta neagemo!..."

Mi ĝenita silentis, efektive rememorante ne malmultajn informojn pri la afero, kiujn mi, kiel homo, ekhavis per legadoj kaj studoj, sed al kiuj mi donis nur relativan atenton, ĉar blindigita de la vanta supozo, ke mi estas saĝa, prudenta kaj logika, mi rigardis la religiajn filozofiojn entute kiel suspektegindajn fontojn kreitajn de la kolektiva intereso, rezervante respektoplenan estimon nur al la Sanktaj Evangelioj, kiujn mi konsideris kiel bonegajn regularojn pri Moralo kaj Frateco starigitajn de efektive Supera Homo, kiu, kvankam modelo por la homaro, tamen estis tro mistika por esti imitata de homoj konstante bategataj de frakasaj obstakloj, des pli ke por mia malsaneca kompreno, venenita de tiu vantema senscieco, kiu ekster siaj orgojlo-mucidaj limoj vidas nenion alian ol mallumon, li mem falis ĉe la praktikado de siaj oraj reguloj, ĉar li lasis sin venki sur malhonora kruco, dum la homaro daŭre glitadis en sinsekvajn, nesondeblajn abismojn.

Sed de Canalejas daŭrigis, logante nin per sia parolo:

"- Cetere, kial ĉi flanke de la vivo ne ekzistus prizonoj kaj rigoroj, se ĉi tie troviĝas pli multe da krimuloj ol tie sur la Tero?!... ĉar la homoj ja faras grandajn krimojn, kontraŭ kiuj ne ekzistas puno en la homaj kodoj, sed kiuj multe pezas ĉe la nekorupteblaj regularoj de la Transtomba Justico! Krom tio, kiom da krimoj ne ricevas korektadon sur la Tero, malgraŭ la ekzisto de koncernaj punoj en la surteraj punkodoj mem?! Aŭ ĉu vi pensas, ke la homo povas vivi spitante la Justecon, laŭ la kaprico de siaj propraj malbonaĵoj?!... Ĉu vi kredas, ke la morto faras feliĉaj tiujn, kiuj sin fordonis al ekscesoj en la materia mondo?... Vi trompiĝas! La homo, kiu malpie vivis, en ĉiutaga spitado al la diaj leĝoj per malnoblaj agoj malutilaj al si mem, al la proksimulo kaj al la socio, en ŝoka malŝato al la lin atendanta spirita estonteco, eniros kiel malpiulo, kiel efektiva kulpulo en la mondon de la realaĵoj, kie li estos punita de la logikaj kaj neeviteblaj sekvoj de la kaŭzoj, kiujn li mem estigis! Jen la origino de tio, kion vi vidas ĉi tie aŭ en aliaj regionoj, kie svarmas la spirite malsupera elemento, kaj ankaŭ en la surtera scenejo mem, ĉar la Tero liveras al la Dia Justeco vastegajn kampojn por aplikado de la punoj necesaj al la kulpuloj: - amaso da suferoj, ardegaj nenombreblaj luktoj, celantaj estingi en la kulpaj konsciencoj la fajron de la frenezigaj rimorsoj... Kaj ĉar en tiujn mornajn regionojn de la Nevidebla Mondo eniras nur krimaj Spiritoj, kiuj, kapricemaj kaj tiranaj, volas ĉiam ankoraŭ malutili al la proksimulo kaj al si mem, tial necese trudiĝas la rigoraj procedoj, same kiel okazas en la surtera socio al tiuj, kiuj malobeas la homajn leĝojn, ĉar bone estas al vi ekscii, ke la surteraj organizoj estas nenio alia, ol neperfektaj refiguraĵoj de la modelaj institucioj de la Spirita Mondo!"

Glitante, la veturilo jam alproksimiĝis al la celo de nia vojaĝo. Cirkaŭ ni ekregis silento, kaj ni fariĝis enpensaj pro tio, kion ni ĵus aŭdis. Tiel simpla, tiel reala montriĝis tiu astrala mondo, ke ĝia realeco mem, ĝia impresa simpleco kunagis por tiu konfuzo, ke ni rigardas nin homoj, estante ja Spiritoj!

La Gardostara Turo montriĝis kvazaŭ inkrustita en la grizaj nebultavoloj, rememorigante antikvajn fortikaĵojn de Eŭropo. Imprese majesta, ĝi trudis respekton, se ne timegon, al vojiranto en la Nevidebla Mondo, kiu ne konus ĝian celon.

Akompanate de niaj gvidantoj, ni ricevis la rajton libere transpasi ĝiajn portikojn. Aflikta emocio verŝis angorajn vibrojn en nian eston, senkuraĝigitan de la rememoroj pri la elportitaj ĉagrenoj, ĉar estis al ni, kvazaŭ tiu peza kaj morna medio revekus en nia animo la dramojn travivitajn en la ombroj de la Sinistra Valo.

La Turo, kiel ni scias, estis fako de la Departemento de Viglado, kaj kvankam ĝia direkcio ĝuis memstarecon, ĝi tamen nepre devis funkcii en harmonio kun la ĝenerala direkcio de la Departemento, en perfekta akordo de ideoj kaj frata solidareco. Ĝi estus la plej grava posteno en la tuta Kolonio, se tie povus ja ekzisti iu malpli grava inter ili, ĉar ĝi situis en danĝera regiono de la malsupera astrala mondo, ĝin ĉirkaŭis nocaj perturbaj elementoj, kiujn ĝi devis kontraŭbatali, forpeli, por tiel neebligi la sieĝon de atakemaj Spiritoj, krom ankaŭ konduki al aliaj regionoj tiujn malfeliĉulojn, kiuj, persekutate de obsedantaj Spiritoj, volis je ajna kosto ricevi ŝirmon en la Kolonio, kio ja estus neebla, ĉar temis pri ejo speciale destinita por loĝado de sinmortigintoj.