Выбрать главу

Pri la interna administracio respondecis iama katolika pastro, portugalo, kiu antaŭ longe ankaŭ estis inicito ĉe Hinduismaj Temploj. Sub lia orientado, servadis aliaj kundisĉiploj, kiuj, kvankam ne incitoj, tamen obeeme sin fordonis al la plej penigaj laboroj en malsuperaj regionoj. Tiajn servojn ili mem volonte elektis kiel elpagon pro la ekscesoj, kiujn ili, ricevinte sur la Tero la honoran komision esti paŝtistoj de animoj, faris kontraŭ la interesoj de la Evangelio de la Krucumito, de ili makulita per mensogado, hipokritaĵoj kaj falsaj, trompaj interpretadoj! Sed la funkcioj de direktado estis nur internaj kaj limiĝis al ia inspektado (asistado de Superulo); la defendaj procedoj koncernis la centran sidejon de la Departemento.

Ricevite de afablaj asistantoj, ni estis tuj kondukitaj al la ĉambro de la direkcio kaj prezentitaj de la bonaj amikoj Canalejas, kiuj siavice transdonis la rajtigleteron subskribitan de Teokrito, petantan pri la vizito, kiu tiom konvenis al la grupoj komencantaj sian lernadon.

Post la afabla akcepto, oni bonvenigis nin en la nomo de la Majstro inter la Majstroj kaj de la Gardistino de la Legio, kaj la direktoro esprimis bondezirojn por nia kompleta resaniĝo kaj konsekvenca progreso. Ravite, ni rimarkis, ke nenia supraĵeco aŭ afektado estas en la manieroj de tiuj, kiuj nin alparolas. Kontraŭe, la simpleco, la ĉarmaj esprimoj de vera kunsento elradiis nedifineblan altiron, nin kaptante per dolĉa logo!

Post kiam niaj gvidantoj kaj la direktoro, Pastro Anselmo el Sankta Maria, interkonsentis pri la vizitprogramo, oni ne perdis tempon ĉe senutilaj konversacioj, ĉar la nobla direktanto tuj elpaŝis kun gravaj klarigoj, dum ni iris direkte al la supraj etaĝoj. Mi ne detenos min de la agrabla devo fini ĉi tiun ĉapitron per la informoj ricevitaj dum la kurioza vizito.

"- Mi komence klarigos al vi, miaj karaj amikoj - parolis Pastro Anselmo dum nia supreniro -, ke la Gardostara Turo nuntempe akumulas taskojn pro la fakto, ke nia Institulo ankoraŭ ne estas definitive instalita. Mankas specialigitaj laborantoj, kaj ĉiuj niaj Departementoj superŝarĝite sin okupas pri multoblaj laboroj. Ni, ekzemple, apartenantaj al la Turo, pritraktas, kiel vi vidos, okazojn tiel variajn kiel dornajn, eĉ nekonformajn al nia ekskluziva specialeco."

Jen ni atingis la plej altan etaĝon, ĉar nia esplorvizito sekvos laŭ inversa direkto, tio estas, de la supra al la malsupraj etaĝoj.

Droninta en duonombro, kvazaŭ la kvintesencoj, el kiuj ĝi konsistis, fontus el la plej pezaj specoj tie ekzistantaj, aperis antaŭ ni ronda, vastega salono, ĉirkaŭita de komfortaj remburitaj benkoj. Larĝaj, vitritaj pordoj sin sekvis laŭ ĝia tuta limrondo kaj ebligis, ke oni vidu ĉion okazantan en la interno de ĉiu ĉambro. Invitite de la afabla ĉiĉerono, ni alproksimiĝis al la pordoj kaj, kiel nur eble, esplorrigardis en la internon, sed ne estis al ni permesita la eniro. Ni tamen aŭdis nenian sonon: - la vitraĵoj konsistus el izolaj, tute bruimunaj substancoj!

En la unua kabineto troviĝis stranga aparataro, kiu ŝajnis esti potencaj teleskopoj, maŝinoj perfektigitaj ĝis ideala efikeco, por sondado je grandaj distancoj per iaspecaj "x-radioj", kapablaj esplori la abismojn de la senfina Spacego, krom ankaŭ la Nevidebla Mondo kaj la Tero. Sed estis aliaj, defiantaj nian komprenon de novicoj en la spirita mondo.

En la dua kabineto, ekranoj lumaj kaj kolosaj, ĉe kiuj la ekranoj en la Hospitalaj malsanulejoj ŝajnis graciaj miniaturoj, vidigis, ke ankaŭ tie necesas reprodukti faktojn kaj scenojn okazintajn je nemezureblaj distancoj, ilin bildigi al la tiucele rajtigitaj teknikistoj kaj observantoj por iliaj skrupulaj ekzameno kaj studo.

Tiaj aparatoj, kies perfektecon la homo ankoraŭ ne konceptas, malgraŭ ke li jam iras survoje al ilia eltrovo, ebligis al la manipulanto ekkoni eĉ la minimumajn detalojn pri ia ajn afero, inkluzive, se necese, la disvolviĝon de infuzorioj en la abisma sino de l' oceano, kiel ankaŭ, laŭbezone, la sinsekvajn paŝojn de unu homa ekzistado, aŭ la agojn de iu Spirito aktivanta en la Nevidebla Mondo, en la malsuperaj tavoloj aŭ dum penigaj komisioj kaj ekskursoj rilataj al la helpservoj. Sed la regularoj, tie rigore observataj, preskribis ilian utiligon nur en vere necesaj okazoj.

Sed ankaŭ estis tria kabineto, el ĉiuj la plej granda, ĉar ĝi okupis tutan etaĝon de la majesta turo. Ĝi ŝajnis prefere ia, por tiel diri, mekanika oficejo kies laboristoj estus eminentaj scienculoj. Ĉi tiu loko estis destinita por la magneta maŝinaro ebliganta la utiligon kaj funkciadon de ĉiuj mirindaj aparatoj ekzistantaj en la Kolonio, inkluzive de la noktolumiga sistemo. Ĝi ja similis iaspecan elektran centralon distribuantan diversajn fluidecaĵojn taŭgajn por la bona funkciado de la menciita aparato. Kaj en ĉiuj fakoj regis seninterrompa aktiveco, senĉesa, peniga, eble lacekonsuma laborado. Multaj sinjorinoj apartenis al la skipo da funkciuloj, kiujn en tiu loko ni vidis plenumantaj noblajn servojn. Ili ŝajnis flugilhavaj estuloj, en silenta iro-reiro, seriozaj kaj atentaj, envolvitaj en belaj blankaj vestoj, tiel blankaj, ke ili ŝajnis lumaj. Tiu apartaĵo vekis nian atenton kaj igis nin supozi, laŭ nia senscieco, ke temas pri uniformoj por interna uzo. Sed tio vere elmontris nenion alian ol la bonstatan vibronivelon de iliaj mensoj, kiujn ili penadis malaltigi en loko neakordigebla kun ties efektiva ekspansiopovo!

"- En ĉi tiu fortikaĵo - daŭrigis Anselmo el Sankta Maria -, al kiu apartenas ne nur la Gardostara Turo sed ankaŭ ĉiuj ceteraj, kazerne loĝas la reĝimento da milicianoj kaj specialigitaj lancistoj, kiuj ĝin gardas kaj defendas kontraŭ eblaj atakoj, venontaj de ekstere. Multaj el tiuj reĝimentoj estas disĉiploj de la populara Kristana Inicado, kiuj faras siajn unuajn paŝojn sur la vojo de la noblaj laboroj direkte al sia elaĉeto! Kelkaj ankaŭ estis memmortigintoj, kiuj nun provas ĉe ni la riparadon de malnovaj kulpoj. Sed aliaj eliris el la plej nigra maliceco, ĉar krom sinmortigintoj ili estis danĝeraj obsedantoj, kaj pro tio facile takseblas iliaj kulpoj, la krimoj farataj ĉe tiel bedaŭrinda konduto! Ĉiujn tamen traktas kun sindona amo kaj kristana karitato la direkcio de la Kolonio, kiun koncernas la laboroj kunhelpantaj por ilia reedukado. Ĉi tiujn lastajn, nome la iamajn obsedantojn, eĉ celas specialaj rekomendoj, venintaj de la plej altaj Sferoj, ĉar la Respekteginda Gardistino de la Legio deziras vidi ilin kiel eble plej frue apartenantaj al la armeo de tiuj veraj konvertiĝintoj al la Doktrino de Ŝia Amata Filo, al la Legio de la sindonaj laborantoj por la Nobla afero de la Majstro inter la Majstroj! Tial, krom la laboroj, kiujn ili plenumas ankaŭ en la kadro de la ilin koncernanta instruado, ĉiuj studas, lernas de siaj instruantoj nemalhaveblajn nociojn pri Amo, Justeco, Devo, la vera Bono, prepariĝas por praktiki la Moralon de la Kristo de Dio, la ŝuldatan respekton al la Ĉiopova, ĝis ili denove reenkarniĝos por la decidaj elprovoj. Multaj tamen jam venke transpasis la unuajn etapojn de tiuj nepre necesaj atestoj, tio estas, jam revenis de la teruraj kulpelpagaj reenkarniĝoj kaj ĉi tie daŭre ricevas instruadon por estontaj progresoj! Mi ne povos ne mencii la batalionojn da hindaj lancistoj, ankaŭ ĉi tie enkazernigitajn, kiuj volonte kaj abnegacie pretas servi kiel modelo por tiuj ĵus pentintaj, ilin kontrolante, kun ni kunlaborante por ilia regenerado, kaj dume ankaŭ farante aliajn netakseblajn servojn al la direkcio de nia Instituto. Tiuj hindoj, malnovaj apartaj disĉiploj de la ĉi tie loĝantaj inicitoj, el kiuj kelkaj jam bone progresis sur la vojo al la lumo de Vero, estas, kiel facile videblas, la vera subtenilo de la ordo kaj disciplino garantiantaj la pacon inter ĉiuj ceteraj.