Выбрать главу

Nia viglado nepre devas esti senlaca, severa, skrupula pro la tumulta karaktero de la regiono kie situas nia kolonio, kiu, proksima al la Tero, de ĉi tiu ricevas perturbajn influojn; ne nur de la Tero sed ankaŭ de la hororaj krutaĵoj, ĉe kiuj situas tiu valo, en kiu ni kolektas niajn estontajn gastojn; de la malsuperaj regionoj kie svarmas la malicaj estuloj venantaj el la surteraj socioj; kaj de la irejoj, sur kiuj vagas hordoj hardiĝintaj en la malbono, kies sola okupo estas delogado por eniri en siajn vicojn nesingardajn kaj nespertajn Spiritojn kiel vi. Krom ĉio ĉi ni menciu la nevideblajn, ruinigajn ondojn da fluidaĵoj kaj mensaj emanaĵoj, kiuj, suprenvenante de la Tero, kunflue dikigas tiujn venantajn de la malsupera nevidebla mondo kaj kiujn ni kontraŭbatalas kvazaŭ tio estus mikroboj de pesta epidemio.

Per ĉi tiuj aparatoj ni do estas konstante informitaj pri la faktoj okazantaj en la Valo de la Sinmortigintoj. Dank' al ili ni ĉeestas ĉion tie fariĝantan, ĉion ni ekscias kaj aŭdas. Ni povus utiligi la klarvidadon, la transvidadon, krom aliaj animaj kapabloj, kiujn ankaŭ posedas niaj teknikistoj, por ke ni informiĝu pri ĉio necesa, ĉar eĉ en la Turo ni havas funkciulojn kapablajn por tiel gravaj kiel delikata servo, kiel tiuj diligentaj fratinoj, kiujn ni tie vidis skrupule plenumantaj sian devon. Sed ni ĝenerale preferas la aparatojn, por eviti nenecesan troŝarĝon de tiel delikataj animkapabloj en medio mikskonsista kiel ĉi tiu, saturita de pezaj influoj, kiuj postulus de niaj fratinoj grandan elspezon de altvaloraj energioj, superegajn penojn, dum la disponebla aparataro plenumas la saman servon sen postuli treajn mensostreĉojn.

Kiel ajn malfeliĉaj estas do la malliberuloj en la Valo, aŭ la devojiĝintoj plezurantaj ĉe malbono, kies agado troviĝas en la limoj de niaj aktivecoj, ili tamen neniam restos senprotektaj, ĉar la servantoj de Maria ilin gardas pere de tiuj mirindaj aparatoj por vidado kaj komunikado kaj ilin helpas en la oportuna momento, tio estas, kiam ili mem plenumos la kondiĉojn por ricevi helpon kaj esti transportataj en alian lokon. Sed... ia fatala sekvo el la memmortigo leviĝas kontraŭ ties turmentataj viktimoj, neebligante al la Karitato de la servantoj de Frateco ilin helpi kun la dezirata rapideco: ili nome ne estas komplete liberaj je la ligiloj ilin katenantaj al la karna envolvaĵo, alivorte ili restas duonenkarniĝintaj aŭ, se vi volas, duonelkarniĝintaj!

La vivigaj potencoj, kiujn la Dia Naturo ĝenerale enmetis en ĉiujn genrojn de la Kreitaĵaro kaj, aparte, en la homan estaĵon, agas sur la sinmortiginton per la tuta forto de sia mirinda kaj subtila aktiveco, pro la duonmateria naturo de tiu astrala korpo, kiun li, krom la materia envolvaĵo, posedas. Li tial ankoraŭ tre longe vivos animalan vivon eĉ malgraŭ, en pluraj okazoj, la malkomponiĝo de la karna korpo! Pulsados en li, kun impresa potenco, la vivegaj altiroj de lia homa naturo, ĝis la vivofortoj, liveritaj por la tuta, antaŭe konsentita daŭro de la ekzistado, estingiĝos, atinginte la tempon, kiun la Leĝo difinis por lia elkarniĝo. Restos do la sinmortiginto en tiel nenormala kiel bedaŭrinda situacio, kaj ni, malgraŭ nia bonvolemo, povos fari nenion por helpi lin![16] Kaj tiel, miaj filoj, ja devas esti, kaj vi, pli bone ol iu ajn, tion scias! Tiele preskribas la leĝo, rigora, nekoruptebla, neevitebla, ĉar ja perfekta kaj saĝa, kaj nin koncernas peni ĝin kompreni kaj respekti por nin mem ne malfeliĉigi, intencante ĝin malobei!

De tio venas la malfeliĉego, trafanta la memmortigintojn kaj nia senpoveco mallongigi la daŭron de iliaj turmentoj. Kio al ili okazas estas natura efiko de kaŭzo, kiun ili mem estigis, ĉar ili ja enfalis en tian delikatan situacion, nome ke nur la tempo povas helpi ilin. Kion ni povas fari por ilia bono, tion ni provas sen ŝpari penojn, nome: - iam kaj iam, aŭ pli bone, en la ĝusta kaj oportuna okazo, aranĝi ekspediciojn da misiuloj, kiuj volonte malsupreniru en ilian inferon kaj ilin elkonduku en ĉi tiun institucion, en kiu ili ricevas ŝirmon kaj konvenan instruadon por respekti Dion, kiun ili, kiel homoj, neniam memoris; ĉiutage kunveni por preĝadi por ili, verŝante bonfarajn radiojn el niaj vibroj sur iliaj n superekscititajn mensojn, penante mildigi la ardecon de iliaj suferoj per dolĉaj inspiroj pri espero! Se ili ne sin tenus en tiela halucina stato, dronintaj en la profundegaĵoj de malespero, de la pereiga nekredo al Dio, ĉe kiu ili ĉiam plezuris, ili perceptus la invitojn al preĝado, kiujn al ili ni ĉiutage sendas dum la vesperkrepusko, kiel ankaŭ la kuraĝigajn parolojn, per kiuj ni provas ilin veki por la aŭroro de la konfido al la korfavoraj potencoj de la Plejalta Patro, ĉar ni ne povas ne konsideri, ke ni rilatas al kristanaj popoloj, kiuj pli aŭ malpli emocie rememoras la foran infanecon, kiam ĉe la kameno, sub la ŝirmo de la patrina sino, ili balbutadis la dolĉajn frazojn de la anonco de Gabrielo al la Virgulino el Nazareto, ricevonta kiel filon la elaĉetonton de la homaro... kaj ja tial premas nin la zorgo utiligi ĉiujn permesatajn rimedojn, por iel ajn sekigi la larmojn al tiaj mizeraj nekredantoj, kiuj sin ĵetis en tiel hororan abismon!

Ĉiufoje, kiam ĉe iu kondamnito estingiĝis aŭ eĉ malpliiĝis lia provizo da animala vivoforto - tute egale ĉu li sincere pentis aŭ ne -, ni komunikas al la sukurservon de la Viglado, kiu tuj iros renkonte al li por lin elkonduki sub la ŝirmon de la Legio. Tiam, laŭ tio, kia estas lia morala kondiĉo - pentinta, ribelema, ŝtonkora - tiu Departemento lin sendos al la koncernaj fakoj, kiujn vi jam konas, nome: - la Hospitalo, la Izolejo, la Frenezulejo kaj eĉ al ĉi tiuj Turoj, ĉar, kiel jam dirite, pro la fakto ke nia fako ankoraŭ ne komplete instaliĝis, ni akumulas taskojn, tenante ĉi tie provizorajn postenojn por gardo de tiuj grandaj krimuloj, kies libereco estas forprenita pro ilia tro longedaŭra restado sur la vojoj de malbonfarado - nome la memmortigintoj-obsedantoj.

Helpe de niaj aparatoj por transvidado - (klarvida- magneta-mekanika) - kiuj proksimigos al ni la faktojn kaj scenojn, kiujn ni bezonas vidi, ilin selektante disde tiom da aliaj, dank' al inteligentaj dispozicioj, per kiuj ilin funkciigas niaj teknikistoj, - same kiel potenca magneto altiras al si ŝtalsplitojn - ni lokalizas la helpoton, skizas la planon de nia itinero, kiun ni poste prezentas al la direkcio de la Viglado; ĉi tiu liveras la rimedojn por la ekspedicio... kaj ni forprenas, kun la favoro de Dio kaj la konsento de Lia Ununaskito, unu plian ŝafinon el la ungegoj de l' malbono...

La eniro en tiujn kabinetojn estas severe malpermesata al ĉiu, kiu en ili ne laboras. Tial ni ne invitos vin al pli detala ekzameno en la aparato. La funkciularo konsistas el elitaj Spiritoj, misiuloj de Amo, teknikistoj kiuj specialiĝis pri tiaspeca servado kaj kiuj, povante plenumi laborojn en sferoj brilantaj per lumoj kaj benoj, preferas malsuprenveni en la ombroplenajn abismojn de malfeliĉego por servadi, pro amo al la Dia Majstro, al la sanktega afero de siaj mizeraj, malsuperaj fratoj - kiel veraj gardanĝeloj de la malfeliĉuloj, kiujn ili tenas sub sia protekto!

Ĉiun dekduan horon ili estas anstataŭataj de alia skipo por laŭplaĉe ripozi en la ĝardenoj de l' Templo, kiu, kiel vi scias, estas la plej alta regiono de nia humila Kolonio; aŭ sin dediĉi al aliaj okupoj ilin koncernantaj, aŭ suprenflugi al siaj veraj loĝejoj. Tie ili revigliĝas el la angoroj elportitaj en la malluma medio, kie ili laboras por la bono de la proksimulo kaj kien ili revenos la sekvantan tagon, fidelaj al la devo, kiun ili volonte prenis sur sin... ĉar necesas reliefigi, karaj amikoj, ke la servojn de helpo kaj protekto al la parioj de memmortigo subtenas nenia komisio aŭ leĝa dispozicio ĝuste pro tio, ke memmortigo ja troviĝas ekster la Leĝo! Temas do pri volontulaj taskoj, sankta florado de la sentoj de Karitato kaj Abnegacio ĉe tiuj, kiuj deziras ilin praktiki pro amo al la puraj doktrinoj de la Dia Ŝafido, de tiu Dia Modelo, kiu la Karitaton prezentis kiel la plej altan virton, ĉar la leĝo, rajtiganta ĝian plenumon, permesas, ke oni kiel eble plej multe bonfaru al tiuj, kiuj suferas!