"- Mi miras, vidante, ke personoj tiel riĉe dotitaj sin fordonas ĉe lokoj kaj al laboroj tiel malmulte agrablaj - rimarkigis Belarmino kun la acida impertinenteco de iu, kiu sur la Tero ĝuis la nobelecan vivon de kapitalisto, por kiu estas malhonoraj la penigaj laboroj, la senĉesaj klopodoj pro la devo. - Ĉu ne troviĝas en la Legio funkciuloj spirite malpli progresintaj kaj do pli konformaj al la naturo de la medio kaj de la lacigaj taskoj en ĝi plenumataj?... Ci tiuj certe malpli suferus pro tio, ke malpli granda estus ilia sentemo... "
Kun afabla kaj simpatia rideto, Anselmo respondis:
"- Klare videblas, frato Belarmino, ke vi ne konscias la delikatecon kaj la profundecon de la spiritaj aferoj, kies intensecon oni ne suspektas sur la Tero! Nia skipo da malpli progresintaj funkciuloj, policistoj, asistantoj, flegistoj, gardistoj, ktp, ktp, povos elmontri, kaj ja elmontras, bonegan kapitalon da bonvolo, konstantan laborpretecon, strebon pregresi per heroaj faroj, sed ĝi ankoraŭ ne kapablas plenumi tiel gravan laboron!
Nur Spirito kun senmakuloj virtoj kaj elpruvita sperto scipovus distingi, en la meandroj de la kompleksa karaktero de kulpulo, kia la sinmortiginto, la verajn inklinojn al pento, aŭ ĉu tropezaj efikoj de la vivo-principo jam ne agas sur lian fizikan- astralan korpon, por, nur tiam, aranĝi helprimedojn, kiuj lin konduku al sekura loko. Nur teknikisto, posedanta vastajn sociojn pri la psiko, scipovus eltiri, el la profundaj memortavoloj de unu tia kulpulo, turmentegita de la sufero, liajn antaŭajn ekzistadojn, reirante kun li sur la vojoj de la pasinteco, revidante la historion de lia surtera vivo, por esplori, surbaze de tiu biografio, la kaŭzon, kiu lin faligis, kaj tiel orienti la koncernan edukprogramon aplikotan en la Instituto, ĉar ĝuste laŭ la informoj liveritaj de la teknikistoj de la Departementoj de Viglado kaj de la Hospitalo, oni enklasigos la pacientojn akceptitajn en la Kolonion kaj ilin sendos al la diversaj disponeblaj fakoj por rebonigo, kiuj funkcias eĉ en la surteraj regionoj, en la kadro de la reenkarniĝa programo. Nur abnegaciema animo, sufiĉe progresinta en la regado de si mem, povus rigardi, sen freneziĝi pro terurego, la malsuperajn regionojn, kie la degenerado kaj la doloro atingas la kulminon de la malbono, kaj kompare kun kio la Valo, kie vi restis, ŝajnus komforta loko!
Kiel ekzemplon, mi informas, ke estas animoj de memmortigintoj, kiuj ne sukcesas eniri la Valon laŭ la naturaj vojoj. Tien eniri signifas, ke la kulpulo jam ricevas ian protekton, ĉar li troviĝas sub nia zorgo kaj gardo, kvakam kaŝitaj, kaj estas enskribita en la registroj de la Kolonio, kiel kandidato al estonta enhospitaligo. Estas tamen tiu, kiuj, antaŭ ol atingi la Valon, estas kaptitaj, aŭ forlogitaj kaj devojigitaj de hordoj da obsedantoj, kelkfoje iamaj sinmortigintoj, aŭ da mistifikantoj, krimaj perversaj estuloj, feĉo de la nevidebla mondo, kiuj plezurante ĉe malbonfarado, daŭre vivas sur la Tero inter la homoj, infektante la sociojn kaj tiujn hejmojn, kiuj al ili ne kontraŭstaras per viglado ĉe bonaj pensoj kaj prudentaj agoj, malfeliĉigante nesingardajn homojn, kiuj akceptas ilian influon pro sia propra malsupereco morala kaj mensa! Sklavigite de tiela hordo, la sinmortiginto submetiĝas al torturoj, ĉe kiuj la okazaĵoj en la Valo - kiuj estas la logika sekvo de la memmortigo - ŝajnus nuraj ŝercoj.
Malhavante efektivajn spiritajn povojn, tiuj malfeliĉuloj, kiuj vivas for de la lumo de Bono kaj Amo al la proksimulo, ĝenerale kolektiĝas en sinistraj, terurvekaj lokoj de la Tero mem, akordaj kun siaj mensaj statoj, kiel la sino de mallumaj praarbaroj, forlasitaj katakomboj, solecaj kavernoj en montoj ĝenerale nekonataj de l' homoj, kaj eĉ ombraj grotoj en surmaraj rokoj aŭ krateroj de estingitaj vulkanoj.
Hipokritaj kaj mensogemaj, ili kredigas al siaj viktimoj, ke tiaj regionoj estas ilia verko, konstruitaj per la potenco de iliaj kapabloj, ĉar ili envias tiujn Koloniojn de regenerado direktatajn de lumaj estuloj. Malliberiginte tiujn animoj n, ili ĉiamaniere torturas ilin, komencante per aplikado de "fizikaj" suferoj kaj pudorofendaj procedoj, ĝis la frenezigo de iliaj mensoj jam brulantaj ĉe la profundeco de iliaj propraj personaj turmentoj; fine, ili trudas al ili torturojn, kies kompreno translimas la imagivon de viaj mensoj kaj kies vidon vi ne eltenus pro tio, ke vi ankoraŭ estas tro malfortaj por teni vin imunaj kontraŭ la pezaj sugestoj, kiuj, falinte sur vin, povus vin malsanigi!
Sed... sur la specialiĝintajn laboristojn, prilumitajn de vasta progreso, nenio malbone efikas! Ili akiris imunecon, regas la terursenton, vekitan de tiaj vidaĵoj, per siaj vibraj kaj mensaj fortoj, kaj direkte al la plej ekzotaj regionoj de la globo ili turnas la lensojn de siaj magnetaj teleskopoj, de sia potenca televidilo, same kiel la prizorgemon de siaj noblaj pensoj de kristana frateco... kaj ili ekiras, serĉe de la superturmentataj animoj de tiuj malfeliĉuloj, duoble deturniĝintaj de la natura vojo de l' destino, nome pro la sinmortigo mem kaj pro la malnobla altiriĝemo, kiu ilin trenis al kuniĝo kun la plej malaltklasaj elementoj de la Nevidebla Mondo!
Kelkfoje, ili trovas tiujn animojn, post persista, peniga serĉado. Sed ne ĉiam, post la lokalizo kaj koncerna informo al la direkcio de Viglado, kiu siavice ĝin komunikas al la ĝenerala direkcio de la Instituto, ni povas ilin tuj forpreni. Iaokaze necesas skizi planon por la liberigo, starigi ian nete difinitan programon; peti helpon de aliaj falangoj, iafoje tre malsuperaj al ni laŭ kapableco kaj moralo, sed tamen konantaj la dornan, malluman terenon, sur kiu ni devas agi; fari klopodojn, sendi komisiulojn, akcepti kompromisojn, doni garantiojn kaj eĉ utiligi ruzaĵojn, teni akrajn batalojn, certe sen uzo de glavo, sed en kiuj la pacienco, la toleremo, la celado al Bono, la morala energio, la kuraĝo por labori, montrataj de la liberigantoj, kaŭzus admiron kaj respekton pro ilia heroeco! Ne malofte ili malsuprenvenas en la satanajn lokojn, kie la kaptita animo tordiĝas sub la torturoj de krueleguloj dezirantaj trudi al ĝi siajn proprajn kutimojn. Ili sin miksas en la hordon, submetiĝas al la drama neceso multfoje ŝajnigi sin sektanoj de la Mallumo!... En tiuj okazoj ĉiam suferas tiuj abnegaciaj laboristoj de Amo, verŝas amarajn larmojn, sed restas fidelaj al la sanktegaj devoj rilataj al la elaĉeta afero, al kiuj ili sin fordonis! Nenian heziton ili montras en tiu misiula komisio, per kiu ili ŝuldigis sin ĉe la Dia Modelo, kiu sin oferis por la homaro, kaj ili daŭre servadas, energiaj kaj heroaj, por la bono de siaj malpli progresintaj fratoj!
Fine, post neimageblaj luktoj, ili kokektas tiujn suferantojn, kiuj ne iris, en la ĝusta tempo, en la Valon; laŭregule transdonas ilin al la Viglado, kiu, siavice, ilin sendas al konvena loko, ĝenerale la Frenezulejo, ĉar tiuj malfeliĉuloj efektive eliras frenezaj el la retoj de obsedo, en kiujn ili lasis sin impliki... Kaj, kio estas tre grava: - ili ankaŭ forprenas la obsedantojn mem, la turmentistojn, kiuj estas nenio alia, ol aŭdacaj Spiritoj de malicaj homoj vivintaj en la mallumo de krimado, apartiĝintaj de Dio! Se ili, krom obsedantoj, ankaŭ estas sinmortigintoj, nia Kolonio povas ilin reteni. Sed tiuokaze ni loĝigas ilin ĉi tie, en la Viglado mem, en taŭga loko de ĉi tiu fortikaĵo, ĉar krom havi altiriĝemon al neniu alia regiono pli bona ol ĉi tiu, ili ankaŭ estas rigardataj kiel estuloj danĝeraj kaj nebonvenaj en fakoj, kie oni klopodas por la morala altigo de aliaj krimuloj inklinaj al bono! Ni ilin tenas sub severa gardado, kiel eble penante havigi al ili fortojn kaj rimedojn, por ke ili reedukiĝu kaj rehonorindiĝu. De ĉi tie ili ne supreniros al pli agrablaj, malpli densaj regionoj, sen unue reveni al nova karna ekzistado, por senŝarĝiĝi el siaj pli indignaj krimoj, ĉar iliaj moralaj kaj mensaj kondiĉoj, tro difektitaj, malpermesas al ili pli grandajn eblecojn. Ilia instruado limiĝos al malvasta lernado pri si mem, al elementaj konoj pri la leĝoj de frateco prezentitaj en la Evangelio de l' Sinjoro kaj al regeneraj laboroj plenumataj aŭ sur la scenejoj de la Tero, sub la gvidado de rigoraj asistantoj, aŭ ĉe nia taĉmento de milicianoj, kie tiucele specialiĝintaj mentoroj ilin orientos por la farado de nobligaj servoj, kiel reago al la multa malbono farita en la pasinteco. Servante kiel milicianoj, ili ĉasos aliajn, de ili konatajn, hordojn da obsedantoj; montros al ni maliculajn kaŝejojn, pri kies ekzisto, ĉi tie kaj aliloke, ili bone scias, tiamaniere donante valoran helpon al nia afero, kio estos al ili tre favore kreditita por la programado de la kulpelpagoj, al kiuj ili ŝuldiĝis. Sed se temas pri nur malicaj estuloj, ne sinmortigintaj, tiam al ni ne estas permesite ilin gastigi. Sed nia Helposervo ilin kondukos al la ŝirmejoj ekzistantaj, po malmulte sed ĉie, en la transiĝaj regionoj - iaspecaj policejoj de la Nevidebla Mondo - kie ilin atendos la sorto plej konforma al ilia bedaŭrinda kondiĉo de malsuperaj Spiritoj, sorto ja responda al la leĝoj de afineco, justeco kaj frateco."